Выбрать главу

Dum ĉiu eldiris sian rakonton, la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero[37]. Kunegond, kapitano Kandid kaj la maljunulino iris al la domo de la guberniestro Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza. Tiu sinjoro havis fieron konvenan por homo posedanta tiom da nomoj. Li parolis al la viroj kun plej nobla malŝato, portante la nazon tiom alten, tiom malkompateme laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante irmanieron tiom malhumilan, ke ĉiuj, kiuj salutis lin, sentis emon lin bati. Li pasiege ŝatis la virinojn. Kunegond ŝajnis al li esti tio, kion li vidis plej bela. Lia unua parolo estis por demandi ĉu ŝi estas la edzino de la kapitano. La mieno, laŭ kiu li faris tiun demandon, timigis Kandid; li ne kuraĝis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne estis tia; li ne kuraĝis diri, ke ŝi estas lia fratino, tial ke ŝi ankaŭ ne estis; kaj kvankam tia duonoficiala mensogo estis iam tre laŭmoda ĉe la antikvuloj[38], kaj ke ĝi povus utili al la modernuloj, lia animo estis tro pura por ne diri la veron. „Fraŭlino Kunegond, li diris, estas faronta al mi la honoron edziniĝi kun mi, kaj ni petegas vian ekscelencan moŝton konsenti pri nia edziĝo.“

Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza, levante siajn lipharojn akre ridetis, kaj ordonis al kapitano Kandid, ke li iru revui sian roton. Kandid obeis; la guberniestro restis kun Kunegond. Li malkovris al ŝi sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li edzinigos ŝin kun la konsento de la Eklezio, aŭ aliel, laŭ tio, kion postulos ŝiaj ĉarmoj. Kuneĝond petis kvaronan horon por enpensiĝi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.

La maljunulino diris al Kunegond: „Fraŭlino, vi havas sepdek du gradojn da nobeleco, kaj ne eĉ unu obolon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro el suda Ameriko, kiu havas belajn lipharojn; ĉu utilas, ke vi tenu vian dignon en neŝanceliĝebla fidelo? Vi estis perfortata de Bulgaroj; judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj donas rajtojn. Mi konfesas, ke, se mi estus ĉe via loko, mi sen ia skrupulo edziniĝus kun la sinjoro guberniestro kaj riĉigus S-ron kapitanon Kandid“. Dum parolis la maljunulino kun la tuta prudento, kiun donas la aĝo kaj la sperto, oni vidis eniri en la haveno malgrandan ŝipon; ĝi portis alkadon[39] kaj algvazilojn[40], kaj jen kio estis okazinta.

La maljunulino tre prave divenis, ke la monon kaj la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero en la urbo Badajozo, kiam ŝi rapideme forkuris kun Kandid. Tiu monaĥo provis vendi kelkajn el la gemoj al iu juvelisto. La komercisto rekonis ilin kiel apartenantajn al la granda inkvizitoro. La kordeliero, antaŭ ol esti pendigata, konfesis, ke li ŝtelis ilin: li sciigis pri la personoj kaj pri la vojo, kiun ili iris. La forkuro de Kunegond kaj de Kandid jam estis konata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiz; oni sendis, sen ia prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. La famo disvastiĝis, ke iu alkado estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de sinjorego la granda inkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj vidis tion, kio estas farenda. „Vi ne povas forkuri, ŝi diris al Kunegond; ne estas vi, kiu mortigis la sinjoregon; kaj cetere la guberniestro, kiu vin amas, ne permesos, ke oni malbone traktu vin; restu.“ Tuj ŝi kuras al Kandid: „Forkuru, ŝi diris, aŭ post unu horo vi estos bruligata“. Ne estis perdota momento; sed kiel disiĝi de Kunegond, kaj kien rifuĝi?

14. Kiel Kandid kaj Kakambo estis akceptataj ĉe la jezuitoj de Paragvajo

Kandid estis kondukinta kun si serviston tiaspecan, kian oni multe trovas ĉe la hispanaj marbordoj kaj en la kolonioj. Li estis kvarone Hispano, estante naskigita de mestizo en Tukuman; li estis akolito, preĝeja pedelo, maristo, monaĥo, leterportisto, soldato, lakeo. Li nomiĝis Kakambo, li tre ŝatis sian mastron, tial ke lia mastro estis tre bona homo. Rapidege li selis la du andaluziajn ĉevalojn. „Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni foriru, ni kuru, ne rigardante malantaŭen.“ Kandid larmis. „Ho mia kara Kunegond! estas korŝire forlasi vin en la tempo, kiam sinjoro la guberniestro estas nin edzigonta! Kunegond, el tiom malproksime kondukita, kio okazos kun vi?

— Okazos al ŝi laŭŝance, diris Kakambo; la virinoj neniam embarasiĝas je si; Dio prizorgas pri tio; ni kuru.

— Kien ci kondukas min? kien ni iras? kion ni faros sen Kunegond? diris Kandid.

— Pro sankta Jakobo de Kompostel, diris Kakambo, vi estis iranta por militi kontraŭ la jezuitoj; ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi kondukos vin en ilian reĝlandon, ili estos ĉarmataj havi kapitanon, kiu bulgare ekzercadas; vi akiros eksterordinaran riĉon; kiam oni ne trovas sian profiton en iu mondo, oni ĝin trovas en alia. Estas tre granda plezuro vidi kaj fari novajn aferojn.

— Ĉu jam ci iris en Paragvajon? diris Kandid.

— Tutcerte! diris Kakambo; mi estis servisto en la kolegio de la Ĉieliro, kaj mi konas la gubernion de los padres[41], kiel mi konas la stratojn de Kadiz. Tiu gubernio estas admirinda afero. La reĝlando jam havas diametre pli ol cent mejlojn; ĝi estas dividita en tridek provincojn[42]. Los padres posedas ĉion tie, kaj la popoloj nenion; tio estas ĉefverko de l’racio kaj de l’justo. Por mi nenio estas pli dieca ol los padres, kiuj ĉi tie militas kontraŭ la reĝo de Hispanio kaj la reĝo de Portugalio, kaj kiuj en Eŭropo estas iliaj konfesprenantoj; kiuj ĉi tie mortigas Hispanojn, kaj kiuj en Madrid sendas ilin en la ĉielon: tio ravas min; ni antaŭeniru: vi estos la plej feliĉa homo el ĉiuj. Kian plezuron havos los padres, kiam ili ekscios, ke venas al ili kapitano, kiu konas la bulgaran ekzercadon!“

Tuj kiam ili estis alvenintaj ĉe la unua barilo[43], Kakambo diris al la unuavica gvardio, ke kapitano deziras paroli al sinjorego la komandanto. Oni iris averti la grandan gvardion. Paragvajana oficiro alkuris ĝis la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandid kaj Kakambo estis unue senarmigataj; oni kaptis iliajn du andaluziajn ĉevalojn. La du fremduloj estis enkondukataj inter du vicojn da soldatoj; la komandanto estis ĉe la fino kun la triangula ĉapo, kun la robo falde levita, kun spado ĉe la flanko kaj lanco en la mano. Li faris geston; tuj dudekkvar soldatoj ĉirkaŭas la du novevenintojn. Iu serĝento diris al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne povas al ili paroli, ke la provinca respektinda patro permesas al ĉiu ajn Hispano malfermi la buŝon nur dum sia ĉeesto,[44] kaj resti en la lando ne pli ol tri horojn.

— Kaj kie estas la respektinda provinca patro? diris Kakambo.

— Farinte meson, li ĉeestas nun la paradon, respondis la serĝento, kaj vi povos kisi liajn spronojn nur post tri horoj.

— Sed, diris Kakambo, sinjoro kapitano, kiu malsatas same kiel mi, ne estas Hispano, li estas Germano; ĉu ni ne povus tagmanĝi, atendante lian respektindan Moŝton?

Senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto. „Dio estu benata! diris tiu sinjorego; ĉar li estas Germano, mi povas paroli al li; oni konduku lin en mian branĉoŝirmaĵon.“ Tuj oni kondukas Kandid en laŭbon ornamitan per tre beleta kolonaro el verda kaj orkolora marmoro, kaj el latkradoj, kiuj entenis papagojn, kolibrojn, numidojn, kaj ĉiujn plej maloftajn birdojn. Treege bona tagmanĝo estis preparita en oraj vazoj; kaj dum la Paragvajanoj manĝis maizon en lignaj pelvetoj, meze en la kampo, ĉe la ardo de la sunradioj, la respektinda patro komandanto eniris la branĉoŝirmaĵon.

вернуться

[37]

Buenos-Aires.

вернуться

[38]

Aludo al la historio de Abraham kaj Sara en la Biblio. — Trad.

вернуться

[39]

Hispana urbestro aŭ juĝisto.

вернуться

[40]

Hispanaj policistoj.

вернуться

[41]

Hispana esprimo: la patroj.

вернуться

[42]

En 1717, la nombro da triboj formitaj de la jezuitoj en Paragvajo estis tridek unu. En tiuj triboj oni nombris 121.161 Indianojn. — Trad.

вернуться

[43]

La jezuitoj malhelpis, ke la Indianoj interkomunikiĝu kun la fremduloj. — Trad.

вернуться

[44]

La jezuitoj ne instruis al la Indianoj la hispanan lingvon.