Выбрать главу

2. Kandido trafas inter la bulgarojn

Forpelite el la tera paradizo, Kandido longe piediris sencele, plorante, levante la okulojn al la ĉielo kaj ofte turnante ilin al la plej bela el la kasteloj, kie loĝas la plej bela el la baronidinoj. Ne manĝinte li sin kuŝigis meze de kampo inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj.

Je la sekva tago Kandido, tute frostite, sen mono, mortante pro malsato kaj laco, sin trenis al la najbara urbo nomata Valdberghofdikdorf.[21] Malgaje li haltis ĉe la pordo de drinkejo. Tie lin rimarkis du blue vestitaj viroj.[22]

— Kamarado, — diris unu, — jen estas junulo belstatura kaj konvene alta.

Ili aliris Kandidon kaj tre ĝentile lin invitis tagmanĝi.

— Sinjoroj, — kun ĉarma modesto diris al ili Kandido, — vi min tre honoras, sed mi ne havas monon por pagi mian parton.

— Ha, sinjoro, — diris al li unu el la bluuloj, — la personoj kun tiaj eksteraĵo kaj boneco kiel la viaj neniam pagas: ja vi estas 5 futojn kaj 5 colojn alta,[23] ĉu?

— Jes, sinjoroj, tiom estas mia alto, — diris Kandido riverencante.

— Nu, sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton, sed ni ne konsentos, ke tia homo, kia estas vi, restu sen mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.

— Vi pravas, — diris Kandido, — tion al mi ĉiam instruis majstro Pangloso, kaj mi klare vidas, ke ĉio estas plej bona.

Oni petas, ke li akceptu kelkajn talerojn; li prenas ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni ĝin rifuzas kaj lin altabligas.

— Ĉu tutkore vi amas…?

— Ho jes, — li respondas, — tutkore mi amas baronidinon Kunegundo.

— Ne, — diris unu el la sinjoroj, — ni vin demandas, ĉu tutkore vi amas la reĝon de la bulgaroj?[24]

— Neniel, — diris Kandido, — ja mi neniam lin vidis.

— Nu, li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni devas trinki pro lia sano.

— Ho, tre volonte, sinjoroj.

Kaj li trinkas.

— Sufiĉas, — diras al li la bluuloj. — De nun vi estas heroo de la bulgaroj, nia apogo, nia bastiono, nia defendanto; via kariero estas aranĝita, kaj certa estas via gloro.

Tuj oni katenas liajn piedojn kaj lin kondukas en la regimenton. Oni lin igas sin turni dekstren, maldekstren, eltiri la ŝargostangon[25], remeti la ŝargostangon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li 30 bastonbatojn[26]; sekvatage li plenumas la ekzercojn iom malpli malbone kaj ricevas nur 20 batojn; la postmorgaŭon, nur 10, kaj liaj kamaradoj lin rigardas kiel junan mirindulon.

Konsternite, Kandido ankoraŭ ne tute klare komprenis sian metion de heroo. Iun belan printempan tagon li decidis promeni, kaj ekpaŝis rekte antaŭen, opiniante, ke laŭplaĉe uzi siajn krurojn estas natura rajto de la genro homa, samkiel de la kreitaro besta. Apenaŭ li trairis 9 kilometrojn, kiam kvar aliaj herooj, 6 futojn[27] altaj, lin kuratingas, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni lin jure demandis, ĉu li preferas pasi 36 fojojn sub la vergoj de la tuta regimento, aŭ ricevi 12 kuglojn en la cerbon.

Vane li diradis, ke la voloj estas liberaj, kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon — fine li devis elekti. Li do decidis, per la Dia dono nomata libero, ke li ricevos la vergadon.

Li eltenis du trapasojn. La regimento konsistis el 2.000 homoj; li do ricevis 4.000 vergobatojn, kiuj malkovris liajn muskolojn kaj nervojn de la nuko ĝis la postaĵo. Kiam estis komencota tria trapaso, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni prefere frakasu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn, oni lin genuigas.

Tiumomente pretere pasas la reĝo de la bulgaroj, li demandas pri la krimo de la kondamnito; ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis el ĉio raportita pri Kandido, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis Kandidon kun indulgemo laŭdota en ĉiuj gazetoj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Bonkora kuracisto en tri semajnoj resanigis Kandidon per ŝmiraĵoj rekomenditaj de Dioskorido.[28] Li jam havis iom da haŭto kaj povis piediri, kiam la reĝo de la bulgaroj ekmilitis kontraŭ la reĝo de la abaroj.

3. Kiel Kandido eskapis el inter la bulgaroj kaj kio li fariĝis

Neniam estis io pli bela, pli eleganta, pli brila, pli bonorda ol la du armeoj.[29] La trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la pafilegoj formis harmonion, antaŭe neniam aŭditan en Infero. Unue la pafilegoj ambaŭflanke terenfaligis po proksimume 6.000 homojn; poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo proksimume 9 aŭ 10 mil kanajlojn, kiuj malpurigadis ĝian supraĵon. Ankaŭ la bajoneto estis la sufiĉa kialo por la morto de kelkaj miloj da homoj. Sume oni buĉis eble 30.000 homojn. Dum tiu heroa buĉado Kandido, tremante kiel vera filozofo, sin kaŝis tiel bone kiel li povis.

Fine, kiam la du reĝoj, ĉiu en sia propra tendaro, ordonis kanti Tedeumon, li decidis ke prefere li foriru kaj rezonadu pri efikoj kaj kaŭzoj en iu alia loko. Paŝante sur amasoj da mortintoj kaj mortantoj, li atingis apudan vilaĝon; ĝi estis cindrigita; ĝi estis vilaĝo abara, bruligita de la bulgaroj laŭ la leĝoj de la internacia juro.[30] Jen ĉi tie trapikitaj maljunuloj rigardis morti buĉitajn virinojn, tenantajn siajn infanojn ĉe la sangantaj mamoj; jen tie junulinoj kun tratranĉitaj ventroj, satiginte la naturajn bezonojn de kelkaj herooj, estis ellasantaj la lastan spiron; jen aliaj, duone bruligitaj, petegis ke oni ilin finmortigu. Cerbaĵoj estis disĵetitaj sur la tero inter dehakitaj kruroj kaj brakoj.

Kandido forkuregis en alian vilaĝon; ĝi apartenis al la bulgaroj, kaj la abaraj herooj ĝin traktis sammaniere. Plu paŝante inter ruinoj sur konvulsiantaj korpoj, Kandido finfine eliĝis ekster la militejon, portante negrandan manĝoprovizon en la tornistro, kaj la amon al Kunegundo en la koro.

La manĝoprovizon li finkonsumis ĝuste kiam li atingis Holandon; sed ĉar iam li aŭdis la famon, ke en tiu lando la homoj estas riĉaj kaj piaj, li ne dubis, ke oni traktos lin tiel bone, kiel li estis traktata en la kastelo de lia barona moŝto antaŭ la forpelo pro la belaj okuloj de Kunegundo.

Li almozpetis ĉe kelkaj gravaj personoj, kiuj respondis, ke se li daŭrigos tiel konduti, oni lin enŝlosos en pundomo por instrui al li decan konduton.[31]

Poste li sin turnis al viro, kiu ĵus en granda kunveno tutan horon paroladis pri bonfarado.[32] Malrekte lin rigardante, la oratoro diris:

— Kial vi venis ĉi tien? Ĉu kaŭze de la Bona Afero?[33]

— Sen sufiĉa kaŭzo ne ekzistas efiko, — modeste respondis Kandido. — Ĉio estas interligita per ĉeno da necesaĵoj kaj aranĝita por la pleja bono. Necesis, ke oni forpelu min de apud baronidino Kunegundo, ke mi estu vergata, kaj ke mi almozpetu panon ĝis mi povos ĝin perlabori; ĉio ĉi tio ne povis okazi alie.

— Hej amiko, — diris al li la oratoro, — ĉu vi kredas, ke la Papo estas Antikristo?

— Ĝis nun mi nenion pri tio aŭdis, — respondis Kandido; — sed ĉu li estas tiu aŭ ne, tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke al mi mankas pano.

— Ci ne meritas manĝi panon! — ekkriis la predikanto. — For, fripono, for, malŝatindulo, neniam proksimiĝu al mi.

La edzino de la oratoro, elrigardinte tra la fenestron, kaj ekvidinte homon, kiu dubas ĉu la Papo estas Antikristo, elverŝis sur lian kapon plenan… Ho Ĉielo! Ĝis kia grado leviĝas ĉe virinoj la religia fervoro!

вернуться

[21]

Parodia loknomo, sensenca kombino el rekoneblaj partoj de germanaj loknomoj: Wald (arbaro), Berg (monto), dick (dika), Dorf (vilaĝo). — S.

вернуться

[22]

Aludo al la Prusiaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon.

вернуться

[23]

Prusie tio estus 170 cm, france 175½ cm. — S.

вернуться

[24]

La reĝo de la bulgaroj: aludo al Frederiko la 2ª de Prusio; la bulgaroj = la prusianoj; la abaroj = la francoj. Voltero verkis «Kandido»n dum la Sepjara milito (1756–1763).

вернуться

[25]

En tiu epoko la soldatoj bezonis ŝargostangon por ŝargi la pafilon. — L.

вернуться

[26]

La punvergado estis tiutempe uzata en la Prusia armeo. — L.

вернуться

[27]

188 cm (vidu [23] kaj la sekcion pri Futoj kaj coloj). — S.

вернуться

[28]

Malnovgreka kuracisto (1ª jc). — L.

вернуться

[29]

Ĉi tiu alineo probable parodias La militarton, franclingvan poemon en 6 kantoj fare de Frederiko la 2ª de Prusio («L’art de la guerre». Berlino, 1750).

вернуться

[30]

Voltero mokas pri la emo de la fruaj teoriistoj de la internacia juro — ekz‑e Hugo Grocio (Grotius) — enleĝigi tion, kion oni ne povus realisme malpermesi: disrabadon, sklavecon ktp. — S.

вернуться

[31]

Almozado estas malpermesita en Nederlando. — S.

вернуться

[32]

Temas pri pastoro. — L.

вернуться

[33]

Ĉi tie Voltero ludas per la notora polisemio de la franca lingvo. France «y êtes-vous pour la bonne cause?» egale bone povas signifi «Ĉu vi venis por la Prava Afero?» (la senco celata de la pastoro) aŭ «Ĉu vi venis pro grava (≈sufiĉa) kaŭzo?» (tiel ĝin miskomprenas Kandido). Ni ne scias en kiu(j) lingvo(j) interparolis Kandido kaj la pastoro, sed germane aŭ esperante tia miskompreno ne okazus. — S.