Выбрать главу

— Ho ve! — li ekkriis, — jen ruzaĵo inda je la Malnova Mondo.

Li revenas sur la bordon dispremite de ĉagreno — ja li perdis trezoron sufiĉan por riĉigi 20 monarĥojn.

Li iras al la Holanda juĝisto; kaj, ĉar li estas iom ekscitita, li forte frapas sur la pordon; li eniras kaj rakontas sian aventuron iom pli laŭte ol decas. La juĝisto unue lin monpunas je 10.000 piastrojn pro la bruo, kiun li faris; poste li pacience lin aŭskultas, promesas esplori la aferon tuj kiam la komercisto revenos, kaj pagigas al si ankoraŭ 10.000 piastrojn por la juĝaj elspezoj.

Ĉi tiu juĝoprocedo definitive malesperigis Kandidon. Fakte, en sia vivo li spertadis malfeliĉojn ege pli dolorigajn; sed la flegmo de la juĝisto kaj de la lin priŝtelinta ŝipmastro lin kolerigis kaj ĵetis en profundan melankolion. La fieco de la homoj sin prezentis al li en sia tuta malbelo; li cerbumis nur malgajajn ideojn.

Post kelka tempo diskoniĝis, ke franca ŝipo estas navigonta al Bordozo. Ĉar li ne plu havis transportendajn ŝafojn ŝarĝitajn per diamantoj, li luis kajuton je ordinara prezo, kaj sciigis tra la urbo, ke li pripagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos 2.000 piastrojn al decmaniera viro, kiu konsentos vojaĝi kun li — kondiĉe, ke tiu viro abomenas sian staton kaj estas la plej malfeliĉa en la provinco.

Sin prezentis tia amaso da kandidatoj, ke por loki ilin ĉiujn ne sufiĉus tuta ŝiparo. Por elekti inter la plej bonaj, Kandido apartigis dudekon da homoj, kiuj ŝajnis sufiĉe societemaj, kaj kiuj pretendis meriti la preferon. Li kolektis ilin en sian gastejon, donigis al ili vespermanĝon, ĵuriginte ilin, ke ĉiu verfidele rakontos sian vivhistorion; li promesis elekti tiun, kiu ŝajnos al li la plej kompatinda kaj plej prave malkontenta pri sia stato, kaj la ceterajn iel rekompenci.

La kunsido daŭris ĝis la 4ª horo matene. Ĉe ĉiu rakonto Kandido rememoradis la diritan de la maljunulino dum la iro al Bonaero, kaj pri la veto, kiun ŝi faris, ke malestas sur la ŝipo homo ne spertinta tre grandajn malfeliĉojn. Kaj ĉiufoje li pensis pri Pangloso:

«Malfacilus al majstro Pangloso defendi sian sistemon. Ho, se li ĉeestus ĉi tie! Certe ĉio bonordas — sed nur en Eldorado, kaj en neniu alia parto de la tero.»

Fine li decidis favore al kompatinda scienculo, kiu 10 jarojn laboris por eldonistoj en Amsterdamo. Kandido juĝis, ke neniu metio en la mondo pli abomenigas al oni la vivon.

Ĉi tiun scienculon — cetere bonan homon — priŝtelis lia edzino, tradraŝis lia filo, forlasis lia filino, forfuĝinta kun portugalo. Ĵus li perdis malgravan oficon, per kiu li sin vivtenis; kaj la Surinamaj predikantoj lin persekutis, opiniante lin socinano.[101] Verdire, la aliaj pretendantoj estis ne malpli malfeliĉaj; sed Kandido esperis, ke la scienculo lin distrados dum la vojaĝo. La aliaj konkurantoj opiniis, ke rilate al ili Kandido kondutis tre maljuste; li kvietigis ilin donacante al ĉiu po 100 piastrojn.

20. Kio okazis al Kandido kaj Marteno surmare

Do kun Kandido al Bordozo ŝipiris la maljuna scienculo, kies nomo estis Marteno. Ambaŭ estis multon vidintaj kaj suferintaj; kaj eĉ se la ŝipo navigus de Surinamo al Japanio preter la promontoro Bonespera, ne mankus al ili temoj por diskutado pri la malbono morala kaj la malbono fizika dum la tuta vojaĝo.

Tamen Kandido havis grandan avantaĝon super Marteno: li plu esperis revidi Kunegundon, dum Marteno esperis nenion. Krome, Kandido havis oron kaj diamantojn; kaj, kvankam li estis perdinta cent dikajn ruĝajn ŝafojn, ŝarĝitajn per la plej grandaj trezoroj de la tero; kvankam li ne povis forgesi la friponagon de la Holanda negocisto — tamen, kiam li pensis pri tio, kio restas en liaj poŝoj, kaj kiam li parolis pri Kunegundo, precipe fine de manĝado, tiam li inklinadis al la Panglosa sistemo.

— Kaj vi, sinjoro Marteno, — li demandis la scienculon, — kion pri ĉio ĉi tio pensas vi? Kion vi opinias pri la malbonoj morala kaj fizika?

— Sinjoro, — respondis Marteno, — miaj pastroj min akuzis, ke mi estas socinano; sed fakte mi estas maniĥeano.[102]

— Vi min mokas, — diris Kandido, — ne plu restas maniĥeanoj en la mondo.

— Restas mi, — diris Marteno. — Mi ne scias kial, sed alie pensi mi ne povas.

— Do vi certe havas la diablon en via korpo, — diris Kandido.

— La diablo tiom aktive enmiksiĝas en la aferojn de ĉi tiu mondo, — diris Marteno, — ke ĝi povas esti en mia korpo, egale kiel ie ajn; sed mi konfesas al vi, ke ĉiufoje kiam mi ekrigardas ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi ekpensas, ke Dio lasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi tamen esceptas Eldoradon.

» Malofte mi vidis urbon, kiu ne dezirus ruiniĝon de urbo najbara, nek familion, kiu ne volus ekstermi iun alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregon kun lano kaj karno vendotaj. Miliono da varbitaj murdistoj trakuras la tutan Eŭropon, disciplineme praktikante mortigadon kaj rabadon por akiri sian panon, ĉar ne ekzistas profesio pli honorinda.[103] Eĉ en la urboj kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homojn pli suferigas envio, zorgoj kaj angoroj ol sieĝatan urbon la plagoj de milito. Kaŝitaj ĉagrenoj eĉ pli turmentas ol mizeroj konataj. Unuvorte, da tioj mi tiom vidis, mi tiom spertis, ke mi fariĝis maniĥeano.

— Kaj tamen bono ekzistas en la mondo, — obĵetas Kandido.

— Eble, — respondas Marteno. — Sed mi ĝin ne konas.

Meze de tiu disputo ekaŭdiĝas kanonado. La bruo kreskas de momento al momento. Ĉiu prenas sian lornon. Oni ekvidas du ŝipojn, kiuj interbatalas je proksimume trimejla distanco[104]; la vento kondukis ilin ambaŭ tiom proksimen al la franca ŝipo, ke niaj vojaĝantoj havis la plezuron observi la batalon kvazaŭ sur la manplato. Fine unu el la du ŝipoj pafis salvon kontraŭ la alian tiom trafe kaj tiom malalte, ke tiu lasta ekdronis. Kandido kaj Marteno klare vidis centon da homoj sur la ferdeko de la sinkanta ŝipo; la homoj levadis la brakojn al la ĉielo kaj aŭdigis terurajn kriojn; momenton poste ĉio malaperis en la ondoj.

— Nu, — diris Marteno, — jen kiel la homoj traktas unuj la aliajn.

— Vere, — diris Kandido, — en tiu afero estas io diabla.

Tiel parolante, li ekvidis ian brile ruĝan objekton, naĝantan apud ilia ŝipo. Oni sendis ŝalupon por esplori la objekton; ĝi estis unu el liaj Eldoradaj ŝafoj. Kandidon pli ĝojigis la retrovo de tiu sola ŝafo, ol lin afliktis la perdo de la cento da ili, tute ŝarĝitaj per grandaj diamantoj Eldoradaj.[105]

La franca kapitano tuj ekvidis, ke la kapitano de la venkinta ŝipo estas hispano, kaj ke tiu de la subakvigita estas Holanda pirato; li estis tiu sama, kiu priŝtelis Kandidon. La egaj riĉaĵoj, kaptitaj de tiu fiulo, dronis kun li en la maro, kaj nur unu ŝafo saviĝis.

— Vi vidas, — diris Kandido al Marteno, — ke la krimo fojfoje estas punata; la friponon trafis la sorto kiun li meritis.

— Jes, — diris Marteno. — Sed ĉu necesis, ke pereu ankaŭ la pasaĝeroj de lia ŝipo? Dio punis la friponon, la diablo dronigis la pasaĝerojn.

La franca kaj la hispana ŝipoj plu iris sian kurson, kaj Kandido daŭrigis la interparoladon kun Marteno. Dum du semajnoj ili senĉese diskutadis, kaj en la dek kvina tago disopiniis same kiel en la unua. Sed almenaŭ ili parolis, ili interŝanĝadis ideojn, ili reciproke sin konsoladis. Kandido karesis sian ŝafon.

— Ĉar cin mi retrovis, — li diris, — eble ankaŭ Kunegundon mi sukcesos retrovi.

21. Rezonante, Kandido kaj Marteno proksimiĝas al la Francia bordo

Fine oni ekvidis la bordon Francian.

— Ĉu iam antaŭe vi vizitis Francion? — demandis Kandido.

— Jes, — diris Marteno, — mi trairis plurajn provincojn. Estas kelkaj, kie duono da loĝantaro estas freneza; kelkaj, kie la homoj estas tro ruzaj; aliaj, kie ili ĝenerale estas sufiĉe mildaj kaj sufiĉe malspritaj; aliaj, kie oni afektas spriton. Sed en ĉiuj la ĉefa okupado estas amori; la dua, malice paroli; kaj la tria, diri stultaĵojn.

вернуться

[101]

Ano de la raciisma protestanta konfesio fondita de itala teologo Faŭsto Socino (Latine Faustus Socinus, 1539–1604). — S.

вернуться

[102]

Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la 3ª jarcento. La maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. — L.

Plurrilate Marteno similas la eminentan francan filozofon Petro Bejlo (Pierre Bayle, 1647–1706), kiu pro siaj religiaj opinioj devis elmigri en Roterdamon. En sia «Historia kaj kritika vortaro», kaj en ties speciala aldono, li detale priskribis maniĥeismon kaj miras pri la paradokso: «per hipotezo tute absurda kaj malkohera (contradictoire) la maniĥeanoj priskribas niajn spertojn centoble pli bone ol la ortodoksuloj per la tiom ĝusta, tiom necesa, tiom unike vera supozo pri praa principo malfinie bona kaj ĉiopova» [«Paŭlikianoj», noto E].

Tio provokis akrajn atakojn de ekleziaj aŭtoroj. Lejbnico lin defendis: «Mi firme kredas, ke la sofismaj obĵetoj (les objections spécieuses), kiujn oni povas kontraŭmeti al la vero, estas tre utilaj, ĉar ili helpas ĝin konfirmi kaj klarigi, kaj prezentas al la inteligentuloj okazon por trovi novajn aspektojn aŭ plivalorigi la malnovajn» (Teodiceo, §39). La tuta Lejbnica «Teodiceo» estas polemiko pri la verko de Bejlo. Kaj Lejbnico, kaj Voltero esprimis grandan estimon pri Petro Bejlo kaj liaj verkoj. — S.

вернуться

[103]

V: Un million d'assassins enrégimentés, courant d’un bout de l’Europe à l’autre, exerce le meurtre et le brigandage avec discipline pour gagner son pain, parce qu’il n’a pas de métier plus honnête.

L: Unu miliono da murdistoj enregimentigitaj, kurantaj de unu fino de Eŭropo ĝis la alia, profesie mortigadas kaj rabadas kun disciplino por gajni sian panon, tial ke ili ne havas pli honestan metion.

La Voltera frazo lamas; mi konjektas il n’a pas → il n’y a pas; L ŝanĝas il n’a pas → ili ne havas. Mi supozas ĉi tie la saman ironion, kiel komence de ĉap.3ª. — S.

вернуться

[104]

Supozeble temas pri marmejloj. Laŭ PIV kaj Littré (1874ª j.) 1 marmejlo = 1.852m; do 3×1,852km = 5,556km. — S.

вернуться

[105]

Kp la Evangelian parabolon pri retrovo de unu ŝafo el cento (Luko, 15:4–6). — S.