Выбрать главу

Kandido centfoje ĉirkaŭbrakis la baronon kaj Pangloson.

— Kiel povas esti, ke mi ne mortigis vin, mia kara barono? Kaj, mia kara Pangloso, kiel vi vivas post kiam oni vin pendumis? Kaj kial vi ambaŭ estas punlaboruloj sur galero en Turkio?

— Ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino estas en ĉi tiu lando? — demandis la barono.

— Jes, — respondis Kakambo.

— Mi do revidas mian karan Kandidon! — ekkriis Pangloso.

Kandido prezentis al ili Martenon kaj Kakambon. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis unuj la aliajn, ĉiuj parolis samtempe. La galero flugis, jam ili estis en la haveno. Oni venigis judon, al kiu Kandido vendis por 50.000 dukatoj diamanton, kiu valoris 100.000; la judo ĵuris per Abrahamo, ke li ne povas pagi pli kare. Kandido tuj pagis la elaĉeton de la barono kaj de Pangloso. Ĉi tiu sin ĵetis al la piedoj de sia liberiganto kaj malsekigis ilin per larmoj; la alia dankis per kapsigno kaj promesis redoni la monon ĉe la unua okazo.

— Sed ĉu eblas, ke mia fratino estas en Turkio? — li redemandas.

— Tio eĉ tre eblas, — rediris Kakambo, — ĉar ŝi frotpurigas la vazaron[149] ĉe iu princo Transilvania.

Oni tuj venigis du judojn; Kandido vendis ankoraŭ kelkajn diamantojn, kaj per alia galero ili ekveturis por liberigi Kunegundon.

28. Kio okazis al Kandido, Pangloso, Marteno ktp

— Pardonon, mi denove petas, — diris Kandido al la barono; — pardonu, pastra moŝto, ke mi trapikis vian korpon per spado.

— Ni ne plu parolu pri tio, — diris la barono. — Mi iom bruskis, tion mi agnoskas; kaj ĉar vi volas scii pro kia hazardo vi ĵus min vidis galerulo, mi diros al vi, ke baldaŭ post kiam la frato apotekisto de la kolegio kuracis mian vundon, min atakis kaj forrabis hispana taĉmenteto; oni min metis en malliberejon en Bonaero tuj post kiam mia fratino forlasis la urbon.

» Mi petis pri reiro en Romon ĉe la Ordenestron. Tiu min nomumis kapelpastro ĉe la Francia ambasadoro en Istanbulo. Pasis apenaŭ semajno post mia enoficigo tie, kiam ĉe la vesperiĝo mi renkontis tre belkorpan paĝion. Estis varmege; la junulo ekvolis sin bani, kaj mi sekvis lian ekzemplon.

» Mi ne sciis, ke por kristano estas gravega krimo kunesti tute nuda kun juna islamano. La kadio ordonis, ke mi ricevu 100 bastonbatojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno. Mi ne povas imagi pli indignigan maljustaĵon… Tamen mi tre deziras scii, kial mia fratino estas en la kuirejo de Transilvania princo rifuĝinta ĉe la turkoj?

— Kaj vi, mia kara Pangloso, — demandis Kandido, — kiel povas esti, ke mi vin revidas?

— Estas vere, — diris Pangloso, — ke vi vidis min pendumata. Normale oni devus min ŝtiparumi; sed vi memoras, ke kiam venis tempo min rosti, ektorentis pluvego; la tempesto estis tiom forta, ke oni ne sukcesis ekbruligi la fajron; ne povante min bruligi oni min pendumis.

» Mian korpon aĉetis ĥirurgo, li portis min en sian hejmon kaj komencis min sekci. Unue li faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto.

» Endas diri, ke ne eblas pendumi pli fuŝe ol kiel oni min pendumis. La subdiakono kiu estas ekzekutisto de la sankta Inkvizicio majstre bruligadas la homojn, sed sperto pri pendumado al li mankas: la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis, la nodo estis mise farita.

» Fakte, mi ankoraŭ spiris; la krucforma entranĉo igis min tiom forte ekkrii, ke la ĥirurgo falis renverse, kaj, imagante ke li sekcas la diablon, li forkuris mortante pro timo, kaj denove falis sur la ŝtuparo. Pro la bruo lia edzino alkuris el najbara ĉambreto; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo: ŝi ektimis pli ol ŝia edzo, forkuris, kaj falis sur lin. Kiam ili iom rekonsciiĝis, mi aŭdis la ĥirurgedzinon diri al la ĥirurgo:

» — Karulo, kial vi entreprenis sekci herezulon? Ĉu vi ne scias, ke en la korpo de tiaj homoj estas la diablo? Rapide mi iru serĉi pastron, por lin ekzorci.

» Ĉe tiu parolo mi timtremegis kaj streĉis miajn malmultajn restantajn fortojn por ekkrii: „Kompaton!“ Fine la portugala barbiro plikuraĝiĝis; li kunkudris mian haŭton; lia edzino min eĉ prizorgis; post du semajnoj mi povis ellitiĝi.

» La barbiro trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Malta kavaliro, veturonta en Venecion; sed ĉar mia mastro ne havis monon por min salajri, mi dungiĝis ĉe Venecia komercisto, kaj lin akompanis al Istanbulo.

» Iun tagon mi ekhavis kapricon eniri moskeon; tie estis nur maljuna imamo kaj tre bela juna preĝantino; ŝia brusto estis nekovrita; inter siaj du mamoj ŝi havis belan bukedon el tulipoj, rozoj, anemonoj, ranunkoloj, hiacintoj kaj aŭrikuloj; ŝi lasis fali la bukedon; mi ĝin levprenis kaj remetis kun tre respekta servemo. Iom longtempe mi ĝin remetadis, tiel ke la imamo ekkoleris, kaj vidante, ke mi estas kristano, li vokis por helpo. Oni min kondukis al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi 100 bastonbatojn sur la plandojn kaj min sendis sur galeron.

» Mi estis katenita ĝuste en la sama galero ĉe la sama benko kiel sinjoro barono. Sur la galero estis 4 junuloj el Marsejlo, 5 pastroj el Napolo, kaj 2 monaĥoj el Korfuo, kiuj diris al ni, ke similaj aventuroj okazas ĉiutage. Sinjoro barono pretendis, ke li spertis pli grandan maljustaĵon ol mi; dum mi pretendis, ke certe pli decas remeti bukedon sur la bruston de virino ol esti tute nuda kun paĝio. Ni senĉese disputis kaj ricevadis po 20 batojn per bovtendeno ĉiutage, ĝis kiam la interkroĉado de la okazoj en ĉi tiu universo vin kondukis sur nian galeron, de kie vi nin elaĉetis.

— Nu, mia kara Pangloso, — al li diris Kandido, — kiam vi estis pendumata, sekcata, tradraŝata kaj remanta, ĉu vi pensis, ke ĉio iras plej bone?

— Mi plu restas ĉe mia unua opinio, — respondis Pangloso, — ja fine mi estas filozofo. Ne konvenas, ke mi malkonfesu, ĉar Lejbnico ne povas malpravi, kaj krome, ĉar la praharmonio estas la plej bela afero en la mondo, samkiel la pleno kaj la subtila materio.[150]

29. Kandido retrovas Kunegundon kaj la maljunulinon

Tiele — rakontante siajn aventurojn; rezonante pri okazoj hazardaj kaj necesaj en ĉi tiu universo; disputante pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la malbonoj morala kaj fizika, pri la libero kaj la neceso, pri la konsoloj, kiajn povas havi remisto sur Turkia galero — Kandido, la barono, Pangloso, Marteno kaj Kakambo atingis la bordon de la Marmora maro ĉe la domo de princo de Transilvanio. La unua vidaĵo estis Kunegundo kaj la maljunulino, etendantaj sur ŝnurojn sekigendajn viŝtukojn.

Ekvidinte tion la barono paliĝis. La molkora amanto Kandido, vidante sian belan Kunegundon sunbrunigita,[151] ŝiajn okulojn ruĝrandaj, la bruston velkinta, la vangojn sulketaj, la brakojn ruĝaj kaj skvamaj, faris tri paŝojn malantaŭen pro teruro, poste antaŭeniris pro bonkonduto. Ŝi brakumis Kandidon kaj sian fraton; oni brakumis la maljunulinon; Kandido elaĉetis ilin ambaŭ.

Apude estis malgranda farmbieno; la maljunulino proponis al Kandido ekloĝi tie ĝis kiam la tuta kompanio ekhavos ion pli bonan. Kunegundo ne sciis, ke ŝi malbeliĝis, neniu komprenigis al ŝi tion; ŝi memorigis al Kandido pri liaj promesoj per tono tiom ordona, ke la bona Kandido ne aŭdacis rifuzi. Li do konigis al la barono, ke li edziĝos al lia fratino.

— Neniam mi toleros tion, — diris la barono, — nek tian malnoblon ŝiaflanke, nek tian ofendan malrespekton viaflanke; tian misfamegon mi ne allasos, ke miaj nevoj ne rajtos kunsidi en la Germaniaj kapituloj.[152] Ne, mia fratino povas edziniĝi nur al ne malpli ol barono Imperia.

Kunegundo sin ĵetis al liaj piedoj kaj malsekigis ilin per larmoj; li restis malcedema.

— Superfrenezulo, — al li diris Kandido, — mi liberigis cin el la galero, mi elaĉetis cin kaj cian fratinon. Ŝi estis vazlavistino, ŝi estas malbela, mi degnas al ŝi edziĝi — kaj ci tamen pretendas kontraŭstari al tio! Mi denove cin mortigus, se mi obeus mian koleron.

вернуться

[149]

V: elle écure la vaisselle — supozeble ‹ŝi frotpurigas la vazaron per sablo [sur la marbordo]›. — S.

вернуться

[150]

Ĉe Kartezio la pleno (le plein) estas principo laŭ kiu materio plenigas la tutan spacon, ke vakuo ne ekzistas. La ŝajnan vakuon plenigas la subtila materio (la matière subtile), tiom fajna ke ĝi estas nepalpebla kaj nesensebla. Per la subtila materio Kartezio eksplikis diversajn fizikajn fenomenojn, interalie la graviton kaj lumon. Voltero refutas tiujn ideojn en la Elementoj. Krome, tie per «la pleno» Voltero ankaŭ aludas la «ateisman» koncepton ke ekzistas nenio krom la eterne moviĝanta Materio pleniganta la tutan Spacon. — Praharmonio (france harmonie préétablie) estas koncepto per kiu Lejbnico solvas la psiĥofizikan problemon pri rilato inter la Ideala kaj la Materia, inter la menso kaj la korpo. Laŭ li tiuj du disaj regnoj neniel komunikiĝas, sed dekomence Dio kreis ilin kunordigitaj, t.e. tiel, ke evoluante ĉiu laŭ siaj apartaj leĝoj, ili restas en harmonio (ni dirus «sinĥronaj»). En sia traduko de la Lejbnica «Monadologio» É. Boirac esperantigis tion per «la antaŭmetita harmonio»; L tradukis per «antaŭe starigita harmonio». — S.

вернуться

[151]

Ĝis la 20ª jc la eŭropanoj opiniis sunbrunon vulgara kaj malbela apartaĵo de plebanoj. — S.

вернуться

[152]

Ĉe la katolikoj kapitulo estas komitato prizorganta aferojn de religia komunumo (katedrala, monaĥeja, ordena). Ĝiaj anoj estis nobeloj, kaj ŝajne (laŭ Voltero) oni speciale atentis tion en Germanio. Evidente, la barono rigardas la mondon per la okuloj jezuitaj. — S.