Выбрать главу

paquette s.f. Grande marguerite des champs, chrysanthemum leucanthemum, L.

La modernaj vortaroj ĉi tiun signifon ne donas, kaj unuarigarde ŝajnas malprobabla, ke Voltero ĝin celis; tamen atentu la aliancon de la rolulino kun frère Giroflée (laŭvorte, ‹frato Levkojo›) ekde ĉap.24: «De Paquette, et de frère Giroflée»! Mi do rebaptis ŝin Floro, kio estas innomo sufiĉe internacia, ne malkutima en Germanio♐, kaj taŭga kiel karakteriza nomo aludanta la beleton de tiu «linda servistino de ŝia baronina moŝto».

‹Grilo + Floro› ne estas tiom similspecaj, kiel ‹Levkojo + Lekanto›; tamen ili pli konvene esprimas la karakterojn, kaj parencas alimaniere: stile, kiel anoj de apologa-fabela kampo.

Nomoj germanaj

Voltero evidente malŝatis la germanan lingvon, kaj tion atestas du loknomoj, per kiuj li parodias sian impreson pri la germanaj sono kaj skribo. La parodioj estas pli malicaj ol spritaj aŭ trafaj; mi anstataŭigis ilin per formoj kiujn opinias pli amuzaj, aŭ almenaŭ kiuj kaŭzas al mi malplian vichonton (Fremdscham, Spanish shame) :

• Thunder-ten-tronckh → Tondrotrunkhejmo

• Valdberghoff-trarbk-dikdorff → Valdberghofdikdorf

La unua nomo konservas la literkombinon kh, kiu probable ŝajnis ŝoka al Voltero. Verdire, en Esperanto ĝi ne ŝokas. Nu, Voltero ne kaptis la germanan prozodion, kaj lian parodion egale bone eblus turni kontraŭ la lingvo franca, kun ĝiaj similsonaj vortoj tondre, tronc. Mi do parodias ne germanecon, sed la Volteran percepton de la germana tra la franca (resp. tra franceca Esperanto).

En la dua nomo mi forigis la negermanan troaĵon trarbk. Por la parodiaj celoj sufiĉas forigi la streketojn, kaj la unubloka vorto iĝas pli efekta eĉ sen la kalumnia peco. Kurioze: Voltero duobligas la finajn foojn en Hof kaj Dorf, sed duonigas la komencan vuon de Wald

Nomoj hispanaj

Krom la nomoj de la fikciaj romanpersonoj, en la verko abundas la nomoj de realaj lokoj kaj homoj. Nun, 92 jarojn post la apero de la Lantia traduko, multaj el ili ricevis stabilan formon plene asimilitan en Esperanto. Granda parto el ili troveblas en PIV. Laŭeble mi sekvis tiun tradicion, kvankam kun grava devio ĉe kelkaj nomoj hispandevenaj: la hispanajn literojn c, z esprimantajn la Kastilian [θ] (resp. la parolsonon [s] en la dialektoj sudaj kaj en Ameriko) mi transskribas per s, ĉar tion mi opinias pli bona aproksimo; ekz‑e Andalucía → Andalusio, Cádiz → Kadiso, Ceuta → Seŭto.

Ial en V la hispanaj nomoj entenas plej multe da eraroj. Pri la netrovebla Avacena (noto [58]) eble kulpas kopiisto; sed la eraroj en la nomo de la guberniestro de Bonaero evidente estas Volteraj:

V: don Fernando d’Ibaraa, y Figueora, y Mascarenes,y Lampourdos, y Souza

L: Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza

Miaj komentoj:

1) V: Ibaraa, L: Ibaran — probable la Eŭska loka-familia nomo Ibarra♐.

2) V: Figueora, L: Figuerora — probable Figueroa♐ → ‹Figeroa› (el la Galisia Figueiroa).

3) V: Mascarenes L: Maskarenes — eble la portugala Mascarenhas aŭ la hispana Mascareñas (kp la francan «Mascareignes♐»).

4) En la beletro rusa de la 19ª jc Lampourdos plurloke aperis kiel nomo greka (Грек Лампурдос подлец … — Щедрин♐). — Oni proponis konjekton Lampurdan laŭ loknomo Katalunia; mi juĝus pli amuza enŝovi maloftan similsonan radikon Zamenhofan (laberdano = peklita moruo).

5) Portugale Souza (en la moderna skribo: Sousa; prononcata [soŭzɐ], aŭ Lisbone [sozɐ]) estas la nomo de la plej antikva nobela familio Iberia; hispane al ĝi respondas SosaSoza.

El tioj sekvas jenaj formoj H kaj S:

H: Don Fernando de Ibarra, Figueroa, Mascareñas, Lampurdan y Souza

S: Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa.

(Kie kaj kiom da konjunkcioj y konvenas lasi? Volonte mi metus konjunkcion en la mezon, inter la partoj patra kaj patrina, kiel en la nomo de Korteso:

Fernando (!) Cortés×{de Monroy} y Pizarro×Altamirano;

tamen la guberniestro havas neparan nombron de familinomoj; manke de alia argumento mi metis ĝin finen simple ĉar tio ŝajnas al mi pli belsona, kaj konformas al la korekto fare de H.)

Nomo angla

Kuriozan problemon prezentas la angla familinomo Sir Walter Raleigh (1552–1618) en ĉap. 18ª, kiun Lanti’ transskribis per «Rali»; la legisto de franca aŭdiolibro ĝin naive voĉlegas /ralεg/; nu, la prononco /raleĥ/ tiuepoke estus jam arĥaika, sed ne tute malebla. Laŭ mia vortaro,[180] ĝi estas voĉlegenda /'rɔ:lɪ/, se temas pri la persono menciita en «Kandido»; /'rælɪ/, se temas pri la bicikloj Ra­leigh bycicles aŭ nomo de ŝipo; /'rɑ:lɪ/ kiam temas pri loknomo aŭ en kelkaj aliaj okazoj.

Tamen malprobablas ke la Eldorada sinjoro loĝanta en izolita lando kaj parolanta keĉue prononcus la nomon laŭ la normo de la mezo de la 20ª jc. La angla prononco el la epoko Ŝekspira diferencis kaj disde tiu de la epoko Voltera, kaj disde la moderna. Sed ekzistas samtempa transskribo hispana♐: Rale, iom simila al la oficiala latinigo «Gualtherus Ralegh»♐.

(Iuj probable vidos en tio argumenton kontraŭ transskriboj; tamen ankaŭ la anglaj formoj skribaj de tiu nomo varias: Rawley, Ralegh, Ralagh, Rawleigh… La koncernulo mem preferis la skribformon Ralegh. Voltero en sia manuskripto skribis Raleig.)

La asimilitajn formojn de la propraj nomoj, aperantaj en la verko, donas la resuma Nomtabelo ĉe la fino de la bitlibro. Tie vi trovos, unue, la asimilitan formon, uzatan en ĉi tiu traduko; en la dua kolumno, la transskribon Lantian; kaj poste, la originalan skribon francan aŭ alinacian (por la nefrancaj nomoj).

Patino

Baronidino Kunegundo

El la 125 aperoj de la nomo Cunégonde en V, 38 aperojn antaŭas la titolo Mlle (fraŭlino). Laŭ la moderna tendenco mi iom malplioftigis tiun titoladon (la rusa traduko [R] ĝin plene forigas); tamen regermanigo, kaj principe la regermanigo laŭ la paroletiketo de la 18ª jc, postulus ne nur pli oftan titoladon, sed ankaŭ ŝanĝon de la titolo: en G la protagonistino neniam aperas kun la burĝa titolo ‹fraŭlino› (Fräulein), sed nur kun ‹baronidino› (Barones[s]). Eĉ en la 20ª jc mi vidis, kiel zorge la germanaj sciencistoj mencias la titolojn en ia Herr Prof. Dr. Faustus; tiom pli tio devis validi pri la nobeltitoloj en la 18ª jc.

вернуться

[180]

Daniel Jones: Everyman’s English Pronouncing Dictionary (1956).