Выбрать главу

» Post tri monatoj, perdinte sian monon kaj ŝaton al mi, li vendis min al iu judo nomita don Isaĥar, kiu ŝakris en Holando kaj en Portugalio, kaj kiu pasie ŝatis la virinojn. Tiu judo tre forte ligiĝis al mia persono, sed li ne povis ĝin venki; mi pli bone rezistis al li ol al la bulgara soldato: digna persono povas unu fojon esti seksperfortata, sed ĝia virto pro tio plifirmiĝas. La judo, por akiri mian favoron, kondukis min en ĉi tiun kamparan domon. Ĝis nun mi kredis, ke ne ekzistas sur la tero io pli bela ol la kastelo de Thunder-ten-tronckh; mi seniluziiĝis.

» Iun tagon la granda inkvizitoro ekvidis min ĉe diservo; li multe rigardis min oblikve kaj avide, kaj sciigis, ke li bezonas paroli al mi pri sekretaj aferoj. Oni kondukis min en lian palacon; mi sciigis al li mian devenon; li klarigis, ke estas ne inda je mia rango aparteni al izraelido. Je lia nomo oni proponis al don Isaĥar, ke li transcedu min al la sinjorego.

» Don Isaĥar, kiu estas la bankiero de la kortego kaj influhava persono, ne konsentis tian proponon. La inkvizitoro minacis lin je bruligo. Fine la judo timigite faris kontrakton, laŭ kiu la domo kaj mi komune apartenos al ambaŭ; ke la judo estos la ĝuanto lunde, merkrede kaj sabate, kaj la inkvizitoro dum la aliaj tagoj. Jam de ses monatoj daŭras tiu konvencio. Ne sen interdisputoj: ĉar ofte estis malfacile decidi, ĉu la nokto de sabato ĝis dimanĉo apartenas al la malnova leĝo aŭ al la nova. Ĝis nun mi rezistis al ambaŭ; kaj mi kredas, ke pro tio mi ĉiam estis amata.

» Fine, por forigi la malfeliĉegon, kiun kaŭzas tertremoj kaj timigi don Isaĥar, plaĉis al sinjorego la inkvizitoro solene fari bruligon. Li honoris min per invito. Tre bonan lokon mi ricevis; oni alportis al la sinjorinoj refreŝigaĵojn inter la diservo kaj la ekzekuto. Verdire mi sentis abomenon, vidante bruli tiujn du judojn kaj tiun honestan Biskajanon, kiu edziĝis kun sia sambaptopatrino, sed kia estis mia surprizo, mia teruro, mia maltrankvilo, kiam mi vidis en „san-benito“ kaj sub mitro, vizaĝon, kiu similis al tiu de Panglos! Mi frotis al mi la okulojn, atente rigardante, mi vidis lin pendigita; mi svenis. Apenaŭ mi estis rekonsciiĝinta, ke mi ekvidis vin senvestigita, tute nuda: tio estis plej alta grado da abomeno, da konsterno, da doloro, da malespero. Mi diros al vi, ke via haŭto vere estas eĉ pli blanka kaj havas karnokoloron pli perfektan ol tiu de mia kapitano de Bulgaroj. Tia vido duobligis ĉiujn sentojn, kiuj min premŝarĝis, kiuj min forkonsumis. Mi ekkriis, mi volis diri: „Haltu, barbaroj!“ sed la voĉo mankis al mi, kaj miaj krioj estus senutilaj.

» Kiam vi estis forte batata sur la sidvangojn: „Kiel povas okazi, mi diris, ke la aminda Kandid kaj la saĝa Panglos troviĝas en Lisbono, unu por ricevi cent vipobatojn, kaj la alia por esti pendigata laŭ ordono de sinjorego la inkvizitoro, kies amatino mi estas? Panglos tre kruele trompis min, kiam li diris, ke ĉio statas plej bone.“

» Maltrankviligite, konsternite, jen pro kolero estante duonfreneza, kaj jen preskaŭ morta pro malforteco, mia penso estis tute okupita de la buĉo al mia patro, al mia patrino, al mia frato, pri la malrespektego de mia malbela bulgara soldato, pri la tranĉilbato, kiun li donis al mi, pri mia servuteco, pri mia kuira metio, pri mia bulgara kapitano, pri mia malbela don Isaĥar, pri mia abomena inkvizitoro, pri la pendigo al doktoro Panglos, pri tiu granda miserere kun ludo de unutona muziko, dum kiu oni batis vin sur la sidvangojn, kaj ĉefe pri la kiso, kiun al vi mi donis malantaŭ ekranego, la tagon, kiam mi vidis vin por la lasta fojo. Mi laŭdis al Dio, kiu revenigis vin al mi, post tiom da afliktoj. Mi rekomendis al la maljunulino, ke ŝi zorgu pri vi, kaj konduku vin ĉi tien, tuj kiam ŝi povos. Ŝi tre boneplenumis mian komision; mi ĝuis la neesprimeblan plezuron revidi vin, aŭdi vin, paroli al vi. Vi kredeble malsategas; grandan apetiton mi havas; ni komencu per vespermanĝo.“

Jen ili ambaŭ altabliĝas; kaj, post la vespermanĝo, ili reokupas la belan kanapon, pri kiu ni jam parolis; ili estis tie, kiam sinjoro don Isaĥar, unu el la mastroj de la domo, alvenis. Estis sabate. Li venis por ĝui siajn rajtojn, kaj klarigi sian delikatan amon.

9. Kio okazis kun Kunegond, kun Kandid, kun la ĉefinkvizitoro kaj kun judo

Tiu Isaĥar estis la plej kolerema hebreo, kiun oni vidis en Izraelio, depost la kaptiteco en Babilono. „Kio! li diris, hundeca galileanino, ĉu do ne sufiĉas al vi la sinjorego inkvizitoro? Ĉu necesas, ke ĉi tiu fripono estu ankaŭ partoprenanto?“ Dirante tion, li elprenas longan ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj, kredante, ke lia kontraŭulo ne havas armilojn, li sin ĵetas al Kandid; sed nia bona Vestfaliano estis ricevinta de la maljunulino belan spadon kun kompleta vestaro. Li elprenas la spadon, kvankam li estis pacema, kaj mortfaligas la izrealidon sur la plankon, ĉe la piedoj de la bela Kunegond.

— Sankta Virgino! ŝi ekkriis, kio okazos kun ni? Homo ĉe mi mortigita! se venos juĝistaro, ni pereos.

— Se Panglos ne estus pendigita, diris Kandid, li donus al ni ĉi-okaze bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. Ĉe lia foresto ni petu konsilon al la maljunulino.

Ŝi estis tre prudenta, kaj komencis diri sian opinion, kiam malfermiĝis alia malgranda pordo. Estis unu horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la sinjorego inkvizitoro. Li eniras kaj vidas la sidvange batitan Kandid kun spado en la mano, mortinton sterniĝinta surtere, Kunegond frenezaspekta kaj la maljunulinon, donanta konsilojn.

En ĉi tiu momento jen kio okazis en la animo de Kandid, kaj kiel li rezonis: „Se ĉi tiu sankta homo vokas por helpo, li nepre bruligos min; li povos same fari pri Kunegond, li jam senkompate vipigis min; li estas mia amkonkuranto; mi nun mortigas, ne temas ŝanceliĝi.“ Tiu rezono estis decida kaj rapida; kaj, ne donante tempon al la surprizita inkvizitoro retrovi sian memregecon, li trapikas kaj ĵetas lin apud la judon.

— Jen alia bela afero, diris Kunegond; ne plu ekzistas pardoneblo; ni estas ekskomunikataj, alvenis nia lasta horo. Ĉu estas eble, ke tiom milda homo, kia vi estas, povis en du minutoj mortigi unu judon kaj unu prelaton?

— Mia bela fraŭlino, respondis Kandid, kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj vipita de la Inkvizicio, oni pro kolero perdas la konscion.

Tiam la maljunulino ekparolis: „En la stalo estas tri andaluziaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj: la brava Kandid pretigu ilin; sinjorino havas monerojn kaj diamantojn: ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu vango, kaj ni iru al Kadiz; estas plej eble bela vetero, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’nokto.“

Tuj Kandid selas la tri ĉevalojn. Kunegond, la maljunulino kaj li trarajdas tridek mejlojn senhalte. Dum ili foriris, la Sankta Hermandad[26] venas en la domon; oni entombigas la sinjoregon en bela preĝejo kaj oni ĵetas Isaĥar en la rubejon.

Kandid, Kunegond kaj la maljunulino estis jam en la malgranda urbo Avacena, meze en la montoj de Siera-Morena; kaj ili jene parolis en gastejo.

10. En kia mizerego Kandid, Kunegond kaj la maljunulino alvenas en Kadiz, kaj pri ilia enŝipiĝo

— Kiu do sukcesis ŝteli miajn monerojn kaj miajn diamantojn? diris plorante Kunegond. Per kio ni vivos? kiel ni faros? kie trovi inkvizitorojn kaj judojn, kiuj donacos al mi aliajn?

— Ho ve! diris la maljunulino, mi tre suspektas, ke la ŝtelinto estas tiu respektinda kordeliero[27], kiu tranoktis kun ni ĉe la sama gastejo en Badajozo, Dio gardu min, ke mi faru nepravan juĝon! sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj foriris longe antaŭ ni.

— Ho ve! diris Kandid, la bona Panglos jam ofte pruvis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiu pri ili havas saman rajton. Laŭ tiuj principoj, tiu kordeliero devus almenaŭ lasi al ni sufiĉon por fini nian vojaĝon. Ĉu do restas al vi nenio, mia bela Kunegond?

— Ne eĉ unu monero, ŝi diris.

вернуться

[26]

Laŭlitere: La Sankta Fratularo, speco de tiutempa ĝendarmaro.

вернуться

[27]

Monaĥo el la societo de franciskanoj.