— Fuĝu, — ŝi diras, — aŭ post horo vi brulos sur ŝtiparo.
Ĉia prokrasto estus pereiga — sed kiel forlasi Kunegundon, kaj kie rifuĝi?
14. Kiel akceptis Kandidon kaj Kakambon la Paragvajaj jezuitoj
Ankoraŭ en Kadiso Kandido dungis serviston, tian kiaj abundas ĉe la Hispaniaj marbordoj kaj en la kolonioj. Tiu estis kvaron-hispano, filo de Tukumana[80] mestizo; antaŭe li estis ĥorknabo, sakristano, matroso, monaĥo, komisiisto, soldato, lakeo. Lia nomo estis Kakambo; li tre ŝatis sian mastron, ĉar lia mastro estis tre bona homo. Rapidege li selis la du Andalusiajn ĉevalojn.
— Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni fuĝu, ni forkuru ne rigardante malantaŭen.
Kandido eklarmis.
— Ho mia kara Kunegundo! Ĉu mi vin forlasu ĝuste kiam sinjoro guberniestro estas aranĝonta nian geedziĝofeston? Kunegundo, el tiom malproksime kondukita, kio al vi okazos?
— Okazos al ŝi laŭŝance, — diris Kakambo. — Pri si la virinoj neniam restas senhelpaj, Dio prizorgas tion; ni kuru.
— Kien ci min kondukas? Kien ni iru? Kion ni faros sen Kunegundo? — demandadis Kandido.
— Je sankta Jakobo Kompostela! — diris Kakambo. — Vi estis militonta kontraŭ la jezuitojn; nun ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi vin kondukos en ilian ŝtaton, ili ĝojos ricevi kapitanon kun bulgara ekzercado; vi faros brilan karieron; kiam oni ne trovas sian profiton en unu mondo, oni ĝin trovas en alia. Cetere, kio povas esti pli fascina ol vidi kaj fari ion novan!
— Ĉu ci jam estis en Paragvajo? — demandis Kandido.
— Tutcerte! — diris Kakambo. — Mi estis pedelo en la Asunsjona Kolegio[81], kaj mi konas la gubernion de los padres[82] same bone, kiel mi konas la stratojn de Kadiso. Tiu gubernio estas eksterordinara. Diametre la reĝlando havas jam pli ol 1.300 kilometrojn; ĝi entenas 30 komunumojn[83]. Los padres posedas tie ĉion, kaj la popoloj nenion; tio estas ĉefverko de l’ racio kaj de l’ justo. Por mi nenio estas pli dieca ol los padres, kiuj ĉi tie militas kontraŭ la reĝoj Hispania kaj Portugalia, kaj en Eŭropo estas iliaj konfesprenantoj; kiuj ĉi tie hispanojn mortigas, kaj en Madrido ilin sendas al la Ĉielo. Admirinde! Ni antaŭeniru: vi estos la plej feliĉa el la homoj. Kiel ekĝojos los padres, kiam ĉe ili aperos kapitano scianta la bulgaran ekzercadon!
Tuj kiam ili alvenis la unuan barilon,[84] Kakambo diris al la pikedo, ke kapitano deziras paroli al sinjoro komandanto. Oni iris averti la gardistejon. Paragvaja oficiro kuris al la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandidon kaj Kakambon oni tuj senarmigis, iliajn du Andalusiajn ĉevalojn oni forprenis. La du fremdulojn oni pasigis inter du vicoj da soldatoj; la komandanto staris ĉe la fino surhavante trikrestan bireton, suprenfalditan sutanon, kun spado ĉe la flanko kaj oficira lanco en la mano. Li faris geston; tuj 24 soldatoj ĉirkaŭas la du novvenintojn. Serĝento diras al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne rajtas interparoli kun ili, ke patro provincialo[85] permesas al neniu hispano malfermi la buŝon krom en lia ĉeesto, kaj restadi en la lando pli ol tri horojn.
— Kaj kie estas patro provincialo? — demandis Kakambo.
— Li ĵus celebris la meson kaj nun akceptas la paradon, — respondis la serĝento, — kaj vi povos kisi liajn spronojn ne pli frue ol post 3 horoj.
— Sed, — diris Kakambo, — sinjoro kapitano (cetere, same malsata kiel mi) ne estas hispano, li estas germano; ĉu ni povus tagmanĝi, atendante la moŝtan patron?
Senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto.
— Dio estu benata! — diris tiu estro. — Ĉar li estas germano, mi rajtas al li paroli; oni lin konduku en mian pavilonon.
Tuj oni kondukas Kandidon en laŭbon ornamitan per bela kolonaro el verda kaj orkolora marmoro, kaj per latkradoj, formantaj kaĝegojn en kiuj svarmis papagoj, kolibroj, numidoj kaj aliaj ekzotaj birdoj. En oraj vazoj estis surtabligita bonega tagmanĝo; kaj kiam la paragvajanoj ekmanĝis maizon el lignaj pelvetoj meze en la kampo, en la ardo de la sunradioj, la laŭbon eniris lia moŝto patro komandanto.
Li estis tre bela juna viro, kun ronda, sufiĉe blanka kaj freŝkolora vizaĝo, kun altaj brovoj, viglaj okuloj, rozkoloraj oreloj, skarlataj lipoj, kun fiera mieno — sed lia fiero ne similis tiun de hispano, nek tiun de jezuito. Oni redonis al Kandido kaj Kakambo iliajn armilojn, kaj ankaŭ la du Andalusiajn ĉevalojn; Kakambo donis avenon al ili por manĝi apud la laŭbo, kaj senĉese observis ilin, antaŭtimante surprizon.
Kandido kisis la baskon de la robo de l’ komandanto, post kio ili altabliĝis.
— Do vi estas germano? — diris la jezuito germanlingve.
— Jes, via pastra moŝto, — diris Kandido.
Eldirante tiujn vortojn, ambaŭ rigardis unu la alian kun granda surprizo kaj emocio, kiujn ili ne povis superregi.
— El kiu lando? — plu demandis la jezuito.
— El la malŝatinda provinco Vestfalio[86], — respondis Kandido. — Mi naskiĝis en la kastelo Tondrotrunkhejmo.
— Ho Ĉielo! Ĉu eblas? — ekkriis la komandanto.
— Kia miraklo! — ekkriis Kandido.
— Ĉu vi? — demandis la komandanto.
— Maleble! — diris Kandido.
Ili sin ĵetas unu al la alia, ili sin brakumas, ili ploregas.
— Kio?! Ĉu estas vi, via pastra moŝto? Vi, la frato de l’ bela Kunegundo! Vi, mortigita de la bulgaroj! Vi, la filo de sinjoro barono! Vi, jezuito en Paragvajo! Oni agnosku, ke ĉi tiu mondo estas io stranga. Ho Pangloso, Pangloso! Kiom vi ĝojus, se vi ne estus pendumita!
La komandanto forsendis la negrajn sklavojn[87] kaj la paragvajanojn, kiuj prezentadis trinkaĵon en pokaletoj el kvarca kristalo. Milfoje li dankis Dion kaj sanktan Ignacon; li premis Kandidon en siaj brakoj; iliajn vizaĝojn malsekigis larmoj.
— Vi eĉ pli ekmiros, pli kortuŝiĝos kaj konsterniĝos, — diris Kandido, — kiam mi diros al vi, ke via fratino baronidino Kunegundo, kiun vi opinias tranĉmurdita, fartas bone.
— Kie?
— Nemalproksime de vi, ĉe la guberniestro de Bonaero; kaj mi estis veninta tien por militi kontraŭ vin.
Ĉiu vorto, kiun ili eldiris dum tiu longa konversacio, surstakigis miregindaĵon sur miregindaĵojn. Ilia tuta animo svingis ilian langon, aŭskultis per iliaj oreloj kaj lumis en iliaj okuloj. Ĉar ili estis germanoj, ili longe restis ĉe la tablo, atendante lian ekscelencon patron provincialon; kaj la komandanto jene parolis al sia kara Kandido:
15. Kandido mortigas la fraton de sia kara Kunegundo
— Neniam mi forgesos la teruregan tagon, en kiu mi vidis buĉataj mian patron kaj mian patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la bulgaroj estis for, vane oni serĉis tiun adorindan estaĵon; mian patrinon, mian patron kaj min, du servistinojn kaj tri tranĉmurditajn knabetojn oni metis sur ĉaron por nin transporti en jezuitan kapeleton je 9 kilometroj de la kastelo kaj tie enterigi.
» Iu jezuito nin aspergis per benita akvo; ĝi estis tre sala; kelkaj gutoj trafis miajn okulojn; la bona patro ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝas; li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin bati; oni min flegis, kaj post tri semajnoj mi tute resaniĝis.
» Vi scias, mia kara Kandido, ke mi estis tre bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro Krusto, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo mi estis sendita en Romon.
» La patro Ordenestro bezonis rekrutaron da junaj jezuitoj germanaj. La regantoj de Paragvajo nevolonte akceptas jezuitojn hispanajn; ili preferas la alilandanojn, kiuj ŝajnas al ili pli obeemaj. Lia Generala moŝto juĝis min taŭga por labori en tiu vinberejo.
[81]
Hispane
[82]
Hispane: ‹la patroj›. Temas pri la jezuitoj, kiujn reĝo Filipo la 3ª de Hispanio en 1608 rajtigis regi indianojn en granda parto de tiama Paragvajo. La tuton da koncernaj misiejoj oni ofte (kvankam neĝuste) nomas «Jezuita ŝtato» aŭ «Jezuita respubliko» aŭ «Jezuita reĝlando». Tiu aranĝo ekzistis ĝis 1767. (Responde al kritiko Voltero diris, ke la misnomon «reĝlando» li uzis intence.) —
[83]
Voltero troige nomas ilin «provincoj», la hispana termino estas
[85]
En la Romkatolika eklezio provincialo [PIV] estas altrangulo de religia ordeno, subalterna al la ordenestro kaj administranta la ordenajn aferojn de eklezia provinco. —
[86]
En letero de 1740-12-06 Voltero jam diris al Frederiko:
[87]
La deklarita celo de la jezuitoj en Paragvajo estis eviti sklavigon de la indiĝenoj (indianoj); sed ŝajnas (almenaŭ laŭ Voltero), ke tio ne malebligis sklavecon de negroj. —