Выбрать главу

— Sed, sinjoro Marteno, ĉu vi vidis Parizon?

— Jes, mi vidis Parizon; ĝi kombinas ĉiujn tiujn ecojn; ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie preskaŭ neniu ĝin trovas — almenaŭ al mi ŝajnis tiel. Mi restis tie nelonge; tuj post mia alveno mian tutan havon ŝtelis friponoj en la foiro Sankta-Germano; min mem oni suspektis pri ŝtelo, kaj dum unu semajno tenis en malliberejo; post tio mi fariĝis korektisto en presejo por akiri rimedojn por piede reveni en Holandon. Mi konatiĝis kun la verkanta kanajlaro, kun la intriganta kanajlaro[106] kaj la konvulsianta kanajlaro[107]. Onidire en Parizo ekzistas personoj tre ĝentilaj; tion mi volas kredi.

— Koncerne min, min neniom interesas Francio, — diris Kandido. — Vi ja komprenas, ke pasiginte monaton en Eldorado, oni zorgas pri nenio sur la tero krom baronidino Kunegundo. Mi veturos Venecion por ŝin atendi. Ni traveturos Francion por pasi en Italion. Ĉu vi bonvolos min akompani?

— Tre volonte, — diris Marteno. — Oni diras, ke Venecio estas bona nur por la Veneciaj nobeloj, sed ke oni bone akceptas tie la alilandanojn, se tiuj havas multe da mono; mi havas neniom, vi havas multe; do mi ĉie vin akompanos.

— Interalie, — diris Kandido, — ĉu vi opinias, ke komence la tero estis maro, kiel oni asertas en la dika libro de la ŝipestro?[108]

— Mi ne kredas tion, — diris Marteno, — nek la fantaziaĵojn, kiujn oni trudas al ni ekde certa tempo.

— Sed por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? — demandis Kandido.

— Por spiti nin, — respondis Marteno.

— Ĉu ne mirigas vin, — plu diris Kandido, — la amo, kiun la junulinoj el la lando de la oreleguloj havis por tiuj du simioj, kaj kies aventuron mi rakontis?

— Neniom, — diris Marteno. — Mi vidas nenion strangan en tia pasio; mi vidis tiom da eksterordinaraj aferoj, ke por mi ne plu ekzistas io eksterordinara.

— Ĉu vi opinias, — demandis Kandido, — ke la homoj ĉiam buĉadis sin reciproke kiel ili faras nuntempe? Ke ili ĉiam estis mensogemaj, fraŭdaj, perfidaj, maldankemaj, rabemaj, malfortanimaj, flirtemaj, malkuraĝaj, enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj, ambiciaj, sangavidaj, kalumniemaj, diboĉemaj, fanatikaj, hipokritaj kaj stultaj?

— Ĉu vi opinias, — demandis Marteno, — ke la nizoj ĉiam manĝis kolombojn kiujn ili sukcesis kapti?

— Jes, sendube, — diris Kandido.

— Nu bone! — diris Marteno, — se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian?

— Ho, — diris Kandido, — estas ja granda diferenco, ĉar la libera volo…

Tiel rezonante ili alvenis Bordozon.

22. Kio okazis al Kandido kaj Marteno en Francio

Kandido restis en Bordozo nur tiom da tempo, kiom necesis por vendi kelke da Eldoradaj ŝtonoj kaj por aĉeti bonan veturilon dulokan — ĉar li nepre bezonis sian filozofon Marteno. Tre ĉagrenis lin nur tio, ke necesis disiĝi de la ŝafo, kiun li fordonis al la Bordoza Akademio de la sciencoj. Tiu lasta proponis kiel temon por la tiujara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. La premion ricevis scienculo el la Nordo, kiu pruvis per a plus b minus c dividita per z, ke la ŝafo necese devas esti ruĝa kaj mortonta pro variolo.

Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandido renkontis survoje en la drinkejoj, diradis al li: «Ni veturas en Parizon». Tia ĝenerala impeto donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan forflankiĝon de la vojo al Venecio.

Li enveturis Parizon tra la antaŭurbo Sankta-Marcelo, kiu lin impresis kiel plej malbela vilaĝaĉo Vestfalia.

Apenaŭ enhoteliĝinte, Kandido eksentis malgravan misfarton, kaŭzitan de laciĝo. Ĉar lian fingron ornamis grandega brilianto, kaj ĉar en lia pakaĵaro oni rimarkis skatolon mirige pezan, tial apud li tuj aperis 2 kuracistoj, kiujn li ne venigis, kelkaj intimaj amikoj, kiuj eĉ por minuto ne forlasis lin sola, kaj 2 bigotinoj, kiuj varmigadis liajn buljonojn. Marteno diris:

— Mi memoras, ke ankaŭ mi ekmalsanis en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa, tial malestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj — kaj mi resaniĝis.

Tamen, danke al la multaj kuraciloj kaj sangellasoj, la malsaneto de Kandido pligraviĝis. El la paroĥo venis kleriko[109] por pie aranĝi sennoman bileton, pripagotan en la transmondo;[110] Kandido rifuzis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo. Kandido respondis, ke li ne estas modemulo. Marteno volis ĵeti la klerikon tra la fenestron; tiu kolere deklaris, ke oni ne entombigos Kandidon; Marteno same kolere respondis, ke li entombigos la klerikon, se tiu plu sin trudados. La disputo akriĝis; Marteno kaptis la klerikon je la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.

Kandido resaniĝis; kaj dum la resaniĝado li havis ĉe siaj vespermanĝoj tre rafinitan kompanion. Oni kartludadis je grandaj monsumoj. Kandidon tre mirigis, ke neniam li ricevis ason, kaj Marteno neniom miris pri tio.

Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malgranda sutanulo[111] el Perigordo, unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, flatemaj, konsentemaj, kiuj gvatas la alilandanojn trapasantajn la ĉefurbon, rakontas al ili la lokajn skandalojn, kaj proponas al ili ĝuaĵojn ĉiaprezajn. Unue li kondukis Kandidon kaj Martenon al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandido sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la apudaj intelektuloj diris al li dum interakto:

— Malprave vi ploras: tiu aktorino ludas tre fuŝe; ŝia partnero estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo ankoraŭ pli malbonas ol la geaktoroj; la sceno estas en Arabio, sed la aŭtoro ne scias eĉ unu vorton araban;[112] kaj plie, tiu homo ne kredas je la denaskaj ideoj;[113] morgaŭ mi kunportos al vi 20 broŝurojn, kiuj lin mallaŭdas.

— Sinjoro, kiom da teatraĵoj estas en Francio? — demandis la sutanulon Kandido.

— Kvin aŭ ses mil, — respondis tiu.

— Tio estas multe, — diris Kandido. — Kiom da ili estas bonaj?

— Dek kvin aŭ dek ses.

— Tio estas multe, — diris Marteno.

Al Kandido tre plaĉis aktorino ludanta la rolon de reĝino Elizabeto en iom seketa tragedio, ankoraŭ ludata foje-foje.[114]

— Tiu aktorino, — li diris al Marteno, — tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun Kunegundo; volonte mi ŝin komplimentus.

La sutanulo sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandido, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.

— Tio varias, — diris la perigordano. — En provinco oni kondukas ilin[115] en drinkejon; en Parizo oni ilin respektas, dum ili estas belaj, kaj post la morto ĵetas ilin sur sterkejon.

— Reĝinojn sur sterkejon! — ekkriis Kandido.

— Jes, certe, — diris Marteno, — ĉi tiu sinjoro pravas. Mi estis en Parizo, kiam fraŭlino Monimo[116] pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu mondo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la honoroj de la entombigo, t.e. putri en aĉa tombejo kun ĉiuj malriĉuloj de la kvartalo. Ŝiaj kamaradoj ŝin entombigis aparte ĉe angulo de la Burgonja strato,[117] kio devis ŝin forte ĉagreni, ĉar ŝi havis sentojn tre rafinitajn.

вернуться

[106]

La jezuitoj.

вернуться

[107]

Aludo al mistikaj histeriuloj, kiuj vizitadis la tombon de diakono Pariso (Pâris) kaj tie estis atakataj de konvulsioj. Ĝenerale tiuj fanatikuloj estis jansenanoj, religia grupo malamika al la jezuitoj. — L.

вернуться

[108]

Malgraŭ la opinio de multaj komentistoj, malprobablas ke ĉi tie temas pri Biblio: Kandido estas klera junulo, kaj tia ironia ĉirkaŭfrazo ne havus motivon. En la kultura situacio de la epoko pli aktualus «La historio de la navigadoj» (Charles de Brosses: Histoire des navigations, 1756), kies temaro povus interesi la ŝipestron. Inter la diversaj maraferoj ĝi prezentas la hipotezon eksplikantan la malkovron de marbestaj fosilioj sur la Alpa kaj Vogeza montaroj per la teorio de Bufono (el Buffon: Théorie de la Terre, 1749) pri la fruaj periodoj geologiaj, kiam preskaŭ la tutan Teron kovris oceano, ĝis kiam la vulkanoj formis la kontinentojn. Voltero malŝatis kaj mokis tiun teorion, negante la faktojn. — S.

вернуться

[109]

V: un habitué du quartier. Temas pri ekleziulo servanta en paroĥo sen difinita rango aŭ posteno. — S.

вернуться

[110]

Malevidenta ĉirkaŭfrazo pri Francia afero nekonata al ordinara leganto alilanda (eĉ tiutempa). Per «sennoma bileto» (billet au porteur, prototipo de ĉeko) estas aludata konfesbileto (billet de confession), atestilo pri akcepto de kontraŭjansenisma buleo «Unigenitus». Sen tia konfesbileto, ekde 1750, la Francia eklezio rifuzadis al la suspektatoj pri jansenismo la lastajn sakramentojn kaj entombigon en konsekrita loko. — S.

вернуться

[111]

Temas pri viro portanta ekleziulan vestaron (i.a. sutanon), efektiva aŭ kvazaŭa kleriko partoprenanta en la laika vivo kaj aranĝoj (teatro, baloj, kartludo ktp). V: abbé. — S.

вернуться

[112]

Oni facile divenas, ke temas pri la Voltera teatraĵo «La fanatikismo, aŭ Muhamado la profeto», kiu malmulte rilatas al islamo; en sia privata letero Voltero skribis: «Sub la nomo Muhamado mia teatraĵo prezentas la prioron de la dominikanoj, enmanigantan ponardon al Ĵako Kleman’ [Jacques Clément]». — S.

вернуться

[113]

La teorio pri la denaskaj ideoj (france idées innées) estas baza en la Kartezia ekkonteorio; Voltero aliĝis al pria kritiko fare de Ĝono Lokko (John Locke). — S.

вернуться

[114]

Supozeble temas pri la tragedio «Grafo Eseksa» (Le Comte d’Essex, 1678) fare de Tomaso Kornelio (Thomas Corneille), frato de «la granda Kornelio» — S.

вернуться

[115]

Temas ĉi tie pri reĝinoj teatraj.

вернуться

[116]

Aludo al fama aktorino, Adrienne Lecouvreur (Adrieno Lekuvreŭr’), al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. — L. (Monimo estas la nomo de drampersono el la tragedio «Mitridato» de Rasino, en kies rolo ŝi debutis sur la scenejo de la Franca Komedio en 1717. — S.)

вернуться

[117]

V: elle fut enterrée toute seule de sa bande au coin de la rue de Bourgogne… — La frazo estas ambigua, ĉar ties de povas signifi ‹el› aŭ ‹fare de›. Lanti’ elektis la el-interpreton: «ŝi estis entombigata tute sola el sia bando ĉe la angulo de la strato de Burgonj»; dum mi ĉi tie elektis la duan interpreton. — S.