Kiam la situacio iom post iom retrankviliĝis, mia patro kaj la aliaj viroj ne plu pasigis tiom da tempo ĉe la herbejo, kvankam la knaboj kaj junuloj ankoraŭ ŝatis iri tien en la posttagmezoj. Mi estis kontenta, ke la vivo renormaliĝis, kaj mi dediĉis min entuziasme al la ĉiutaga rutino. Sciante, ke post malmultaj jaroj mi devos mastrumi mian propran hejmon, mi faris konscian provon perfektigi miajn kapablojn. Mia patrino jam ekdonis al mi pli respondecan laboron, kiel hejti la fornon. Ankaŭ mia fratino Tasgj on estis kreskanta, kaj multaj el miaj antaŭaj taskoj estis transdonitaj al ŝi.
Mi pasigis multan tempon en la domaro de Svadva por lerni la sekretojn de ŝia metio. Kiel emas okazi en tiaj situacioj, nun kiam mi faris ĝin regule, la laboro iĝis pli postula. Svadva estis malpli indulga ol antaŭe, kaj mi vidis, ke ŝi havas de mi pli altajn atendojn ol kiam mi simple helpetis pro amuzo. Se Elvisa kaj mi ne koncentriĝis pri nia tasko, tiel ke la tinkturaĵo superbolis aŭ tro sekiĝis, ŝi kolere riproĉis nin. Unu-du fojojn ŝi eĉ ekkaptis maldikan vergon, kiun oni uzis por peli la bovinojn, kaj sukcesis faligi sur nin plurajn pikajn vundetojn antaŭ ol ni eskapis eksteren al la korto. Mi ne prenis tion tre serioze. Mia patrino ja farus same.
Malrapide Svadva ekmalkaŝis al mi siajn sekretajn sciojn. Ŝi jam komencis instrui al mi kelkajn el siaj malpli gravaj sorĉoj, kvankam mi suspektis, ke estas aliaj, kiujn ŝi retenas ankoraŭ. La sorĉoj estis en sia propra mistera lingvo, kun strangaj sensignifaj vortoj interplektitaj kun promesoj aŭ minacoj, per kiuj oni celis persvadi la plantojn elverŝi sian kaŝitan brilon en la tinkturon. Kelkajn sorĉojn oni devis flustri kiam oni plukis la planton, kaj aliajn oni ripetis dum la tinkturaĵo malrapide ekbolis.
La plej malfacila parto estis lerni rekoni la apartajn odorojn, kiujn eligis la tinkturaĵoj dum la fermentado. Svadva bezonis nur malkovri la puton kaj rapide flareti, por aserti, “Ĝi bezonas plian tagon,” aŭ “Necesas kirli ĉi tiun”. Mi kliniĝis super la puto kun profunda enspiro, en vana provo rekapti la apartajn signojn, kiuj tiklis ŝian senteman nazon. Vidante tion, Svadva ĉiam ridis kaj komentis, “La spiritoj defendu nin, ĉu vi volas tordi vian cerbon per la odoraĉo de tiu puto? Mi jam okupiĝis pri la tinkturoj en aĝo kiam mi ankoraŭ postĉasis mian patrinon por ŝia lakto, kaj vi ne lernos ĝin en unu tago – nek en unu monato.”
Dum ĉi tiu periodo, mi pli bone konatiĝis kun mia nova familio. Ĉiam plaĉis al mi mia estonta bopatro, Alaŭnos . Kiam li vizitis mian kabanon, li kutimis ŝerce inciti min kaj tiri miajn harplektaĵojn. Vidante lin en lia propra hejmo, tamen, mi konstatis ke kvankam li estas ĝenerale bonhumora, li traktas siajn proprajn infanojn sufiĉe severe. Ili ĉiam obeis lin tuje kaj senhezite.
Foje Belinos revenis dum mi ĉeestis, kaj en tiuj okazoj li ĉiam venis por saluti min. Sed ĝenerale ni iom embarasiĝis kiam ni renkontiĝis, kaj ne sciis, kion diri inter ni. Troviĝis ankaŭ konfuza aro da pli aĝaj fratoj, bofratinoj, geonkloj, gekuzoj, nevoj kaj nevinoj, por ne mencii la pli junan fratinon de Elvisa , kiu naskiĝis ne longe post Tasgjos .
Ilia domaro estis pli granda ol la nia. Ĝi enhavis kvin kabanojn krom la bovinejo kaj aliaj konstruaĵoj. Mi kaj Belinos devis ricevi novan kabanon, sed mankis libera spaco. Alaŭnos intencis aldoni novan pecon ĉe unu fino de la korto. Tio postulos sufiĉe grandan laboron, ĉar necesos plilongigi la teraltaĵon ĉirkaŭ la domaro kaj planti sur ĝi novan heĝon. Tial Alaŭnos ŝerce riproĉis min: “Kial mi serĉas tiom da ĝenoj kaj ĝemado, tion mi demandas min, por ke mi akceptu novan bofilinon en ĉi tiu momento? Jen mi, tute trankvila kaj kontenta, kiu povis senstreĉiĝi apud la fajro kaj trinki mian bieron. Por ne mencii la pagon: mi ankoraŭ ne transdonis ĝin, kaj ĝi pli ol sufiĉas, laŭ mi, por juna knabino kia vi.” Sed mi sciis, ke li ne parolas serioze. Mia patrino jam diris al mi, ke Svadva estas tre kontenta pri mia laboro, eĉ se ŝi koleras de tempo al tempo.
Konsiderante ĉion, mi memoras tiun kaj la postan jaron kiel tre feliĉan periodon. Laŭŝajne forvaporiĝis la obtuzaj minacoj, kiuj maltrankviligis nin de tiom da jaroj, kaj mi sentis min libera por koncentriĝi pri la aferoj, kiuj vere interesis min. La kaŝita sciaro de Svadva ĉiam pli entuziasmigis min, kaj vidante mian lernavidon, ŝi komencis malavare dividi kun mi siajn sekretojn.
Ankaŭ la amikeco kun Elvisa donis al mi grandan plezuron. Ŝi iĝis preskaŭ kiel fratino, kio iom kompensis la fakton, ke mi neniam rilatis aparte bone kun mia vera fratino. Kaj krome, pli malrapide mi konatiĝis kun mia estonta edzo, tiel ke mi povis atendi mian edziniĝon kun sento de plaĉa anticipo anstataŭ kun maltrankvilo.
Kiam ajn mi memoras tiun periodon, ĉiam revenas al mi difinita posttagmezo en la frua somero, kiam mi eliris sola por serĉi kuirherbojn sub la heĝoj. Mi vidas min, kia mi tiam estis, kun la longaj ruĝaj harplektaĵoj, la flikita robo kaj la nudaj kruroj sunbrunaj. Estis tago de brila suno, kaj la aero kvazaŭ vibris pro la varmo. El la tuta ĉirkaŭaĵo atingis min la dormiga zumado de insektoj, dum mi promenis laŭ vojeto el sekiĝinta koto sub la alta heĝo. La longa herbo estis plena je floroj: flavaj gencianoj * , veronikoj, timiano kaj kloŝfloroj.
Ankaŭ en la kamparo apud Romo troviĝas floroj; multaj estas samaj kiel tiuj, kiujn mi kutimis vidi en mia propra lando. Sed ĉi tie la someroj estas pli longaj kaj varmaj; la suno ardas tagon post tago, kaj apenaŭ falas pluvo. Tiam malaperas la delikataj printempaj floroj, la herbo sekiĝas, kaj la verdo cedas al flavoj kaj brunoj. Kiam mi unue alvenis, mi sopiregis tiujn aliajn kolorojn: tiujn pli riĉajn, malhelajn verdojn, kiujn mi memoris el mia propra lando. Ili ne plu tiom mankas al mi kiom antaŭe, sed eĉ nun la memoro foje revenas, kaj en tiuj momentoj mi konstatas kun apenaŭ eltenebla intenseco, ke mi perdis ĉian esperon iam ajn revidi la montetojn kaj la herbejojn de mia infaneco.
DUA ĈAPITRO
Restis ankoraŭ unu jaro ĝis mia edziniĝo – mi jam preskaŭ atingis mian dekkvinan jaron – kiam alvenis la novaĵoj. Iun printempan posttagmezon, Kaljakos iris al la herbejo, sed tre baldaŭ li reaperis, anhelante supren laŭ la deklivo kiu kondukis al nia domaro. Li iĝis lastatempe iom peza junulo, kiu jam ekprovis kreskigi siajn lipharojn, kaj post la kruta marŝo supren al la domaro gutoj de ŝvito videblis sur lia vizaĝo.
“Kie estas mia patro?” li demandis min abrupte.
“Ĉe la longa paŝtejo,” mi respondis same abrupte. Mi ne demandis, pri kio temas. Kaljakos evidente ne intencis klarigi, do mi preferis atendi.
Nur kiam la tuta familio jam amasiĝis en la korto, Kaljakos anoncis la novaĵon. “La romanoj estas transirontaj la maron,” li informis nin. “Ili kunmetas grandegan ŝiparon en Gaŭlujo.”