— Ĉu do sinjoro ne kredas je la libero? diris la intimulo.
— Via Moŝto pardonos al mi, diris Panglos; la libero povas ekzisti kun la nepra neceso: tial ke estis necese, ke ni estu liberaj; tial ke fine la determinita volo…
Panglos estis ĉe la mezo de sia frazo, kiam la intimulo kapsignis al sia armita servistaĉo, kiu donis al li por trinki vinon el Porto aŭ el Oporto.
6. Kiel oni faris belegan bruligon[20] por malhelpi la tertremojn, kaj kiel Kandid estis sidvange punfrapata
Post la tertremo, kiu detruis la tri kvaronojn de Lisbono, la saĝuloj el la lando ne povis trovi pli efikan rimedon por malhelpi kompletan ruiniĝon ol doni al la popolo belan religian punbruligon; estis decidite de la universitato de Koimbro[21], ke la spektaklo de kelkaj personoj bruligataj per malvigla fajro, dum granda ceremonio, estas nepre bona rimedo por malhelpi la teron tremi.
Oni konsekvence kaptis Biskajanon, kiu estis edziĝinta kun sia sambaptopatrino[22], kaj du Portugalojn, kiuj ĉe manĝado de kokido deprenis ties lardon; post la tagmanĝo oni venis por ligi doktoron Panglos kaj lian disĉiplon Kandid, unu pro tio ke li parolis, kaj la alian, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno: ambaŭ estis apartigite kondukataj en ĉambrojn, kie regis ega freŝo kaj en kiuj la suno neniam maloportunis; ok tagojn poste, oni vestis ilin per iu „san-benito“[23], kaj oni ornamis iliajn kapojn per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la „san-benito“ de Kandid estis pentritaj flamoj renversitaj kaj diabloj, kiuj havis nek ungojn, nek vostojn; sed la diabloj de Panglos havis ungojn kaj vostojn kaj la flamoj staris nerenversite. Estante tiele vestitaj, ili procesie marŝis, kaj aŭdis tre kortuŝan predikon, kiun sekvis bela unutona muziko. Kandid estis kadence sidvange batata, dum oni kantis; la Biskajano kaj la du homoj, kiuj ne volis manĝi lardon, estis bruligataj, kaj Panglos estis pendigata, kvankam tio estis ne kutima[24]. La saman tagon, la tero denove tremadis kun terura brukrakado[25].
Ekterurite, konsternite, duonfreneziĝinte, tute sangante, Kandid diris al si: „Se ĉi tie estas la plej eble bona mondo, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia sidvanga frapado, tion mi jam spertis ĉe la Bulgaroj; sed, ho, mia kara Panglos! la plej eminenta el la filozofoj, ĉu estas eble, ke mi vidis vin pendigata, ne konante eĉ la kialon! Ho, mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, ĉu estas eble, ke vi dronis en la haveno! Ho, fraŭlino Kunegond, la plej inda el ĉiuj, ĉu estas eble, ke oni trafendis al vi la ventron!“
Aŭdinte predikon, ricevinte batojn sur la postaĵon, absolvon kaj benon, li revenis apenaŭ povante stari, kiam maljunulino aliris al li kaj diris: „Mia filo, havu kuraĝon, iru kun mi.“
7. Kiel maljunulino flegis Kandid, kaj kiel li retrovis la amatinon
Kandid ne perdis kuraĝon, kaj sekvis la maljunulinon en domaĉon; ŝi donis al li poton da pomado por ke li ŝmiru sin, donis al li por manĝi kaj trinki; ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; estis apud la lito kompleta vestaro. „Manĝu, trinku kaj dormu, ŝi diris al li, zorgas pri vi Nia Sinjorino de Atoĥa, sinjorego sankta Antonio de Padova, sinjorego sankta Jakobo de Komposteclass="underline" mi revenos morgaŭ.“
Kandid, mirigite de ĉio, kion li vidis, de ĉio, kion li suferis, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la maljunulino, volis al ŝi kisi la manon. „Ne mian manon vi devas kisi, diris la maljunulino; mi revenos morgaŭ. Ŝmiru vin per pomado, manĝu kaj dormu.“
Kandid, malgraŭ tiom da malfeliĉoj, manĝis kaj dormis. La morgaŭon la maljunulino alportas al li matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, frotŝmiras lin per alia pomado; poste ŝi alportas al li tagmanĝon, ŝi revenas vespere, kaj kunportas vespermanĝon. La postmorgaŭon, ŝi faris samajn klopodojn.
„Kiu vi estas? ĉiam demandis al ŝi Kandid; kiu inspiris al vi tiom da bonkoreco? Kiel mi povas danki al vi?“
La bonulino neniam respondis; ŝi revenis ĉirkaŭ la vespero kaj ne kunportis manĝon. „Iru kun mi, ŝi diris, kaj silentu“. Ŝi prenas lin ĉe la brako kaj lin subtenante marŝas kun li sur la kamparo proksimume dum triona kilometro. Ili atingis izolan domon, ĉirkaŭitan per ĝardeno kaj kanaloj. La maljunulino frapas pordeton. Oni malfermas; ŝi kondukas Kandid, laŭ kaŝa ŝtuparo, en orumitan kabineton, sidigas lin sur orŝtofan kanapon, kaj ferminte la pordon foriras. Kandid kredis sonĝi, kaj rigardis sian tutan vivon kiel malfeliĉigan sonĝon, kaj la nunan momenton kiel agrablan sonĝon.
La maljunulino baldaŭ reaperis; ŝi pene subtenis tremantan virinon, kun majesta staturo, brilornamitan per juveloj kaj vuale kovritan.
„Demetu ĉi tiun vualon“, diris al Kandid la maljunulino. La junulo alproksimiĝas; per tima mano li levas la vualon. Kia momento! kia surprizo! Li kredas vidi fraŭlinon Kunegond; li fakte ŝin vidas; estis ŝi mem. Mankas al li forto, li ne povas eldiri vorton, li falas al ŝiaj piedoj. Kunegond falas sur la kanapon. La maljunulino superverŝas ilin per alkoholaĵoj, ili rekonsciiĝas, ili interparolas, unue per interrompaj mallongaj vortoj, demandoj kaj respondoj, kiuj intermiksiĝas, per ĝemetoj, larmoj, krioj. La maljunulino rekomendas, ke ili faru malpli da bruo kaj lasas ilin solaj.
— Nu! estas vi, diris al ŝi Kandid, vi vivas, mi retrovas vin en Portugalio! Oni do ne seksperfortis vin? Oni do ne tranĉis al vi la ventron, kiel al mi certigis filozofo Panglos?
— Jes, fakte, tio okazis, diris la bela Kunegond; sed oni ne ĉiam mortas pro tiaj akcidentoj.
— Sed ĉu viaj gepatroj ne estis mortigataj?
— Tio bedaŭrinde estas ja vera.
— Kaj via frato?
— Mia frato ankaŭ estis mortigata.
— Kaj kial vi estas en Portugalio? Kaj kiel vi eksciis, ke ankaŭ mi estas tie? kaj pro kia stranga aventuro vi kondukis min en ĉi tiun domon?
— Mi klarigos al vi ĉion, respondis la sinjorino, sed antaŭe vi devas rakonti ĉion, kio okazis al vi depost la senpeka kiso, kiun vi donis al mi kaj la piedbatoj, kiujn vi ricevis.
Kandid respektplene respondis; kaj, kvankam konsternita li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam lia spino ankoraŭ doloretis, li rakontis ĉion, kion li spertis depost la momento de ilia disiĝo. Kunegond ĉielen levis la okulojn; ŝi larmis, eksciante pri la morto de la bona anabaptisto kaj de Panglos, post tio ŝi parolis jene al Kandid, kiu aŭskultegis kaj avidege ŝin rigardis.
8. Historio de Kunegond
» Mi estis en lito kaj dormegis, kiam plaĉis al la Ĉielo sendi Bulgarojn en nian belan kastelon de Thunder-ten-tronckh; ili tranĉis la gorĝon de mia patro kaj de mia frato, kaj dispecigis mian patrinon. Iu granda Bulgaro, ses futojn alta, konstatante, ke ĉe tia spektaklo mi senkonsciiĝis, ekkomencis min seksperforti; tio redonis al mi la konscion, mi kriis, baraktis, mordis, ungovundetis, mi volis elŝiri la okulojn de tiu granda Bulgaro, ne sciante, ke tio, kio okazis en la kastelo de mia patro, estis kutima afero: la perfortulo trabatis mian flankon per tranĉilo kaj faris vundon, kies postsignon mi ankoraŭ portas.
— Ho ve! tiun postsignon mi esperas vidi, diris la naiva Kandid.
— Ĝin vi vidos, diris Kunegond; sed ni daŭrigu.
— Vi daŭrigu, diris Kandid.
La sekvon de sia historio ŝi rakontis tiele: “Bulgara kapitano eniris, li vidis min tute sanganta, kaj la soldato ne atentis lin. La kapitano ekkoleris pro la nerespektemo al li de la perfortulo kaj mortigis lin kuŝantan sur mia korpo. Poste li min bandaĝigis, kaj kondukis kiel militkaptiton en sian kazernon. Mi lavis lian malgrandan kvanton da ĉemizoj, mi kuiris liajn manĝaĵojn; mi devas konfesi, ke li opiniis min tre bela, kaj mi ne neos, ke li estis belstatura kaj havis blankan kaj glatan haŭton; cetere ne tre sprita li estis kaj ne tre klera: oni tuj povis konstati, ke ne edukis lin doktoro Panglos.
[21]
La Universitato de Lisbono estis jam depost 1308 translokita en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra).
[22]
En 615 la papo Dieudone malpermesis la edziĝon inter gesambaptotpatroj: