Выбрать главу

Por minimumigi tiajn ĝenajn ŝaltojn mi prezencigis ankaŭ la interajn preteritojn (ĉi-supre markitajn per graseta kursivo); Lanti’ faris inverse, li preteritigis la tutan unuan prezencan pecon, kaj ŝaltis la historian prezencon nur ekde «La bona Jakobo kuras por helpi al li…».

Simile, en la franca verboformo dit konfuziĝas ‹diras› kaj ‹diris›. Mi en S (samkiel P kaj R) tradukas ĝin as-tense, se ĝi najbaras pecon prezencan; L ĝin tradukas is-tense:

V: Elle court sur-le-champ à Candide: «Fuyez, dit-elle, ou dans une heure vous allez être brûlé.»

L: Tuj ŝi kuras al Kandid: «Forkuru, ŝi diris, aŭ post unu horo vi estos bruligata».

P: Następnie, stara pędzi co tchu do Kandyda:

— Uciekaj — powiada — lub za godzinę będziesz spalony żywcem.

S: Tuj ŝi hastas al Kandido:

— Fuĝu, — ŝi diras, — aŭ post horo vi brulos sur ŝtiparo (ĉap.13ª).

Kial mi traktas la historian prezencon en la sekcio pri malperfektivo? Ĉar, kiel trafe rimarkigis Kaloĉajo[173], «La prezenco do ne estas tempo, sed aspekto». Historia prezenco estas emfaza speco de malperfektivo, maniero prezenti epizodon per mozaiko el daŭraj faroj, simile al bildrakonto.

Imperfekto (t.e. imparfait)

Franclingve imperfekto estas la plej evidenta rimedo por esprimi malperfektivon. En Esperanto malperfektivan signifon preteritan havas la is-tenso de daŭrveboj. Por esprimi malperfektivon de rezultverboj necesas uzi specialajn rimedojn.

Estas bontona admiri la imperfektojn ĉe Flobero kaj Prusto[174]; la tradukoj slavaj (P, R — kaj S) konsekvence esprimas la malperfektivan valoron de imperfekto; la tradukoj ĝermanaj ne malpli konsekvence ĝin ignoras. Ankaŭ Lanti’ plene ignoras la imperfektojn Volterajn.

Estkiel ekzemplon ni prenu la tradukojn de la franca verbo dire (diri). Preterite ĝi aperas 41-foje en la imperfekta formo disait, 327-foje en la aorista aŭ perfektuma formo dit, a dit. Ĉiujn ĉi tiujn formojn Lanti’ tradukas per la simpla diris; ĉar ‹diri› estas rezultverbo, tia traduko estas perfektiva kaj egalas al la franca dit.

Imperfekto ripeta (habitualo kaj iterativo)

Habitualo aperas jam en la 1ª ĉapitro — prezentante Pangloson, Voltero diras:

V: «Il est démontré, disait-il, que…»

L: „Estas pruvite, li diris, ke…“

S: — Estas pruvite, — li diradis, — ke…

Ne temas pri specifa okazo en kiu Pangloso diris ion, temas pri lia kutima rekantaĵo, kiu aperas kiel parto de lia portreto. Tiun signifon Zamenhofo esprimas per diradis: «tiuj, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn» [Marta]. Tia malperfektivo estas eĉ Fundamenta: «Li ĉiam diradis al mi la veron» [FE §24].

Kaj jen iterativo (ĉap.18ª):

V: Cacambo expliquait les bons mots du roi à Candide

L: Kakambo klarigis la spritajn vortojn de la reĝo al Kandid

S: Kakambo tradukadis al Kandido la spritaĵojn de la reĝo.

Kakambo ne solfoje resume klarigis la spritaĵojn, li dum la tuta vespermanĝo fojon post fojo, ade tradukadis.

V: — Où me mènes-tu? où allons-nous? que ferons-nous sans Cunégonde? disait Candide.

L: — Kien ci kondukas min? kien ni iras? kion ni faros sen Kunegond? diris Kandid.

S: — Kien ci min kondukas? Kien ni iru? Kion ni faros sen Kunegundo? — demandadis Kandido (ĉap.14ª).

Konfuzita kaj perpleksa, Kandido ne prezentas siajn demandojn per unu bloka diro, li dise kaj senorde ŝutas senrilatajn demandojn.

Cetere, krom imperfekto, tian malperfektivon povas esprimi ankaŭ aliaj lingvaĵoj, ekz‑e (ĉap.2ª):

V: Il eut beau dire que les volontés sont libres…

L: Li vane diris, ke liberaj estas la voloj …

S: Vane li diradis, ke la voloj estas liberaj …

Ago anta (aŭ ata)

V: Le soleil se couchait.

A: The sun was now on the point of setting when…

L: La suno malleviĝis.

S: La suno estis subiranta (ĉap.16ª)

‹Malleviĝi› estas rezultverbo, tial malleviĝis indikas agon plenumitan, perfektivon (le soleil s’était couché). Tio estas mistraduko.

V: j'inspirais déjà de l'amour; ma gorge se formait

L: mi jam sentigis amon, mia brusto formiĝis

S: mi jam inspiradis amon, mia brusto estis formiĝanta (ĉap.11ª)

V: On y équipait une flotte, et on y assemblait des troupes pour mettre à la raison …

L: Ĉi tie oni ekipis ŝiparon por milite prudentigi…

S: Tie estis ekipata ŝiparo kaj arigata trupo por prudentigi… (ĉap.10ª).

Uzo de daŭrverbo

Ofte sufiĉas anstataŭigi rezultan verbon per la responda daŭrverbo (ekz‑e ‹diris› → ‹parolis›[175]):

V: Candide, chemin faisant, disait à Martin: (…)

L: Irante, Kandid diris al Marten: (…)

S: Survoje Kandido jene parolis al Marteno: (…)

«Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Pangloso» (ĉap.10ª); tiu «multa rezonado» rezultigas multajn imperfektojn, kiujn mi tradukas per daŭrverboj: disait, disait, répliquait, disaitparolis, parolis, persvadis, parolis.

V:«Il faut bien, disait-il, que les hommes aient un peu corrompu la nature, car … — Tout cela était indispensable, répliquait le docteur borgne … »

L: — Ŝajnas, li diris, ke la homoj iom difektis la naturon, ĉar … — Ĉio tio estis nepre necesa, rebatis la unuokula doktoro …

вернуться

[173]

K. Kalocsay: Vojaĝo inter la tempoj. Stafeto, 1966, p. 40.

вернуться

[174]

G. Flaubert, M. Proust. Interalie, «la uzado de la aspektvalora imperfekto larĝe malvolviĝis en la skriba franca lingvo ĉefe post Flaubert (“Madame Bovary” 1856)» [PAG §98].

вернуться

[175]

Probable al iuj esperantistoj tia uzo de ‹parolis› por esprimi malperfektivon ŝajnos stranga. Ĝi tamen havas sian tradicion en Esperanto, ekz‑e en «Faraono» [3:5]:

— Ĉu vi ne rimarkis — parolis altrangulo al altrangulo – ke la tagoj…

Kaj eĉ franclingve tio ne maleblas:

Ainsi parlait Booz dans le rêve et l'extase… Tiel Boaz’ parolis en sonĝo kaj ekstazo… [V. Hugo / K. Kalocsay]