* * *
La greno jam staris alte en la kampoj, kiam ni aŭdis ke la roma armeo tamen transvenis la maron. Ĝi aperis tiel senaverte, ke Karatakos tute ne provis malhelpi ĝian albordiĝon. Li lasis la romanojn komplete liberaj, dum li haste rekunigis sian armeon. Intertempe, kelkaj el la malpli grandaj reĝlandoj en la oriento decidis intertrakti. Kiel mia patro antaŭvidis, iliaj tribestroj jam enuis pri Karatakos kaj liaj kverelemaj fratoj, kaj volonte malfermis al la roma armeo vojon tra sia teritorio.
Post nelonge ni aŭdis, ke la armeo de Karatakos renkontiĝis kun la romaj trupoj. Sed la batalo finiĝis malbone por li, kaj li estis devigata retreti. Tamen la afero ankoraŭ apenaŭ komenciĝis, kaj mi vidis, ke neniu taksas ĉi tiun unuan malvenkon tro serioza. Karatakos ankoraŭ ne havis tempon por kunmeti sian plenan armeon, kaj krome li ne povis renkonti la romanojn en loko, kiun li mem elektis. Ĉiuj viroj opiniis, ke kiam li estos retiriĝinta al pli taŭga ejo, li returnos sin por fronti la romanojn denove – kaj ĉi-foje li dishakegos ilin.
Nur kelkajn tagojn poste alvenis surpriza novaĵo. Ankaŭ la frato de Karatakos , Togodumnos , marŝas kontraŭ la romanoj. La du fratoj ne havis aparte bonan rilaton, sed ŝajne ili decidis, almenaŭ provizore, enterigi siajn kverelojn. La informo, ke Togodumnos planas elrampi el la mola kokono kiu ĉirkaŭvolvas lin de tiom da jaroj, instigis mian onklon al kelkaj el siaj plej mordaj komentoj. “Kio donis al li la ideon, ke li ekportu armilojn: tia homo, kia iĝis pli grasa kaj mola ol barelo da sebo? Li rompos la dorson de sia ĉevalo per sia pezo, aŭ eble krevos la radoj de lia batalĉaro.” Kaj verŝajne mia onklo prave suspektis, ke Togodumnos ne senkoste ĝuis tiujn longajn jarojn de neniofarado, ĉar baldaŭ alvenis la novaĵo, ke ankaŭ li, kiel la frato, devis retreti.
Sed ĉiuj komprenis, ke ĝis nun temas nur pri enkonduka skermado. La du fratoj ankoraŭ batalis unuope. Kuniginte siajn fortojn, ili certe komandos duoble tiom da homoj, kiom la romanoj. Kaj konante pli bone la terenon, ili sen grandaj penoj sukcesos repeli la invadantojn al iliaj ŝipoj.
Dum tiu periodo, Katumandos kaj Rigandrika regule sendis homojn al la amikaj vilaĝoj ĉe nia sudo, kaj en preskaŭ ĉiu tria aŭ kvara tago unu el ili regalopis supren laŭ la rivero, por reporti al ni sciigojn pri tio kio okazis nur kelkajn tagojn pli frue. La novaĵoj vojaĝis laŭ nekutima rapideco en tiu periodo: ili vaste disflugis inter unu vilaĝo kaj la posta tra ĉiuj sudaj reĝlandoj. La konstanta alfluo de novaĵoj nervigis nin ĉiujn. Ni ne kutimis je tiom da ekscitaj okazaĵoj en tiel mallonga tempo. Apenaŭ la viroj komencis primaĉi unu raporton dum siaj vesperaj kunsidoj ĉe la fajro kiam alvenis la posta, kiu forpuŝis la unuan antaŭ ol oni havis tempon plene ensorbi ĝin.
Pro ekscito mi ne povis koncentriĝi je miaj taskoj, kaj dum mi laboris en la domaro mi konstante rigardis malsupren al la valo. Mi atendadis en ĉiu ajn momento vidi ĉevalon kun nova mesaĝisto. Finfine mia patrino perdis paciencon. “Kio estas al vi, ke vi strabas eksteren dudek fojojn tage, kvazaŭ vi vidus la reĝon Karatakos skuiĝi supren en batalĉaro, aŭ eble eĉ la romanojn mem, unu post la alia kiel marŝantajn arbojn? La viroj martelas truon en via kranio: ili parolas, parolas, la tutan tagon anstataŭ okupiĝi pri la fojnado, kaj se ne temas pri Karatakos , temas pri Togodumnos . Okazas kruelaj aferoj en aliaj landoj, tio estas vera, sed ili ne koncernas nin, kaj ni esperu ke ili neniam venos pli proksimen ol ili troviĝas nun.”
En tiu periodo, ni ne plene komprenis kion volas la romanoj, sed ni ankoraŭ kredis, ke tio koncernas nur Karatak on. Ni supozis, ke la roma reĝo sendis siajn soldatojn por forigi lin kaj restarigi Verika n, aŭ, pli verŝajne, por anstataŭigi lin per alia amika reĝo. Tamen, estis maltrankviliga konstato, ke roma armeo nun troviĝas niaflanke de la maro, kiu ĝis nun ŝajnis netransirebla barilo protektanta la sudajn reĝlandojn kontraŭ ekstera atako. Estis vere, ke la romanoj estas tre malproksimaj de nia lando, sed tamen ni ĉiuj fartos pli trankvile kiam ili finos tion, kion ili volas fari, kaj reiros trans la akvon al sia ĝusta loko.
Konsternis nin ankaŭ tio, ke tiom da tribestroj en teritorioj proksimaj al la nia, decidis alianciĝi kun ili. Mi memoras la tagon, kiam alvenis la onidiro, ke la Dobonoj sendis sekretajn mesaĝojn al la roma generalo kun promeso subteni lin.
“Estas facile kompreni, kion ili havas en la menso,” mia patro diris, dum li sidis kun mia onklo kaj Alaŭnos en nia malluma kabano. Estis varmeta vespero, kaj ili lasis la fajron preskaŭ estingiĝi. “De kiam Karatakos distranĉis ilian reĝlandon en du partojn, li ne plu serĉu tie siajn amikojn. Se li petos ilian helpon, ili sendos al li klingon por tranĉi la propran gorĝon.”
Mia onklo konsentis. “Ili scias, ke li estas tro okupata pro la romanoj por malŝpari tempon pri ili. Ili volas liberiĝi de Karatakos , kaj ili dankos iun ajn, kiu faros tion por ili.”
“En tiu kazo la venontan reĝon donos al ili la romanoj,” mia patro diris, “kaj jen malfeliĉa fino por homoj, kiuj fieris mem elekti sian reĝon antaŭ ne tiom da tempo.”
“Kaj kia reĝo estos tiu,” mia onklo aldonis, “kiu obeos ordonojn el trans la maro? Kion oni povus diri pri viro, kiu aĉetus sian reĝecon je tia prezo?”
“Estas nur ĝuste, ke reĝo intertraktu,” Alaŭnos diris. “Kaj sagaca reĝo faros tion kun alia pli forta ol li mem: kun iu kiu havas longan brakon por helpi lin kiam tio necesos. Tio estas saĝa, kaj tio estas ĝusta. Neniu malestimas reĝon aŭ tribestron, kiu rigardas ĉirkaŭe por trovi siajn amikojn.”
Mia onklo saltis de sia sidloko, frapante sian kapon kontraŭ bierfelo, kiu pendis de la trabo tuj supre. “Kio estas al vi,” li kriis, dum lia vizaĝo ruĝiĝis pro kolero, “ke vi sidas trankvile kaj komforte apud nia fajro por diri al ni, ke estas ĝuste kaj estas dece intertrakti kun bando da razitaj fremduloj?”
Mia patro, kiel la pli aĝa, repuŝis sian kolereman fraton al lia loko, kaj mem ekstaris por fronti Alaŭn on. “Jen, aŭskultu kion mi volas diri al vi. Estas unu afero intertrakti kun tribestro, kiun oni konas kaj respektas: kun iu, kiu subtenos onin en ĉiuj okazoj. Alia afero estas trakti kun fremduloj: kun homoj, kiujn oni ne konas, kiujn oni ne povas fidi, kiuj eniris la aferon pro siaj propraj motivoj, kaj pri kiuj oni ne certas, ke ili ne rompos sian vorton en iu ajn momento. Kaj kiom valoras tia helpo, kian oni ricevas kontraŭ pago de feloj kaj seka viando, kvazaŭ oni marĉandaĉus pri varoj ĉe la vosto de ĉarego? Prefere la ĉielo falu, antaŭ ol ni vidu Katumand on fari tian traktaĵon.”
* * *
Ne longe antaŭ la rikoltado, ni aŭdis pri granda batalo ĉe rivero. Karatakos kaj Togodumnos finfine unuigis siajn armeojn, kaj renkontis la romanojn en batalo kiu daŭris du tagojn. La raportoj, kiuj atingis nin, ne estis tre klaraj. Ŝajne la du fratoj volis alfronti la romanojn ĉe larĝa rivero ie en unu el la orientaj reĝlandoj. Sed la romanoj sukcesis transiri, kaj nun impetadis antaŭen al la interno de la teritorio regata de Togodumnos . Laŭdire ili trompis Karatakon kaj Togodumn on per tio, ke ili kontraŭbatalis ilian armeon en unu loko, dum iliaj trupoj sekrete svarmis trans la riveron ĉe alia punkto pli supre.
Tiu novaĵo sufiĉe konsternis nin. Ĝis tiu momento, ni ĉiam kredis, ke la unuiĝintaj fortoj de la Kunobelin idoj sufiĉos por haltigi la romanojn. Ilia armeo estis pli granda kaj ili konis la terenon. Cetere, ili luktis por defendi la proprajn landojn, dum la romanoj troviĝis malproksime de sia hejmo en fremda lando, kiu signifis al ili neniom. Kaj tamen sukcesis la romanoj, dum Karatakos kaj Togodumnos retretis.