Выбрать главу

La oreleguloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis kun favoraj informoj. La oreleguloj liberigis ambaŭ kaptitojn, faris al ili multe da afablaĵoj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limo de sia lando, ĝojege kriante:

— Ne jezuito! Ne jezuito!

Kandido senĉese miris pri la kialo de sia liberiĝo.

— Kia popolo! — li diradis. — Kiaj homoj! Kiaj moroj! Se mi ne bonŝancus trapiki per mia spado la fraton de Kunegundo, mi estus senindulge formanĝita. Tamen, konsiderante ĉion, la pura naturo ja estas bona, ĉar anstataŭ min manĝi tiuj homoj faris al mi mil afablaĵojn, de kiam ili eksciis ke mi ne estas jezuito.

17. Kandido kaj lia servisto venas en Eldoradon[91]

Ĉe la limo de la lando de l’ oreleguloj Kakambo diris al Kandido:

— Vi vidas, ke ĉi tiu duonglobo neniom pli bonas ol la alia; akceptu mian konsilon, ni revenu Eŭropon per la plej mallonga vojo.

— Kiel reveni, — diris Kandido, — kaj kien? En mia patrujo ĉiujn buĉas la bulgaroj kaj abaroj; en Portugalio min atendas ŝtiparo; en ĉi tiu lando ni ĉiumomente riskas trafi sur rostostangon. Kaj kiel mi forlasu la mondoparton kie loĝas Kunegundo?

— Ni nin direktu al Kajeno,[92] — diris Kakambo. — Tie ni trovos francojn; tiuj sinjoroj vagadas tra la mondo, espereble ili bonvolos nin helpi, kaj eble Dio nin finfine kompatos.

Iri al Kajeno ne estis facile. La proksimuman direkton ili ja sciis sufiĉe bone, sed montoj, riveroj, abismoj, rabistoj, sovaĝuloj konsistigis terurajn malhelpojn. Iliaj ĉevaloj mortis pro laciĝo; iliaj provizoj estis konsumitaj; dum tuta monato ili sin nutris per sovaĝaj fruktoj, kaj fine troviĝis apud rivereto borderita per kokosarboj, kies fruktoj subtenis iliajn vivon kaj esperojn.

Kakambo, kies konsiloj estis same bonaj kiel tiuj de la maljunulino, diris al Kandido:

— Ni estas elĉerpitaj, ni longe iris piede; sed jen mi vidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni ĝin plenigu per kokosoj; ni enboatiĝu, ni nin konfidu al la fluo; rivero ĉiam kondukas al loĝata loko. Eĉ se ni trovos nenion agrablan, almenaŭ ni trovos ion novan.

— Nu, — diris Kandido, — ni nin konfidu al la Providenco.

Ili navigis kelkajn kilometrojn inter bordoj jen florriĉaj, jen nudaj; jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝadis; fine ĝi forfluis sub volbon el kolosaj rokegoj, ĝisnube altaj. La du vojaĝantoj kuraĝis sin fordoni al la fluo sub la volbon. La riverego, tiuloke mallarĝa, portis ilin kun teruraj rapido kaj bruo.

Post diurno ili revidis la lumon, sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; pli ol 4 kilometrojn ili devis sin trenadi de roko al roko; fine antaŭ ili sterniĝis vastega ebenaĵo, ĉirkaŭita de netransirebla montoĉeno. La tero estis kultivita por la plezuro kaj por la bezono; ĉie la utila estis ankaŭ agrabla. La vojojn okupis — aŭ, pli ĝuste, ornamis — elegantaj veturiloj el brilanta materialo, portantaj eksterordinare belajn homojn kaj rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[93], pli rapidaj ol la plej bonaj ĉevaloj Andalusiaj, Tetuanaj aŭ Meknesaj.[94]

— Jen fine lando pli valora ol Vestfalio, — diris Kandido.

Li kaj Kakambo haltis ĉe la unua renkontita vilaĝo. Kelkopo da vilaĝaj knaboj en ĉifoniĝintaj orbrokaĵoj ludis per ĵetdisketoj[95] ĉe la rando de l’ vilaĝo; niaj du alimondanoj sin amuzis, rigardante ilin; iliaj ĵetdisketoj estis iom larĝaj rondaj pecoj flavaj, ruĝaj, verdaj, radiantaj tute apartan brilon. La vojaĝantoj ekvolis pli proksime ekzameni kelkajn pecojn; iuj estis oraj, iuj estis smeraldoj, iuj estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Grandmogolo.

— Sendube, — diris Kakambo, — ĉi tiuj knaboj estas reĝidoj ludantaj per ĵetdisketoj.

Ĉi tiam aperis la vilaĝa instruisto, kiu vokis la knabojn en la lernejon.

— Jen estas, — diris Kandido, — la guvernisto de la reĝa familio.

La junaj ĉifonuloj tuj ĉesigis la ludon, lasante surtere siajn disketojn kaj ĉion, kio servis por ilia distro. Kandido prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile, komprenigante al li per gestoj, ke iliaj reĝidaj moŝtoj forgesis siajn oron kaj noblajn ŝtonojn. La instruisto, ridetante, ĵetis ilin teren, dum momento rigardis la vizaĝon de Kandido kun multe da surprizo, kaj pluiris sian vojon.

La vojaĝantoj ne preterlasis la okazon preni la oron, la rubenojn kaj la smeraldojn.

— Kie ni estas? — ekkriis Kandido. — Certe en ĉi tiu lando la reĝidoj estas bone edukataj, ĉar oni instruas al ili ne zorgi pri oro kaj juvelŝtonoj.

Kakambo miris same kiel Kandido. Fine ili aliris la unuan domon de la vilaĝo; ĝi aspektis kiel Eŭropa palaco. Homamaso svarmis ekstere, kaj eĉ pli en la interno; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj. Kakambo proksimiĝis al la pordo, kaj ekaŭdis onin paroli Keĉue[96]; tio estis lia gepatra lingvo — ja ĉiuj scias, ke Kakambo naskiĝis en Tukumano, en vilaĝo kie oni parolas nur tiun lingvon.

— Mi servos al vi kiel interpretisto, — li diris al Kandido. — Ni eniru; ĉi tio estas gastejo.

Du kelneroj kaj du kelnerinoj, vestitaj per ora drapo, kaj kun haroj ligitaj per rubandoj, tuj invitas ilin sidiĝi ĉe la komuna tablo. Oni alportis 4 supojn garnitajn per po 2 papagoj, 200-funtan bolkuiritan kondoron, 2 rostitajn simiojn treege bongustajn, 300 kolibrojn sur unu plado, kaj 600 similspecajn aliajn birdetojn sur alia; bonegajn raguojn, delikategajn tortojn; ĉio kuŝis sur pladoj el vitreca kvarco. La gekelneroj de la gastejo verŝadis plurajn likvorojn el sukerkano.

La kunmanĝantoj plejparte estis komercistoj aŭ veturigistoj, ĉiuj tre ĝentilaj; ili faris kelkajn demandojn al Kakambo kun plej delikata diskreto, kaj respondis la liajn en egale kompleza kaj kontentiga maniero.

Fininte la manĝadon, Kakambo kaj Kandido opiniis, ke ili malavare pripagas tion, ĵetante sur la tablon du el la larĝaj oraj pecoj, kiujn ili ĵus kolektis; la gemastroj ekridegis, kaj ankoraŭ longe sin tenis je la koksoj. Fine ili kvietiĝis:

— Sinjoroj, — diris la mastro, — evidente vi estas alilandanoj, kaj alilandanojn ni ne kutimas gastigi. Pardonu al ni, ke ni ekridis, kiam vi prezentis apudŝoseajn ŝtonojn kiel pagon. Certe vi ne havas enlandan monon, sed ĝi ne necesas por tagmanĝi ĉi tie. La servojn de ĉiuj gastejoj establitaj por la oportuno de l’ komercado pripagas la registaro. Ĉi tie vi modeste manĝis, ĉar ni estas en malriĉa vilaĝo; sed en aliaj lokoj vi ricevos akcepton konvenan al via merito.

Kakambo tradukadis al Kandido ĉiujn parolojn de la gastejmastro, kaj Kandido aŭskultis ilin kun samtiaj mirego kaj perplekso, kun kiaj lia amiko Kakambo komunikadis ilin.

— Kio do estas tiu lando, — diradis ili unu kaj la alia, — konata de neniu ekstera, kaj kie la naturo estas tute alispeca ol la nia?

— Eble ĝi estas la lando, kie ĉio bonstatas: ĉar nepre necesas, ke iu tiaspeca ekzistu. Kaj malgraŭ la asertoj de majstro Pangloso, mi ofte rimarkadis, ke la aferoj statas mise en Vestfalio.[97]

вернуться

[91]

Nomo, kiun la eŭropanoj en la 16ª jc donis al fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de imagata lago Parimo. — L.

En la 18ª jc «Eldorado» estis uzata sinonime al «Utopio». — S.

вернуться

[92]

France Cayenne, la ĉefurbo de Franca Gujano, norde de Sudameriko. La distanco inter Paragvajo (Asunsjono) kaj Kajeno estas preskaŭ duono da meridiana longo de Sudamerko ☹ — S.

вернуться

[93]

Sendube Voltero aludas al alpako, al lamo kaj aliaj Sud-Amerikaj remaĉuloj kun flavruĝaj haroj. — L.

вернуться

[94]

Tetuano, Mekneso estas Marokaj urboj. — S.

вернуться

[95]

Temas pri ludo (france palet) en kiu la ludantoj ĵetas platajn kaj rondajn (proksimume diskformajn) ŝtonojn aŭ metalpecojn kiel eble plej proksimen al markita celo. — S.

вернуться

[96]

Voltero nomas tiun lingvon «Perua» (péruvien). — S.

вернуться

[97]

Ĉi tiuj du lastaj frazoj evidente estas repliko de Kandido sola, ili estus strangaj en la buŝo de Kakambo. Tamen pliparto da fontoj (kaj ankaŭ L) prezentas tiun replikon kune kun la antaŭa kiel unu komunan diron de Kandido kaj Kakambo. — S.