Выбрать главу

— Ha! ĉu bela, ĉu malbela, diris Kandid, mi estas honesta homo, kaj mia devo estas ŝin ami ĉiam. Sed kiel estas eble, ke ŝi povis fali en tian mizeregan staton malgraŭ la kvin aŭ ses milionoj, kiujn ci kunportis?

— Nu, diris Kakambo, ĉu do mi ne devis doni du milionojn al la sinjoro Fernando d’Ibara, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza, guberniestro de Bonaero, por ricevi la permeson repreni F-inon Kunegond? Kaj ĉu do pirato brave ne forrabis de ni ĉion ceteran? Ĉu do tiu pirato ne veturigis nin al la promontoro Matapan, al Milo, al Nikario, al Samos, al Petra, al la Dardaneloj, al Marmora, al Skutari? Kunegond kaj la maljunulino servas ĉe tiu princo, pri kiu mi parolis al vi, kaj mi, mi estas sklavo de la detronigita sultano.

— Kiom da malfeliĉoj kunigitaj unu kun la aliaj! diris Kandid. Sed, ĉio konsiderite, mi havas ankoraŭ kelkajn diamantojn; mi facile liberigos Kunegond. Estas tre domaĝe, ke ŝi fariĝis malbela.

Poste, sin turnante al Marten:

— Laŭ via opinio, kiu estas pli kompatinda, ĉu la imperiestro Aĥmet, ĉu la imperiestro Ivan, ĉu la reĝo Karl-Edvard, ĉu mi?

— Mi ne scias, diris Marten; estus necese, ke mi estu en viaj koroj por scii tion.

— Ha! diris Kandid, se Panglos ĉeestus, li scius tion kaj dirus al ni.

— Mi ne scias per kiaj pesiloj via Panglos povus pesi la malfeliĉojn de la homoj kaj taksi iliajn dolorojn. Mi tamen konjektas, ke sur la tero ekzistas milionoj da homoj, kiuj estas centfoje pli kompatindaj ol la reĝo Karl-Edvard, la imperiestro Ivan kaj la sultano Aĥmet.

— Tio povas esti, diris Kandid.

Post malmulte da tagoj oni venis en la kanalon de la Nigra Maro. Kandid unue reaĉetis Kakambo tre kare, kaj ne perdante tempon, li kaj liaj akompanantoj sin ĵetis en galeron por iri al la bordo de Propontid serĉi Kunegond, kia ajn povus esti ŝia malbelo.

Inter la punlaborularo troviĝis du punuloj, kiuj tre malbone remadis kaj al kiuj la malgrandaziana mastro donis kelke da batoj per bovtendeno sur la nudajn ŝultrojn: Kandid, laŭ natura movo, pli atente rigardis ilin ol la aliajn punlaborulojn kaj kompateme proksimiĝis al ili. Kelke da kriplaj trajtoj de iliaj vizaĝoj ŝajnis al li havi ian similon kun Panglos kaj kun tiu malfeliĉa jezuito, tiu barono, tiu frato de Kunegond. „En vero, li diris al Kakambo, se mi ne vidus pendigi majstron Panglos, kaj se mi ne havus la malfeliĉon mortigi la baronon, mi kredus, ke estas ili, kiuj remadas sur ĉi tiu galero.“

Aŭdante la nomojn barono kaj Panglos, la du punlaboruloj ekkriis, haltis sur sia benko kaj lasis fali siajn remilojn. La malgrandaziana mastro alkuris sur ilin, kaj la batoj per bovtendeno duobliĝis.

— Haltu! haltu! sinjoro, ekkriis Kandid; mi donos al vi tiom da mono, kiom vi postulos.

— Kio! ĝi estas Kandid! diris unu el la punuloj.

— Kio! ĝi estas Kandid! diris la alia.

— Ĉu tio estas sonĝo? diris Kandid; ĉu mi maldormas? Ĉu mi estas en ĉi tiu galero? Ĉu tio estas la barono, kiun mi mortigis? Ĉu tio estas majstro Panglos, kiun mi vidis pendigata?

— Tio estas ni mem, tio estas ni mem, ili respondis.

— Kio! tio estas tiu granda filozofo? diris Marten.

— He! sinjoro malgrandaziana mastro, diris Kandid, kiom da mono vi postulas por reaĉeti sinjoron De Thunder-ten-tronckh, unu el la unuarangaj baronoj de la Imperio, kaj sinjoron Panglos, la plej profundpensan metafizikiston el Germanio?

— Hunda kristano, respondis la malgrandaziana mastro, ĉar ĉi tiuj du hundaj kristanaj punlaboruloj estas baronoj kaj metafizikistoj, kio sendube estas altranga ofico en ilia lando, ci pagos por ili kvindek mil ormonerojn.

— Vi ricevos ilin, sinjoro; veturigu min fulmorapide al Konstantinopolo, kaj vi tuj estos pripagata. Sed, pli trafe: konduku min al F-ino Kunegond.

La malgrandaziana mastro, ĉe la unua propono de Kandid, jam turnis la antaŭkilon al la urbo, kaj li remigis tiel rapide, ke la galero kvazaŭ flugis kiel birdo en aero.

Kandid centfoje ĉirkaŭbrakis la baronon kaj Panglos.

— Kiel povas esti, ke mi ne mortigis vin, mia kara barono? kaj, mia kara Panglos, kiel vi vivas post kiam oni pendigis vin? kaj kial ambaŭ vi estas punlaboruloj sur galero en Turkio?

— Ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino estas en ĉi tiu lando? diris la barono.

— Jes, respondis Kakambo.

— Mi do revidas mian karan Kandid! ekkriis Panglos.

Kandid prezentis al ili Marten kaj Kakambo. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis unuj la aliajn, ili ĉiuj parolis samtempe. La galero flugis, jam ili estis en la haveno. Oni venigis judon, al kiu Kandid vendis por kvindek mil ormoneroj diamanton, kiu valoris centmil, kaj kiu ĵuris laŭ Abrahamo, ke li ne povis pagi pli kare. Kandid tuj pagis la reaĉeton de la barono kaj de Panglos. Ĉi tiu sin ĵetis al la piedoj de sia liberiganto kaj superverŝis ilin per larmoj; la alia dankis al li per kapsigno kaj promesis redoni ĉi tiun monon al li ĉe la unua okazo.

— Sed ĉu estas eble, ke mia fratino estas en Turkio? li diris.

— Nenio estas pli ebla, rediris Kakambo, ĉar ŝi frotpurigas la teleraron ĉe iu princo de Transilvanio.

Oni tuj venigis du judojn; Kandid vendis ankoraŭ diamantojn; kaj ili denove veturis per alia galero por iri liberigi Kunegond.

28. Kio okazis al Kandid, al Panglos, al Marten, ktp

— Pardonon, mi denove petas, diris Kandid al la barono; pardonon, mia respektinda patro, pro tio, ke mi forte trapikis vian korpon per spado.

— Ni ne plu parolu pri tio, diris la barono; mi parolis iom tro akre, tion mi konfesas; sed, ĉar vi volas scii pro kia hazardo vi vidis min kiel pullaborulon en galero, mi diros al vi, ke post kiam la frato apotekisto de la kolegio estis kuracinta mian vundon, mi estis atakata kaj forrabata de hispana taĉmenteto; oni metis min en malliberejon ĉe Bonaero en la tempo, kiam mia fratino estis ĵus foriranta. Mi petis pri reiro al Romo por resti apud la patro generalo. Mi estis elektata por iri al Konstantinopolo kaj servi kiel kapelpastro al la ambasadoro de Francio. Mi estis enoficiĝinta apenaŭ depost ok tagoj, kiam mi renkontis en la proksimiĝo de l’vespero junan ikoglanon[94] tre belkorpan. Estis tre varme: la junulo volis sin bani; mi profitis la okazon por min bani ankaŭ. Mi ne sciis, ke por kristano estas gravega krimo esti trovata tute nuda en kunesto de juna mahometano. Iu kadio[95] ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn sur la plandojn kaj kondamnis min esti punlaborulo sur galero. Mi kredas, ke neniam okazis pli abomeninda maljustaĵo. Sed mi tre deziras ekscii, kial mia fratino estas en la kuirejo de iu suvereno de Transilvanio rifuĝinta ĉe la Turkojn.

— Kaj vi, mia kara Panglos, kiel povas esti, ke mi revidas vin.

— Estas vere, diris Panglos, ke vi vidis min pendigata; normale mi devus esti bruligata; sed vi memoras, ke pluvegis, kiam oni estis min kuironta: la pluvego estis tiom fortega, ke oni devis rezigni, ekbruligi la fajron; mi estis pendigata, tial ke oni ne povis pli bone fari: ĥirurgo aĉetis mian korpon, kunportis min hejmen kaj min sekcis. Li unue faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto. Ne estis eble sperti pli fuŝan pendigadon ol la mian. La ekzekutisto de la sankta Inkvizicio, kiu estis sub-diakono, treege lerte bruligis la homojn, sed li estis sensperta por ilin pendigi: la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis, ĝi estis fuŝe nodita; fakte mi ankoraŭ spiris: la krucforma entranĉo igis min tiom forte ekkrii, ke la ĥirurgo falis renverse, kaj, kredante, ke li sekcis la diablon, li forkuris mortante pro timo, kaj denove falis sur la ŝtuparon, forkurante. Pro la bruo lia edzino alkuris el najbara ĉambreto; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo: pli ol ŝia edzo ŝi ektimis, forkuris, kaj falis sur lin. Kiam ili iom rekonsciiĝis, mi aŭdis la ĥirurginon[96], kiu diris al la ĥirurgo: „Mia bona, kial do vi volas sekci herezulon? Ĉu do vi ne scias, ke la diablo ĉiam estas en la korpo de tiaj homoj? Rapide mi iras serĉi pastron, por lin ekzorcizi.“ Ĉe tiu parolo mi timtremegis kaj mi streĉis miajn malmultajn restantajn fortojn por ekkrii: „Kompatu min!“ Fine la sekcisto plikuraĝiĝis; li kudris mian haŭton; eĉ lia edzino prizorgis min; post dek-kvin tagoj mi povis ellitiĝi. La sekcisto trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Kavaliro de Malto, kiu veturis al Venezio; sed ĉar mia mastro, ne havis monon por min salajri, mi dungiĝis ĉe venezia komercisto, kaj mi akompanis lin al Konstantinopolo.

вернуться

[94]

Oficiro de la sultano, kiu zorgas pri internaj aferoj de la palaco.

вернуться

[95]

Turka juĝisto rilate al civilaj kaj religiaj aferoj.

вернуться

[96]

Ĥirurgiedzinon.