Mi estis riparanta korbon kiam la novaĵo alvenis, sed nun mi apenaŭ plu komprenis, kion mi faras. Estis maleble koncentriĝi pri mia laboro, kaj mi nur plektadis la junkojn tra miaj fingroj dum mi pripensis tion, kio okazis ĉe la malfeliĉa domaro. Miaj iamaj heroaj fantazioj jam komplete forvaporiĝis. Mi konsideris tion pura bonŝanco, ke la rabintoj ne atingis nian monteton.
Unu el la malaperintoj estis Melikja , junulino de proksimume mia aĝo. Ŝi estis unu el la grupo kun kiu mi kaj Elvisa sidis je Belteno. Efektive mi ne konsideris ŝin aparta amikino; mi ne sufiĉe ofte renkontis ŝin por tio. Tamen mi ja konis kaj ŝatis ŝin, kaj nun mi apenaŭ povis kredi, ke vere trafis ŝin sorto tiel terura. Estus pli facile akcepti la aferon, se ŝi estus mortinta pro malsano. Tio ja kelkfoje okazis al knabinoj de mia aĝo, kaj estis pli facile adaptiĝi al ĝi, precipe se oni jam ricevis antaŭaverton.
Sed tre verŝajne Melikja vivas ankoraŭ. Ili ne forportus ŝin nur por mortigi ŝin. Krom – la ideo trafis min kun hororo – se ili intencas oferi ŝin. Tiel oni ofte traktas kaptitojn. Kompreneble, estis ankaŭ eble, ke ili simple tenos ŝin kiel sklavon. En tiu kazo, ne estos malfacile por ŝi eskapi, kiam la situacio retrankviliĝos, kaj tiam duonmatena promenado reportos ŝin hejmen. Lugos -kresto ne estis malproksima.
Sed ekzistis ankaŭ alia ebleco. En la malnova tempo, kiam rabatakoj estis pli kutimaj, oni ofte vendis gekaptitojn al komercistoj, kiuj tute forportis ilin, eventuale al la orientaj reĝlandoj, aŭ eĉ trans la maron al Gaŭlujo, aŭ al Romo mem. Mi ne povis liberigi min de tiu lasta ideo. Mi imagis Melikja n alveni en Romo, en tiu ŝtona loko kie vidiĝas nek arbo nek herbero, por ke oni vendu ŝin kiel sklavon aŭ manĝigu ŝin al iu el tiuj monstraj bestoj. Necesis memorigi min, ke plej verŝajne ili simple tenos ŝin en Lugos -kresto, ĝis iun belan matenon ŝi reaperos, promenante inter la montetoj. Mi devis tamen konfesi, ke mi iugrade seniluziiĝus, se tio okazus. La pasiaj scenoj, kiujn mi kreis en mia imago, ja tiklis mian fantazion, kaj mi bedaŭrus malhavi ilin.
La viroj revenis antaŭ ol mallumiĝis. Ili rakontis, ke ili perdis plurajn anojn de sia kompanio: ĉefe el la aliaj tri vilaĝoj, sed mortis ankaŭ du el nia propra vilaĝo. Temis pri Visumarkos : maldika, silentema homo, kiu estis ano de la militistaro de Katumandos ; kaj Katarnos , porkobredisto el domaro pli supre laŭ la rivero. La Lugos anoj, kiel oni povus imagi, antaŭvidis la alvenon de la kontraŭekspedicio, kaj rifuĝis interne de sia vilaĝo. Niaj homoj mortis en rekta sturmatako: senespera entrepreno, nepre malsukcesonta. La vilaĝo de Lugos estis bone lokita sur kruta monteto, kaj ĉirkaŭis ĝin alta remparo. Tamen, post la insulto al nia popolo, rekta sturmatako estis la sola akceptebla reago, kiom ajn ĝi kostus. En tia situacio, oni rigardus nur kun malestimo tian homon, kia paŭzus por taksi siajn ŝancojn.
Niaj homoj almenaŭ sukcesis detrui kelkajn el la apudaj domaroj, kvankam ili reportis nenion havindan. Kiel antaŭvideble, la brutojn kaj ĉiujn aliajn valoraĵojn oni jam pelis internen de la remparo antaŭ ol ili alvenis. Ĝenerale necesis agnoski, ke la kontraŭekspedicio ne estis aparte sukcesa, sed almenaŭ ĝi montris, ke ĉiu atako estos tuj venĝita.
Kaj ili reportis unu kaptiton: junan virinon. Mi ne scias, kial ŝi troviĝis ekster la remparo. La problemo estis tio, ke kaptinte ŝin, neniu sciis, kion fari pri ŝi. Iuj sugestis, ke Katumandos kaj Rigandrika tenu ŝin kiel sklavon, sed montriĝis, ke tiu ideo ne aparte entuziasmigas Rigandrika n. Finfine, oni donis ŝin al unu el la militistoj, kies edzino mortis lastatempe. Tiu postlasis al li kvar infanojn, sen kalkuli tiun, kiu mortis je la nasko, kaj li bezonis iun por prizorgi ilin kaj por estri lian hejmon.
Tasgj on kaj mi ekiris la sekvontan posttagmezon kun niaj gekuzoj por viziti la domaron, kiu estis celo de la rabatako. Ne estis multo por vidi, kiam ni alvenis. La konstruaĵoj restis sendifektaj, kaj ni seniluziiĝis, ke ili montras tiel malmultajn postsignojn de la dramaj okazaĵoj, kiuj disvolviĝis tie antaŭ nur du noktoj. La kadavroj de la viroj estis forigitaj, kaj ĉio preninda estis jam forportita. Ni vagis tra la senhomaj kabanoj kaj rigardis kun scivolo la malmultajn restintajn spurojn de la antaŭaj loĝantoj: unu-du rompitajn potojn, kelkajn kotajn ĉifonojn, pecon de ŝpinilo. Estis makulo antaŭ la pordo de unu el la kabanoj, kaj la pli junaj knabinoj insistis, ke temas pri sango, sed mi ne estis konvinkita. Cetere, ĝi povus same verŝajne montri la lokon, kie oni buĉis ŝafon, kiel tiun, kie oni mortigis homon.
Oni antaŭvidis, ke la Lugos anoj sendos duan rabobandon, por repagi nian kontraŭatakon. Dum la sekvantaj tagoj mi ofte rigardis suden al la montetoj, duonatendante ke mi vidos grupon de armitaj rajdantoj, kiuj subite aperos ĉe la horizonto. Ni ne maltrankviliĝis ĝis tiu grado, ke ni decidis konduki la brutojn al la vilaĝo, ĉar tion oni certe ne farus facilanime, sed la plenkreskuloj deĵoris laŭvice por gardostari dum la nokto. Tamen, la rabantoj ne revenis, kaj iom post iom oni rezignis pri la nokta gardado.
Mi vidis la kaptitinon unu fojon, plurajn monatojn poste, kiam mi iris al la vilaĝo pro iu komisio. En la momento kiam mi preterpasis, ŝi venis el unu el la grenejoj kun korbo en la mano. Ŝia aspekto havis nenion por aparte distingi ŝin de la aliaj junaj virinoj, krom eble la malkontenta mieno. Mi rigardis kun scivolo ŝian robon, kies desegno estis malsama ol tiu kiun ni normale uzis en nia vilaĝo, pro nekutima aranĝo de la koloraj strioj. Mi pensis, ke mi provos iam kopii ĝin.
ŝi eskapis post nelonge. Ŝi forŝteliĝis el sia kabano en nokto plenluna, dum ĉiuj dormis, kaj grimpis trans la remparon; estis malfacile grimpi la remparon, sed certe ne maleble, eĉ por graveda virino. Ŝi estis tute ne plu trovebla kiam oni malkovris ŝian mankon. Kompreneble oni serĉis ŝin, sed verŝajne ŝi intertempe jam atingis la sekurecon de la propra vilaĝo.
* * *
La rabatako forigis el niaj mensoj la malpli urĝan minacon de Karatakos , kiu intertempe instaliĝis en la eksa reĝlando de Verika , tuj oriente de nia propra lando. Cetere, eĉ se li planis atakon, malverŝajne li ekmoviĝos ĝis post la printempa semado. Alvenis la printempo sen raportoj, ke li pretigas armeon por marŝi kontraŭ nia popolo. Post la unuaj konvulsioj sekve de la morto de ilia patro, la filoj de Kunobelinos iel sukcesis repaciĝi inter si. Ĉiu el ili jam elhakis sian propran teritorieton, kaj eĉ se nur provizore, ili ĉiuj trankvile okupiĝis pri la regado de siaj novaj reĝlandoj.
Antaŭ la somero alvenis la novaĵo, ke Verika efektive fuĝis al Romo. Ni atendis dum multaj monatoj eventualan reagon de la romanoj, sed okazis nenio. Ŝajnis, ke ili ne intencas provi reinstali lin kiel reĝon nek puni Karatak on, kiu forigis unu el iliaj aliancanoj.
“Malplenajn, pufitajn vezikojn ni timas, ne homojn,” mia onklo grumblis, dum li diskutis la novaĵon kun mia patro, “kaj mi scias la veron de la situacio jam de multaj jaroj. De la junaĝo de Kunobelinos ni atentas ĉiun paŝon pro timo inciti la romanojn. Nun Karatakos forbalais ilian malgrandan etan pendaĵon, tiun Verika -n, kaj kion ili faris pri la afero? Nun mi diros al vi: ili faris nenion!”
Certe, mi ne memoris periodon en mia tuta vivo, kiam la minaco de Romo, se ĝi iam entute ekzistis, ŝajnis pli malproksima. Preskaŭ ĉiuj el la orientaj reĝlandoj estis nun en la manoj de la filoj de Kunobelinos , kaj malgraŭ ilia romeca eduko, estis evidente, ke neniu el ili pretas akcepti ordonojn de trans la maro. Fakte, ili eĉ faris ion, kion Kunobelinos mem ne estus aŭdacinta fari dum sia vivo: ili ekspedis mesaĝiston al Romo por postuli ke oni resendu Verika n, por ke li submetiĝu al proceso. La viroj ridegis dum tuta vespero, kiam alvenis ĉi tiu informo. Kompreneble, la romanoj ne resendis Verika n, tamen estis klare al ĉiuj, ke kontraŭ tia rekta defio al ilia aŭtoritato, ili reagas nur per malplenaj blufoj. Tiuj imponegaj armeoj, pri kiuj ni tiom aŭdis, evidente ne kapablis organizi militekspedicion trans la maron.