Выбрать главу

Por konigi la penson de Voltero en esperanta vesto, kial do el abunda verkaro mi elektis prefere Kandidon? Tial ke, laŭ mi, ĝi estas lia ĉefverko. Ĉi okaze estas interese noti, ke tiu romano ne estis tre ŝatata, kiam ĝi aperis. En la Leteraro de la fama barono Grim, Kandido estas eĉ tre severe prijuĝata, kiel oni povas vidi per jena cito:

«Verŝajne», diros sagaca kritikisto post du mil jaroj, «la aŭtoro estis nur 25-jara, kiam li verkis „Kandido“n. Ĝi estis lia unua provo en tiu verkmaniero. Lia gusto estis ankoraŭ juna; tial li ofte malatentas la decregulojn, kaj lia gajo degeneras en frenezon. Vidu», li aldonos, «kiom lia gusto edukiĝis kaj firmiĝis poste, laŭgrade; kiom li fariĝis pli saĝa en siaj postaj verkoj!»

Nia severa kritikisto plene eraris. Hodiaŭ Kandido havas multe da legantoj en la popolamaso, kaj eĉ plej eminentaj literaturistoj relegas ĝin pro plezuro kaj distro, dum tragedioj kiel Meropo, Zairo, Mohamedo, poemaro kiel La Henriado, historiaĵoj kiel La Jarcento de Ludoviko la 14ª k.a. verkoj, kiuj famigis Volteron dum lia vivo, estas legataj nuntempe nur de malgranda aro da profesoroj kaj fakuloj.

Cetere Voltero estis 65-jara, kiam li verkis Kandidon!! Kaj certe ĝi estas lia ĉefverko. Kiuj jam legis ĝin en la originalo aŭ en nacilingva traduko, tiuj tamen deziros konatiĝi kun la esperanta. Mi ne dubas, ke dum la legado ili ne havos malpli da plezuro ol mi havis dum la tradukado. Tiu laboro estis ja por mi ĝuo, plezuro — ripozo.

Kun la simpatia Kandido ili trakuros la mondon, partoprenos pense liajn aventurojn kaj per tio akiros iom pli da saĝo por konduti en la vivo. Voltero tre delikate instruas ĉe la fino de sia rakonto, ke la nura rimedo por forigi la malbonon estas: laboradi. Vera saĝulo estas tiu, kiu vivas modeste, ne ambicias, ne perfortas, ne rompas al si la kapon por kompreni nekompreneblaĵojn. Kandido perdinte sian kredon je optimismo, konkludas, ke la plej bona maniero por pasigi la vivon estas kulturi sian ĝardenon. Kaj tio signifas, ke la plej modestaj taskoj estas la plej necesaj, la plej utilaj, la plej laŭdindaj.

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale. Oni rimarkos, ke la lingvo estas kiel eble plej senbalastigita per forlaso de ĉiu senutila sufikso. Ĉe la komenco tia senbalastiĝo eble tiklos al kelkaj legantoj; sed mi estas konvinkita, ke ĉe la fino ili opinios, ke ĝi estas trafa, ĉar ĉio restas klara kaj facile komprenebla.

E. L.
Marte 1929

Kandido, aŭ Optimismo

El la germana lingvo tradukis doktoro Ralfo.[12]

Kun la aldonoj trovitaj en poŝo de l’ doktoro post lia morto, okazinta en Mindeno[13] en la Di-favora jaro 1759ª.

1. Pri eduko de Kandido en belega kastelo, kaj pri lia forpelo de tie

En Vestfalio, en la kastelo de lia barona moŝto Tondrotrunkhejmo, estis junulo nature dotita je plej agrabla karaktero. Lia fizionomio spegulis lian animon. Li havis sufiĉe da juĝokapablo kaj plej simplan spiriton, laŭ la Latina signifo de sia nomo Kandido.[14] La malnovaj servistoj suspektis, ke li estas filo de fratino de lia barona moŝto kaj de brava kaj bona nobelo najbara, al kiu ŝi nepre malvolis edziniĝi, ĉar li povis pruvi nur 71 nobelajn geantaŭulojn, dum la cetero de lia genealogia arbo forperdiĝis en la abismo de l’ tempo.

Lia barona moŝto estis unu el la plej eminentaj sinjoroj Vestfaliaj, ĉar lia kastelo havis fenestrojn kaj pordon. Ĝian salonon eĉ ornamis tapeto. Okaze de bezono la hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis ĉashundaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉasservistoj; la vilaĝa vikario[15] estis lia granda almozdonanto. Ĉiuj lin titolis ekscelenco, kaj ridis, kiam li fantazie rakontadis pri siaj aventuroj.

Ŝia baronina moŝto pezis 350 funtojn[16] kaj pro tio estis ege ŝatata; ŝi akceptadis la gastojn kun digno kiu faris ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia 17‑jara filino Kunegundo estis ruĝvanga, freŝa, graseta, alloga. La filo de l’ barono aspektis ĉiurilate inda je sia patro. La guvernisto Pangloso[17] estis orakolo de la familio, kaj la juna Kandido aŭskultis liajn instruojn kun la fidemo propra al siaj aĝo kaj karaktero.

Pangloso instruis metafizik-teologi-kosmolostultogion.[18] Li mirinde bone pruvadis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, ke en ĉi tiu plej bona el ĉiuj eblaj mondoj[19] la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj ke ĝia sinjorino estas la plej bona el ĉiuj eblaj baroninoj.

— Estas pruvite, — li diradis, — ke la aferoj ne povas esti aliaj ol kiaj ili estas; ja ĉar ĉio estas farita por iu celo, tial ĉio nepras por la plej bona celo. Konsideru, ekzemple, ke la nazoj estas formitaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj evidente estas destinitaj por esti ŝtrumpe vestataj; tial ni surmetas ŝtrumpojn. La ŝtonoj estis kreitaj por esti tajlataj kaj por konstrui el ili kastelojn; tial lia ekscelenco havas belegan kastelon; la plej moŝta barono de la provinco ja devas loĝi plej bone; kaj ĉar la porkoj ekzistas por esti manĝataj, ni do manĝas porkaĵon dum la tuta jaro. Sekve: kiuj asertas, ke ĉio estas bona, tiuj diras sensencaĵon; endas diri, ke ĉio estas la plej bona.

Kandido atente aŭskultis kaj naive kredis; ĉar li trovis Kunegundon tre bela, kvankam neniam li aŭdacis al ŝi tion diri. Li konkludis, ke post la feliĉo esti barono Tondrotrunkhejmo, la dua grado de feliĉo estas esti baronidino Kunegundo; la tria, ŝin vidi ĉiutage; kaj la kvara, aŭdi majstron Pangloso, la plej grandan filozofon de la provinco kaj sekve de la tuta mondo.

Iun tagon Kunegundo, promenante apud la kastelo en arbareto kiun oni nomadis parko, vidis doktoron Pangloso doni lecionon pri eksperimenta fiziko al la ĉambristino de ŝia patrino, brunulineto tre linda kaj konsentema. Ĉar Kunegundo laŭnature estis tre scivola pri la sciencoj, tial retenante la spiron ŝi observadis tiujn ripetatajn eksperimentojn, okazantajn antaŭ ŝiaj okuloj; ŝi klare vidis la sufiĉan kialon[20] de la doktoro, la efikojn kaj la kaŭzojn, kaj profunde impresite, tute enpensiĝinte, ŝi foriris kun la deziro kleriĝi, revante, ke ŝi bone povus esti la sufiĉa kialo por la juna Kandido, kiu reciproke povus esti la ŝia.

Revenante al la kastelo, ŝi renkontis Kandidon kaj ruĝiĝis; ankaŭ Kandido ruĝiĝis; ŝi lin salutis per tremetanta voĉo, kaj Kandido al ŝi parolis ne konsciante kion li diras. Sekvatage, post la tagmanĝo, ĉe la detabliĝo, Kunegundo kaj Kandido troviĝis malantaŭ faldoŝirmilo; Kunegundo lasis fali sian naztukon, Kandido ĝin levis; ŝi naive prenis lian manon, la junulo naive kisis la manon de la junulino kun viveco, sentemo kaj tute aparta gracio; iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ekflamis, iliaj genuoj ektremis, iliaj manoj ŝoviĝis.

Pasante preter la faldoŝirmilo, barono Tondrotrunkhejmo ekvidis la kaŭzon kaj la efikon, kaj forpelis Kandidon el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon. Kunegundo svenis; rekonsciiĝinte, ŝi tuj ricevis vangofrapon de la baronino; kaj ĉio estis konsternita en la plej bela kaj la plej agrabla el ĉiuj eblaj kasteloj.

вернуться

[12]

Tiu doktoro Ralfo, germano kun la angla familinomo Ralph, evidente estas persono fikcia. Ne malprave Voltero sin kaŝis sub tiu pseŭdonimo, ĉar jam en 1759 Kandido estis denuncita ĉe la konsilantaro de Ĝenevo kaj bruligita fare de la ekzekutisto.

вернуться

[13]

Germane Minden, urbo en la Norda Germanio. Dum la Sepjara milito ĝin okupis la franca armeo (1759-07-10), kiun baldaŭ poste (je 1759-08-01) disbatis la angla-prusia armeo en la decida Mindena batalo. — S.

вернуться

[14]

La Latina vorto kaj la kunnomo Candidus proprasence signifis ‹blankega›, kaj figursence serena, pura, sincera, honesta; de tiu vorto devenas la franca candide, kiu signifas malruza, senmalica, naiva; ĝuste tiujn signifojn aludas Voltero. — S.

вернуться

[15]

Vicparoĥestro (eble la vilaĝo estis nur parto de paroĥo) aŭ pastro el ekstera monaĥejo. — Religie Vestfalio estis duone katolika, duone luterana; laŭ pluraj trajtoj menciitaj en la romano, la domo Tondrotrunkhejmo tutcerte estas katolika. — S.

вернуться

[16]

T.e. 171 kg (1 Pariza funto = 489½ g). — S.

вернуться

[17]

Per la grekaj vortoj παν, kiu signifas ‹ĉiu›, ‹tuta›; kaj γλώσσα, t.e. ‹lango› aŭ ‹lingvo›, Voltero parodie paŭsas la Latinan terminon lingua universalis (universala lingvo) de Lejbnico. Kvankam iuj aŭtoroj (ekz‑e E. Drezen en sia «Historio de la mondolingvo») rilatigas tiun ideon al Esperanto, tamen fakte ĝi plie estis anticipo de «logika kalkulo» en la moderna matematiko. — S.

вернуться

[18]

La neekzistanta Voltera cosmolonigologie estas vorto moka: parto de germanece longa kunmetaĵo, en kiu /nigó/ sonas kiel la franca nigaud, t.e. ‹naiva›, ‹stulta›, ‹simplulo›. — S.

вернуться

[19]

Por solvi teodiceon (akordigi la bonecon de Dio kun la ekzisto de malbono) Lejbnico prezentis la mondokreon simile al tio, kion moderne ni nomus matematika optimumigo: el la aro da ĉiuj formale eblaj (kreeblaj) universoj elekti la plej bonan (aŭ almenaŭ la malplej malbonan) projekton, kaj ĝin realigi. Ĝuste pro tiu teorio Voltero mencias teologion kaj kosmologion kiel fakojn instruatajn de Pangloso. — S.

вернуться

[20]

Lejbnico unua malimplice formulis la principon de sufiĉa kialo, konatan jam en la malnovgreka filozofio. Laŭ tiu principo «neniun fenomenon ni konsideras efektiva aŭ ekzistanta, nenian aserton vera, se mankas sufiĉa kialo pro kiu estas tiel kaj ne alie — kvankam tiujn kialojn ni plej ofte ne povas scii» [Monadologio, §32]. Evidente, Voltero ĝin vulgarigas. — S.