“Ankoraŭ restas al mi bela manpleno da lano,” mia onklino diris. “Eble vi povus nur alkudri pecon al iliaj malnovaj roboj anstataŭ fari novajn.”
“Verŝajne mi devos fari tion. Sed kia bedaŭro, ke ili portos malnovajn, flikitajn vestojn la tutan vintron, kiam mi havis sakon de la plej mola, blanka lano, kiun oni trovus ĉi-flanke de la rivero.”
Alveninte hejmen, ni trovis ĉion en malordo, precize kiel ni lasis ĝin matene. Necesis peli la bovinojn al la rivero antaŭ ol melki ilin kaj ellasi la kokinojn; krome la akvositeloj estis malplenaj, la forno malvarma kaj la pasto tro fermentinta. Mia patrino iris al la fajrejo kaj levis la kovrilon de la poto por kontroli la fabojn. Eskapis bonega odoro. “Nu, jen la sola bona afero kiu okazis de kiam ni leviĝis ĉi-matene,” ŝi diris. “Bedaŭrinde ke la sola pano kiu restas estas pli malmola kaj seka ol malnova ŝafosto. Bivana , kuru ĉerpi la akvon. Nu,” ŝi aldonis, dum mi prenis la sitelojn, “finfine ni vidis, kiaj estas romanoj, kaj mizera vidaĵo ili estis. Mi esperas, ke ili neniam plu revenos ĉi tien, ĉar ili havas nenion, kion ni bezonas, kaj jen la vero.”
* * *
Kiam ajn mi havis eblecon, plaĉis al mi pasi apud la herbejo, kie la viroj perfektigis siajn batallertojn. Temis pri ebenaĵo en la direkto de la riverfluo, kaj dum mi preteriris, mi rigardis la virojn kaj knabojn, kiuj ekzercis sin per diversaj armiloj. Ili ĵetis lancojn kontraŭ sako plena je pajlo, svingis ŝtonĵetilojn super siaj kapoj, aŭ manipulis siajn longajn glavojn kun sovaĝaj krioj. Ne ĉiu familio en nia vilaĝo posedis glavon, sed ne gravis, ĉar en lertaj manoj ĵetilo povis esti same efika. Kelkfoje eĉ pli efika, ĉar malkiel glavo ĝi estis uzebla de malproksime.
La herbejo estis la preferata renkontejo de la viroj, kaj miaj patro kaj onklo iris tien ne tiom por perfektigi sian uzon de la ŝtonĵetilo, kiom por aŭdi la novaĵojn. La plejmulto de la knaboj pasigis tie ĉiun posttagmezon, se ne estis tro da laboro por fari en la kampoj. Estis grave, ke ili lertiĝu pri la manipulado de armiloj, ĉar oni ĉiam timis, ke iam rabekspedicio venos supren laŭ la rivero el la malgranda grupo de tri vilaĝoj sude de ni.
Estis vere, ke ne okazis seriozaj rabadoj de multaj jaroj, fakte ne post la epoko de miaj geavoj, kaj la deklivojn ekster nia vilaĝo nun kovris trankvilaj domaroj. Sed ni kreskis kun la memoro de tiuj malicaj rabekskursoj, kun rakontoj pri mortigoj kaj bruligoj kaj perfortoj, pri la brutoj forpelitaj, pri infanoj ŝtelitaj kaj venditaj kiel sklavoj, kaj pri plenkreskuloj forportitaj kiel oferaĵoj. Nature, nia vilaĝo ja gajnis sian justan venĝon. Aliaj rakontoj temis pri gloraj kontraŭekspedicioj, pri kaptado de malamikaj vilaĝanoj, kaj pri brutoj forportitaj por inde kompensi mortigojn kaj perdojn. Sed ĉio ĉi okazis antaŭ longe, kaj intertempe la rilato kun niaj sudaj najbaroj relative plipaciĝis ĝis stato de nura suspektado. Kvankam multaj jaroj pasis de post la lastaj rabadoj, ĉiuj en mia vilaĝo opiniis, ke necesos nur malgranda misaĵo – kelkaj malbonaj rikoltoj, ekzemple, aŭ ekapero de bovinmalsano – por ke la tuta afero ekflagru denove. Certe, iun ajn signon de malforteco niaflanke ili taksus kiel inviton al novaj rabatakoj. Tial la viroj plupasigis siajn posttagmezojn en la herbejo, kvankam praktike nur la pli aĝaj iam havis okazon svingi glavon kontraŭ vera malamiko, kaj la ŝtonĵetiloj estis pli ofte uzataj kontraŭ birdoj ol kontraŭ rabistoj.
Iam okazis, ke rabobando atakis la domaron de mia patro, kiam li estis nur knabeto. Li kaj lia familio vekiĝis dum la nokto pro freneza bojado de la hundoj. Per la lumo de plena luno ili vidis grupon de armitaj rajdantoj, kiuj alproksimiĝis tenante brulantajn torĉojn. Kvankam la domaranoj estis senespere malpli nombraj, la viroj viciĝis antaŭ la enirejo, pretaj defendi sian hejmon per glavoj kaj ŝtonoj. Intertempe, ĉe la alia flanko, la virinoj trarompis la heĝon kaj forglitis kun la infanoj. La luno superverŝis la montetojn per sia klara lumo, do ili celis la ombrojn, kurante kun timo trans la liberajn spacojn ĝis ili atingis la sekurecon de malhela arbareto. Tie ili kuŝis kaj anhelis el streĉitaj brustoj, ankoraŭ tenante la hakilojn kaj sarkilojn, kiujn ili ekkaptis en la lastaj teruraj momentoj antaŭ ol fuĝi. Senhelpe ili aŭskultis la kriegojn, kiuj eĥis trans la valo el ilia domaro, dum samtempe la hundoj bojegis.
Poste, torĉoj balanciĝis tien kaj reen tra la montetoj, kvazaŭ la rajdantoj serĉas ion. Bonŝance, ilia fuĝejo ne estis malkovrita. Ili aŭdis la kriojn de la viroj, kiuj elpelis la brutojn kaj aliajn bestojn, kaj poste la nokta ĉielo heliĝis pro la lumo de la brulanta domaro. Ili ne kuraĝis moviĝi ĝis la lasta rajdanto malaperis preter la horizonto, kaj tiam ili finfine reiris al la restaĵoj de sia hejmo. Sub la furioza ardo de la flamoj atendis ilin horora vidaĵo: la kadavroj de la viroj, senkapigitaj.
La avino de mia patro rekonstruis la domaron pli proksime al la vilaĝo, kie estis malpli da risko, ke ĝi fariĝos celo de nova rabatako. Unu el ŝiaj bofilinoj reiris al la propra familio, sed la aliaj du restis, kaj ili kune kultivis la kampojn kaj edukis siajn junajn infanojn. Temis pri la sama domaro, kiun intertempe heredis miaj patro kaj onklo.
La restaĵoj de la antaŭa domaro estis ankoraŭ videblaj. Mi vizitis ilin de tempo al tempo kun miaj gekuzoj kaj fratino, kaj ni ludis inter la herbokovritaj teraltaĵoj, kiuj indikis la lokojn, kie iam staris kabanoj kaj staloj. Foje ni ludis, ke ni estas la domaranoj, kiuj rigardas la alvenon de la rabobando kun siaj brulantaj torĉoj. Sed en nia versio, ĉiam la domaranoj forpelis la rabantojn kaj revenis triumfe kun iliaj kapoj. Ni opiniis, ke la vivo estis certe pli ekscita, kiam niaj gepatroj estis infanoj. Ili almenaŭ havis la eblecon montri, kiel lerte ili uzas la lancon kaj la glavon: eblecon, kiu ŝajnis al ni tiutempe tre malproksima.
Unu aferon mi neniam komprenis: kial la avino de mia patro forŝteliĝis tra la heĝo kun siaj bofilinoj, anstataŭ preni sian lokon apud la viroj. Mia patro ĉiam rakontis al ni, ke ŝi estis kuraĝa, fortika virino kun muskolaj brakoj kaj sovaĝa temperamento. Ŝi mem plugis la kampojn, lerte uzis la ŝtonĵetilon, kaj mi estis certa, ke ŝi estis tute kapabla manipuli ankaŭ glavon.
Foje mi imagis, kion mi farus, se rabobando venus al nia domaro. Mi starus sola en la enirejo kaj svingus mian glavon tiel lerte, ke miaj patro kaj onklo retiriĝus kun miro, sen bezono fari ion ajn krom respekte rigardi dum mi sola batalus kontraŭ tri aŭ kvar rabistoj samtempe. Ankaŭ Kaljakos rigardus, kaj mia frato Atepilos . Estis vere, ke li ne kutime loĝis ĉe ni, sed li ja venis por helpi dum la rikolto. Efektive estus malverŝajne, ke rabatako okazus dum tiu periodo, sed nu, tiel mi imagis la aferon.
Poste mi kompreneble forhakus la kapojn de la rabistoj, kaj ni pendigus ilin super la pordo de nia kabano. La plej sovaĝan kapon ni rezervus kiel donacon por Katumandos kaj Rigandrika , kaj la postan tagon mi kun mia patro portus ĝin al la vilaĝo. Tie mi aŭskultus dum li fiere rakontus al ili kiel mi tutsola venkis tutan rabobandon. Tiam ili invitus min aliĝi al ilia militistaro, kaj mi iĝus unu el la plej famaj el ĉiuj herooj, kaj la poetoj verkus pri mi kantojn.
Plaĉegis al mi aŭdi pri bataloj kaj militoj. Kiam Morimanos vizitis nin, li rakontis belegajn historiojn kiel tiun pri la heroo, kiu povis ŝveliĝi kiel nigra nubo kun la hararo kiu elstaris de la kapo, kaj frontis tute sola trioble kvindek ĉampionojn. Sed mia preferata rakonto estis tiu pri la reĝino, kiu de sia ĉaro kondukis sian armeon al la batalo, dum ŝi frapegis siajn lancojn kontraŭ sia ŝildo. Kiel mi, ŝi havis ruĝajn harojn, sed ŝi portis ilin malplektitaj ĝis la genuoj. Ĉi tiaj rakontoj tiom ekscitis min, ke aŭskultinte ilin mi ne povis dormi. Ili donis al mi deziron kuregi kiel frenezulo tra la montetoj ĝis mi liberiĝos de la pasiaj sentoj, kiujn ili vekis en mi. Dum la postaj tagoj mi serĉis ĉiajn pretekstojn por eliri sola, por ke mi povu ripetadi ilin en mia menso kaj teksi el ili novan, propran fantazion. Kiam neniu rigardis, mi kuris tien kaj reen, imagante ke mi estas la ruĝhara reĝino en sia batalĉaro.