Выбрать главу

„Iun tagon ekkaptis min la kaprico eniri moskeon; tie estis nur maljuna pastro kaj juna tre bela bigotino, kiu preĝadis; ŝia brusto estis tute nekovrita; ŝi havis inter siaj du mamoj belan bukedon el tulipoj, el rozoj, el anemonoj, el ranunkoloj, el hiacintoj kaj el aŭrikuloj; ŝi lasis fali sian bukedon; ĝin mi levprenis kaj remetis kun tre respekta servemo. Mi estis tiom longtempe por ĝin remeti, ke la pastro ekkoleris, kaj vidante, ke mi estas kristano, li vokis por helpo. Oni kondukis min al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent latobatojn sur la plandojn kaj sendis min kiel punlaborulon sur galeron. Mi ĝuste estis katenita en la sama galero ĉe la sama benko kiel S-ro barono. Estis sur tiu galero kvar junuloj el Marsej[97], kvin pastroj el Napoli, kaj du monaĥoj el Korfu, kiuj diris al ni, ke similaj aventuroj okazas ĉiutage. S-ro barono pretendis, ke li spertis pli grandan maljustaĵon ol mi; mi pretendis, mi, ke certe estis pli permesate remeti bukedon sur la bruston de virino ol esti tute nuda kun ikoglano. Ni senĉese disputis, kaj ni ricevis dudek batojn per bovtendeno ĉiutage, kiam la interligo de la okazoj el ĉi tiu universo kondukis vin en nian galeron, kaj kiam vi reaĉetis nin.“

— Nu! mia kara Panglos, diris al li Kandid, kiam vi estis pendigata, sekcata, trabategata kaj remadis en galero, ĉu vi pensis, ke ĉio iris plej bone?

— Mi ĉiam restas ĉe mia unua opinio, respondis Panglos, ĉar fine mi estas filozofo: ne konvenas, ke mi malkonfirmu, kion mi diris, ĉar Lajbnic ne povis malpravi, kaj la antaŭe starigita harmonio estas cetere la plej bela afero en la mondo, same kiel la pleno kaj la subtila materio[98].

29. Kiel Kandid retrovis Kunegond kaj la maljunulinon

Dum Kandid, la barono, Panglos, Marten kaj Kakambo rakontis siajn aventurojn, dum ili rezonadis pri malnecesaj kaj necesaj okazoj de ĉi tiu universo, dum ili disputis pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la morala malbono kaj la fizika malbono, pri la libero kaj la neceso, pri la konsoloj, kiujn oni povas sperti, kiam oni estas punlaborulo sur galero en Turkio, ili atingis la bordon de la Propontid ĉe la domo de la princo de Transilvanio. La unuaj vidaĵoj estis Kunegond kaj la maljunulino, kiuj etendis sur ŝnurojn viŝtukojn, por ke ili sekiĝu.

Ĉe tia vido la barono paliĝis. La molkora amanto Kandid, vidante sian belan Kunegond malheliĝinta, kun okuloj ruĝrandaj, kun platiĝinta brusto, kun sulketiĝintaj vangoj, kun brakoj ruĝaj kaj skvamaj, tripaŝe malantaŭen iris, kaptite de abomeno, kaj poste antaŭeniris pro bona konduto. Ŝi kisis Kandid kaj sian fraton; oni kisis la maljunulinon: Kandid reaĉetis ambaŭ.

En la najbaraĵo estis malgranda farmbieno; la maljunulino proponis al Kandid, ke li kontentiĝu per ĝi, atendante, ke la tuta trupo havu pli bonan sorton. Kunegond ne sciis, ke ŝi malbeliĝis, neniu estis ŝin avertinta pri tio: ŝi memorigis al Kandid pri liaj promesoj per tono tiom ordonema, ke la bona Kandid ne kuraĝis rifuzi. Li do konigis al la barono, ke li edziĝos kun lia fratino.

— Neniam mi toleros tion, diris la barono, tian malnoblon ŝiaflanke kaj tian ofendan malrespekton viaflanke; tian malbonfamegon oni ne povos riproĉi al mi: la infanoj de mia fratino ne povus partopreni la nobelajn kunvenojn en Germanio. Ne, mia fratino nur povas edziniĝi kun barono el la Imperio.

Kunegond sin ĵetis al liaj piedoj kaj superverŝis ilin per larmoj; li restis malcedema.

— Majstra frenezulo, diris al li Kandid, cin mi liberigis el punlaboro, mi pagis por cia reaĉeto, mi pagis tiun de cia fratino; ŝi purigis tie ĉi pelvetojn, ŝi estas malbela, mi estas sufiĉe bonkora por konsenti, ke ŝi estu mia edzino kaj ci tamen pretendas kontraŭstari al tio! Mi denove cin mortigus, se mi obeus mian koleron.

— Ci povas denove mortigi min, diris la barono, sed dum mi vivos, ci ne edziĝos kun mia fratino.

30. Konkludo

Kandid, en la fundo de sia koro, tute ne deziris edziĝi kun Kunegond. Sed la ekstrema aroganto de la barono instigis lin plenumi la edziĝon, kaj Kunegond tiom forte insistis, ke li ne povis malkonfirmi sian promeson. Li konsultis Panglos, Marten kaj la fidelan Kakambo. Panglos verkis belan disertacion, per kiu li pruvis, ke la barono havis neniun rajton super sia fratino, kaj ke ŝi povis, laŭ ĉiuj leĝoj de la imperio, edziniĝi kun Kandid — neleĝe. Marten konkludis, ke oni devas ĵeti la baronon en la maron. Kakambo decidis, ke oni devas redoni lin al la malgrandaziana mastro, kiu traktos lin denove kiel punlaborulon; poste oni sendos lin al Romo al la patro generalo per la unua ŝipo. La propono estis aprobata; la maljunulino ankaŭ konsentis; pri tio oni diris nenion al lia fratino; la afero estis plenumata por kelka mono, kaj oni ĝuis la plezuron trompi jezuiton kaj puni la malhumilon de germana barono.

Estis tute nature imagi, ke post tiom da malfeliĉoj Kandid, edziĝinte kun sia amantino kaj vivante kun la filozofo Panglos, la filozofo Marten, la prudenta Kakambo kaj la maljunulino, kunportinte tiom da diamantoj el la patrio de la antikvaj Inkasoj[99], ĝuus plej agrablan vivon; sed la judoj tiom lin friponis, ke restis al li nur lia malgranda farmbieno; lia edzino, ĉiutage pli kaj pli malbeliĝante, fariĝis disputema kaj netolerebla; la maljunulino estis invalida kaj eĉ pli malbonhumora ol Kunegond. Kakambo, kiu laboris en la ĝardeno kaj iris al Konstantinopolo, por vendi legomojn, estis trolacigata de laboro kaj malbenis sian sorton. Panglos tre bedaŭris, ke li ne estas distingiĝanta en iu germania universitato. Koncerne Marten, li firme estis konvinkita, ke ĉie oni statas malbone; li pacience rilatis al la aferoj. Kandid, Marten kaj Panglos kelkfoje disputis pri metafiziko kaj moralo. Oni ofte vidis preterpasi antaŭ la fenestroj de la farmdomo ŝipojn, ŝarĝitajn de efendoj[100], de paŝahoj[101] de kadioj, kiujn oni sendis ekzile al Lemnos, al Mitilen, al Erzerum. Oni vidis, ke venas aliaj kadioj, aliaj paŝahoj, aliaj efendoj, kiuj anstataŭis la elpelitojn kaj kiuj siavice estis elpelataj. Oni vidis pajle remburitajn kapojn, kiujn oni portis por prezenti al la Noblega Pordo. Tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura, ke la maljunulino iun tagon kuraĝis diri:

— Mi tre dezirus scii, kio estas plej malbona, ĉu esti seksperfortata centfoje de negraj piratoj, havi sidvangon fortranĉita, esti bastonfrapata ĉe la Bulgaroj, esti vipata kaj pendigata ĉe religia bruligado, esti sekcata, remadi en galero, fine sperti ĉiujn malfeliĉojn, kiujn ni ĉiuj travivis, aŭ resti ĉi tie, nenion farante?

— Tio estas grava demando, diris Kandid.

Tiu parolo naskigis novajn pripensojn, kaj precipe Marten konkludis, ke la homo naskiĝis por vivi en konvulsioj de maltrankvilo, aŭ en letargio de enuo. Kandid ne konsentis, sed li certigis nenion. Panglos konfesis, ke li ĉiam terure suferis; sed ke iun fojon estinte defendanta la opinion, ke ĉio statas mirinde bone, li ĉiam defendas tion, sed ne kredas.

Unu afero plifirmigis Marten en siaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandid kaj embarasis Panglos. Tio estis, ke iun tagon ili vidis veni en sian farmbienon Paket kaj fraton Levkojo, kiuj estis en plej ekstrema mizero; ili tre rapide elspezis la tri mil piastrojn, disiĝis, rekuniĝis, malpaciĝis, estis metitaj en malliberejon, forkuris, kaj fine frato Levkojo fariĝis Turko.[102] Paket daŭrigis ĉie sian metion kaj per ĝi gajnis nenion.

вернуться

[97]

France: Marseille.

вернуться

[98]

La „pleno“ (t.e. la neekzisto de la vakuo en la universo) kaj la „subtila materio“ (t.e. materio en stato ne perceptebla al niaj sensoj) estas du hipotezoj, per kiuj la filozofo Kartezio (france: Descartes) konstruis sian fizikan sistemon, kaj pri kiuj Voltero mokas, ĉar ili estas tiel malmulte pruvitaj, kiel la Lajbnica „antaŭe starigita harmonio“.

вернуться

[99]

Peruvianoj.

вернуться

[100]

Turka titolo por ŝtatoficistoj, pastroj kaj kleruloj.

вернуться

[101]

Turka guberniestro.

вернуться

[102]

Aliĝis al la mahometana religio. — Trad.