— Ho kara Kandid! vi konis Paket, tiun beletan servistinon de nia plejnobla baronino; en ŝiaj brakoj mi ĝuegis kiel en paradizo kaj tio produktis la inferajn turmentojn, kiuj min forkonsumas; ŝi estis infektita kaj pro tio eble mortis. Paket ricevis tiun donacon de tre klera monaĥo, kiu kutimis ĉion kontroli ĉe la fonto: li ja ricevis la malsanon de maljuna grafino, kiu ricevis ĝin de kavaleria kapitano, kiu dankis ĝin al markizino, kiu prenis ĝin de jezuito, kiu, dum sia noviceco, ekkaptis ĝin rekte de unu el la kunuloj de Kristofo Kolumbo. Mi mem povos transdoni ĝin al neniu, ĉar mi mortiĝas.
— Ho Panglos, ekkriis Kandid, jen stranga genealogio! ĉu la diablo ne troviĝas ĉe la komenco?
— Tute ne, rerespondis ĉi tiu granda homo; ĝi estis nepre necesa malsano en la plej bona mondo, ĝi estis necesa rimedo. Ja, se Kolumbo ne estus kaptinta en iu insulo de Ameriko tiun malsanon, kiu putrigas la fonton de la nasko, kiu ofte eĉ malhelpas la naskon, kio evidente tute kontraŭas la celon de la naturo, ni ne havus la ĉokoladon nek la koĉenilon; necesas ankaŭ atenti, ke ĝis hodiaŭ, sur nia kontinento, tiu malsano, kiel la interargumentemo, karakterizas nin. La Turkoj, la Hindoj, la Persoj, la Ĉinoj, la Siamanoj, la Japanoj ĝin ankoraŭ ne konas; sed ekzistas sufiĉa kialo por ke siavice, post kelkaj jarcentoj, ili ankaŭ ĝin konos. Dume, ĝi mirinde progresis inter ni, kaj precipe en tiuj grandaj armeoj, konsistantaj el honestaj dungitoj, bone edukitaj, kiuj decidas pri la sorto de la Ŝtatoj; oni povas certigi, ke, kiam tridek mil viroj enviciĝe batalas kontraŭ samnombra armeo, ambaŭflanke estas proksimume dudek mil sifilisuloj.
— Tio estas admirinda, diris Kandid; sed necesas, ke vi resaniĝu.
— Nu, kiel mi povus? diris Panglos; mi estas tute senmona, amiko, kaj, sur la tuta amplekso de ĉi tiu terglobo, ni ne povas ricevi senpage ian ajn kuracilon, krom se iu pagas donace por ni.
Ĉi lasta diro decidigis Kandid; li iris al la bonfarema anabaptisto Jakobo, genuiĝis antaŭ li, kaj faris tiel kortuŝan priskribon pri la stato de sia amiko, ke la bonulo ne ŝanceliĝis kompate helpi doktoron Panglos; li kuracigis lin per siaj elspezoj. Dum la resaniĝo Panglos perdis nur unu okulon kaj unu orelon. Li havis belan skribmanieron kaj konis perfekte aritmetikon. La anabaptisto Jakobo faris el li sian libroteniston. Post du monatoj, devigate veturi al Lisbono pro komercaj aferoj, li veturigis en sia ŝipo la du filozofojn. Panglos klarigis al li, ke ĉio estis kiel eble plej bona. Jakobo ne havis saman opinion.
— Ŝajnas, li diris, ke la homoj iom difektis la naturon, ĉar ili ne naskiĝis lupoj, kaj ili fariĝis lupoj. Dio donis al ili nek kanonon, nek bajoneton por sin interbuĉi. Same mi povus argumenti pri la bankrotantoj kaj la juĝistaro, kiu kaptas la bienojn de la bankrotantoj por senigi je ili la kreditantojn.
— Ĉio tio estis nepre necesa, rebatis la unuokula doktoro, kaj la apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon, tiel ke ju pli estas da apartaj malfeliĉoj, des pli ĉio statas bone.
Dum li rezonadis, la vetero malheliĝis, blovis la ventoj el la kvar anguloj de l’mondo, kaj la ŝipo estis atakata de plej terura uragano, kiam estis videbla la haveno de Lisbono.
5. Uragano, ŝiprompo, tertremo, kaj kio okazis kun doktoro Panglos, kun Kandid kaj la anabaptisto Jakobo
La duono el la pasaĝeroj estis tiom malfortiĝintaj, mortiĝantaj pro tiuj nekompreneblaj premdoloroj, kiujn la ŝipŝanceliĝo metas en la nervojn, en la fluidaĵojn de l’korpo, svingiĝantajn en kontraŭaj direktoj, ke ĝi eĉ ne havis la forton atenti pri la danĝero. La alia duono kriadis kaj preĝadis; la veloj estis disŝiritaj, la mastoj rompitaj, la ŝipo disfendita. Laboris, kiu povis, neniu aŭdis aliun, neniu komandis. La anabaptisto iom helpis la manovron; li estis sur la ferdeko; iu furioza ŝipisto malmilde batis kaj ĵetis lin sur la plankon; sed pro la bato, kiun li donis, la ŝipisto ricevis tiom fortan skuon, ke li falis el la ŝipo kun la kapo malsupren. Li restis pendigita kaj alkroĉita ĉe rompita peco el masto. La bona Jakobo kuras por helpi al li, helpas lin suprenleviĝi, kaj pro sia streĉo li falas en la maron, ĉe la vido de la ŝipisto, kiu lasas lin perei, ne komplezante lin eĉ per rigardo.
Kandid alproksimiĝas, vidas sian bonfarinton, kiu reaperas dum unu momento kaj falas poste por ĉiam en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Panglos tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke en ĝi dronu tiu anabaptisto. Dum apriore[17] li tion pruvas, la ŝipo fendiĝas, ĉio pereas krom Panglos, Kandid kaj tiu bruta ŝipisto, kiu dronigis la virtan anabaptiston; la fripono bonŝance naĝis al la marbordo, kien Panglos kaj Kandid estis portataj sur tabulo.
Kiam ili rekonsciiĝis iomete, ili marŝis al Lisbono; restis al ili iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ilia saviĝo el la uragano.
Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremanta[18]; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj disrompas la ŝipojn, kiuj ankre restadis. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la publikajn placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disĵetiĝas; tridek mil loĝantoj ĉiuaĝaj kaj ĉiuseksaj estas subpremegataj per la ruinoj. La ŝipisto diris fajfante kaj blasfemante: „Ĉi tie oni povos ion gajni“.
— Kia povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno? diris Panglos.
— Jen estas la lasta tago de l’mondo, ekkriis Kandid.
La ŝipisto senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, maltimas la morton por trovi monon, li sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, kiun li renkontas sur la ruinoj de la detruitaj domoj, kaj meze de mortantoj kaj mortintoj. Panglos tamen tiris lin ĉe la maniko kaj diris: „Mia amiko, tio ne decas, vi malobeas al la universala saĝo, vi malbone pasigas vian tempon.“
— Kapo kaj sango! respondis la alparolito, mi estas maristo kaj naskiĝis en Batavio; kvarfoje mi metis la piedojn sur la krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion[19], ci vere bonelektis la viron al kiu ci volas prediki cian universalan saĝon!
Kelkaj ŝtonaj fragmentoj estis vundintaj Kandid; li sterniĝis sur la strato kaj estis kovrita de rompaĵoj. Li diris al Panglos:
— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo; mi mortiĝas.
— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, respondis Panglos; la urbo Lima en Ameriko spertis la samajn skuojn lastan jaron; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura tavolo de Lima ĝis Lisbono.
— Tio estas tre kredebla, diris Kandid; sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.
— Nu, kredeble? rebatis la filozofo: mi asertas, ke tio estas pruvita.
Kandid senkonsciiĝis, kaj Panglos alportis al li iom da akvo el proksima fontano.
La morgaŭon, trovinte iom da manĝaĵoj, ŝoviĝinte sub rompaĵojn, ili reakiris iom da forto. Poste ili kunlaboris kun aliaj personoj, por helpi al la loĝantoj, kiuj bonŝance evitis la morton. Kelke da civitanoj, al kiuj ili helpis, regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom ebla ĝi povis esti en tia ruinegiĝo; estas vere, ke la manĝado estis malgaja; la kunmanĝantoj surverŝis sian panon per larmoj; sed Panglos konsolis ilin, klarigante, ke tio estas normala:
— Tial ke, li diris, ĉio ĉi kio estas, tio plej bonas: tial ke se vulkano estas en Lisbono, ĝi ne povas esti alie; tial ke estas neeble, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; tial ke ĉio estas bona.
Malgranda, nigra viro, intima kun la Inkvizicio, kiu sidis apud li, ĝentile ekparolis:
— Ŝajnas, ke sinjoro ne kredas je la origina peko: tial ke, se ĉio estas plej bona, sekve ne okazis peko nek puno.
— Mi tre humile petas pardonon de via Moŝto, respondis Panglos ankoraŭ pli ĝentile, tial ke la pekfalo de l’homo kaj la malbeno estis entenataj en la plej bona el la mondoj eblaj.
[18]
Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1-an de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15.000 personojn. —
[19]
Sekve de konspiro de kristanoj en Japanio, la imperiestro Ĵemic ediktas, ke oni forpelu ĉiujn fremdulojn. Nur la Holandanoj, kiuj eltrovis kaj denuncis la komploton, estis rajtigitaj resti, kondiĉe, ke ili malkonfesu la kristanismon kaj publike piedpremu krucifikson. —