Выбрать главу
E. L.
Marte 1929.

Kandid[4] aŭ la optimismo

Tradukita francen el la germana lingvo de sinjoro doktoro Ralf[5], kun la aldonoj, kiujn oni trovis en la poŝo de l’doktoro post lia morto, okazinta dum la favora jaro 1759.

1. Kiel Kandid estis edukata en bela kastelo, kaj kiel li estis el ĝi forpelata

En Vestfalio, en la kastelo de lia barona moŝto Thunder-ten-tronckh, estis junulo al kiu la naturo estis doninta plej mildajn ecojn. Lia fizionomio spegulis lian animon. Li havis sufiĉe da juĝkapablo kun la plej simpla spirito; pro tio, mi kredas, oni nomis lin Kandid. La malnovaj servistoj suspektis, ke lia patrino estis la fratino de lia barona moŝto kaj lia patro iu nobelo el la ĉirkaŭaĵo, kun kiu ŝi neniam volis edziniĝi, tial ke li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da nobeleco kaj ke la cetero de lia generacia tabelo forperdiĝis.

Lia barona moŝto estis unu el la plej potencaj sinjoroj el Vestfalio, ĉar lia kastelo havis pordon kaj fenestrojn. Ĝia granda ĉambro estis eĉ ornamita per tapeto. Ĉiuj hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis se necese ĉasantaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉevalistoj; la vilaĝa vikario estis lia kapelpastro. Ĉiuj nomis lin mia sinjorega moŝto, kaj ili ridis, kiam fantazie li rakontis.

La barona sinjorino pezis tri cent kvindek funtojn kaj estis pro tio treege ŝatata; ŝi akceptis la gastojn kun digno, kiu igis ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia deksepjara filino Kunegond estis tre kolororiĉa, freŝa, grasa, dezirdona. La filo de l’barono ĉiurilate ŝajnis esti inda je sia patro. La guvernisto Panglos[6] estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandid aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, akordiĝanta kun lia aĝo kaj lia karaktero.

Panglos instruis la metafizik-teologi-kosmologologion. Li mirinde bone pruvis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, kaj ke, en la plejeble bona mondo[7], la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj la sinjorino la plejeble bona el la baroninoj.

„Estas pruvite, li diris, ke la aferoj ne povas esti aliaj ol ili estas: ĉar ĉio estante farita por iu celo, ĉio rilatas nepre la plej bonan celon. Atentu bone, ke la nazoj estas faritaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj videble estas faritaj por esti ŝtrumpe vestataj. La ŝtonoj estis formitaj por esti prilaborataj kaj por konstrui per ili kastelojn; tial lia sinjorega moŝto havas tre belan kastelon; la plej granda barono el la provinco devas ja esti loĝata plej bone; kaj la porkoj estante faritaj por esti manĝataj, ni do manĝas porkaĵon dum la tuta jaro: sekve, kiuj diris, ke ĉio estas bona, tiuj diris sensencaĵon; necesis diri, ke ĉio estas la plej bona.“

Kandid atente aŭskultis, kaj naive kredis: ĉar li trovis F-inon Kunegond treege bela, kvankam neniam li kuraĝis tion diri al ŝi. Li konkludis, ke post la feliĉo esti barono de Thunder-ten-tronckh, la dua grado de feliĉo estas esti F-ino Kunegond; la tria, vidi ŝin ĉiutage; kaj la kvara, aŭdi majstron Panglos, la plej grandan filozofon el la provinco, kaj sekve el la tuta tero.

Iun tagon, Kunegond, promenante apud la kastelo, en arbareto, kiun oni nomis parko, vidis doktoron Panglos, kiu donis lecionon pri eksperimenta fiziko al la ĉambristino de ŝia patrino, brunulineto tre bela kaj obeema. Tial ke F-ino Kunegond estis tre inklina lerni la sciencojn, ŝi silente observadis la ripetitajn eksperimentojn kiujn ŝi ĉeestis; ŝi klare vidis la sufiĉan kialon[8] de la doktoro, la efikojn kaj la kaŭzojn, kaj tute maltrankviligite, tute enpensiĝinte, ŝi foriris kun la deziro esti klera, revante, ke ŝi bone povus esti la sufiĉa kialo por la juna Kandid, kiu bone povus ankaŭ esti la ŝia.

Revenante al la kastelo, ŝi renkontis Kandid kaj ruĝiĝis; Kandid ankaŭ ruĝiĝis; ŝi salutis lin per tremetanta voĉo, kaj Kandid parolis al ŝi, ne sciante, kion li diras. La morgaŭan tagon, post la tagmanĝo, ĉe la detabliĝo, Kunegond kaj Kandid troviĝis malantaŭ ekranego; Kunegond lasis fali sian naztukon. Kandid ĝin levis; ŝi senpeke prenis lian manon, la junulo kisis senpeke la manon de la juna fraŭlino kun viveco, sentemo kaj tute aparta afabla plaĉemo; iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ardis, iliaj genuoj tremis, iliaj manoj ŝoviĝis. Lia barona moŝto Thunder-ten-tronckh preterpasis la ekranegon, kaj, vidante la kaŭzon kaj la efikon, forpelis Kandid el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon; Kunegond svenis; tuj rekonsciiĝinte, ŝi estis vangofrapata de la barona sinjorino; kaj ĉio estis konsternita en la plejeble bela kaj agrabla el la kasteloj.

2. Kio fariĝis Kandid inter la Bulgaroj[9]

Kandid, forpelite el la tera paradizo, marŝadis longe, ne sciante kien, rigardante al la ĉielo kaj al la plej bela el la kasteloj, kiu enfermis la plej belan el la baroninetoj; nemanĝinte li kuŝiĝis meze de kampoj inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj. Kandid, tute frostite, treniĝis al proksima urbo, kiun oni nomis Valdberghof-trarbkdikdorff, estante senmona, mortiĝante pro malsato kaj laco. Malgaje li haltis ĉe la pordo de drinkejo. Du homoj, blue vestitaj[10], rimarkis lin.

— Kamarado, diris unu, jen estas junulo kun bela staturo kaj kiu havas la postulitan alton.

Ili iris al Kandid kaj tre ĝentile invitis lin por tagmanĝi.

— Sinjoroj, diris al ili Kandid kun ĉarma modesto, vi tre honoras min, sed monon mi ne havas por pagi mian parton.

— Ha! sinjoro, diris al li unu el la bluuloj, la personoj kun vizaĝo kaj indo similaj al la viaj neniam pagas: ĉu vi ne estas alta je kvin futoj kaj kvin coloj?

— Jes, sinjoroj, tioma estas mia alto, li diris, riverencante.

— Nu! sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton, sed ni ne konsentos, ke homo tia, kia vi estas, restu sen mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.

— Vi pravas, diris Kandid, tion ĉiam instruis al mi S-ro Panglos kaj mi bone vidas, ke ĉio estas plej bona.

Oni petas, ke li akceptu kelkajn monerojn, li prenas ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni rifuzas ĝin kaj altabliĝas.

— Ĉu vi ne havas fortan korinklinon?…

— Ho! jes, li respondas, mi tre forte amas F-inon Kunegond.

— Ne, diris unu el la sinjoroj, ni demandas vin, ĉu vi ne havas fortan korinklinon por la reĝo de la Bulgaroj.

— Tute ne, li diris, ĉar neniam mi vidis lin.

— Nu! li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni devas trinki pro lia sano.

— Ho! tre volonte, sinjoroj; kaj li trinkas.

— Sufiĉas, oni diris al li; nun vi estas la apogo, la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj; vi trafis riĉon, kaj certa estas via gloro.

Tuj oni katenas liajn piedojn kaj oni kondukas lin al la regimento. Oni igas lin turni dekstren, maldekstren, altigi la vergon[11], remeti la vergon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li tridek bastonfrapojn[12]; la morgaŭon li ekzerciĝas iom malpli malbone kaj ricevas nur dudek batojn; la postmorgaŭon, nur dek, kaj li estas konsiderata de siaj kamaradoj kiel eksterordinarulo.

Kandid, mirkonsternite, ne sukcesis ankoraŭ kompreni klare, kiel li fariĝis heroo. Iun belan printempan tagon, li decidis fari promenadon, marŝante rekte antaŭen, kredante, ke estas privilegio de la homaro kiel de la bestaro, utiligi laŭplaĉe siajn krurojn. Apenaŭ li estis irinta du mejlojn, kiam kvar aliaj herooj, altaj je ses futoj, kuratingas lin, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni jure demandis lin, ĉu li preferas esti vergata tridek ses fojojn de la tuta regimento, aŭ ricevi dek du kuglojn en la cerbon. Li vane diris, ke liberaj estas la voloj kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon; li fine devis elekti, li decidis laŭ la speciala kapablo, donita de Dio, kaj kiun oni nomas libero, ke li ricevos la vergadon. Li suferis du punbatadojn. La regimento konsistis el du mil homoj; li do ricevis kvar mil vergobatojn, kiuj, de la nuko ĝis la postaĵo, malkovris al li la muskolojn kaj la nervojn. Kiam oni estis tuj komenconta trian batadon, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni rompu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn; oni igas lin genuiĝi. La reĝo de la Bulgaroj[13] preterpasas ĉe tiu momento, li informiĝas pri la krimo de la paciento; kaj, ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis, per ĉio, kion diris Kandid, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis kun pardonemo, kiu estos laŭdata en ĉiuj ĵurnaloj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Iu bonkora kuracisto resanigis Kandid dum tri semajnoj per moligaj kuraciloj, rekomenditaj de Dioskoridos[14]. Li jam havis iom da haŭto kaj povis marŝi, kiam la reĝo de la Bulgaroj ekbatalis kontraŭ la reĝo de la Abaroj.

вернуться

[4]

France: Candide; tiu vorto signifas: malruza, senmalica, naiva.

вернуться

[5]

Germane: Ralph. Tiu doktoro Ralph estas, evidente, nur imagita persono. Ne malprave Volter kaŝis sin sub tiu pseŭdonimo, ĉar, jam la 2. de marto 1759, Kandid estis denuncita ĉe la konsilantaro de Ĝenevo, kaj baldaŭ bruligita fare de la ekzekutisto.

вернуться

[6]

Laŭ la grekaj vortoj πᾶν, kiu signifas: tuto, universo, kaj γλῶσσα langolingvo.

вернуться

[7]

Aludo al diro de Lajbnic.

вернуться

[8]

Lajbnica principo, laŭ kiu nenio ekzistas aŭ okazas sen sufiĉa kialo.

вернуться

[9]

En ĉi tiu ĉapitro Volter nomas la Prusojn Bulgaroj; kaj la Francojn Abaroj.

вернуться

[10]

Aludo al la prusaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon.

вернуться

[11]

En tiu epoko, la soldatoj bezonis vergon, por ŝargi la pafilon. — Trad.

вернуться

[12]

La punvergado estis tiutempe uzata en la prusa armeo. — Trad.

вернуться

[13]

Frederiko la II.

вернуться

[14]

Greka kuracisto. — Trad.