Nia ĉefa zorgo estis la greno. Kiel kutime, ni jam subterigis ĝin en sigelitaj putoj interne de la domaro. Ferminte la putojn, ni ne devis remalfermi ilin ĝis venos la momento por uzi la enhavon. Sed se ni lasus ilin, tio tre verŝajne signifus cedi ilin al la roma armeo. Mia patrino opiniis, ke ni prefere malfermu la putojn kaj portu la grenon per ĉarego al la vilaĝo. “Ni ne okupiĝas de tiom da monatoj pri la sarkado kaj la rikoltado, nur por lasi la grenon ĉi tie, kie tiuj romaj rabistoj povos akapari ĝin,” ŝi diris. “Ni ŝarĝu la ĉaron kaj portu ĝin al la vilaĝo.”
Mia patro ne konsentis. “Tie troviĝas greno por unu jaro kaj plie, kaj mi nepre ne vidos ĝin putri ekster la tero pro la vintra malseko. Kaj kio pri la semado? Ĝi detruiĝos antaŭ ol venos la ĝusta sezono.”
Fine, ili decidis malfermi nur unu puton kaj kaŝi la aliajn, kovrante ilin per tero. Ili kondukis la bovinojn super la loko por refirmigi la grundon. Mi vidis la lokon poste, kaj oni neniam imagus, ke sube troviĝas putoj. Fakte, mi eĉ demandis min, ĉu ni mem retrovos ilin post la foriro de la romanoj. Mia patro solene atentigis min kaj Kaljak on pri la indikoj per kiuj ni retrovos la kaŝitajn putojn – por la okazo se trafos lin ia malbonŝanco, laŭ lia klarigo. Ankoraŭ nun mi foje pensas pri tiuj putoj, en ilia sekreta malluma ejo sub la tero, atendantaj ĝis ni revenos por repreni la grenon. Mi estas certa, ke la romanoj ne trovis ilin. Mi scivolas, kio okazis al la greno; verŝajne ĝi simple putris en la grundo.
Ni trovis la vilaĝon en plena ĥaoso, kiam ni alvenis. Homoj kaj bestoj vagis ĉie, tretante kaj retretante la malsekan teron ĝis ĝi iĝis koto, kaj la vojetoj inter la kabanoj estis blokitaj de ĉaregoj kaj puŝĉaretoj. Ne nur mia familio, sed ĉiuj kiuj loĝis en la ĉirkaŭaj domaroj venis por serĉi sekurecon interne de la remparo. Bonŝance la brutojn oni povis ankoraŭ paŝti ekstere, almenaŭ provizore. Sufiĉos la tempo por reporti ilin internen, kiam ekaperos la unuaj romanoj. Kelkaj el la kamparanoj jam okupiĝis pri hasta muntado de palisaroj sur la deklivoj ekster la remparo, por ke la bestoj ne intertempe forvagu.
La loĝantojn de la tri najbaraj vilaĝoj ni atendis pli malfrue en tiu sama tago. Estis interkonsentite, ke ni kunigos niajn fortojn. Ili estos pli protektataj en nia vilaĝo, kiu estis la plej granda el la kvar, en bona pozicio kun fortaj, altaj remparoj. Kaj estis evidente konsilinde ke ni frontu la romanojn kune, prefere ol dise en etaj grupoj.
Mankis spaco eĉ por spiri en la kabano de Isarninos . Krom li, lia edzino Lavenja , kaj ilia plej juna filino (la aliaj kvar gefiloj estis jam plenkreskaj), troviĝis miaj gepatroj, mi mem, Tasgj on, mia frateto Makaros , kaj la bebo. La familio de mia onklo gastis ĉe mia frato Atepilos , kiu estis nun edziĝinta kaj havis propran kabanon.
ŝajnis absolute maleble ŝtopi pli da homoj en la kabanon de Isarninos , sed dum la posttagmezo ekaperis la unuaj loĝantoj de la aliaj vilaĝoj, kiuj vagis dise supren laŭ la flankoj de la monteto kun siaj ĉaregoj kaj brutoj. Lavenja konis unu el la familioj, ĉar temis pri parencoj de ŝia patrino, kaj ŝi invitis ankaŭ ilin gasti ĉe ŝi. Ne estis alia solvo: alie ili devus dormi ekstere. Ĉiu kabano en la vilaĝo jam servis kiel rifuĝejo por tri aŭ kvar familioj, kaj eĉ ĉiuj staloj kaj aliaj malgrandaj ejoj estis plenŝtopitaj. Kaj tamen kelkaj homoj devis dormi sub renversitaj ĉaregoj aŭ en la mallarĝa spaco sub la altaj plankoj de la grenejoj.
Eĉ kiam oni preparas sin kontraŭ atako, ankoraŭ necesas melki la bovinojn kaj pretigi manĝaĵojn. Tiuvespere mi devis iri malsupren al la paŝtejo ekster la remparoj por melki la bovinojn sub la ĉielo. Ĉiuj niaj posedaĵoj kuŝis en granda konfuzo ĉe la muro de la kabano, kaj mi ne povis trovi la sitelon. Mia patrino kaj Lavenja kuris tien kaj reen, pretigante vespermanĝon por la tri familioj. Ili jam buĉis junan kapron kaj nun turnis ĝin per rostostango super la fajro.
“Malaperis la sitelo,” mi diris al mia patrino.
“Ĉu vi blindiĝis en ambaŭ okuloj, knabino, ke vi devu demandi min? Ĝi estas tie inter tiuj aliaj aĵoj, do kliniĝu kaj serĉu ĝin, antaŭ ol la luno leviĝos kaj vi devos fini la melkadon en la mallumo.” Lavenja ridetis al mi kaj proponis unu el siaj siteloj. Ĝi estis pli granda ol tiu kiun mi kutime uzis, kaj maloportune portebla.
Irinte eksteren, mi trovis ke la tago malvarmiĝas antaŭ la vespero kaj ekblovas malmilda vento. Ŝajnis kvazaŭ baldaŭ ekpluvos. Mi tremetis pro la malvarmo kaj haste reeniris por serĉi ŝalon.
Antaŭ ol mi finmelkis la bovinojn kaj pene retrenis la pezan sitelon al la kabano, venis krepusko. Interne de la kabano jam regis mallumo, krom la ruĝa ardo de la fajro, kaj ĉie vidiĝis vizaĝoj. Estis preskaŭ kvazaŭ mi ĵus alvenis al festo. La tri viroj – Isarninos , mia patro, kaj tiu el la alia vilaĝo – sidis sur makula bovofelo apud la fajro. Ekscititaj infanoj ludis kaj ridis ekster la cirklo de la fajrolumo.
Troviĝis alia junulino, proksimume samaĝa kiel mi; ŝi estis iom maldika kun pala haŭto kaj zorge plektitaj blondaj haroj. Ŝi havis iom malĉeestan esprimon, kvazaŭ ŝiaj pensoj vagus malproksime, sed ŝi ridetis kiam ŝi vidis min, kaj mi transiris por sidiĝi apud ŝi. Ŝi diris, ke ŝia nomo estas Kintila . Ŝi estis edziniĝonta en pli-malpli ĉi tiu periodo, sed nun ĉiuj atendis por vidi kion portos la estonteco, antaŭ ol transdoni la edzinopagon. Mi rakontis pri Belinos . “Ni geedziĝos venontan jaron,” mi diris. “Kiam la romanoj estos for.”
“La romanoj flamigos nian vilaĝon,” ŝi diris. “Ili promenos tra la pordego sen eĉ unu homo por malhelpi tion, kaj ili trovos la tutan ejon pli silenta ol malgranda roko sur la monto, kaj la vulpojn kaj la leporojn kiuj kuretas kaj saltetas inter la domoj.”
“Ankaŭ nian domaron,” mi respondis. “Se morgaŭ vi iros supren al la remparo, vi belege vidos ĝin trans la rivero. Ĝi troviĝas sur la monteto, kiu frontas la vilaĝon.”
Kiam ĉiuj finmanĝis, Lavenja alportis la bieron kaj la viroj komencis drinki.
“Ni staras antaŭ glora batalo,” Isarninos kriis, “ĉar niaj militistoj estas la plej kuraĝaj kaj la plej aŭdacaj en ĉiuj sudaj reĝlandoj kaj ankaŭ en la okcidentaj, kaj Karatakos ne havas viron en sia tuta armeo, kiu egalus iun ajn el la niaj.”
La patro de Kintila aŭdigis ankaŭ sian voĉon. “Ne estas viro inter nia popolo, kiu ne kapablus mortigi tri plenkreskajn romanojn per unu bona, tranĉa svingo. Tiuj romanoj havas nur mallongajn glavojn, tion mi aŭdis, kaj ili apenaŭ pli utilas en batalo ol tranĉileto, kiun oni uzus por dispecigi mortan ŝafon.”
“Vi pravas,” mia patro diris, “kaj baldaŭ ni vidos niajn militistojn reveni de la batalo kun siaj vizaĝoj tute ruĝaj kaj ŝvelaj pro sia milita furiozo kaj kun dudeko da romaj kapoj en ĉiu mano.”
“Ĉu vi celas insulton al niaj militistoj,” diris la patro de Kintila , “ke vi volas sendi ilin por batali kontraŭ tiuj kokinkoraj kaŭremuloj? Ni elsendu niajn junulinojn por pritrakti ilin, kaj ankaŭ niajn infanojn, ĉar mi bedaŭrus vidi niajn militistojn malpurigi siajn armilojn ĉe tiaj kanajloj.”
Ili verŝis al si pli da biero. “Nun Atepilos havos la ŝancon elmontri siajn kapablojn,” mia patro diris, “kaj ĉiuj homoj vidos kiel lerte li stiras la batalĉaron, eĉ kiam li devas turni ĝin subite aŭ iri rekte malantaŭen. Neniu homo diros, Isarninos , ke vi ne instruis al li ĉiujn viajn lertojn, kaj kiam mi vidas lin stari apud Kunignos kun longa vergo en la mano, li pensigas min pri la grandaj ĉampionoj de la antikva epoko.”