Выбрать главу

» Ni forvojaĝis triope: unu polo, unu tirolano kaj mi. Ĉe mia alveno mi ricevis la rangojn de subdiakono kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni kuraĝe renkontos la trupojn de la reĝo Hispania; mi certigas al vi, ke ilin trafos ekskomuniko kaj malvenko. La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni.

» Tamen ĉu vere mia kara fratino Kunegundo estas proksime, ĉe la guberniestro de Bonaero?

Kandido ĵuris, ke tio estas plej vera vero. Denove larmoj ekfluis sur iliaj vangoj. La barono ne povis satbrakumi Kandidon; li nomadis lin sia frato, sia savanto.

— Aĥ, mia kara Kandido, — li diris, — eble kune ni venke eniros la urbon kaj liberigos mian fratinon Kunegundo.

— Tion mi deziras, — diris Kandido, — ĉar mi intencis al ŝi edziĝi, kaj tion mi plu esperas.

— Vi arogantulo! — ekkriis la barono. — Vi havus impertinenton edziĝi al mia fratino, kiu havas 72 nobelajn geantaŭulojn! Kia senhontaĵo, paroli al mi pri tiom aŭdaca intenco!

Mirkonsternite de tiu diro, Kandido respondis:

— Pastra moŝto, nenia ajn nobeleco povas ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj de judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe dankodeva, ŝi volas edziniĝi al mi. Majstro Pangloso ĉiam al mi diradis, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe al ŝi mi edziĝos.

— Pri tio mi mem decidos, fripono! — diris la jezuita barono Tondrotrunkhejmo, forte frapante Kandidon sur la vizaĝon per la plato de sia spado.

Tuj Kandido elingigas la sian kaj ĝin puŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barono-jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulita, li ekploris:

«Ho ve! Dio mia!», li diris, «Mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas la plej bona homo en la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiu triopo, du estas pastroj.»

Tuj alkuris Kakambo, gardostarinta ĉe la pordo de l’ laŭbo.

— Restas al ni vendi kare nian vivon, — al li diras lia mastro. — Sendube oni estas enironta la laŭbon, ni mortu kun armiloj ĉemane.

Kakambo, jam spertinta similajn okazojn, ne perdis la sinregon; li prenis la jezuitan robon de la barono, ĝin metis sur Kandidon, donis al li la kvadratan bireton de la mortinto, kaj lin surĉevaligis. Ĉio ĉi tio okazis en palpebruma daŭro.

— Ni forgalopu, mastro; ĉiuj kredos, ke vi estas jezuito portanta ordonojn; ni transpasu la limon antaŭ ol oni decidos nin postkuri.

Ĉe tiuj vortoj li ekgalopis, hispanlingve kriante:

— Vojon, vojon por patro kolonelo!

16. La aventuro pri du junulinoj, du simioj, kaj indiĝenoj nomataj Oreleguloj

Kandido kaj lia servisto jam estis trans la bariloj, kaj ankoraŭ neniu en la tendaro sciis pri la morto de l’ germana jezuito. Antaŭzorgeme Kakambo plenigis sian selsakon je pano, ĉokolado, ŝinko, fruktoj kaj kelkaj mezuroj da vino. Sur siaj Andalusiaj ĉevaloj ili rajdis en nekonatan landon, kie malestis ia ajn batita vojo. Fine antaŭ ili aperis bela herbejo tratranĉita de riveretoj. Niaj du vojaĝantoj elseliĝas por lasi paŝtiĝi siajn rajdobestojn. Kakambo proponas al sia mastro, ke ili manĝu, kaj mem ekmanĝas.

— Kiel mi manĝu ŝinkon, — responde lamentis Kandido, — konsciante, ke ĵus mi mortigis la filon de lia barona moŝto, kaj ke neniam mi revidos la belan Kunegundon? Por kio pludaŭrigi miajn mizerajn tagojn, se mi devos pasigaĉi ilin fore de ŝi, kun konsciencriproĉoj kaj malespero? Kaj kion diros la «Trevua Revuo»?[88]

Tiel parolis Kandido, formanĝante pecon post peco. La suno estis subiranta. De kelka distanco la du vagantoj ekaŭdis krietojn, ŝajne virinvoĉajn. Ili ne komprenis, ĉu la krietoj esprimas doloron aŭ ĝojon; sed ambaŭ impete surpiediĝis kun tiaj maltrankviliĝo kaj angoro, kiajn inspiras ĉio en lando nekonata. Krietis du junulinoj, tute nudaj, facilmove kurantaj ĉe la rando de la herbejo, sekvate de du simioj mordantaj iliajn gluteojn. Kandido kompatis la junulinojn; ĉe la bulgaroj li ellernis pafi tiel lerte, ke li povis trafi nukseton en arbustotufo, sen tuŝi la foliojn. Li prenas sian hispanan dutuban pafilon, pafas, kaj mortigas ambaŭ simiojn.

— Dio estu laŭdata, mia kara Kakambo! Mi tiris el granda danĝero tiujn du kompatindajn kreitaĵojn; se mi pekis, mortigante unu inkvizitoron kaj unu jezuiton, tion mi certe repagis, savante la vivon al du junulinoj. Eble ili estas nobelaj fraŭlinoj, kaj tiu aventuro havigos al ni en ĉi tiu lando grandajn avantaĝojn.

Li estis daŭrigonta, sed mutiĝis kiam li vidis la du junulinojn ameme kisi la du simiojn, ploregi super iliaj korpoj kaj plenigi la aeron per plej doloraj krioj.

— Mi ne antaŭvidis tiom da bonkoreco, — diris fine Kandido al Kakambo.

Ĉi tiu klarigis::

— Eminentan lertaĵon vi faris, mia mastro; sed vi mortigis la amatojn de tiuj fraŭlinoj.

— Iliajn amatojn! Ĉu eble? Vi mokas min, Kakambo; kiel mi povus kredi vin?

— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — vin ĉiam ĉio mirigas; kial vi juĝas stranga, ke estas landoj kie favoron de virinoj akiras simioj? Ili estas kvarone homoj, kiel mi estas kvarone hispano.

— Aĥ, — reagis Kandido, — nun mi rememoras majstron Pangloso diri, ke similaj aferoj jam okazadis, kaj ke el tiaj miksoj naskiĝis kaproviroj, faŭnoj, satirusoj; ke tiajn faktojn atestis pluraj antikvaj eminentuloj; sed mi opiniis tion fabelaĵoj.

— Do, necesas agnoski ke tio veras, ja vi vidas tion praktikata de homoj ne briditaj per konvena eduko. Tamen nun gravas alio: mi timas, ke tiuj sinjorinoj nin iel insidos.

Ĉi tiu prudenta rimarko instigis Kandidon forlasi la herbejon kaj eniri arbaron. Tie li vespermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, endormiĝis sur musko.

Vekiĝinte ili eksentis, ke ili ne povas sin movi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la oreleguloj, la tieaj indiĝenoj,[89] katenis ilin per bastaj ŝnuroj, sekve de denunco de la du junulinoj. Kandidon kaj Kakambon ĉirkaŭis kvindeko da oreleguloj tute nudaj, armitaj per sagoj, klaboj kaj ŝtonaj hakiloj; unuj boligis akvon en granda kaldrono, aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriadis:

— Jezuito, jezuito! Ni venĝu, ni frandu! Ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon![90]

— Mi jam avertis vin, kara mastro, — malgaje diris Kakambo, — ke tiuj du junulinoj nin insidos.

Kandido, ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:

— Ili certe nin rostos aŭ bolkuiros. Aĥ, kion dirus majstro Pangloso, se li ekvidus la homan naturon en ĝia praa puro? Ĉio bonas, konsentite; tamen endas ja agnoski, ke perdi Kunegundon kaj trafi sur rostostangon de oreleguloj estas tre kruela sorto.

Kakambo neniam perdis la sinregon. Li diris al sia afliktita mastro:

— Ne malesperu; mi iomete komprenas la lingvon de ĉi tiu popolo; tuj mi parolos al ili.

— Nepre zorgu, — diris Kandido, — admone komprenigi al ili, ke kuirante homojn ili kondutas tre malhumane, kaj ke tio estas tute nekristana.

— Sinjoroj, — diris Kakambo, — vi evidente intencas manĝi hodiaŭ jezuiton, ĉu? Nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive, la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Niaflanke nur tial ni ne profitas nian rajton lin manĝi, ke ni havas sufiĉe da aliaj bonaj manĝaĵoj; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni; certe preferindas manĝi siajn malamikojn ol forlasi la frukton de sia venko al kornikoj kaj korvoj.

» Sed, sinjoroj, vi certe ne volas manĝi viajn amikojn. Vi intencas rosti jezuiton — sed fakte vi estas rostontaj vian defendanton, malamikon de viaj malamikoj. Rilate min sciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro. Li ne nur ne estas jezuito, li ĵus mortigis jezuiton, kaj la vestoj kiujn li surhavas estas lia predo; jen la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, ĝin portu al la unua barilo de la jezuita reĝlando; demandu, ĉu mia mastro mortigis jezuitan oficiron. Tio ne okupos multe da tempo, kaj vi ja povos manĝi nin poste, se vi eltrovos, ke mi mensogis. Sed se vi trovos mian diron vera, vi tre certe nin liberigos, ĉar vi bone konas la principojn de la ĝenerala juro, la morojn kaj la leĝojn.

вернуться

[88]

Aludo pri Raportoj por helpi al la historio de sciencoj kaj belartoj, kiujn publikigis la jezuitoj de Trevuo (france: Trévoux) kaj Parizo ekde 1701 ĝis 1761. — L.

Voltero ĝin mencias iom ironie, tamen fakte ĝi estis serioza revuo kun fidindaj raportoj pri aktualaĵoj sciencaj, filozofiaj kaj teologiaj. Cetere, ĝuste ĉi tiu revuo unua aplikis la vorton «optimismo» al la Lejbnica Teodiceo (vd «Optimumigo kaj Optimismo» en la Postparolo) — S.

вернуться

[89]

OrelegulojV: Oreillons, supozeble Voltera adaptaĵo de la hispana Orejones (aŭ Oregones), «la Grandaj Oreloj», la hispana nomo de indianoj kiuj pligrandigadis siajn orelojn enmetante en ilin lignajn diskojn. Per ĉi tiu epizodo Voltero polemikas kontraŭ la Rusoisma koncepto pri «la noblaj sovaĝuloj»: la sovaĝuloj estas esence tiaj samaj homoj, kiel la civilizuloj, egale kapablaj je amikeco kaj malamo. Cetere, la epizodon ŝajne inspiris la «Vojaĝoj de Gulivero». — S.

вернуться

[90]

Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikigon de la Enciklopedio. — L.