Ili plutranĉis la legomojn silente. Mia patrino ekstaris. “Nu, ne utilas maltrankviliĝi pro tio, kio ne nepre okazos. Kiom da tempo vi bezonas ankoraŭ por finmueli tiun grenon, Bivana , tiel tikle kaj tuŝete kaj ludete, ke mi perdas ĉian paciencon? Vi ne faris sufiĉe por nutri mortantan kokinon. Rapidu, knabino, mi volas ekhejti la fornon.”
Mi saltetis kulposente kaj komencis frotigi la muelŝtonon kontraŭ ĝia bazo kun nova energio. Fakte, mi estis revanta. De kiam mi estis malgranda mi ĉiam aŭdis pri la mita reĝo Kunobelinos en la oriento, kiu estas fabele riĉa kaj manĝas de arĝentaj teleroj venintaj la tutan vojon el Romo. Mi apenaŭ povis imagi la vivon kiam ne plu estos la reĝo Kunobelinos .
Miaj brakoj doloris kaj la muelado ankoraŭ ne estis finita, kiam envenis mia amikino Elvisa kun siaj akvositeloj. “Ĉu vi venas ĉerpi akvon?” ŝi demandis.
“Ĉu vi preskaŭ finis?” mia patrino diris al mi. “La spiritoj protektu nin! Ĉu nur tiom vi faris? Ni malsatmortus sen ia dubo, se ni dependus de vi por niaj manĝaĵoj. Vi ne moviĝos el ĉi tiu domo ĝis mi vidos tiun poton plena je faruno.”
“Mi atendos vin,” Elvisa diris afable. Ŝi estis la filino de Alaŭnos , la frato de mia onklino, kiu loĝis sur la alia flanko de la monteto. Ŝi sufiĉe similis lin: kiel li, ŝi havis tolereman, ne tro postulan aliron al la vivo, kaj serĉis la amuzan flankon en ĉio. Foje mi demandis min, ĉu ŝi ne trovas min iom teda. Estis vere, ke ŝi kelkfoje incitiĝis, kiam mi ne komprenis unu el ŝiaj ŝercoj, sed ŝi ĉiam forgesis la aferon tuj poste.
Ni ne estis aparte intimaj kiel infanoj, ĉar mi preferis ludi kun Kaljakos , dum ŝi ĉiam impetis post siaj pli grandaj fratoj. Plenkreskante, ni nun trovis pli da komunaj interesoj, kvankam duone surprizis kaj flatis min ŝia evidenta preteco amikiĝi kun mi, kaj mi demandis min, ĉu ne temas pri eraro. Mi ne plu ĝuis la antaŭan intimecon kun mia kuzo, kiu nun pasigis sian tempon ĉefe kun aliaj samaĝaj knaboj, kaj liaj fratinoj estis amikinoj pli de Vinda ol de mi.
Spronate de la perspektivo akompani Elvisa n al la rivero, mi laboris pli entuziasme, kaj baldaŭ povis montri al mia patrino monteton da grajneca bruna faruno. “Mi ne vidis vin puŝi tiun ŝtonon tiel rapide dum la tuta mateno,” estis ŝia komento. “Do, ekiru nun kaj ne restu tie la tutan tagon. Necesas sarki la hordeon, se ni ne volas kreskigi kampon da herbaĉoj.”
“Mi kaj panjo eliros frue morgaŭ matene por tranĉi alnobranĉojn,” Elvisa anoncis, dum ni marŝis malsupren, svingante niajn sitelojn. “Ĉu vi venos kun ni?”
“Mi venos,” mi promesis, “se panjo permesos. En ĉi tiu momento ŝi tiom kriaĉas, ke ŝi timigus la korvojn.”
Venis vespero antaŭ ol mi kuraĝis aludi al la temo. Neatendite, mia patrino ŝajnis sufiĉe kontenta pri la afero. “Vi havas bonan ŝancon nun, kaj vi multe lernos de la patrino de Elvisa , se vi uzos viajn okulojn. Neniu en la vilaĝo scias pli ol ŝi, kiam temas pri miksado de koloroj, kaj kiel fiksi ilin al la lano. Estu certa fari ĉion, kion ŝi diros al vi, kaj eble ŝi invitos vin alifoje.”
La patrinon de Elvisa , Svadva n, oni konis en la tuta vilaĝo pro ŝia lerteco pri tinkturado. Ŝiaj koloroj estis ĉiam aparte brilaj kaj puraj, kaj ŝi sciis, kiel fari la pli malfacilajn tinkturojn: la bluon kaj la ruĝon, kiujn la plejmulto el la homoj eĉ ne kuraĝis provi. Mi ofte vidis virinojn el la vilaĝo, kiuj pretermarŝis nian heĝon portante faskojn de jam ŝpinita lano, por ke ŝi tinkturu ilin kontraŭ kompenso de koko aŭ korbo da ovoj.
Mi pasigis la postan tagon kun Elvisa kaj Svadva en la arbaretoj apud la rivero, kie mi kun plezuro tranĉis la alnobranĉojn kaj forigis la sekigotan ŝelon. Temis pri nur la unua el multaj ekspedicioj, ĉe kiuj mi akompanis ilin tiusomere por rikolti foliojn, florojn, radikojn, berojn, ŝelojn, kaj ĉiun alian parton de planto, pri kiu oni havus esperon persvadi ĝin liberigi sian kaŝitan koloron por tinkturi lanon aŭ linon. Multajn posttagmezojn mi pasigis ĉe ilia domaro, babilante kun Elvisa dum ni tralaboris monton da ŝeloj aŭ radikoj, kiujn ni devis tranĉi en tute malgrandajn pecetojn antaŭ ol trempi ilin en pluvakvo. Se entute eblis, Svadva insistis pri pluvakvo por siaj tinkturoj, ĉar laŭ ŝi, per riverakvo ne ekzistus espero fiksi la kolorojn unuforme. Sed ŝi uzis riverakvon por la fina lavado, do estis pli simple fari la boligadon kaj trempadon ĉe la riverbordo. Elvisa kaj mi pasigis tie multajn somerajn posttagmezojn, prizorgante la fajron sub la kaldrono por ke la kolora miksaĵo daŭre boletu je la ĝusta intenseco.
Kompreneble, mi jam konis la plejmulton el la pli uzataj tinkturplantoj – la virinoj de mia vilaĝo fieris pri sia kapablo produkti kolorajn teksaĵojn kun desegnoj de strioj kaj kvadratoj – sed Svadva havis fundon da sekretaj scioj, kiu superis ĉion, kion mi akiris de mia patrino. Ŝi povis diri, kiun planton oni plej verŝajne trovos en la ombro de difinita arbo, kiujn oni prefere pluku en la frua mateno aŭ dum la malkreska fazo de la luno, kiun oni tranĉu nur per osta tranĉilo. Nur flarante la kaldronon, ŝi povis taksi kiam venis la momento por kirli ĝin aŭ por aldoni kelkajn manplenojn da brano aŭ da kalko pulvorigita.
La kapabloj de Svadva fascinis min, kaj baldaŭ mia ĉefa deziro estis iĝi same lerta kiel ŝi pri la produktado de tinkturoj. Sed mi vidis, ke ŝi scias multe pli ol ŝi pretas malkaŝi al mi. Kiam ŝi plukis difinitajn plantojn, mi kelkfoje rimarkis, ke ŝi murmuras sorĉon subvoĉe. Ne konante ŝiajn sorĉojn, mi sciis, ke mi havas neniun esperon akiri kompareblan lertecon. Mi povis diveni la celon de la sorĉoj, ĉar ankaŭ mi konis plurajn, kiujn mi lernis de mia patrino. Ni ripetis ilin kiam ni lasis la paston por pufiĝi aŭ la bieron por fermenti. Sed tiuj estos senutilaj por la tinkturoj. Mi sciis, ke Svadva certe transdonis siajn sorĉojn al Elvisa , kaj plurfoje mi rimarkis Elvisa n murmuri ion dum ni kune rikoltis plantojn. Mi estis tentata alproksimiĝi por subaŭskulti la vortojn, sed mi sciis, ke se mi faros tion, ili ne plu invitos min. Ne estis kialo por supozi, ke Svadva kaj Elvisa estos pretaj dividi kun mi siajn sekretojn.
Dum ni vagis ekstere, ni ofte renkontis vilaĝanojn, kiuj serĉis herbojn aŭ fungojn, aŭ plantojn por fari tinkturojn, same kiel ni. Foje ni vidis Dumnoval on en la malproksimo, kiu murmuris subvoĉe dum li serĉis sub la heĝoj, sed ni ĉiam zorge evitis lin. Estis konsilinde ne tro interesiĝi pri la radikoj kaj floroj, kiujn li bezonis por siaj miksaĵoj, kaj kompreneble liaj sorĉoj estis eĉ pli sekretaj ol tiuj de Svadva . Morimanos havis rakonton pri homo, kiu ŝtelrigardis druidon, esperante malkovri liajn magiaĵojn. La druido rimarkis nenion, sed plurikoltis plantojn kaj distranĉis ilin kaj boligis ilin super la fajro; dum la tuta tempo la viro restis kaŝita malantaŭ arbo por rigardi kaj aŭskulti. Subite venis birdeto, kiu eksidis sur la ŝultro de la druido kaj parolis en lian orelon. La druido ne levis siajn okulojn, sed plukirlis la kaldronon. Dum li kirlis, li diris klarvoĉe, “Neniu homo havas okulojn por vidi tion, kion mi tenas en la mano.” Tiam la viro en sia kaŝejo falis, kaj kiam li vekiĝis, li troviĝis sur la herbo, kaj li estis komplete blinda.
Dum tiuj posttagmezoj, kiujn mi pasigis kun Elvisa apud la rivero por prizorgi la boletantan tinkturaĵon, ni ofte vidis la frenezan Dumna n, kiu vadis en la malprofunda akvo kun alte kroĉita jupo por rikolti junkojn. Kiam ni estis solaj, ni ŝajnigis ne rimarki ŝin; oni neniam sciis, kiajn strangaĵojn ŝi diros aŭ faros. Sed se Svadva ĉeestis, ŝi ĉiam salutis Dumna n per ĝentila tono. Tiam Dumna respondis per sia raspa voĉo kaj plej ofte venis al la bordo por alparoli nin. Elvisa kaj mi moviĝetis malkontente, kiam ni vidis ŝin alproksimiĝi. Ni sciis, ke ŝi alparolos nin per duonkompreneblaj demandoj, kiujn ni ne povos respondi, kaj ke ŝi ridos moke, dum ni senespere serĉos taŭgan reagon. Poste ŝi prezentos al ni po unu floron per ceremonia gesto, dirante konfuzan frazon, kiu ŝajnos implici, ke ŝia donaco havas ian profundan, kaŝitan signifon. Se tio efektive okazis, ni ĉiam dankis ŝin ĝentile kaj akceptis la florojn, kiujn ni fiksis tra la maldelikata ŝtofo de niaj vestoj por esprimi nian kontenton pro la donaco.