“Nur per trompo ili transiris tiun riveron,” mia onklo diris, “kaj per trompo, kiun bezonus neniu vera militisto, kiu fidus la forton de siaj propraj brakoj. Se ili havus verajn batalantojn, ili estus frontintaj la armeon de Karatakos vizaĝ-al-vizaĝe. Ili ne bezonus ŝteliri malantaŭ iliaj dorsoj.”
“Nu, ili rekte frontos ilin la venontan fojon,” mia patro diris, “kaj tiam ni vidos, kiel ili fartos, kun siaj ordonoj kaj siaj trumpetosignaloj. Ili devos transiri ankoraŭ unu riveron por atingi la fortikaĵon de Kamulos , kaj ili ne povos uzi la saman ruzaĵon duafoje.”
“Ĝuste tiel,” mia onklo konsentis, “kaj temas pri timiga loko, laŭ tio kion mi aŭdis, kun koto kaj marĉoj ĉie en la du flankoj, kaj la profunda malhela akvo kiu kirliĝas ĉirkaŭe. Se la romanoj ne scios kiel alparoli la riveron per la ĝustaj vortoj, ili enmarĉiĝos ĝis la kolo, kaj la homoj de Karatakos ne bezonos eĉ tuŝi ilin.”
Do ni atendis maltrankvile dum la tagoj pasis. Certe la Kunobelin idoj ne estis aparte ŝatataj de mia popolo, kaj neniu en nia teritorio estis sendinta al ili helpon kontraŭ la invadintoj. Tamen, vekis malagrablan senton la konstato, ke la romanoj puŝiĝas ĉiam pli internen. Ŝajnis, ke ili celas la fortikaĵon de Kamulos , la plej grandan urbon en la reĝlando de Togodumnos . Mi ofte aŭdis grandiozajn priskribojn pri tiu fortikaĵo: ĝi estis preskaŭ nevenkebla, ĉar protektis ĝin parte masivaj remparoj, parte akvo kaj marĉoj.
Baldaŭ alvenis la novaĵo, ke la roma armeo transiris ankaŭ la duan riveron, kaj nun restis neniu malhelpo, por ke ĝi marŝu rekte al la fortikaĵo de Kamulos . Togodumnos estis morta, kaj Karatakos mem fuĝis. Multaj el liaj tribestroj kaj militistoj akompanis lin, kaj venis sciigoj, ke ili nun moviĝas okcidenten. Oni diris, ke Karatakos planas kunmeti novan armeon en la okcidentaj reĝlandoj. La druidoj estis tre potencaj en tiu regiono, kaj se ili konsentus subteni lin, li ricevus tiom da batalantoj, kiom li bezonas. Kiam temis pri la homoj, kiuj konsistigis la plej grandan parton de lia batalforto en la oriento, la plejmulto el ili jam fuĝis kun siaj familioj al la marĉoj aŭ la arbaroj. Neniu restis por kontraŭstari la romanojn, kiuj trankvile povis forporti la grenon kaj venĝi sin kontraŭ la senhomaj vilaĝoj.
Sed evidente, ĉio ĉi okazis en landoj malproksimaj, kaj intertempe okupis nin pli urĝaj aferoj. Pro la fojnado kaj la rikoltado, tiu estis la plej laborplena periodo de la jaro, kaj estis senutile tro multe pensi pri tio, kio okazas en aliaj landoj. Mia patrino naskis novan bebon en la fino de la antaŭa vintro, kaj ŝi pli ol kutime bezonis mian helpon. Sed mi ankoraŭ kuradis al la domaro de Svadva , kiam ajn tio eblis, por kunlabori ĉe la farado de tinkturoj. Pripensante la aferon nun, ŝajnas strange rakonti, ke ni pluokupiĝis pri la tinkturoj en tia situacio. Sed ni ne povis antaŭvidi la finon, do intertempe ni daŭrigis nian kutiman laboron, same kiel ni farus, se la romanoj restus trankvile ĉe sia propra flanko de la maro.
Estis familio en la vilaĝo, kiu interesiĝis pri Elvisa por sia dua filo. Alaŭnos amikiĝis kun la patro dum sia posttagmeza ekzerciĝado ĉe la herbejo. Mi sciis, ke Elvisa havas miksitajn sentojn. Efektive venis la momento ekpensi pri la geedziĝo, kaj kiam junulino en nia vilaĝo atingis sian dekkvinan aŭ deksesan jaron, ŝi komencis maltrankviliĝi, se ne aperis propono. Aliflanke, neniu volas adiaŭi siajn hejmon kaj familion por ekloĝi ĉe homoj, kiujn oni apenaŭ konas. Tamen, la anoj de la alia familio ne jam alvenis por diskuti la kondiĉojn. Dum la romanoj ankoraŭ vagis libere tra la sudaj reĝlandoj, estis malfacile koncentriĝi pri planoj por la estonteco.
Nia tuja zorgo estis la rikolto. La lasta duonmonato estis ĉiam nerviga tempo, kiam ni atendis la maturiĝon de la greno kaj rigardadis la ĉielon, timante ŝtormojn. Sufiĉus peza pluvo en tiu periodo por detrui grandan parton de la grenoprovizo por la venonta jaro en unu sola mateno. Bonŝance la vetero restis bona, krom fojaj pluvetoj, kaj dum multaj tagoj komplete okupis nin la tasko rikolti la milojn kaj milegojn da maturaj spikoj. Ĉiu en la domaro partoprenis, eĉ mia frateto Makaros , kiu estis nun proksimume kvarjara. Miaj patrino kaj onklino laboris ĉiu kun bebo pendanta en ŝalo de la ŝultro, aŭ kelkfoje ili sternis tukon sur la grundo kaj lasis tie la du infanojn por ruliĝeti nudaj sub la varmeta suno.
Enportinte la tritikon ni povis iom senstreĉiĝi, kvankam la pajlo ankoraŭ staris en la kampoj. Tion ni intencis prizorgi poste. Intertempe, ni ekokupiĝis pri la hordeo. Kaj ĝuste en tiu periodo, ne longe antaŭ la somerfino, ni vidis mesaĝiston pene supreniri la krutan deklivon al la vilaĝo.
Poste en tiu sama tago, nevo de Isarninos venis al nia domaro. Tuj kiam ni vidis lin transsalti la riveron per la ŝtonegoj, ni sciis, ke temas pri urĝa novaĵo. Nur tial Isarninos sendus lin. La lasta fojo, kiam li sendis al ni apartan sciigon, estis post la atako de tiuj brutorabistoj, kiuj venis riversupren de Lugos -kresto antaŭ tri vintroj.
Mia patro malsupreniris la deklivon por renkonti la junulon. Ni ĉiuj staris ekster la heĝo kaj maltrankvile rigardis ilin interparoli. Ni vidis la palan vizaĝon de la junulo, dum li respondis la demandojn de mia patro. La interparolo ŝajnis tre longa, sed finfine li turnis sin por reiri, dum mia patro venis supren al la domaro.
“Tiu mesaĝisto estis el Lugos -kresto,” li informis nin. “romanoj eniris nian teritorion.”
Do, jen ĝi okazis. Jen la novaĵoj, kiujn ni atendadis de tiom da monatoj, samtempe insistante, ke ĉi tio ne koncernas nin. Strange, mi ne sentis timon, nur grandan internan kvieton, kvazaŭ mi estus senigita je ĉia emocio. Efektive, ŝajnis al mi pli rimarkinde, ke la mesaĝiston sendis al ni la Lugos anoj, kiuj neniam redonis la homojn, kiujn ili kaptis dum la rabekspedicio. Sed dum mi pripensis ĉion ĉi, mia patro klarigis la situacion. Granda kompanio da romaj soldatoj alvenis senaverte en la teritorion de nia popolo, kaj jam ruinigis plurajn urbojn kaj vilaĝojn proksime al la marbordo. Ili venis de la maro, kaj marŝis sufiĉan distancon al la interno antaŭ ol la loĝantoj eĉ konstatis kio okazas. Plurajn vilaĝojn ili trafis per surpriza atako, kaj tiuj falis post sovaĝa sed mallongedaŭra provo defendi sin.
La romanoj intertempe konstruis por si fortikaĵon en la sudo, kaj pasigis sian tempon serĉante provizojn kaj rabante la lokajn kamparanojn. Oni atendis, ke ili baldaŭ provos translokiĝi riversupren. Tio signifis, ke ili verŝajne alvenos post nelonge ĉe la malgranda grupo de vilaĝoj arigitaj ĉirkaŭ Lugos -kresto. Kaj post Lugos -kresto sekvos niaj kvar vilaĝoj. La popolo de Lugos jam haste preparis sin kontraŭ atako, kaj sendis al ni sian mesaĝiston kun pacpropono kaj promeso kompensi la lastan rabatakon. La detalojn necesos pritrakti poste, ĉar la situacio estis tro urĝa por perdi tempon. La Lugos anoj petis nin sendi kiel eble plej multe da homoj por helpi ilin defendi sian vilaĝon.
La viroj dediĉis la ceteran parton de la tago al la necesaj preparoj, kaj la postan matenon ili ekiris. Ni virinoj akompanis ilin trans la riveron, kie grandega kompanio amasiĝis sur la malpli altaj deklivoj sub la vilaĝo. Pro la aliĝo de la viroj el la aliaj tri komunumoj, troviĝis tie pluraj centoj da homoj. Neniam antaŭe mi vidis tiel grandan batalantaron kuniĝintan en unu sola loko, kaj imponegis min la vido de tiuj centoj da armitaj viroj, ĉiuj portantaj siajn plej brilkolorajn vestojn. Multaj el ili havis tinkturitan hararon, hirtigitan kiel la pikiloj sur erinaco. Estis malfacile imagi, ke la romanoj ne estos same imponataj, kiam ili vidos alproksimiĝi tiel grandiozan kaj multekoloran kompanion.