Выбрать главу

— Tio estas tre malĝentila, — diris Kandido.

— Ho ve, — diris Marteno, — tiaj estas la ĉi-tieaj homoj. Imagu ĉiujn kontraŭdirojn, ĉiajn eblajn malkoherojn — kaj vi trovos ilin en la registaro, en la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.

— Ĉu veras, ke la parizanoj ĉiam ridas? — demandis Kandido.

— Jes, — diris la sutanulo, — sed de furiozo. Oni plendas pri ĉio kun rideksplodoj; kaj ridegante oni faras fiaĵojn.

— Kiu estas, — plu demandis Kandido, — tiu porkego, kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies prezentado mi tiom ploris, kaj pri la geaktoroj, kies ludon mi tiom ĝuis?

— Li estas malkontentulo, — respondis la perigordano, — kiu akiras vivrimedojn mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas ĉiun ajn sukcesanton, kiel eŭnuko malamas ĝuanton; li estas unu el tiuj literaturaj serpentoj, kiuj sin nutras per malpuro kaj veneno; vulgara inkopediko.

— Kion vi nomas inkopediko? — demandis Kandido.

— Tio estas, — diris la sutanulo, — paskvilisto; ekzemple Freron’.[118]

Tiel rezonadis Kandido, Marteno kaj la perigordano sur la ŝtuparo, observante la publikon eliri el la teatro.

— Kvankam mi sopiregas revidi baronidinon Kunegundo, — diris Kandido, — mi deziras tamen vespermanĝi kun fraŭlino Kleron’,[119] ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.

La sutanulo ne estis el la speco da homoj kiajn akceptus fraŭlino Kleron’, kiu interrilatis nur kun elektita societo.

— Ŝi ne estas libera ĉi-vespere, — li diris; — sed mi havos la honoron konduki vin al eminenta nobelino, ĉe kiu vi ekkonos la Parizan eliton, kiel se vi estus en la urbo jam kvar jarojn.

Kandido, laŭnature scivola, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, ĉe la fora ekstremo de la antaŭurbo Sankta-Honorio. La societo kartludas faraonon[120]; ĉiu el la 12 ludantoj tenas en mano staketon da kartoj, kornhavan registron de siaj misŝancoj.[121] Regas profunda silento, palo kuŝas sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankulo[122], kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankulo, per siaj linkaj okuloj rimarkas ĉiujn fraŭde falditajn duobligojn kaj sepobligojn[123]; ŝi malfaldigas ilin kun severa sed ĝentila atento, kaj ne ekkoleras, por ne perdi klientojn. La sinjorino sin nomigas markizino Oblignak’. Ŝia 15-jara filino estas unu el la ludantoj kaj avertas per palpebrumo pri la friponaĵoj de kompatinduloj kiuj provas artifike kompensi la malbonŝancon.[124]

La sutanulo, Kandido kaj Marteno eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupitaj per siaj kartoj. «Ŝia baronina moŝto Tondrotrunkhejmo estis pli ĝentila», — ekpensis Kandido.

Tamen la sutanulo proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duonekstaris, honoris Kandidon per favora rideto, kaj Martenon per degna kapsigno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandido, kiu malgajnis 50.000 frankojn en du disdonoj; poste oni tre gaje noktomanĝis, kaj ĉiuj miris, ke Kandidon neniom impresis lia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea ĵargono:

— Sendube ia lordo angla.

La noktomanĝo estis tia, kiaj kutime estas la Parizaj noktmanĝoj: unue silento; poste konfuza parolbruo; poste ŝercoj, plejparte sengustaj, falsaj onidiroj, misrezonadoj, iomete da politiko kaj multe da sarkasmo; ektemis eĉ pri novaj libroj:

— Ĉu vi vidis, — diris la perigordano, — la romanon de sinjoro Goŝa’[125], doktoro pri teologio?

— Jes, — respondis unu el la gastoj, — sed mi ne povis ĝin finlegi. Ni havas amason da malsaĝaj verkaĉoj, sed ili ĉiuj kune ne kompareblas kun la deliraĵoj de Goŝa’, doktoro pri teologio; mi tiom trosatiĝis je tiu droniga torento da abomenaj libroj, ke nun mi preferas ludi faraonon.

— Kaj kion vi opinias pri la Miksaĵoj de la ĉefdiakono T…? — demandis la sutanulo.

— Aĥ, kia tedulo! — diris sinjorino Oblignak’. — Kiel zorge li priparolas ĉion, kion ĉiu jam scias! Kiel longe li disertas pri tio, kio ne meritas eĉ rimarketon! Kiel malsprite li proprigas al si la spriton de aliaj! Kiel li fuŝas tion, kion li plagiatas! Kiel li min naŭzas! Sed ne plu li min naŭzos: sufiĉas la kelkaj paĝoj de la ĉefdiakono, kiujn mi jam legis.

Kunsidis klera kaj belgusta viro, kiu konfirmis la diritan de la markizino. Poste oni ekparolis pri tragedioj. La markizino demandis, kial iuj tragedioj, ja fojfoje ludataj, estas preskaŭ nelegeblaj. La belgustulo tre bone klarigis, kiel teatraĵo povas esti interesa — kaj tamen senvalora; per malmulte da vortoj li pruvis, ke ne sufiĉas krei unu aŭ du el tiaj situacioj, kiajn oni trovas en ĉiu romano, kaj kiaj ĉiam logas la spektantojn — sed necesas esti originala sen ekstravaganco, ofte noblega kaj neniam afekta; koni la homan koron kaj scii ĝin elmontri; esti granda poeto sen ke tiaj ŝajnu la drampersonoj; perfekte scipovi sian lingvon, ĝin pure paroli, kun kontinua harmonio, kaj tiel, ke la rimo neniam difektu la sencon.

— Iu ajn, — li aldonis, — kiu ne aplikas ĉiujn tiujn regulojn, povas verki unu aŭ du tragediojn aplaŭdotajn en teatro, sed neniam li okupos lokon inter la grandaj verkistoj. Da bonaj tragedioj estas tre malmulte. Unuj teatraĵoj estas dialogaj idilioj, bone verkitaj kaj rimitaj; aliaj, politikaj rezonadoj, kiuj endormigas, aŭ vanaj prilaboraĵoj, kiuj mallogas; aliaj, deliraĵoj de demonhavantoj — krudstilaj, interrompataj paroloj, longaj alvokoj al dioj pro nekapablo paroli al homoj, misaj maksimoj, bombastaj banalaĵoj.

Kandido atente aŭskultis tiun diskurson kaj ekhavis grandan estimon al la parolanto; kaj, ĉar la markizino estis sidiginta lin apud si, li sin klinis al ŝia orelo kaj aŭdacis demandi, kiu estas la homo tiel bone parolanta.

— Li estas scienculo, — diris la sinjorino. — Li ne kartludas, sed via ĉiĉerono fojfoje lin venigas ĉe min por noktomanĝi. Li estas tre sperta rilate tragediojn kaj librojn, li verkis tragedion, kiun oni malaplaŭdis, kaj libron, kies sola ekzemplero vidita ekster la butiko de lia eldonisto estas tiu, kiun li dediĉis al mi.

— Granda homo! — diris Kandido. — Li estas dua Pangloso.

Kaj sin turnante al la homo, Kandido diris:

— Sinjoro, vi sendube opinias, ke ĉio statas kiel eble plej bone en la fizika mondo kaj en la morala, kaj ke nenio povas esti alie, ĉu?

— Ne, sinjoro, — respondis la scienculo, — mi pensas nenion similan. Mi trovas, ke ĉe ni ĉio iras tute mise; ke neniu scias, kiu estas lia rango, nek kiu estas lia ofico; nek kion li faras, nek kion li devas fari. Escepte la noktomanĝon, kiu estas sufiĉe gaja kaj dum kiu regas sufiĉe da interkonsento, la tuta cetera tempo pasas en impertinentaj disputoj: jansenanoj kontraŭ molinanojn,[126] juristoj kontraŭ eklezianojn, literaturistoj kontraŭ literaturistojn, korteganoj kontraŭ korteganojn, financistoj kontraŭ la popolon, edzinoj kontraŭ edzojn, parencoj kontraŭ parencojn; resume, ĉio estas unu ĉiama batalo.

Kandido obĵetis:

— Mi vidis aferojn pli malbonajn; sed unu saĝulo (kiun cetere poste trafis la malfeliĉo esti pendumita) instruis al mi, ke ĉio ĉi tio estas bonega: tioj estas ombroj sur bela pentraĵo.[127]

— Via pendumito mokis la homojn, — diris Marteno. — Viaj «ombroj» estas hororaj makuloj.

— La makulojn faras la homoj, — diris Kandido, — kaj ili ne povas eviti tion.

— Tial do ili ne kulpas, — diris Marteno.

La plejparto da ludantoj, kiuj komprenis nenion pri la temo, trinkadis; Marteno rezonadis kun la scienculo, kaj Kandido rakontis parton el siaj aventuroj al la gastigantino.

вернуться

[118]

France Fréron, kritikisto, malamiko de Voltero. — S.

вернуться

[119]

France Mademoiselle Clairon, fama aktorino (1723–1803) kiu ludis rolojn en pluraj teatraĵoj de Voltero. — S.

вернуться

[120]

Kartludo populara en la 18ª jc (france pharaon, angle faro) — S.

вернуться

[121]

V: registre cornu de leurs infortunes. «Kornhava» probable aludas la manieron faldi kartangulon por obligi vetaĵon; tamen ne klaras, kial tio atestas pri «misŝancoj». — S.

вернуться

[122]

bankulo: la ludanto kiu tenas la bankon en la faraonludo (la PIV-oj nomas tion bankiero, francmaniere konfuzante la malsamajn funkciojn; aliaj nacilingvoj ilin distingas, ekzemple R: банкир ≠ банкомёт). — S.

вернуться

[123]

France resp. paroli kaj sept-et-le-va, la faraonludaj terminoj pri obligo de vetaĵo. Por signi tian obligon oni faldis angulon de ludkarto. — S.

вернуться

[124]

Tiutempe estis kutimo friponi ĉe ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de Kandido jam ekzistis verko titolita: «Historio pri la grekoj aŭ pri tiuj, kiuj artifike kompensas la misŝancon ĉe ludado» (Ange Gudar: Histoire des Grecs ou de ceux qui corrigent la fortune au jeu, 1757). — Noto en la franca eldono.

вернуться

[125]

France: Gauchat, li estis abato en Sankta Petro de Falezo (france: Falaise) kaj prioro de Sankta Andreo; furioza kontraŭulo de la filozofoj, li plurfoje atakis Volteron. — L.

вернуться

[126]

La molinanoj estis adeptoj de Molinismo, doktrino de hispana teologo kaj jezuito Luizo Molino (1535–1600), kiu (male ol la antaŭdestinismemaj hispanaj dominikanoj kaj poste la jansenanoj) allasis la ekziston de la libera volo en la homo. La polemiko inter la jansenanoj kaj molinanoj (fakte, la jezuitoj ĝenerale) estas grava parto de la Francia historio de la 17ª kaj 18ª jarcentoj. — S.

вернуться

[127]

Kp en la Teodiceo (I, §12): «la ombroj plifortigas (rehaussent) la kolorojn». — S.