Elvisa kaj mi plumarŝis en silento dum kelkaj minutoj, tiam ŝi diris, “Mi aŭdis panjon diri al mia patro, ke vi havas lertan manon je la tinkturoj. Ŝi diris, ke vi estus bona bofilino.”
Mi ne respondis tuj; mia menso estis tro okupata pro ĉio implicita en ŝiaj vortoj. Kompreneble mi sciis, ke mi devos edziniĝi post kelkaj jaroj, sed ĉiufoje kiam venis al mi tiu penso, mi forpelis ĝin. Mi ne volis ekloĝi en la domaro de alia familio, sub la rego de bopatrino, kaj eble tiel malproksime de mia propra familio, ke mi vidos ilin nur je Belteno. Sed se mi nepre devos edziniĝi, mi ne povis imagi pli bonan solvon ol aliĝi al la familio de Elvisa . Ne estus kvazaŭ mi ekloĝus ĉe nekonatoj, kaj ilia domaro estis tiel proksima, ke mi povus viziti mian familion ĉiutage, se mi dezirus. Sed por mi la plej grava afero, kaj la unua kiu trafis min, estis tio: ke se mi iĝos la bofilino de Svadva , certe ŝi dividos kun mi ĉiujn siajn sekretojn. Kiam temis pri Belinos , mi malmulton sciis pri li: nur ke li estas alta kaj maldika kun aknoj sur la vizaĝo. Krom tiu embarasa renkontiĝo ĉe la urinputo, mi neniam entute pripensis lin ĝis tiu momento.
“Nu, ĉu vi staros tiel la tutan tagon, kun la okuloj fiksitaj al via sitelo?” demandis Elvisa . “Mi diras al vi, ke estas vera bonŝanco. Vi povos veni loĝi ĉe ni. Kaj se vi kraĉus el la pordo, vi trafus vian propran domaron. Li estas trankvila kaj silentema, mia frato Belinos ; li ne estos ĉiam ĝenanta kaj muĝanta, kiel faras kelkaj edzoj.”
“Jes, sed ankaŭ vi edziniĝos tre baldaŭ kaj transloĝiĝos al alia familio. Kaj tiam malgrandan plezuron vi donos al mi kiel bofratino.” Sed malgraŭ miaj protestoj, mi estis jam tute konvinkita. Elvisa kaj mi ŝercis kaj ridis dum ni plenigis niajn sitelojn.
Dum ni interparolis ekscite, surprizis nin vidi mian fraton Atepil on, kiu glitis malsupren laŭ la vojeto de la vilaĝo. Li mansvingis al ni, kaj baldaŭ alvenis ĉe la alia bordo de la rivero. “Venu al la domo,” li diris, dum li saltis trans la riveron per la ŝtonegoj. “Estas novaĵoj.”
Ni sekvis lin supren kiel eble plej rapide, kun la pezaj siteloj kiuj frapadis kontraŭ niaj kruroj. Alveninte ĉe la domaro, ni trovis ke ĉiuj parolas samtempe. Ŝajnis, ke Karatakos , la filo de Kunobelinos , kondukis armeon en la reĝlandon de la Dobonoj, tuj norde de nia lando. Mia patrino grumblis kolere dum ŝi kirlis grandan kaldronon. “Ĉu mi ne jam antaŭvidis ĉi tiajn afliktojn, kun tiom da junuloj kiuj diskuras svingante glavojn kaj svingante lancojn, tiel kverelaĉaj kaj kriaĉaj, ke ili timigas eĉ la spiritojn? Ilia patro ankoraŭ ne forlasis ĉi tiun vivon, kaj jam la ĝenoj komenciĝas. Ekzistas homoj, kiuj ne eltenas vidi la aliajn ĝui trankvilan vivon, sed tuj volas detrui kaj distreti iliajn kampojn.”
Intertempe, miaj patro kaj onklo strebis eltiri pliajn informojn el Atepilos . Ŝajne li ricevis la novaĵojn de Isarninos , la kuzo de mia patrino, kiu aŭdis ĝin en la kabano de Katumandos la antaŭan vesperon. Sed ne plu restis multo por rakonti. Almenaŭ duona monato jam pasis de kiam la armeo eniris la landon de la Dobonoj, sed ankoraŭ ne alvenis sciigoj pri la sekvo. Atepilos sciis nur, ke kelkaj vilaĝoj jam cedis al la invadintoj, dum en aliaj regionoj oni forte rezistas.
Baldaŭ nia najbaro Alaŭnos alvenis por pludiskuti la aferon kun miaj patro kaj onklo. Ili longe staris kune en la mezo de la kabano, en la preciza loko kie ili pleje malhelpis mian patrinon dum ŝi provis kuiri.
“Tiuj filaĉoj de Kunobelinos troigis ĉi-foje,” mia onklo diris. “Ili kuŝis la tutan vivon sur molaj plumoj, plenigante la faŭkon per roma vino, kaj nun ili kredas, ke ili triumfos super la Dobonoj. Kiam ili aŭdos la lancojn sibli preter iliaj oreloj, ili grakos kaj disflugos kiel timigitaj kokinoj.”
“Ne pro roma vino viro perdas sian forton,” Alaŭnos diris. “ Karatakos estas same brava kiel iu ajn militisto en nia lando, kaj mi neniam aŭdis, ke mankas al li kuraĝo. Li diskurigos la Dobonojn sen ia ajn ĝeno. Kaj cetere, ĉu ne temis pri la reĝo de la Dobonoj, kiu fordonacis sian glavon kontraŭ vazo da vino kaj malgranda arĝenta bovleto el trans la maro?”
“Kion vi havas kontraŭ la Dobonoj,” mia patro demandis Alaŭn on, “kiuj estis sufiĉe bonaj najbaroj en ĉi tiuj jaroj, kaj loĝas trankvile trans la montetoj sen entute ĝeni nin?”
Alaŭnos ignoris tiun demandon. “Estas tro frue por aŭdi, kiel la afero finiĝis,” li diris. “La novaĵoj vojaĝos ankoraŭ duonmonaton antaŭ ol atingi nin.”
Finfine mia patrino sukcesis puŝi ilin ekster la pordon, kaj ili reiris al la kampoj, plu laŭte diskutante.
Dum la postaj tagoj, la viroj pasigis sufiĉe da tempo ĉe la herbejo, parte por repoluri siajn batallertojn, sed ĉefe por teni pretan orelon por kapti la lastajn novaĵojn. Komence ŝajnis ke la armeo de Karatakos superos niajn najbarojn; ĝi sukcesis kapti grandan regionon en la orienta kaj centra partoj de la reĝlando. Poste ni aŭdis, ke oni haltigis ĝian antaŭenpuŝon. La Dobonoj plutenis la nordan kaj sudan partojn de la reĝlando, sed mankis al ili sufiĉa forto por peli la invadintojn for el la centra regiono kaj reen al ilia propra lando. Laŭ nia vidpunkto, tio signifis, ke almenaŭ provizore la situacio restas trankvila. La strio, kiu tuŝis la teritorion de nia popolo, restis en la manoj de la Dobonoj. Kaj mi, intertempe, havis multe pli interesajn aferojn por okupi mian menson.
Iun posttagmezon, mia patrino sendis min malsupren al la herbejo kun kelkaj manĝaĵoj por la viroj. Revenante, mi vidis homon antaŭ mi sur la vojo. Estis Belinos . Li marŝis tiel malrapide, ke mi ne povis ne atingi lin. Mi intencis tuj preterpasi, sed li salutis min, kaj mi komprenis, ke ĝuste min li atendis. Mi resalutis, provante ne ruĝiĝi, kaj ni plupromenis kune. Mi estis kontenta, ke ne ĉeestas Elvisa , alie mi certe eksplodus pro nerva ridado.
“Troviĝas amaso da homoj ĉe la herbejo nuntempe,” li diris post iom da tempo.
Mi konsentis kaj trakribris mian cerbon, serĉante plian frazon por aldoni. “Mi ĵus portis malgrandan korbon da manĝaĵoj al mia patro,” estis la respondo, kiun mi finfine sukcesis elpensi.
Ni plupromenis iomete, ĝis li diris, “Nu, mi devas hasti.” Mi salutis lin kun sento de liberiĝo, kaj li returnis sin al la herbejo.
Mi saltis kaj kuris la tutan vojon ĝis mia hejmo, kantante kaj babilante al mi mem. Mi senpacience atendis la momenton, kiam mi povos rakonti ĉion al Elvisa . Efektive li estis tre maldika, kaj liaj oreloj tro multe elstaris, sed li havis afablan, amikeman mienon. Liaj aknoj, kiuj antaŭe iom mallogis min, iel ne plu gravis.
Ne longe post tiu renkontiĝo alvenis la novaĵo, kiun ni atendis de tiom da tempo: la reĝo Kunobelinos mortis. Mi komencis kompreni kun maltrankvilo, kiom mia persona feliĉo dependas de eksteraj faktoroj. Tiel ofte mi aŭdis la virojn diskuti, kion faros la filoj de Kunobelinos , kiam li ne plu ĉeestos por reteni ilin, kaj la invado de la dobona reĝlando ŝajnis antaŭaverto de tio, kion ni povos atendi. Antaŭ mallonga tempo, mi senpacience sopiris novajn, pasiajn spertojn: danĝeron kaj batalojn. Sed nun mi komencis kompreni la malentuziasmon de mia patrino pri tiaj aferoj. En la momento, kiam mia vivo ŝajnis ekmarŝi laŭ nova kaj plene kontentiga direkto, io ekokazis, kio certe povus devojigi ĝin al tute alia trako. Mi estis ankoraŭ multe tro juna por edziniĝi; necesis atendi almenaŭ tri pliajn jarojn. Multo povos okazi dum tiu tempo, precipe nun kiam la filoj de Kunobelinos ĉirkaŭvagas kaj flaretas kiel ĉashundoj, ĉiu serĉante la spuron, kiu kondukos al ekposedo de la propra teritorio.