Aŭdante tion, mi frostotremis. Sed mi vidis, ke mia patro ne prenas la novaĵon tre serioze. “Ĉu finfine? Se ili esperas forigi Karatak on, ili trovos la aferon malpli facila ol ili imagas.”
“Tamen, estos bela afero por ni,” mia onklo diris. “Kun la romanoj ĉe lia dorso, mankos al li tempo por ĝeni nin ceterajn. Ĉu ni iru malsupren al la herbejo por aŭdi la novaĵojn? Restas ankoraŭ tempo ĝis la sunsubiro.”
Sed la tagoj kaj la monatoj pasis, kaj ni aŭdis nenion pli pri la roma ŝiparo. Laŭdire ĝi ankoraŭ ne ekvelis de Gaŭlujo. Intertempe, Karatakos pretiĝis kontraŭ ĝia alveno. Li kunigis armeon, kiu jam staris preta, kaj observistoj deĵoris laŭlonge de la suda marbordo.
En la vesperoj, la viroj senĉese diskutis, kie la roma ŝiparo plej verŝajne albordiĝos. Estis eble, ke ĝi vidiĝos ie ajn laŭ la suda aŭ orienta bordoj, verŝajne tute malproksime de nia propra lando. Ili tamen estis en ĝenerala konsento, ke la ŝiparo verŝajne provos albordiĝi ĉe unu el la malpli grandaj reĝlandoj en la oriento. Tiuj frontis konstantan minacon pro la filoj de Kunobelinos , kaj sendube iliaj reĝoj kaj tribestroj bonvenigos la romanojn per entuziasma brakumo.
“Inter tiuj tribestroj estas kelkaj, kiuj atendas kaj tremas, atendante la tagon, kiam Karatakos turnos sian rigardon al iliaj teritorioj,” mia onklo diris. “Nun ili finfine vidas la okazon por liberiĝi de li, kaj se venos la romanoj por fari la aferon, tiun helpon ili ne rifuzos.”
La printempo alproksimiĝis al fino, sed ankoraŭ la viroj revenadis de la herbejo sen novaj informoj. “Ĉu mi ne jam diris tion?” mia onklo komentis. “Ne sufiĉas Verika por konvinki tiujn romanojn transiri la akvon. Kia bedaŭro por tiuj, kiuj atendadas de monatoj por ekvidi tiun faman ŝiparegon, pri kiu ni tiom aŭdis. Ili maltrafis la semadon, kaj ankaŭ la naskadon de la ŝafidoj: ĉio pro nenio.”
Post la unua ŝoko pro la informo ke la romanoj planas transiri la maron, mi konstatis ke tute ne praviĝis tiom da timo. Morimanos ofte rakontis al ni pri la alia fojo, kiam roma ŝiparo albordiĝis en unu el la sudaj reĝlandoj. Tio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj, tre longe eĉ antaŭ la naskiĝo de mia avino. Kaj temis pri tiel granda katastrofo por la romanoj, ke ili neniam plu revenis.
Grandega ŝiparo transiris el Gaŭlujo, gvidata de la roma komandanto en lia propra ŝipo. Tiuj miloj da ŝipoj estis terura vidindaĵo, Morimanos rakontis al ni, kiam unue ekvidis ilin la tribestroj, kiuj atendis por renkonti ilin ĉe la bordo. Jen larĝaj plataj ŝipoj, jen longaj maldikaj rapidaj ŝipoj, jen altaj ŝipoj kun rektaj flankoj, kun grandaj kvadrataj svingiĝantaj veloj, kaj vico post vico da longegaj poluritaj remiloj.
Kiam tiu ŝiparo ekaperis ĉe la horizonto, ĉiuj tribestroj sur la bordo malkuraĝiĝis; nek troviĝis militestro, kiu ne konsterniĝis kaj tremis. Vidante, ke ili ne sufiĉas por kontraŭstari tiel multenombran soldataron, ili retiriĝis en la arbarojn, tiel ke tiu grandioza armeo povis trankvile albordiĝi. En la unua tago la roma armeo disvagis tra la kampoj; ĝi rabis kaj bruligis kaj detruis. Sed la romanoj kaptis neniun, nek ili trovis manĝaĵojn por tiu vasta armeo, ĉar la vilaĝanoj kaŝis sin kaj siajn brutarojn en la arbaroj.
Dum la romanoj okupis sin per ŝtelado kaj rabado, la druidoj vokis grandegan ŝtormon, kiu skuis kaj ĵetis iliajn ŝipojn sur la sablon kvazaŭ malplenajn konkojn. El tiuj miloj da ŝipoj, restis eĉ ne unu sendifekta. Iliaj tabuloj elsaltis, tordiĝis la boltoj, la veloj ŝiriĝis, la ŝnuroj implikiĝis, la ferdekoj pleniĝis per akvo, kaj ili estis tiom batitaj kaj draŝitaj kaj frakasitaj kaj rompitaj, ke ŝajnis maleble trovi manieron reporti ĉiujn homojn trans la maron al Gaŭlujo.
La romanoj rapidis al la bordo por ripari siajn disrompitajn ŝipojn, kaj intertempe la tribestroj de la sudaj reĝlandoj kunigis grandan armeon. Ili elektis unu solan gvidanton, kaj ĉiuj tribestroj konsentis sekvi lin. Tiu estis Kasivelaŭnos , kiu ne havis egalulon kiam temis pri heroaĵoj kaj ruzaj artifikoj. Li estis la praavo de la reĝo Kunobelinos .
Kasivelaŭnos sendis gvatistojn por spioni la romanojn dum ili okupiĝis pri siaj ŝipoj, kaj por reporti sciigon pri ĉio kion ili faras. Tiam li konsultis siajn druidojn, kaj ili konsilis, ke li evitu fronti la romanojn rekte sur la batalkampo. Ĉar kiam la romanoj marŝas al batalo sur vasta ebenaĵo, malmultaj estas la armeoj, kiuj kapablas rezisti ilin. Anstataŭe, la druidoj rekomendis al Kasivelaŭnos , ke li turmentu la romanojn dum ili tranĉas vojon tra la arbaroj kaj marĉoj. Ili ne konas la terenon, kaj krome, ili havas unu ĉefan malfortecon: en ĉiuj momentoj devas gvidi ilin ilia komandanto. Sen lia signalo, ili eĉ ne elingigos glavon. Sed se oni sukcesos trafi ilin per surprizatako, tiel ke ili ne havos tempon por alpreni siajn batalpoziciojn, ili diskuros en konfuzo kiel ŝafaro atakata de lupoj.
Tiel la druidoj konsilis Kasivelaŭn on, kaj tiel li faris. Kiam li trovis bandon de romanoj, kiuj vagis tro malproksime de sia kompanio, liaj militistoj pikis kaj incitis ilin kiel vespoj kiuj ĝenas dormeman virbovon. Foje Kasivelaŭnos instigis siajn homojn al ruza trompo: kredigante, ke ili forkuras, ili kondukis la soldatojn al danĝeraj irejoj tra la marĉoj aŭ embuskis ilin en tiuj lokoj, kie la arboj dense kreskis apud la vojo. Konante ĉiujn sekretajn vojetojn tra la arbaroj, ili povis ataki la romajn trupojn subite de la flanko, tiel ke parto restu fortranĉita de siaj kamaradoj. Baldaŭ la romanoj timis moviĝi krom en grandaj grupoj.
Jam pasis la somermezo, kaj la roma komandanto vidis, ke li gajnis neniom per sia vojaĝo trans la maron, sed li multon perdis. Kaj la druidoj informis Kasivelaŭn on, ke se li sukcesos reteni la romanojn ĝis la aŭtuno, ili reiros kun malplenaj manoj al Gaŭlujo, ĉar eĉ detruinte ĉiujn vilaĝojn, ili ankoraŭ ne trovis sufiĉajn brutojn kaj grenon por nutri sian armeon dum la vintro. Ili diris al li, ke nur unu aferon li devas timi: la perfidon.
Kaj tiel estis. Kasivelaŭnos havis multajn malamikojn en la apudaj reĝlandoj, ĉar la aliaj tribestroj timis lin, kaj ne malmultaj estis tiuj, kiuj volonte liberiĝus de li. Kelkaj faris interkonsenton kun la roma armeo laŭ kiu ili provizos grenon, kaj eĉ pli: ili montris la sekretajn vojojn, kiuj kondukis tra la arbaroj kaj marĉoj al la fortikaĵo de Kasivelaŭnos . Tiel okazis, ke lia fortikaĵo estis kaptita, kun ĉiuj brutoj kiuj estis arigitaj interne.
Sed eĉ tiam Kasivelaŭnos sukcesis trompi la romanojn. Neniu povis egali lin, kiam temis pri ruzaĵoj kaj lerta mensogado. Li intertraktis kun ili kaj promesis sendi ostaĝojn kaj tributon al Romo. Tiu traktaĵo estis rapide preta, kaj la roma komandanto ne atendis por poluri la nodojn kaj nitojn. Li enŝtopis siajn homojn en la ŝipojn, kaj reportis la tutan bandon al Gaŭlujo en unu sola nokto. Kaj kiam temis pri la ostaĝoj kaj tributo: ili neniam estis senditaj, nek iam ajn revenis romano por postuli ilin.
Ĉi tiun rakonton ni ripetis kaj reripetis dum tiuj monatoj, kiam ni atendis sciigon pri la roma ŝiparo. Mia onklo laŭte esprimis sian malaltan opinion pri la afero: “Ĉu mi ne diris la tutan tempon, ke temas pri stultaĵo? La romanoj ja estas malsaĝaj, sed ne tiom malsaĝaj ke ili volas veni ĉi tien, sciante ke armeo atendas ĉe la bordo por bonvenigi ilin. Kaj cetere, ne vivas tiu reĝo, kiu posedas sufiĉajn ŝipojn por transporti tutan armeon en unu fojo.”
Belteno estis longe pasinta, kiam ni finfine aŭdis, kio okazis. Mia onklo pravis: la roma ŝiparo efektive ne ekveturos. La soldatoj timis, kaj ili rifuzis eniri la ŝipojn. Komercistoj portis la novaĵojn el Gaŭlujo, kaj nun la armeo de Karatakos jam disiĝis. La armeanoj estis maltrankvilaj pro siaj neprizorgataj kampoj, kaj ili senpacience diskuris por reatingi siajn vilaĝojn kaj domarojn.