El tia frazo maleblas kompreni, kiu kiun retrovis: la vortordo en Esperanto havas funkcion ne sintaksan, sed pragmatikan. Sed uzante la vortordon france, Lanti’ en multaj okazoj ne povas uzi ĝin en la Esperanta maniero pragmatika, ekz‑e:
V: VII. Comment une vieille prit soin de Candide …
L: VII. Kiel maljunulino flegis Kandid …
G: (7.) Kandide wird von der Alten wohl gepflegt …
S: 7. Kandidon flegas maljunulino …
Tamen escepte V: anabaptiste Jacques → L: anabaptisto Jakobo.
Mi opinias, ke tia filozofia fabelo postulas plenan asimilon de la nomoj. Kaj tion atestas lingvoj kies nomstrukturo similas la Esperantan, ekz‑e:
Latine: Candidus, Cunegundis[166];
Hispane: Cándido, Cunegunda;
Itale: Candido, Cunegonda;
Portugale: Cândido, Cunegundes.
Ankaŭ Voltero opiniis tiel; tial li francigas fremdajn nomojn, ekz‑e la germana Kunegunde iĝas Cunégonde. Lanti’ simple transskribas la francan formon; pli kompetentaj tradukistoj ĝin regermanigas kaj poste asimilas —
A: Cunegund, P: Kunegunda, R: Кунегунда —
tiel do, S: Kunegundo.
(Cetere, francon la unua silabo povas pensigi pri cul, ‹pugo›, aŭ pri la Latina cunnus, ‹vulvo›; tion eblus traduki per Pugolindo aŭ simile; «la amo de Kandido al la bela Pugolindo» sonus iom pli komike; sed mi ne aŭdacis.)
Nomoj tradukitaj kaj nomoj ŝanĝitaj
Laŭ tradicio klasikisma Voltero uzas plurajn nomojn karakterizajn[167], komencante per la nomo de la protagonisto:
V: Il avait le jugement assez droit, avec l’esprit le plus simple; c’est, je crois, pour cette raison qu’on le nommait Candide.
L: Li havis sufiĉe da juĝkapablo kaj plej simplan spiriton; pro tio, mi kredas, oni nomis lin Kandid.
S: Li havis sufiĉe da juĝokapablo kaj plej simplan spiriton, laŭ la Latina signifo de sia nomo Kandido.
En la kadro de Esperanto la frazo L estas sensencaĵo: malkiel la franca candide, en Esperanto la vorto ‹Kandid› la celatan leksikan signifon ne havas (ankaŭ en la germana lingvo tia vorto kun tia signifo ne ekzistas, kvankam la subtitolo de la verko asertas ke d‑ro Ralfo ĝin tradukis el la germana[168]). Rigore logika procedo estus traduki la nomon per ekz‑e Simplulo aŭ Bonulo, Sincerulo ktp. Tiel faris la tradukisto greka (Candide → Αγαθούλης):
… γι’ αυτόν το λόγο, νομίζω, τον ωνόμασαν Αγαθούλη.
Tamen la sistemo baroka-klasikisma allasas (aŭ eĉ postulas) karakterizon per vortoj el la klasikaj lingvoj, kion ilustras la apude aperanta nomo Pangloso ← Πάνγλωσσος ← πᾶν + γλῶσσα. Analogie, en Esperanto (kaj en la lingvoj nelatinidaj, kiaj la germana, la pola, la rusa) Kandido estas nomo karakteriza per la Latina Candidus. (Kp la germanan klasikaĵon barokan «La aventuroj de Simplicius Simplicissimus», originale „Der Abentheuerliche Simplicissimus Teutsch“).
Mi elektis la duan eblon — unue ĉar ĝi lasas la protagoniston kaj la titolon pli rekoneblaj, kaj due, ĉar ĝuste sekve de ĝia sukceso la nomo «Kandido» populariĝis ĉe la postaj verkistoj ĝuste kiel la nomo de tiakaraktera heroo. Ekz‑e ĝi estas la nomo de heroo de fantasta novelo de la fratoj Strugackij[169].
Tial mi ŝanĝis la frazon per malimplica referenco al Latino[170]. Ĉe tio mi forigis ankaŭ alian strangaĵon Volteran: «Li havis sufiĉe da juĝokapablo kaj plej simplan spiriton; tial, mi supozas, oni lin nomis Kandido». Mi supozas, ke «Kandido» estas la baptonomo de la protagonisto; ke la bapto okazis kiam li estis bebo, do kiam liaj spirito kaj juĝokapablo ankoraŭ ne povis manifestiĝi. Mi ŝanĝis la tialon al koincido (tiel okazis, ke lia karaktero konformis al lia nomo).
Aliaj karakterizaj nomoj aperantaj en la verko estas Vanderdendur, Parolignac, Pococurante.
La «Nederlanda» nomo de la fi-negocisto Vanderdendur el ĉap.19ª france sonas iom simile al vendeur [à la] dent dure (t.e. «vendisto malmoldenta»). Lanti’ ŝanĝis tion al Vanderdentur; en mia traduko ĝi iĝis Van-Durdent’. Iuj komentistoj vidas en ĝi aludon al la Haga eldonisto Johano (Jean, Johannes) van Duren, kun kiu Voltero havis akrajn konfliktojn.
Pri frato Grilo kaj Floro
Unu nomon Lanti’ tradukas kvazaŭ nomon karakterizan: frère Giroflée → frato Levkojo (ĉap.24ª). La traduko ŝajnas memevidenta (eĉ Fundamenta, laŭ UV ☺) — tamen mi havas 4 demandojn:
1) Kian karakterizan trajton atribuas la nomo ‹Levkojo›?
2) Kial monaĥo havas nomon kiu malestas en la kristana nomaro?
3) France giroflée estas ingenra, tia nomo pli konvenus al fraŭlino.
4) Temas pri italo, sed nek Giroflée, nek ‹Levkojo› sonas itale.
La fraton teatanon Voltero prezentas kiel maldiligentan bonvivanton. Tial mi supozas, ke la monaĥon li karakterizas ne «botanike», per komparo kun la floro, sed «distraĵe», per la sensenca ĵokera rekantaĵo de infana franca kantoludo «Giroflé, girofla»♐, atestita jam en la 17ª jc. Tia rekantaĵo povus aludi la diboĉemon de la monaĥo, la ideon kiu tute perdiĝas en la senmotiva ‹Levkojo›.
Tian ĝenerale konatan rekantaĵon en la Esperanta tradicio mi ne trovis; internacie konata ĉeftipo de tia malsolida karaktero estas la grilo el la Ezopa fablo[171]. Tial mi tradukis per «frato Grilo», kvankam ankaŭ tiu nomo mankas en la sanktulnomaro (ja samkiel Giroflée); tamen grillo estas normala vorto itala, kaj sufiĉe kutima alnomo aŭ familinomo.
La «flora» nomo de la monaĥo estas ŝlosilo por la nomo de lia kunulino. Temas pri juna vestfalianino, en la originalo nomata Paquette, kio probable estas karesformo de Pascale, nomo nekutima en Germanio; tial la germana traduko [G] ŝin rebaptas Gertrude. Mi komprenas la motivon por tia ŝanĝo, sed al mi ĝi ne plaĉas. Tamen la Lantia Paket, aŭ ĝia plua asimilaĵo Paketo ja ĝenas en Esperanto (kaj en aliaj lingvoj praktikantaj transskribon).
La pola tradukisto trovis elegantan solvon: Pakita — sed en Esperanto ĝi la problemon ne solvas (ĉar ĝi aspektas kiel samradika participo; cetere, ankaŭ tia hispaneca nomo malkonvenas al tiutempa germanino). Mian solvon mi trovis en la vortaro de Littré, kiu indikas ke komunlingve la vorto signifas (signifis?) ‹lekanto›:
[167]
Karakteriza nomo (en verko fikcia) estas propra nomo kies leksika signifo aludas karakteran trajton de la nomato. Angle
[168]
Por evitigi al siaj germanaj legantoj la ŝokon de tiu malkohero, G aldonas detalon nekonatan de V: la patrino de Kandido lin tiel nomis pro sia granda francamo. «Ja kiel edukitino de franca pensiono en Berlino povis memori germanan nomon, aŭ se ŝi tian ja memorus, ĝin aprezi?»
[170]
Kvankam maloftega, tia nomo latindevena ja ekzistis en Germanio. Ekz‑e Kandidus Pfister (†1704) k.a.
[171]
K. Kalocsay: La grilo kaj la formiko. «Ezopa saĝo», KOKO, 1956.
Lafonteno kaj Grabowski faris el tio «