Выбрать главу

» Mi fianĉiniĝis al la suverena princo de Masso-Kararo.[66] Kia princo! Egale bela kiel mi, knedita el mildo kaj plaĉo, brilanta per sprito kaj brulanta pro amo; mi lin amis kiel oni amas unuafoje, adore kaj malmodere. La geedziĝofesto estis preparita kun nepriskribeblaj lukso kaj pompo, estis kontinuaj festoj, turniroj, komikaj operoj; tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu estis malfuŝa.

» Kiam proksimis jam la momento de mia feliĉo, unu maljuna markizino, iama amdonantino de mia princo, lin invitis ĉe sin por trinki ĉokoladon; malpli ol du horojn poste li mortis en teruraj konvulsioj.

» Sed tio estis nur bagatelo. Mia patrino, malesperigite, kvankam ja malpli afliktite ol mi, decidis por kelka tempo forlasi la lokon tiom fatalan. Ŝi havis tre belan bienon apud Gaeto[67]; ni ekvojaĝis per tiea galero, orumita kiel la altaro de la baziliko «Sankta Petro» en Romo. Jen korsara ŝipo el Saleo[68] impetas al ni kaj nin kaperas; niaj soldatoj sin defendas laŭ la kutimo de la soldatoj de l’ Papo: ili ĉiuj surgenuiĝas, formetas siajn armilojn kaj petas la korsarojn pri absolvo in articulo mortis.[69]

» Tuj la maŭroj malvestas ilin ĝisnude kiel simiojn, kaj ankaŭ mian patrinon, ankaŭ niajn akompanantinojn kaj ankaŭ min. Mirinde lerte tiuj sinjoroj malvestas homojn; sed pleje min surprizis, ke al ni ĉiuj ili metis fingron en tiun lokon, kien ni, virinoj, ordinare lasas meti al ni nur klistertubon. Tiu ceremonio ŝajnis al mi tre stranga; tiel maltaŭge juĝas pri aferoj homo neniam forlasinta sian paroĥon. Poste mi eksciis, ke tiamaniere ili kontrolis, ĉu ni kaŝis tie juvelojn; tio estas kutimo starigita jam de pratempo ĉe la civilizitaj nacioj, kies ŝipoj krozas sur la maroj. Inter aliaj, la piaj kavaliroj de la Malta Ordeno neniam malatentas tiun kutimon, kiam ili kaptas turkojn kaj turkinojn; ĝi estas leĝo de la internacia juro, kiun oni neniam malobeis.

» Mi ne diros al vi, kiom penige estas por princidino iĝi sklavino kondukata al Maroko kun sia patrino; vi facile povas imagi kiom ni suferis en la korsara ŝipo. Mia patrino ankoraŭ estis tre bela; niaj akompanantinoj, niaj simplaj ĉambristinoj havis pli da allogoj ol oni povas trovi en tuta Afriko; rilate min, mi estis rava, mi estis la belo, la ĉarmo mem kaj mi estis virga; tia mi ne restis longe: tiun floron, rezervitan por la bela princo de Masso-Kararo, forrabis la korsara kapitano; li estis abomena negro, kiu eĉ opiniis, ke li faris al mi grandan honoron. Mirindas, kiel princino Palestrina kaj mi trovis eksterordinaran forton por elteni ĉion, kion ni spertis ĝis nia alveno en Marokon! Sed sufiĉas pri tio; tiuj aferoj estas tiom ordinaraj, ke ili ne estas priparolindaj.

» Kiam ni venis Marokon, la lando estis dronanta en sango. Kvindek filoj de imperiestro Mulaj-Ismaelo[70] havis ĉiu sian partion; kio fakte okazigis kvindek civilajn militojn — de nigruloj kontraŭ nigrulojn, de nigruloj kontraŭ brunulojn, de brunuloj kontraŭ brunulojn, de mulatoj kontraŭ mulatojn — estis senĉesa hombuĉado tra la tuta imperio.

» Apenaŭ ni elŝipiĝis, nin tuj atakis bando da negroj el partio malamika al tiu de mia korsaro por forpreni lian rabaĵon. Post la briliantoj kaj la oro, la plej altvalora parto de la predo estis ni. Antaŭ miaj okuloj okazis batalo tia, kian oni neniam vidas en via malvarma Eŭropo. La nordaj popoloj ne havas sufiĉe ardan sangon; ili ne havas tian pasiegon por virinoj kia estas ordinara en Afriko. Ŝajnas, ke viaj eŭropanoj havas lakton en la vejnoj; en tiuj de la loĝantoj de Atlaso kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro. Por decidi al kiu ni apartenos, tiuj homoj batalis kun la furiozo de la leonoj, de la tigroj kaj de la serpentoj tieaj. Iu maŭro kaptis mian patrinon je la dekstra brako, la leŭtenanto de mia kapitano ŝin tenis je la maldekstra; maŭra soldato kaptis unu ŝian kruron, unu el niaj rabistoj tenis la alian. Momenton poste preskaŭ ĉiujn niajn akompanantinojn tiel distiradis po kvar soldatoj.

» Mia kapitano min ŝirmis per sia brusto; li svingadis sian jataganon kaj mortigadis ĉiujn spitantajn lian furiozon. Fine, ĉiuj niaj italinoj kaj mia patrino pereis disŝirite, distranĉite, buĉite en la batalo de la monstroj elŝirantaj ilin unuj de la aliaj. La kaptitoj kaj la kaptintoj, la soldatoj, matrosoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, mulatoj, kaj ankaŭ mia kapitano, ĉio estis mortigita, kaj mi restis duonviva sur amaso da kadavroj. Oni scias, ke similaj scenoj okazadis en la tuta lando, sur la etendaĵo pli ol milkilometra, kaj ĉe tio oni neniam preterlasis iun el la ĉiutagaj 5 preĝoj, ordonitaj de Muhamado.

» Kun granda peno mi min eltiris el sub tiom da sangantaj kadavroj amasiĝintaj, kaj min trenis sub grandan oranĝarbon ĉe proksima rivereto; tie mi falis pro teruro, pro laciĝo, pro abomeno, pro malespero kaj malsato. Baldaŭ mia senfortiĝo ebligis al mi dormon, kiu pli similis svenon ol ripozon.

» Mi estis en tia stato el malforto kaj senkonscio, inter morto kaj vivo, kiam mi sentis min premata de io moviĝanta sur mia korpo; mi malfermis la okulojn kaj vidis blankulon kun agrabla vizaĝo, kiu ĝemetis kaj murmuris:

» — O che sciagura d’essere senza coglioni! [71]

12. Pluaj misaventuroj de la maljunulino

» Mirigite kaj ravite aŭdi la lingvon de mia patrujo, kaj ne malpli surprizite de la diro de tiu viro, mi respondis, ke ekzistas malfeliĉoj pli grandaj ol tiu, pro kiu li ĝemas; per malmulte da vortoj mi lin sciigis pri la abomenaĵoj de mi spertitaj, kaj denove mi svenis. Li min portis en najbaran domon, ordonis ke oni min enlitigu, donu al mi por manĝi, servis al mi, min konsolis, flatis, diris ke neniam li vidis ion pli belan ol mi, kaj ke neniam li tiom bedaŭris tion, kion neniu al li redonos.

» — Mi naskiĝis en Napolo, — li diris al mi. — Ĉiujare oni kastras tie du-tri mil knabojn; unuj pro tio mortas, aliaj akiras voĉon pli belan ol la virinaj, iuj venas al la direktilo de ŝtatregado.[72] Min oni operaciis tre sukcese, kaj mi estis muzikisto en la kapelo de princino Palestrina.

» — De mia patrino! — mi ekkriis.

» — De via patrino? — li ekkriis plorante. — Kio? Ĉu vi estus tiu juna princidino, kiun mi edukis ĝis ŝia 7ª jaro, kaj kiu jam esperigis iĝi tiom bela, kiom estas vi?

» — Estas mi mem; mia patrino kuŝas je kvarcent paŝoj de ĉi tie, dishakite en pecojn, sub amaso da kadavroj…

» Mi rakontis al li ĉion, kio min trafis; ankaŭ li rakontis siajn aventurojn, kaj interalie ke kristana regno[73] lin sendis al la reĝo de Maroko, por fari kun tiu monarĥo kontrakton laŭ kiu Maroko ricevos pulvon, pafilegojn kaj ŝipojn por helpi detrui la komercon de aliaj kristanoj.

» — Mia misio estas plenumita, — diris la bona eŭnuko. — Mi estas enŝipiĝonta por Seŭto, kaj mi vin revenigos en Italion. Ma che sciagura d’essere senza coglioni!

» Kortuŝite kaj larmokule mi lin dankis; sed anstataŭ en Italion, li min kondukis en Alĝerion kaj vendis al ties landestro, nomata dejo. Baldaŭ poste la pesto, kiu rondiris Afrikon, Azion kaj Eŭropon, ekfuriozis en Alĝerio. Vi vidis tertremon; sed, baronidino, ĉu vi spertis peston?

— Neniam, — respondis Kunegundo.

— Se vi ĝin spertus, — daŭrigis la maljunulino, — vi agnoskus, ke ĝi superas tertremon. Ĝi oftas en Afriko; ankaŭ min ĝi trafis. Kia sorto por papidino, 15-jara — en 3-monata daŭro sperti malriĉon, sklavecon, seksperforton preskaŭ ĉiutage, vidi sian patrinon kvaronigita, suferi malsaton kaj militon, kaj morti de pesto en Alĝero! Nu, min la pesto ne mortigis; sed mia eŭnuko, la dejo kaj preskaŭ la tuta haremo pereis.

вернуться

[66]

Iama dukujo, kaj nun provinco (itale provincia di Massa-Carrara) en la regiono Toskanio. La provinca ĉefurbo estas Masso, sed oni decidis enmeti en la oficialan nomon ankaŭ Kararon (Carrara), kiu estas preskaŭ samgranda (kaj kies asimilita nomo aperas en PIV) kaj fama pro la Karara marmoro. — S.

вернуться

[67]

Havena urbeto ĉe la Tirena maro, je 110 km de Romo kaj 70 km de Napolo. Latine Gajeta, itale Gaeta, Napole Gaieta. — S.

вернуться

[68]

Urbo en Maroko, nun parto de la Rabata aglomeraĵo, tiutempe ĝi estis pirata respubliko.

вернуться

[69]

Voĉlegu [artíkulo]. Latine: ‹en la minuto de l’ morto›. Teĥnika termino de la Romkatolika eklezio por antaŭmorta pekliberiga rito. Nur katolika pastro rajtus ĝin plenumi, sed en la paniko la katolikaj soldatoj petas pri tio islamajn korsarojn. — S.

вернуться

[70]

Tiu imperiestro regis de la j. 1672 ĝis 1727. La nombro de liaj gefiloj estis nekalkulebla. La lastajn jarojn de lia reĝado tumultigis la ribelo de liaj filoj.

вернуться

[71]

Itale: «Ho, kia malfeliĉo esti sen testikoj!»

вернуться

[72]

Aludo al Karlo Broski (itale: Carlo Broschi) alnome Farinelli (1705–1782). Li estis kastrita kaj fariĝis unu el la plej famaj kantistoj de Italio. En 1736 li iris en Hispanion, fariĝis favorato de reĝoj Filipo la 5ª kaj Ferdinando la 6ª kaj ludis tre gravan rolon politikan. — L.

вернуться

[73]

Dum la milito pri la Hispania heredo, pluraj kristanaj regnoj (Portugalio interalie) petegis la helpon de Mulaj-Ismaelo. — L.