“Sed kion la homoj manĝas?” mia fratino persistis. Mia patrino komencis silentigi ŝin, sed Morimanos respondis, “Mankas kampoj en tiu urbo, kaj tamen al la romanoj * neniam mankas manĝaĵoj. Ĉar tie troviĝas konstruaĵoj tiel grandegaj, ke eĉ unu el ili povus kovri ĉi tiun tutan monteton de la piedoj ĝis la haroj. Kaj ĉiu konstruaĵo estas plena je manĝaĵoj. La unua enhavas nenion krom greno, la dua nur viandon, en la tria viciĝas kruĉoj da vino kaj biero. Kaj tie troviĝas ankaŭ aliaj konstruaĵoj, ŝtopitaj per ĉio kion oni povus bezoni. Unu enhavas sitelojn kaj potojn kaj vazojn, kaj en alia estas ĉiaj multvaloraj juveloj: broĉoj kaj brakringoj kaj oraj trezoroj. Sed en tiu konstruaĵo ne estas torditaj kolringoj, ĉar neniu romano, eĉ ne la reĝo de ĉiuj romanoj mem, portas torditan ringon ĉirkaŭ sia kolo. Alia konstruaĵo enhavas ŝtofojn, ne nur en mallarĝaj strioj, sed en grandegaj rulaĵoj longaj cent ulnojn. Ĉiuj koloroj videblas tie: sanga ruĝo, brilverdo, nigro, violo, en kvadratetoj kaj strioj kaj punktetoj. Kelkaj ŝtofoj estas pli delikataj ol araneaĵoj kaj brilas kiam la lumo tuŝas ilin, kiel la suno flagretas ĉe la pintoj de la ondoj. Kaj estas alia ŝtofo tiel dika kaj mola, ke ĝia portanto neniam sentas la malvarmon, eĉ en tiaj tagoj kiam la birdoj pro frosto fiksiĝas al la branĉoj kaj la pluveroj glaciiĝas antaŭ ol atingi la grundon.”
Tiam Morimanos plurakontis pri la aliaj konstruaĵoj troveblaj en Romo. Tiom grandegaj ili estas, ke ili ŝajnas laboro de gigantoj; kaj tamen konstruis ilin homoj. Ĉar la romanoj posedas tiom da sklavoj, ke sendi cent sklavojn por levi unu ŝtonon por ili estas nura bagatelaĵo. Troviĝas tie vastegaj haloj, sufiĉe grandaj por enteni tutan lagon, en kiuj fluas riveroj. En kelkaj la akvo agitiĝas kaj bolas; ĉe aliaj glacio formiĝis sur la supraĵo.
Sed pli stranga ol ĉio estas la homoj kaj bestoj videblaj en Romo. La homoj estas ne nur blankaj aŭ palbrunaj kiel ni, sed ankaŭ malhelbrunaj, nigraj, bluaj kaj verdaj. Kaj la bestoj estas eĉ pli eksterordinaraj. Kelkaj havas nazon sufiĉe longan por tuŝi la teron; aliaj havas sur la haŭto strangajn desegnojn kiel strioj, cirkloj aŭ spiraloj; estas bestoj kun du kapoj aŭ ses kruroj; kaj aliaj kun tiel longa kolo, ke ili povas manĝi la foliojn ĉe la pinto de la arboj, eĉ de la plej altaj.
Finparolinte pri la urbo Romo, Morimanos ekrakontis pri ĝia armeo, kaj kvankam la urbo enhavas egajn mirindaĵojn, la armeo mirigas eĉ pli. Kompreneble, ni ĉiuj jam aŭdis tiun rakonton, sed ni aŭskultis sen eĉa brueto dum la fajro preskaŭ estingiĝis, esplorante en niaj mensoj la bildon de tiuj miloj kaj miloj da homoj, ĉiuj vestitaj precize same.
“Ĉiu homo en tiu armeo,” Morimanos diris, “eĉ ĝis la plej malgrava el ĉiuj soldatoj, portas kompletan armilaron, kaj neniu heroo en la antikva epoko estus hontinta aperi kun tiaj armiloj. Ĉar ĉiu unuopa soldato inter tiuj milegoj portas ferajn kirason kaj kaskon, fajroharditan glavon, du akre pintajn lancojn, kaj bone faritan ŝildon. Kaj tiu armeo havas unu egan apartaĵon: ĉar ĝi ekmarŝas nur je la sono de trumpeto. Kaj ekmarŝinte, ĝi ne haltas, eĉ se ĝi renkontas altan monton aŭ profundan valon, ĝis sonoras alia trumpeto. Kaj kiam unu homo en tiu armeo movas sian dekstran kruron, ĉiu alia movas sian dekstran kruron; kaj kiam unu homo movas la maldekstran kruron, ĉiu alia movas la maldekstran. Kiam tiu armeo marŝadas, ĝi similas arbaregon, kiu kovras vastan ebenaĵon; kaj kiam tiu armeo ekbatalas, ĝi similas nehaltigeblan ŝtormondon, kiu furiozas antaŭen pro militardo.”
Aŭdinte la finon de la rakonto, mi kuŝis varme kaj komforte sur la pajlo, aŭskultante la regulan spiradon de mia kuzo, kiu jam endormiĝis apude. Mia gravedega onklino alproksimiĝis kaj kovris nin per ŝafofelo. Mi ŝatis mian onklinon, kiu estis nekutime trankvila kaj bonhumora, kaj ĉiam povis kvietigi la homojn per sia milda voĉo. Ŝi estis lerte elektita edzino por mia onklo, ĉar malkiel ŝi, li estis senpacienca kaj kverelema. Ofte aŭdeblis lia kolera voĉo, muĝante el la alia kabano trans la korto, verŝajne kun akompano de plorantaj infanoj. Sed ĉiam sekvis la trankviligaj vortoj de mia onklino, kiu respondis mallaŭte.
“Ĉu vi ankoraŭ ne dormas, eta ruĝkapulino?” ŝi demandis. Ŝi nomis min tiel pro miaj haroj. Ruĝaj haroj estis tre oftaj en mia familio; ankaŭ mia patrino havis ilin, kvankam ŝiaj estis pli malhelaj ol la miaj kaj ne tiel belkoloraj.
Mia patro revivigis la mortantan fajron. La lumo denove ekbrilis, kaj kuŝante sur mia flanko mi dormeme rigardis dum mia patrino prenis felon da biero por la viroj, kiuj interparolis ĉirkaŭ la fajro. Mia frateto estis firme volvita en ŝalo, kiu pendis de ŝia ŝultro, kaj lia kapo daŭre balanciĝetis dum ŝi moviĝis.
Mia patro leviĝis por aliĝi al mia onklo kaj nia najbaro, Alaŭnos , kiuj sidis proksime al mia pajla nesto. Alaŭnos loĝis en la domaro sur la alia flanko de nia monteto, pli malproksime de la vilaĝo ol ni. Li estis la frato de mia onklino, kaj havis similan karakteron, bonhumoran kaj tolereman. Li estis tre ŝercema, kaj kiam li vidis min, li ĉiam tiris miajn longajn ruĝajn harplektaĵojn kaj ŝajnigis, ke li bruligis sian manon. Nun la viroj interparolis ekscite, kaj iliaj voĉoj plilaŭtiĝadis, malgraŭ la klopodoj de la virinoj trankviligi ilin.
“Pri la popolo de Kunobelinos mi parolas nun,” diris mia patro. “Ĉu ni aŭdis, aŭ ĉu ni ne aŭdis, kio okazas nuntempe en ilia teritorio? Eblas marŝi laŭ iliaj bordoj de unu fino ĝis la alia, kaj ĉiu ŝipo kliniĝanta tie sur la sablo kaj la ŝtonoj venis de trans la maro. Tiuj ŝipoj alvenadas tiel senĉese kaj tiel senpaŭze, ke oni povus paŝi de unu ferdeko al alia la tutan vojon trans la maron ĝis Gaŭlujo.”
Mia onklo konsentis. “Kaj kiam homo manĝas ĉe la tablo de la reĝo Kunobelinos , kaj vidas la lumon brilegi de la oraj kaj arĝentaj teleroj, li supozus sin en Romo mem. ‘Ŝovu al mi tiun arĝentan vazon, knabo, mi devas urini.’”
Mia onklo havis danĝeran langon, kiu jam plurfoje enkaĉigis lin. Eĉ okazis iam ke li kverelis kun kurbadorsa Bodvokos el la vilaĝo, kiam li diris ke unu el liaj bovinoj aspektas tiel aĉe malgrasa, ke Bodvokos evidente manĝas mem ĝian fojnon. Post nelonga tempo, la bovino komencis forvelki. Finfine ĝi mortis, kaj Bodvokos plendis al la druido. Kompreneble Dumnovalos subtenis lin kaj diris, ke mia onklo devos pagi kompenson pro la bovino. Komence mia onklo rifuzis agnoski sian kulpon, kvankam ĝi estis absolute klara al ĉiuj. Li provis eliri el la situacio per insultoj kaj blekoj, kriante ke la bovino estis senkarna malsaniĝema bestaĉo jam de la komenco, kaj ke li diris nur tion, kio estis evidenta al ĉies okuloj. Tia homo li estis.
Finfine mia patro sukcesis konvinki lin, ke li devos pagi; do li faris, sed nur tre malvolonte. Poste li restis relative neparolema dum kelka tempo, ĝis li iom post iom denove cedis al sia tro rapida koleremo.
Ne plaĉis al miaj patro kaj onklo la ŝanĝiĝoj, kiuj okazadis tiutempe en la malproksima reĝlando de Kunobelinos , oriente de ni. Sed trankvila Alaŭnos havis alian opinion. “Ne malhelpis Kunobelin on, kaj jen la vero. Kestojn da oraj moneroj li havas tie, kaj la tintado de tiuj oraĵoj trafas kiel dolĉaj harpoj la orelon.”
“Oraj moneroj, dolĉaj harpoj...” mia onklo gruntis. “Prefere la sonon de ŝtonoj el ĵetiloj li aŭdu. Tiu sono ne aŭdiĝis en la teritorio de Kunobelinos de post lia juneco.”