Isarninos diris, “La druidoj de Karatakos konsilis lin mise, ne sendante lin al ni por peti helpon, kaj nun lia frato estas morta kaj li almozas kiel batita hundo ĉe la okcidentaj reĝlandoj. Se li estus petinta la subtenon de nia popolo, li sidus en ĉi tiu momento en sia propra halo por festeni ĝis satiĝo kaj trinki sian bieron el romaj kranioj.”
Mi sentis dormemon. Tiom estis okazinta post la mateno, kiam mi vekiĝis en mia propra kabano. Se nur troviĝus pli trankvila loko por kuŝi! Mi malproksimiĝis de la fajro por serĉi iom da libera pajlo. Dormantaj infanoj kuŝis ĉie. Makaros dormis surdorse, kun la brakoj disĵetitaj super la kapo. Li sufiĉe kreskis lastatempe kaj jam preskaŭ perdis tiun diketan, rondetan aspekton de beba infano. Baldaŭ li ne plu memorigos min pri Tasgjos . Mi enpremis min en la mallarĝan spacon apud li, kaj endormiĝis ĉirkaŭbrakante lin.
Mi estis profunde dormanta, kiam vekis min mia patrino. Mi saltis pro ŝoko. “Leviĝu,” ŝi diris. “Ni iras al la arbaro.”
Mi rigardis ŝin el dormoplenaj okuloj, kaj provis kompreni kio okazas. Ĉie en mia ĉirkaŭaĵo, videblaj nur per la ruĝa ardo de la fajro, homoj hastis tien kaj reen en la duonmallumo, kvazaŭ ili pretiĝus por eliri. “Ĉu estas mateno?” mi demandis.
“Tute ne,” ŝi diris. “Leviĝu, knabino; ni iras al la Malbona Loko. La viroj jam ekiris.”
Mi estis absolute konsternita, sed mia patrino diris senpacience, “Ne gapu tiel, kvazaŭ vi volus engluti la lunon, kaj ankaŭ la sunon. Moviĝu iomete kaj helpu min, se vi ne volas resti ĉi tie tute sola kun la strigoj kaj la spiritoj. Serĉu la mantelon de Makaros , dum mi okupiĝos pri la bebo.”
En stato de konfuzo mi iris al la loko, kie niaj posedaĵoj ankoraŭ kuŝis en senorda amaso, kaj komencis disŝovi ilin. Miaj pensoj flugis inter unu ideo kaj alia, tiel ke mi apenaŭ sciis, kion mi serĉas. La Malbona Loko! Plenigis min antaŭtimo miksita kun tikla sento de anticipo. Pasis jam tiom da jaroj post mia antaŭa vizito. Mi estis tute malgranda en tiuj aliaj okazoj, kaj tio kion mi vidis tie teruris kaj naŭzis min, sed samtempe iel logis min kvazaŭ per nerezistebla fascino. Mi timis, kaj tamen deziregis, revidi tiun lokon.
“Pro la amo de ĉiuj spiritoj!” mia patrino kriis, “ĉu vi ankoraŭ staras kaj revas? Mi demandas vin, kie estas la mantelo de Makaros ?”
Senhelpe mi rigardis la konfuzan amason ĉe miaj piedoj, kaj penis memori, kion mi serĉas. Kun malentuziasmo mi turnis la diversajn objektojn, kaj finfine rimarkis malhelan formon, kiu povus esti mantelo. Ĝi estis kaptita sub la peza muelŝtono, kaj kiam mi provis eltiri ĝin, ĝi ŝiriĝis. Mi ĵetis ŝtelan rigardon al mia patrino, sed bonŝance ŝi rimarkis nenion.
Makaros estis staranta, sed liaj okuloj estis nebulaj pro dormo. Li aspektis kvazaŭ li en iu ajn momento povus refali sur la pajlon. Mi ĵetis la ŝiritan mantelon sur liajn ŝultrojn, kaj tiris lin eksteren al la freŝa aero. “Estas malvarme,” li diris ekploretante. “Mi volas reeniri.”
Certe estis tre malbela nokto. La vento estis nun pli forta kaj blovis per abruptaj batoj, portante polvon kaj foje mallongan ekpluveton. La luno estis nur duonplena, kaj ĝia pala lumo aperis jen kaj jen inter la nuboj kiuj kuregis tra la ĉielo. Ĉie en nia ĉirkaŭaĵo la homoj fluis malsupren el siaj kabanoj ĝis la pordegoj. Kelkaj tenis flamantajn torĉojn. Mi volis serĉi Elvisa n, sed mi sciis, ke malverŝajne mi trovos ŝin inter la homamaso. Sed anstataŭe aperis Kintila , kiu ĵus elvenis el la kabano kaj firme streĉis sian ŝalon kontraŭ la malvarma nokta aero. Vidante min kaj Makar on, ŝi transiris al ni, do mi prenis la manon de Makaros kaj ni aliĝis al la homamaso, kiu moviĝis malrapide en la direkto de la pordegoj.
“Venu, rapide,” mi diris al Makaros . “Tiel vi ne sentos la venton tiel malvarma.”
Senpacience ni puŝis nin tra la homamaso kaj el la pordegoj, ĝis ni trovis la krutan vojeton, kiu kondukis malsupren al la rivero. Sur la senarba monteto ni havis neniun protekton kontraŭ la subitaj alblovoj de vento kaj pluvo. Ni duonglitis malsupren mizere kaj silente kun mallevitaj kapoj. Baldaŭ miaj fingroj estis sensentaj, kaj mia nazo gutis pro la malvarmo. Unu fojon mi falis kaj eksidis peze sur la malmola kalko, makulante la randon de mia ŝalo per koto.
La vojo iĝis pli facila kiam ni atingis la ebenaĵon. Nun la vento blovis de malantaŭe kaj helpis nin plu iri.
“Kien ni iras?” Makaros demandis anhelante, dum li kuretis ĉe mia flanko.
“Al la arbaro.”
“Mi ne volas iri al la arbaro. Ĝi estas malluma. Tasgj on diras, ke tie estas spiritoj. Ĝi estas plena je spiritoj, kiuj ĝemas kaj kriĉas inter la arboj, kaj se oni perdiĝas, ili... ili...”
“Ili kias?”
“Ŝi ne diris. Ŝi diris, ke frostigus la sangon nur aŭdi pri tio.”
Antaŭ kaj malantaŭ ni, grupoj de homoj marŝis. Estis maleble rekoni iliajn vizaĝojn per la intermita lunlumo, sed mi sciis, ke eĉ se mi vidus ilin, mi verŝajne ne rekonus la plejmulton. Neniam antaŭe mi troviĝis inter tiom da nekonatoj.
Pro la malkomforto de mia malseka, kotoŝmirita ŝalo, mi preskaŭ ĉesis pensi pri la Malbona Loko, sed kiam ni alproksimiĝis al la arbaro, revenis miaj antaŭtimoj refortigite. Efektive mi ja ofte demandis min, kiel estus reiri tien, sed nun kiam alvenis la momento, mi deziregis, ke tio ne necesu.
Enirinte la arbaron, ni havis iom da ŝirmo kontraŭ vento kaj pluvo, sed la arboj skuiĝis kaj knaris, kaj la tero estis molaĉa kaj glita pro falintaj folioj. La maldensejoj similis grizajn lagojn kie timigaj formoj fantomis, dum en tiuj partoj kie la vojeto zigzagis sub la arboj, la luno apenaŭ penetris la folian tegaĵon. Ni estus baldaŭ komplete perdiĝintaj, se ne troviĝus de tempo al tempo torĉoj laŭ la flanko de la vojeto, tro malproksimaj inter si por vere lumigi la vojon, nur sufiĉe oftaj por ke ni videtu la venontan solecan lumon kiu flagris je ioma distanco antaŭ ni. Ĉe la flankoj, la arboj formis solidan nigran muron, preter kiu videblis nenio.
Kvankam pasis jam multaj jaroj de post mia lasta vizito al la Malbona Loko, mi sciis precize kien iri. Troviĝis je la dekstro difinita vojeto, kiun Elvisa kaj mi ĉiam haste preteriris kiam ni venis al la arbaro por rikolti plantojn aŭ nuksojn. Nun mi eniris ĝin kun Kintila kaj Makaros , sekvante la grupon de homoj kiuj marŝis antaŭ ni. Pro malofta uzado, la vojeto estis preskaŭ tute superkreskita, kaj estis tre malagrable sekvi ĝin en la mallumo. Ni devis puŝiĝi preter rubusarbustoj, kies dornetoj kaptis niajn vestojn, dum gutantaj branĉoj superŝutis nin per pluveroj.
Makaros komencis ploreti. “Ni reiru. La akvo eniras sub mian kolumon. Mi volas reiri kaj atendi panjon.”
“Venu!” mi flustris sovaĝe. “Se ni restos tro malantaŭe, ni ne plu vidos la aliajn. Ĉu vi volas perdiĝi ĉi tie en la arbaro, kun la spiritoj kiuj vokas vian nomon kaj tiras viajn vestojn?”
Ni baraktis antaŭen preter dornoj kaj urtikoj, sed Makaros apenaŭ plu sukcesis movi siajn piedojn, kaj ni komencis postresti. Mi konsciis pri kreskanta sento de maltrankvilo. “Eble li ne tute malpravas,” mi diris al Kintila . “Estas malbela afero, marŝi ĉi tiel tute solaj en la mallumo, kiam ni povus havi kunulojn. Ni reiru nun iomete, por vidi ĉu ne venos aliaj, kiuj marŝos apud ni.”
“Ne, ni scias, ke la vojo estas ĝusta, ĉar ni vidis tiujn aliajn antaŭ ni. Rapidu nun, kaj ni provos atingi ilin.”
Ni foje aŭdis de Morimanos rakontojn pri tro aŭdacaj homoj, kiuj havis pli da scivolo ol da prudento. Ili venis por malkovri, kio estas videbla en la arbaro en difinitaj tagoj, kiam pli saĝaj homoj restas hejme. Sed ne estas tiel facile trovi la malpermesatan lokon, por tiuj kiujn gvidas nur la scivolo. Vojoj kiuj komenciĝis tute klare kaj invite subite forvaporiĝis, lasante la aŭdaculon profunde perdita inter la arboj. Tiaj homoj povis vagi dum tagoj, ĉiam revenante al la sama punkto, ĝis ili falis mortaj pro manko de manĝoj kaj de forto. Foje ili neintence stumblis tra unu el la enirejoj al la Alia Mondo. Estis rakonto pri viro kiu malaperis, rajdinte en la arbaron por ĉasi gigantan apron. Kiam li reaperis post multaj jaroj, li ŝajnis ne pli aĝa ol kiam li eniris, sed liaj okuloj estis fiksitaj je ia malĉeesta vidaĵo kaj li komplete perdis sian parolkapablon.