Выбрать главу

— Ci povas denove min mortigi, — diris la barono, — sed dum mi vivas, ci ne edziĝos al mia fratino.

30. Konkludo

En la fundo de sia koro Kandido ne plu deziris edziĝi al Kunegundo. Sed la ekstrema aroganteco de la barono lin instigis plenumi la edziĝon, kaj Kunegundo tiom forte insistis, ke li ne povis rompi sian promeson. Li konsultis Pangloson, Martenon kaj la fidelan Kakambon.

Pangloso verkis belan disertaĵon, en kiu li pruvis, ke la barono havas nenian rajton super sia fratino, kaj ke ŝi povas, laŭ ĉiuj leĝoj de la Imperio, edziniĝi al Kandido morganate.

Marteno rekomendis ĵeti la baronon en la maron.

Kakambo konsilis redoni lin al la levantena mastro, kiu lin denove traktu kiel punlaborulon; kaj poste per la unua konvena ŝipo resendi lin en Romon al la patro Ordenestro. La konsilo tre plaĉis; ankaŭ la maljunulino ĝin aprobis; al Kunegundo ili diris nenion. Kun iom da mono la plano bonege prosperis, kaj oni ĝuis la plezuron trompi jezuiton kaj puni la malhumilon de germana barono.

Oni povus supozi, ke post tiom da malfeliĉoj Kandido, edziĝinte al sia amatino kaj vivante kun la filozofo Pangloso, la filozofo Marteno, la prudenta Kakambo kaj la maljunulino, kunportinte tiom da diamantoj el la patrujo de la antikvaj Inkaoj, ĝuos plej agrablan vivon. Sed la judoj lin tiel fraŭdis, ke restis al li nur la malgranda farmbieno. Lia edzino, ĉiutage pli kaj pli malbeliĝante, fariĝis kverelema kaj neeltenebla; la maljunulino kadukiĝis kaj estis eĉ pli mishumora ol Kunegundo. Kakambo, kiu laboris en la ĝardeno kaj iradis al Istanbulo por vendi legomojn, estis lacega de laboro kaj malbenadis sian sorton. Pangloson afliktis la maleblo brili en iu Germania universitato. Marteno firme opiniis, ke ĉie ajn oni statas malbone, kaj rigardis la aferojn rezignacie. Fojfoje Kandido, Marteno kaj Pangloso disputis pri metafiziko kaj moralo.

Antaŭ la fenestroj de la farmdomo ofte preterpasis ŝipoj plenaj je efendioj,[153] paŝaoj, kadioj ekzilataj al Lemnoso, Mitileno, Erzurumo. Oni vidis veni aliajn kadiojn, paŝaojn, efendiojn, kiuj anstataŭis la elpelitojn kaj poste siavice estis elpelataj. Oni vidis dehakitajn kapojn, konvene remburitajn per pajlo, transportatajn por prezento ĉe la Alta Pordego.[154] Tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn; kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura, ke iun tagon la maljunulino eĉ diris:

— Mi tre deziras scii, kio estas pli malbona: ĉu esti centfoje seksperfortata de negraj piratoj, havi gluteon fortranĉita, esti bastonbatata ĉe la bulgaroj, esti aŭtodafee vipata kaj pendumata, esti sekcata, remadi en galero, fine sperti ĉiujn malfeliĉojn, kiujn ni ĉiuj travivis — aŭ vegeti ĉi tie, nenion farante?

— Tio estas grava demando, — diris Kandido.

La vortoj de la maljunulino kondukis al novaj pripensoj, kaj precipe Marteno konkludis, ke homo naskiĝas por vivi en konvulsioj de maltrankvilo, aŭ en letargio de enuo. Kandido malkonsentis, sed sen ion ajn aserti. Pangloso konfesis, ke li ĉiam terure suferis; sed ke unu fojon akceptinte la opinion, ke ĉio statas mirinde bone, li ĉiam ĝin defendas, eĉ ne plu ĝin kredante.

Unu afero plifirmigis Martenon en liaj ŝokaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson. Iun tagon en la farmbienon venis Floro kaj frato Grilo, ambaŭ en plej ekstrema mizero. Tre rapide elspezinte la tri mil piastrojn, ili disiĝis, rekuniĝis, malpaciĝis, trafis en malliberejon, eskapis el tie, kaj fine frato Grilo turkiĝis.[155] Floro plu ĉie praktikis sian metion, sed apenaŭ povis perlabori ion.

— Ĝuste tion mi antaŭvidis, — diris Marteno al Kandido, — ke viajn donacojn ili baldaŭ malŝparos kaj falos en eĉ pli grandan mizeron. Vi kaj Kakambo naĝis en milionoj da piastroj, sed vi ne estas pli feliĉaj ol frato Grilo kaj Floro.

— Ah ha, mia kompatinda infano, — diris Pangloso al Floro, — la Ĉielo do vin alkondukas inter nin! Ĉu vi scias, ke vi kostis al mi la nazpinton, okulon kaj orelon? Kaj kiel ankaŭ vi nun aspektas! Ho, kia estas ĉi tiu mondo!

Tiu okazaĵo instigis ilin filozofiadi pli multe ol kutime.

Apude loĝis tre fama derviŝo, opiniata la plej bona filozofo en Turkio; ili iris lin konsulti. Parolis Pangloso, kaj li diris:

— Majstro, ni venis demandi, kial estas kreita tiom stranga animalo, kia estas la homo?

— Kial ci zorgas pri tio? — diris la derviŝo. — Ĉu tio estas cia afero?

— Sed, respektinda patro, — diris Kandido, — estas multege da terura malbono sur la tero.

— Ĉu gravas, — diris la derviŝo, — ke estas malbono aŭ bono? Kiam lia Sultana Moŝto sendas ŝipon en Egiption, ĉu li atentas, ke estu aŭ ne komforte al la ŝipaj musoj?[156]

— Do kion oni faru? — demandis Pangloso.

— Silentu, — diris la derviŝo.

— Mi esperis, — diris Pangloso, — ke ni iom rezonados pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, pri la deveno de malbono, pri la naturo de la animo kaj pri la praharmonio.

Ĉe tiuj vortoj la derviŝo fermis la pordon antaŭ ilia nazo.

Dum tiu interparolado diskoniĝis la novaĵo, ke en Istanbulo oni ĵus strangolis du Divanajn vezirojn[157] kaj la muftion, kaj ke oni palisumis plurajn el iliaj amikoj. Tiu katastrofo kaŭzis grandan bruon, kiu daŭris plurajn horojn. Pangloso, Kandido kaj Marteno, revenante al sia farmbieno, ekvidis respektindan maljunulon, kiu sidis ĉe sia dompordo, ĝuante malvarmeton en oranĝuja laŭbo. Pangloso, tiom scivolema, kiom rezonema, lin demandis pri la nomo de la ĵus strangolita muftio.

— Mi ne scias, — respondis la bonulo, — neniam mi konis la nomon de iu ajn muftio nek de iu ajn veziro. Mi scias nenion pri la evento, kiun vi rakontas; mi opinias ke ĝenerale, kiuj sin enmiksas en la publikajn aferojn, tiuj iafoje pereas mizere kaj laŭmerite; sed neniam mi demandas pri tio, kio okazas en Istanbulo; al mi sufiĉas, ke mi sendas tien por vendo fruktojn el la ĝardeno, kiun mi kultivas.

Dirinte tion, li enirigis la fremdulojn en sian domon; liaj du filinoj kaj du filoj prezentis al ili diversajn hejmfaritajn ŝorbetojn, kajmakojn[158], punktitajn per ŝeloj de konfitita cedrato, oranĝojn, citronojn, limedojn, ananasojn, pistakojn, kafon el Mokao, ne miksitan kun kafaĉo el Batavio aŭ el la [Amerikaj] insuloj. Poste la du filinoj de la bona islamano parfumis la barbojn de Kandido, Pangloso kaj Marteno.

— Evidente, — diris Kandido al la turko, — vi posedas vastan kaj bonegan bienon, ĉu?

— Nur 20 akreojn, — respondis la turko. — Mi kultivas ilin kun miaj gefiloj; la laboro forpelas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.

Dum la reveno al la farmobieno Kandido profunde pripensis la parolojn de la turko. Li diris al Pangloso kaj Marteno:

— Ŝajnas al mi, ke la bona maljunulo aranĝis al si situacion preferindan ol tiu de la 6 reĝoj, kun kiuj ni havis la honoron vespermanĝi.

— La altrangeco, — diris Pangloso, — estas tre danĝera, laŭ la raporto de ĉiuj filozofoj; tiel ekzemple[159] Eglonon, reĝon de la Moabidoj, murdis Ehudo; Abŝalomo ekpendis je la haroj kaj estis trapikita per tri lancoj; reĝon Nadabo, filon de Jerobeamo, mortigis Baaŝo; reĝon Elao, Zimrio; Jehoaĥazon, Jehuo; Ataljan, Jehojada’; reĝoj Jehojakim’, Jehojaĥin’, Cidkija’ iris en kaptitecon.

» Ĉu vi scias, kiel pereis Krezo, Astiago, Dario, Dionizio de Sirakuzo, Pirro, Perseo, Hanibalo, Jugurto, Ariovisto, Cezaro, Pompeo, Nerono, Otono, Vitelio, Domiciano[160]; Riĉardo la 2ª de Anglio, Edvardo la 2ª, Henriko la 6ª, Riĉardo la 3ª, Mario Stuarto, Karlo la 1ª[161]; la tri Franciaj Henrikoj[162]; imperiestro Henriko la 4ª? Ĉu vi scias…

вернуться

[153]

Turka titolo por ŝtatoficistoj, juristoj kaj kleruloj.

вернуться

[154]

La Alta Pordego: arabdevena sinekdoĥo por la rezidejo de la Otomana registaro kaj la registaro mem (arabe Bāb-ı Ālī, de bāb = pordego kaj alī = alta). — S.

вернуться

[155]

Konvertiĝis al islamo. — L.

вернуться

[156]

Kelkajn versojn per kiuj A. Popo kritikas homcentrismon (Eseo, I, 131–140) Voltero malvolvas en «La 7ªⁿ Rezonadon en versoj pri la homo», kie aperas fablo pri musoj kaj aliaj bestoj, atribuata al «ĉina libro iam tradukita de Pekina jezuito». — S.

вернуться

[157]

En la originalo vizirs du banc — probable, temas pri «kubbe vezirleri», laŭvorte «kupolaj veziroj». «Kupolaj» sinekdoĥe signifas ‹Divanaj›, ĉar la Divano kunsidis en Kubbealtı, «sub 6 kupoloj»; do, la sinekdoĥo estas samforma kaj samsignifa kiel «kabinetaj ministroj». La termino vizir du banc aperas en la «Enciklopedio». — S.

вернуться

[158]

Kremo apartigita de boligita lakto. Turke kaymak, ruse каймак. — S.

вернуться

[159]

Sekvas nomoj de personoj el la hebrea (Tanaĥa) historio. — S.

вернуться

[160]

Nomoj de personoj el la malnovgreka-Romia historio. — S.

вернуться

[161]

Nomoj de personoj el la historio Anglia. — S.

вернуться

[162]

Temas pri «la milito de tri Henrikoj» (Guerre des trois Henri, 1585–1589), la 8ª religia milito en Francio. La militantajn partiojn estris

• reĝo Henriko la 3ª de Francio;

• reĝo Henriko la 3ª de Navaro (la onta Henriko la 4ª de Francio);

• duko Henriko la 1ª de Gvizo (de Guise).

Ĉiuj 3 Henrikoj mortis murdite. — S.