Mi rigardis malantaŭen kaj konstatis kun kontento, ke aliaj homoj nun sekvas post ni, dum antaŭ ni staras brulanta torĉo ĉe la flanko de la vojo. Iom pli antaŭe, la vojeto daŭris inter du fostoj, ambaŭ same altaj kiel homo. Kuraĝigis nin tiuj indikoj, ke ni iras ĝuste, kaj ni rapidigis niajn paŝojn. Alproksimiĝante al la fostoj, mi ekhavis obtuzan senton pri io ne tute en ordo. Mia menso ankoraŭ ne plene ensorbis tiun penson, kiam mi konstatis kun ŝoko ke la fostojn kronas du homaj kranioj. Makaros ne volis pluiri, sed mi kaj Kintila tiris lin haste antaŭen inter la fostojn. Tuj poste, la vojeto plilarĝiĝis por fariĝi granda spaco ĉirkaŭata de majestaj kverkoj.
Mia unua reago estis de malstreĉo, pro la konstato ke la loko estas plena je homoj. Mi ne povis vidi iliajn vizaĝojn, sed la murmurado de voĉoj en ĉiuj flankoj donis agrablan senton de sekureco. Ensorbinte la situacion, mi ĉirkaŭrigardis scivole. Troviĝis linio de fajroj en la centra spaco. Ilia lumo elstarigis kolosan kverkon, kiu kreskis tute sola en la mezo de la maldensejo. Ĝian grandiozan krustiĝintan trunkon sulkis sennombraj fendoj kaj kavoj, kaj ĝi estis parte morta, sed jen kaj jen kelkaj velkintaj folioj montris, ke almenaŭ iuj branĉoj ankoraŭ vivas. Verŝajne la kverko estis same aĝa kiel la arbaro mem. Ĝi kliniĝis danĝere al unu flanko kaj nur la apogo de pluraj fostoj malhelpis, ke ĝi falegu.
Neniu staris en la centra areo, kies angulojn markis kvar masivaj formoj, same altaj kiel la ĉirkaŭaj arboj. En la mallumo ili similis monstrajn duonformitajn estaĵojn genuiĝantajn sur la grundo. En iuj momentoj mi havis la impreson, ke ili estas turnitaj al la granda kverko, sed tuj poste ili ŝajnis direkti sian minacan rigardon eksteren. Kiam la fajrolumo flagris super iliaj rompitaj ŝeloj, mi vidis, ke temas pri la putrintaj stumpoj de arboj antikvegaj. Sed verŝajne ili iam havis vizaĝojn. La trajtoj estis forkonsumitaj, sed ankoraŭ eblis distingi la kavojn, kie iam troviĝis la okuloj. Neniu el la vilaĝanoj kuraĝis preterpasi ilin, kaj ĉiuj restis je sekura distanco, premite kontraŭ la muro de arboj kiu ĉirkaŭis la maldensejon.
Kintila kaj mi puŝis flanke tra la homamaso kun Makaros , provante vidi kiel eble plej multe. Unu afero elstaris aparte klare en mia menso de tiuj pli fruaj vizitoj antaŭ tiom da jaroj. Miaj okuloj sin turnis avide al la kverko, kaj tie apude sur la grundo mi trovis tion, kion mi serĉis: monteton da rondformaj objektoj, orde aranĝitaj unu sur la alia. Mi signis al Kintila kaj Makaros kaj gvidis ilin al loko de kie eblis bone vidi. Mi sentis Makar on salteti pro ŝoko, kiam li komprenis, kion ni rigardas. Kaj tiam ni tri staris gapante kvazaŭ sorĉite. Ĉar la monteto konsistis tute el homaj kranioj. Ili estis aranĝitaj tiel ke ĉiuj frontu samdirekte, kaj de nia starloko ŝajnis ke rikanas al ni ĉiu unuopa kranio.
Antaŭ la kverko estis granda plata ŝtonego, iom levita super la grundo sur malaltaj apogiloj. Sure troviĝis la plej antikva kaj valora objekto posedata de la loĝantoj de niaj kvar vilaĝoj: grandioza pelvo el arĝento. La fajrolumo brilis super ĝia eksteraĵo kaj flagris sur la desegnoj kaj simboloj, kiuj enkrustis ĝiajn flankojn. Tio estis la Oferokaldrono. Ĝi restis ĉiam en la Malbona Loko, kie gardis ĝin pli sekure la kvar genuiĝantaj figuregoj ol povus tuta batalpreta armeo.
Ni atendis tre longe, dum la malvarma aero iom post iom trapenetris niajn vestojn kaj la felajn volvaĵojn ĉirkaŭ niaj piedoj. Makaros komencis frostotremi kaj mi tiris lin sub mian ŝalon por protekti lin de la malvarmo. Estis preskaŭ tute mallume, sed de tempo al tempo la flamoj eksaltis kaj reliefigis jen unu grupon de vizaĝoj, jen alian. Mi sentis, ke la homamaso konstante densiĝas. Ĉiuflanke aŭdiĝis murmurado kaj susurado de voĉoj, kiuj ŝajnis krei solidan muron ĉirkaŭ ni. La murmurado iom post iom iĝis pli laŭta kaj ritma; kaj tiam mi konstatis, ke denove mi aŭskultas tiun malrapidan tamburadon, kiun mi aŭdas en ĉiu Belteno, dum la Suno subiras.
Ie en la malproksimo eksonis sola voĉo, kiu eligis plendan krion. Ŝajnis, ke ĝi venas de iu fora loko profunde en la arbaro. Ĝi plilaŭtiĝis; ĝi estis proksimiĝanta al la maldensejo. Kelkaj infanoj komencis plori. Aldoniĝis al ĝi aliaj sonoj: estis teruraj krioj kaj metalecaj tintegoj. La bruo jam atingis preskaŭ netolereblan intensecon, kiam subite procesio aperis en la maldensejo.
Gvidis ĝin la estroj de la kvar vilaĝoj kun siaj militistoj, kiuj kriis batalkriojn kaj tintigis lancojn kontraŭ siaj ŝildoj. Kelkaj havis enmane torĉojn, per kies lumo oni vidis, ke ili estas vestitaj por milito, kun plena armilaro kaj kun haroj farbitaj kaj tiel rigide krispigitaj ke ili elstaras kiel pikiloj. Kaj jen denove la du militistinoj, kun ondiĝantaj, malligitaj hararoj. Sekvis ilin viro, portante tiun altan serpentecan trumpeton, kiun mi jam vidis kiam la kompanio de Katumandos ekiris malsupren laŭ la rivero por la malsukcesa provo ataki Lugos -kreston. Je tiu okazo la trumpeto silentis, sed nun el la apra kapo ĉe la pinto eliĝis raŭka voko.
Post tiuj venis stranga grupo, kiel malgranda aro da marŝantaj kverkoj. Kiam ĝi alproksimiĝis, mi vidis, ke fakte temas pri homoj, kiuj portas altajn kapvestojn el branĉoj kaj folioj. Je tiu momento mi konstatis, ke mi ankoraŭ ne vidis Dumnoval on kaj liajn lernantojn, nek la malpli gravajn druidojn kiuj foje akompanas lin por apartaj ceremonioj.
Mi estis komplete mirigita, kiam apud la plej alta kaj impona el tiuj kverkuloj, mi rekonis la frenezan Dumna n. Ŝi marŝis kun firma kaj digna paŝo, kvazaŭ almenaŭ ĉi-foje ŝi sciis, ke ŝi trovis sian ĝustan lokon kaj ke ĉi-nokte neniu provos forsendi ŝin. Ankaŭ ŝi portis ion sur la kapo: ĝi aspektis kiel fasko de torditaj branĉetoj – ĉu eble temas pri viska krono * ? Sed kiel povas esti, ke oni elektis ŝin, duonfrenezan maljunulinaĉon, por rolo tiel grava? Ĉiuj scias, ke ŝi estas tute malfidinda en ĉi tiaj okazoj, kaj ke ne malverŝajne ŝi hontigos nin ĉiujn per ia malkonvena gesto je la kulmina momento de la ceremonio.
Ĉi tiu procesio marŝis unu fojon ĉirkaŭ la maldensejo ekster la centra areo markita de la kvar gigantaj figuroj. Sekvis ĝin amaso da vilaĝanoj, kiuj portis oferaĵojn kiel manmuelilojn, potojn, pioĉojn kaj kortobestojn. Mi kredis distingi la ostecan kapon de mia patro inter la aliaj, kaj eble la pli peza figuro apud li estis Isarninos . Rigandrika marŝis iomete antaŭ la aliaj, gvidante blankan ĉevalinon, kiu ŝajnis preskaŭ brili en la mallumo. Akompanis ŝin la tribestrinoj de la aliaj tri vilaĝoj. Unu portis glavon, dum alia tenis objekton, kiu aspektis kiel tordita kolringo.
La druidoj en siaj foliaj kapvestoj eniris la centran areon kaj klinis sin ĝistere antaŭ la sankta kverko. Tiam ili prenis la manon de Dumna kaj gvidis ŝin ĉirkaŭ ĉiu el la naŭ fajroj antaŭ ol sidigi ŝin sur la grundo apud la Oferokaldrono. Kiam mi vidis, ke ili plenigas la kaldronon per akvo, malagrabla sensaĵo ekpiketis la haŭton de mia brusto. Sed ŝajnis, ke je la nuna momento okazos nenio, ĉar nun ili kolektis la oferaĵojn de la vilaĝanoj kaj amasigis ilin apud la kraniomonteto. Estis ioma problemo pri la vivaj bestoj, kiuj tute ne intencis kuŝi trankvile sur la tero apud la aliaj oferaĵoj. La druidoj solvis tion, duonsvenigante ilin per kelkaj malceremoniaj batoj alkape.