Frue en la aŭtuno, mia patro revenis de la herbejo kun maltrankviliga novaĵo. Laŭŝajne ne sufiĉis al Karatakos granda peco el la teritorio de la Dobonoj; li nun kondukis armeon ankaŭ en la reĝlandon de Verika . Kvankam Karatakos neniel povis esti konsiderata amiko de nia popolo, tamen mi sciis, ke la viroj admiras lin; certe mi ofte aŭdis ilin diskuti liajn meritojn. Ili trovis lin kuraĝa kaj militema, kaj konsideris lin subtenanto de la tradicioj de sia popolo. Ankaŭ Kunobelinos estis tia en sia junaĝo, antaŭ ol li cedis al la plezuroj de la facila vivo kaj al la fluo de luksaĵoj el Romo.
Aliflanke, mi neniam aŭdis bonan komenton pri Verika , kies reĝlando tuŝis la teritorion de mia popolo en la orienta flanko. Li ĉiam subiĝis al la deziroj de Romo, kaj ĉiuj konsentis, ke nur tial li sukcesis teni la potencon dum tiom da jaroj. Perdinte sian junaĝan impulsiĝemon, Kunobelinos preferis lasi lin en paco ol riski inciti la romanojn. Sed tia prudenta politiko apenaŭ taŭgus por batalema juna militisto kia Karatakos . Ĉe mia popolo, ni admiris aŭdacan, senhezitan konduton, ne timeman kalkuladon de sekvoj.
Ne longe poste alvenis la informo, kiun ĉiuj atendis: la reĝlando de Verika falis al Karatakos . Verika eĉ ne provis kontraŭstari lin. La unuopaj vilaĝoj devis mem pripensi sian defendon, kaj tuj kiam evidentiĝis, kiel la afero finiĝos, Verika malaperis.
Neniu sciis, kien li iris, sed abundis onidiroj, laŭ kiuj li jam troviĝas sur la vojo al Romo. Tamen, malpli interesis nin Verika ol la demando, kion Karatakos faros nun. Almenaŭ provizore, li ŝajnis kontentiĝi per la reĝlando de Verika , sed estis malverŝajne, ke li haltos tie. Plia movo portos lin al nia propra lando. La viroj komencis pasigi eĉ pli da tempo ĉe la herbejo, kaj estis iom da diskutado pri tio, ĉu oni konstruu kroman remparon ĉirkaŭ la vilaĝo.
* * *
En posttagmezo mallonge antaŭ Samono, mia patro venis hejmen de la kampoj kun la informo, ke Alaŭnos kaj liaj fratoj venos ĉe nin la postan vesperon. La pretigado okupis min kaj mian patrinon dum la tuta sekvonta tago. Vinda n ni sendis kun korbo da ovoj pli supren laŭ la rivero al familio, kiu bredis abelojn. Ilia domaro ne estis aparte proksima, kaj iri tien kaj reen postulis tutan matenon. Sed Vinda estis kontenta pri la komisio, kvankam pluvis. Estis pli amuze promeni tien ol helpi min kaj mian patrinon ŝanĝi la pajlon interne de nia kabano, kaj ni bone sciis, ke ŝi certe kaptos la okazon por sufiĉe leki la mielon dum la reveno.
Dum la posttagmezo ni bakis mielkukojn, kiujn ni kutime faris nur por festoj. Intertempe ni varmigis grandan kaldronon da akvo super la fajro, kaj poste mia patrino helpis min lavi miajn harojn per herba miksaĵo. Sekiginte miajn harojn apud la fajro kaj kombinte ilin, mi surmetis mian bonan robon.
Mia patro revenis frue de la kampoj, tute tratrempite. Mia patrino tuj proponis al li tason da biero kaj pretan manĝon. Post la manĝo, ŝi sendis min kaj Vinda n al la kabano de mia onklino trans la korto. La pluvo intertempe iom malpliiĝis sed ne komplete ĉesis, do ni transkuris rapide; mi aparte atentis por ne makuli mian robon per koto.
Tuj kiam ni eniris la alian kabanon, miaj gekuzoj ekkaptis Vinda n, kaj ĉiuj komencis flustri kaj ridaĉi inter si. Mi sentis min sufiĉe idiota, kaj pasigis la tempon per ne tre konvinka provo helpi mian onklinon kardi lanon ĉe la fajrolumo.
Miaj gekuzoj kaj Vinda konstante rigardis eksteren, por vidi kio okazas trans la korto. “Jen Alaŭnos nun, kun felo da biero sub la brako. Li venas kun siaj du fratoj kaj la koramanto de Bivanjo. Kian vizaĝplenon da aknoj tiu havas, kaj sufiĉe grandajn orelojn por envolvi vin ambaŭ dum la malvarmaj, longaj noktoj de la vintro. Kian belan rason de infanoj produktos Binjo, aknulojn kun svingiĝantaj oreloj!”
Mi sentis mian vizaĝon varmiĝi. “Ho, ne ĝenu min per via bruo!” mi diris.
“Tenu viajn langojn nun, kaj lasu Bivana n en paco,” mia onklino riproĉis ilin. Ŝi forsendis ilin de la pordo kaj malsuprentiris la felan klapon. “Ŝi havas pli gravajn aferojn ol viajn stultaĵojn por pripensi ĉi-nokte.”
Finfine eniris mia patrino por diri, ke oni vokas min. Ekstere, la pluveto jam pasis, sed la malvarma aero tranĉis min ĝisoste. La ĉielo estis komplete sennuba kaj en ĝi brilis sennombraj steloj. “Ĉiuj homoj komplimentas min pro mia admirinda filino,” ŝi diris, dum ni transiris al nia kabano. “Levu vian kapon alte kaj fiere, kiam vi eniros.”
Per la malforta lumo en nia kabano, mi vidis ĉiujn turni sin por rigardi mian alvenon. Mia patro venis al mi kaj gvidis min permane al Alaŭnos kaj Belinos , kiuj sidis kun krucitaj kruroj sur hundofeloj en la plej bona loko proksime al la fajro. Mi sidiĝis apude dum mia patro klarigis al mi la kondiĉojn. Ili pagos du melkobovinojn kaj konstruos por mi kaj Belinos novan kabanon ĉe la domaro de Alaŭnos . Laŭ la kutimo, la pagon oni transdonos kiam ni geedziĝos post kvar jaroj. Intertempe mi laboros regule por Svadva , kaj ŝi ekinstruos al mi la sekretojn de sia metio.
Tiam la viroj pasigis inter si la bieron, kaj mi iris sidiĝi apud mia patrino. Mi vidis, ke ŝi estas tre kontenta. “Alportu la mielkukojn,” ŝi diris, “kaj mi diros al ĉiuj ke vi faris ilin per la propraj manoj. Ili komprenos, ke ili ne forĵetis la pagon kontraŭ iu ajn knabino, kiun oni facile trovus plektantan junkojn apud la rivero.”
Kiel kutime, la viroj diskutis Karatak on. Estis jam malfrue en la jaro, kaj se li intencas eniri nian teritorion, plej verŝajne li atendos ĝis post la vintro. Ilia interparolado vekis en mi malagrablajn pensojn, kiuj subfosis mian feliĉon. Mi provis forpuŝi la maltrankviligan senton. Finfine, niaj militistoj ja estis famaj pro sia kuraĝo, kaj cetere, estis tute ne certe, ke Karatakos vere intencas invadi nian landon. Mia patro opiniis, ke ne, kaj mi ne dubis, ke li pravas. Sed mi tiom deziris scii kun certeco. Ĝis lastatempe, niaj vivoj ŝajnis tiel seninteresaj kaj rutinaj. Nun, eĉ la venontajn monatojn kaŝis netravidebla vualo.
* * *
Tiun vintron, la unuan fojon en generacio, okazis rabatako. La rabistoj venis nokte, kaj atakis grupon de sendefendaj domaroj malsupre de la vilaĝo laŭ la rivero.
Du el la domaranoj estis mortigitaj; iliajn senkapajn kadavrojn oni trovis la postan tagon. Sed la plejmulto el la loĝantoj, se ne mencii la bovinojn kaj aliajn bestojn, estis tutsimple malaperintaj.
Neniu spuro restis por klarigi la devenon de la rabintoj, sed neniu eĉ dubetis, ke ili venis de Lugos -kresto. Tiu estis la plej granda kaj potenca el la tri pli malproksimaj vilaĝoj laŭ la rivero. Ŝajnis strange, tamen, ke post tiom da jaroj ili subite decidis revivigi tiun antikvan malamikecon. La antaŭa somero ja estis sufiĉe bona kun kontentiga rikolto, kaj ni ne ricevis raportojn pri bovinmalsano aŭ aliaj problemoj, kiaj eventuale decidigus ilin kompensi siajn malgajnojn alimaniere.
Tuj kiam la novaĵo atingis nian domaron, la viroj ekkaptis siajn armilojn kaj formarŝis. Urĝajn mesaĝojn oni jam sendis al la najbaraj vilaĝoj, kaj dum la tuta mateno ni vidis senĉesan fluon de armitaj viroj, kiuj grimpis la deklivojn fronte al nia domaro ĝis la vilaĝo. Vinda kaj miaj pli junaj gekuzoj diskuris en stato de freneza ekscito, kaj hakegis per bastonoj ĉion, kion ili trovis, dum mia patrino plufaris la domtaskojn kun multaj malbonvolaj komentoj. Eĉ mia pacema onklino kriis malbenojn kontraŭ tiuj monstroj, kiuj detruis sendefendan familion. Unu el la malaperintaj virinoj estis la fratino de ŝia bofratino.