Atendiginte ĉiujn dum pluraj minutoj, Katumandos kaj Rigandrika aperis, sekvataj de la militistaro. Katumandos portis tunikon el verdo kaj bruno kun ruĝbruna pantalono kaj franĝohava verda mantelo, kiun fermis granda broĉo. Rigandrika havis robon kun desegno el flavaj kaj violaj kvadratoj, kaj malhelviolan mantelon kun bordero el blanka brodaĵo, fiksitan per dekorita pinglo. Ambaŭ portis torditan kolringon. Katumandos aspektis aparte impona pro la haroj diskrispigitaj kaj elstarantaj, la longaj pendantaj lipharoj, kaj la glavo ĉe sia flanko. Li estis sufiĉe pli alta ol la fremduloj.
La du viroj salutis nian ĉefon kaj lian edzinon. Unu el ili paroletis nian lingvon, sed tiel malbone kaj per tiel monotona prononco, ke estis malfacile distingi la vortojn. Tiam ili transdonis iom malgrandaspektan donacon. Mi aŭdis poste kio ĝi estis, kaj kvankam malgranda ĝi montriĝis tre valora. Temis pri vazeto el belega travidebla materialo. La kuzo de mia patrino estis la batalĉaristo de Katumandos , do poste li havis okazon pli detale ekzameni la donacon. Li diris, ke la flankoj de la vazo estis tiel klaraj, ke vere eblis vidi tra ili. Sed necesis trakti ĝin zorge, ĉar la materialo estis tre delikata kaj povis rompiĝi pli facile ol argilo.
La fremduloj portis donacojn ankaŭ por la infanoj. Ili ĵetis al ni kelkajn ĉifonojn, en kiuj estis pluraj rondaj kuketoj. Mi sukcesis kapti nur unu, kaj opiniis ĝin la plej bongusta aĵo, kiun mi iam ajn manĝis. Ĝi estis kraka ekstere sed mola kaj frandinda interne, kun aparta gusto, kiun mi neniam forgesis. Kiam mi alvenis al Romo, mi ĉiam esperis denove gustumi tian kuketon, sed kvankam mi foje ricevas ion, kio memorigas min pri ĝi, nenio poste iam ajn precize rekaptis tiun perfektan kombinon de krakeco kaj fandiĝanta dolĉeco. Kaj cetere, homoj ne kutime malŝparas tiajn frandaĵojn, donante ilin al sklavo.
Katumandos kaj Rigandrika , akompanataj de la militistoj, nun malaperis en sian kabanon kun la fremduloj. Estis seniluziiĝo por ni, ke la ĉaregon oni fermis en la apuda korto, dum ilia juna vartofilo ricevis la taskon gardi ĝin. Mi demandis min, kiujn varojn miaj gepatroj portos por la komercado. Ni posedis neniun monon kaj malmulte da ĉio alia, kio imageble povus interesi la fremdulojn. Oni ankoraŭ ne rikoltis la grenon, kaj estis apenaŭ verŝajne, ke ili deziros la restaĵon de la pasintjara rikolto. Ili akceptus felojn aŭ salitan viandon, sed ni ne buĉis bestojn lastatempe.
Mi ankoraŭ gapis al la ĉarego, premante min kontraŭ la barilo kiu ĉirkaŭis la korton, kiam alvenis miaj patro kaj onklo. Mia patro portis plenŝtopitan sakon da lano sur la ŝultroj. Certe ne estis facile suprengrimpi la krutan deklivon sub la suno kun tiel peza ŝarĝo, sed li aspektis, kiel kutime, trankvile digna. Tio tamen tute ne imponis mian patrinon. Ŝi hazarde staris apude kun kelkaj aliaj virinoj, kaj nun ŝi subite ekpaŝis el la grupo por alfronti lin. “Sed tiun lanon mi bezonas por fari vintrajn vestojn por la knabinoj!” ŝi protestis kolere.
Mia patro forturnis sin indiferente. “Kiam ni denove vidos romanojn en nia vilaĝo?” estis lia sola respondo. Mia patrino diris eĉ ne plian vorton sed reiris al siaj amikinoj, streĉe kunpremante siajn lipojn. Mi sciis, ke hejme li ne tiel facile silentigus ŝin, sed sendube ambaŭ ne volis ekkvereli antaŭ la vilaĝanoj.
La alvenon de Dumnovalos signalis vigliĝo inter la homoj, kiuj staris apud la pordegoj. Li enmarŝis per grandaj paŝoj, mallonge ĉirkaŭrigardis, kaj eĉ ne salutante transiris rekte al la kabano de Katumandos kaj Rigandrika kaj malaperis internen. Li alvenis pli frue ol oni atendis, sed montriĝis, ke Kunignos renkontis lin survoje. La druido jam antaŭvidis la viziton de la fremduloj kaj ekiris piede al la vilaĝo. Precize tian aferon ni atendis de Dumnovalos . Li estis tre potenca druido, kaj la homoj venis de ĉiuj kvar vilaĝoj ĉe nia parto de la rivero por konsulti lin. Li estis peza, stumpa homo kun decidema maniero, sed liaj specialaj povoj ne estis evidentaj unuavide. Ŝajnis strange al mi, ke malkiel Katumandos kaj Rigandrika li ne surmetis siajn plej bonajn vestojn por renkonti la fremdulojn. Li portis paliĝintan bluan tunikon kun kvadrata desegno, kaj flikitan pantalonon kun granda makulo ĉe la genuo.
Nun kiam ĉeestis Dumnovalos , la komercado povis komenciĝi. La ĉaregon oni tiris el la korto kaj la plenkreskuloj avide amasiĝis ĉirkaŭe. Kiel la aliaj infanoj, mi faris mian eblon por puŝi min antaŭen, ĝis mi fine atingis malkomfortan pozicion, premate kontraŭ la flanko de la ĉarego. Ĝi estis plena je altaj potoj kun strangaj formoj, en diversaj nuancoj de malhela ruĝo. Mi rigardadis kun fascino, eĉ ne rimarkante la kubutojn kiuj pikadis min, ĝis mi estis flankenŝovita de la homamaso kaj malvolonte cedis mian lokon.
Estis malfrue en la posttagmezo kiam mi marŝis malrapide hejmen kun miaj patrino kaj onklino. Ni estis lacaj, malsataj kaj ŝarĝitaj de la du plej junaj infanoj; la aliaj jam kuris antaŭen kun la viroj. La plej eta infano de mia onklino pendis en ŝalo de ŝia ŝultro, kaj mi proponis porti Tasgj on, por kompensi mian rifuzon kunporti lin en la mateno. Efektive li estis tro peza por ke mi portu lin tiel longan distancon, kaj por malbonigi la situacion eĉ plie, li endormiĝis, tiel ke lia kapo konstante glitis de mia ŝultro. Mi esperis, ke mia patrino rimarkos kaj reprenos lin, sed ŝi paroladis indigne al mia onklino.
“Kion li imagas, ke la knabinoj portos ĉi-vintre? Li estas pli egoisma ol hundo kun osto, kiu formordus la manon, se oni provus forpreni ĝin! Tiu lano estis lavita kaj kombita tiel bele, ke ĝi estus taŭga kuŝejo eĉ por la reĝo Kunobelinos – kaj krome estis tiuj feloj, kiujn alportis via edzo – kaj li forĵetis ĉion kontraŭ kelkaj gutaĉoj da vino, kiuj estos for antaŭ la venonta novluno! Nia propra biero sufiĉis por li antaŭ la alveno de tiuj romanoj, kaj li estis kontenta akcepti duan tason, kaj trian, el mia mano. Tiu vino malaperos en du vesperoj, dum la knabinoj frostos kaj tremos la tutan vintron pro la neĝo kaj la morda malvarmo.”
Ni plumarŝis iomete en silento, tiam mia patrino rekomencis. “Tiuj homoj ŝajnis imagi, ke ili estas la reĝo Kunobelinos mem, ke ili vagas tiel tra nia tero, ridetante al junuloj kaj maljunuloj sen eĉ unu penso pri la propra sekureco. Ili estis bonŝancaj, ke oni ne mortigis ilin, aŭ almenaŭ forprenis la ĉaron.”
“Ŝajnis strange, tio estas certa,” mia onklino konsentis. “Verŝajne ili vagis malproksimen de sia vojo. Ili intencis iri trans la montetojn al la Dobonoj * , eble.”
“Do, ili alvenos post la rikolto, kiam la vilaĝanoj jam sidos ĉirkaŭ la fajro en la nigraj, longaj noktoj de la vintro.”
“Ili havis sufiĉe malmulte por montri sur tiu ĉaro, krom la potoj,” mia onklino komentis. “Mi esperis, ke ili alportos ankaŭ aliajn aĵojn, tiujn kolorajn ŝtofojn eble, pri kiuj Morimanos ĉiam rakontadas al ni.”
“Kial ili ĝenu sin porti kolorajn ŝtofojn al homoj kiel ni? Neniu ĉi tie havas monon por tiaj aĵoj, nek sufiĉan grenon por pagi pecon da brilanta ŝtofo, kiu venis la tutan vojon el Romo. Kaj cetere, estas longa vojaĝo de la maro kaj malfacila, porti tiun ĉaron dum ĝi skuiĝetas kaj saltetas la tutan vojon tra la montoj, kaj ili certe iris tra ĉiuj aliaj vilaĝoj antaŭ ol atingi ĉi tian malproksiman solecan lokon, kie ni loĝas. Jen, mi prenos Tasgj on,” ŝi aldonis, finfine rimarkinte, kiel mi penas sub mia ŝarĝo. “Kial vi ne vokis min, anstataŭ ĝemi kaj ŝviti pro la pezo? Sed vi scias kio okazis: tiom ĉagrenis kaj turmentis min la menso, ke mi tute ne havis liberan penson. Ĉar la bonaj spiritoj helpu min, se mi scias, kion vi portos ĉi-vintre.”