“Malantaŭen! Malantaŭen!” la soldatoj kriis. “Lasu spacon!” Ili malaltigis siajn lancojn en minaca maniero, kaj ekmoviĝis malrapide kontraŭ ni. Mi rigardis en paniko dekstren kaj maldekstren, serĉante ian elirvojon. Ĉu ili permesos al mi forgliti al unu flanko? Kio okazos, se iuj ekĵetos ŝtonojn? Mi sentis, ke la homoj malantaŭ mi hezitas, tiam malvolonte ili komencis retiriĝi.
Intertempe jam ekalvenis la procesio – ĉar la afero iom similis unu el la oferoprocesioj, kiujn oni vidas en festotagoj – kaj per pezaj paŝoj la sklavoj de Pedanio marŝadis antaŭ mi inter duobla vico da soldatoj. Ili pasis sesope, okope: fortikaj junuloj, knabinoj ankoraŭ needzinigitaj, mezaĝaj paroj, maljunuloj, infanoj... mi eĉ vidis plurajn gravedajn virinojn. Kelkaj el la sklavoj ploris, silente kaj senespere, dum aliaj laŭte vekriis, kiel lamentantoj ĉe funebra ceremonio, kaj anoncis sian senkulpecon al ĉiuj spektantoj. Mi demandis min, ĉu eĉ la soldatoj sukcesos esti tiel malvarmsangaj por mortigi tiom da sendefendaj homoj.
Inter la sklavoj estis multenombraj familiaj grupoj, el kiuj unu aparte trafis mian okulon. Fortika viro, kiu havis la aspekton de ĉaristo aŭ plugisto, kondukis permane knabon de naŭ aŭ dek jaroj, dum apud li marŝis alta virino, kun infano proksimume du-jara en siaj brakoj. Mi ne povis forturni de ŝi miajn okulojn; estis io pri ŝi, kio donis al mi la deziron plurigardadi. Kiam ŝi sentis miajn okulojn, ŝi levis sian kapon por rigardi ankaŭ min. En la sama momento ni ambaŭ enspiris pro subita rekono. Ŝi estis Kintila .
ŝi tuj kuregis al mi, trarompante la linion de soldatoj antaŭ ol ili sukcesis malhelpi ŝin. Ŝi haltis antaŭ mi kaj kriis per neatendite laŭta, akra voĉo: “Do, jen vi finfine! Kial vi ne revenis pli frue? Jen, reprenu vian infanon – mi ne plu nutras ŝin de ses monatoj.”
Dirinte tion, ŝi puŝis sian filinon en miajn brakojn, kaj rehastis al sia loko en la procesio. Antaŭ ol mi sukcesis ekkompreni tion kio ĵus okazis, soldato staris antaŭ mi, postulante je la nomo de Herkulo ke mi klarigu, kion mi imagas fari.
“Mi... mi estas libera virino,” mi balbutis. “Ĉi tiu estas mia infano. Tiu virino nutris ŝin por mi.”
La homamaso premiĝis ĉirkaŭ ni. “Ĝuste,” diris diversaj voĉoj. “Ĉu vi ne vidas, ke temas pri la infano de ĉi tiu virino? Ĉu vi nun mortigas eĉ la gefilojn de liberuloj?”
La soldato nerve ĉirkaŭrigardis. “En ordo, se ĝi estas via. Prenu ĝin, kaj foriru tuj.”
Apenaŭ sciante kion mi faras, mi puŝis min en la plej densan parton de la amaso, kaj la homoj moviĝis flanken por ke mi trairu. La knabineto en miaj brakoj ŝajnis rigida kvazaŭ farita el ligno. Mi rigardis desupre ŝian verton, kaj vidis, ke ŝi havas delikatajn blondajn harojn kiel la patrino. Mi memoris tiun vesperon, kiam mi la unuan fojon renkontis Kintila n; ni kuŝis sur la pajlo en la kabano de Isarninos kaj Lavenja , kaj ŝi diris al mi, ke ŝi timas, ke oni forbruligos ŝian vilaĝon.
Atinginte la randon de la homamaso, mi ekrapidis tra la senhomaj stratoj en la direkto de mia hejmo. Mi ankoraŭ esperis alveni antaŭ Filono, eĉ se tio ne plu faros grandan diferencon. Li ja aparte avertis min ne eliri, kaj mi ne nur malobeis lin: mi iris rekte al la kerno de la malordo. Kaj nun mi reportas ĉi tiun knabineton por pruvi tion. Kiel mi klarigos al li la aferon? Kion mi faros pri ŝi?
Dum mi silente konsideris diversajn pretekstojn, la knabineto iĝis ĉiam pli malkvieta. Ŝi moviĝis konvulsie en miaj brakoj, tiam subite eksplodis per histeria ploratako. Konsternite, mi eksidiĝis sur ŝtupo, dum ŝi ĵetis sin de flanko al flanko kaj luktis por eskapi. “Panjo, panjo,” ŝi lamentegis senespere, “ mamm ”.
Je tiu vorto, kiun mi ne aŭdis de tiom da jaroj, ankaŭ mi ekploris. Mi premis ŝin inter miaj brakoj kaj lulis ŝin. “Mia birdeto, mia birdeto, ne ploru, mi tenos vin varme kaj varte,” mi murmuris, precize kiel mi iam estus farinta al Makaros . Sed ŝi ŝiris miajn orelojn per siaj kriegoj, dum ŝia vizaĝo tiom bluiĝis, ke mi timis ke ŝi svenos, kaj la preterpasantoj rigardis nin scivole.
Finfine ŝi silentis, skuiĝante laŭ la tuta korpo, dum mi serĉis ian manieron konsoli ŝin. Sed kio estas entute direbla al infano, kies patrinon oni ĵus mortigis? “Vian mamm oni vendis,” mi diris. “Tial ŝi donis vin al mi. Ŝi ne volis, ke oni vendu ankaŭ vin.” ŝi sterniĝis elĉerpite, kaj mi portis ŝin hejmen dum ŝi ankoraŭ singultis kaj tremis.
Filono jam atendis min kiam mi atingis la domon. Li ekstaris kiam mi envenis, rektigis sin ĝis sia plena alteco (li ĉiam sentis sin je malavantaĝo en tiaj okazoj, estante malpli alta ol mi), kaj pretigis sin por ekparoli, laŭ maniero kiun mi rekonis kiel la enkondukon al torento de sarkasmo. Tamen, en la momento, kiam li intencis eklanĉi sin, li subite rimarkis la knabinon. Li gapis al ni, komplete konfuzite, kaj finfine sukcesis balbuti, “Kien vi iris? Kial vi portas tiun infanon?”
Ne pretiginte alian klarigon, mi diris al li la veron. Dum mi parolis, lia vizaĝo ekspasmis pro kolerego. Mi vidis, ke li apenaŭ sukcesas reteni sin. Mi apenaŭ finis antaŭ ol li eksplodis, “Do, ĉi tiel vi dankas min! Nun kiam mi donis al vi la liberecon, vi kredas, ke vi rajtas fari kion ajn vi deziras! Mi supozas, ke vi baldaŭ decidos eksedzigi min por serĉi alian edzon pli konvenan al via nova situacio: kavaliron, eble, aŭ senatanon. Jes, kial ne? Sendube troviĝas amaso da senatanoj, kiuj volonte kunigos sin al ekssklavino. Kaj kiam temas pri tiu infano... kion, laŭ vi, ni faros pri ŝi? Se ŝi estus knabo, mi eble povus trejni ŝin. Sed kiel knabino povos utili al iu ajn? Mi ne scias, kio estas via ideo, sed pri unu afero mi informos vin tuj kaj senprokraste: virino de via rango ne bezonas servistinon. Ni devos vendi ŝin.”
Normale mi ne aŭdacus interrompi Filonon, dum li deklamus laŭ tia maniero, sed tiu propono tiel ŝokis min, ke mi tamen devis reagi. “Kion vi diras: vendi ŝin? Aŭ uzi ŝin kiel servistinon? Ĉi tiu estas la filino de mia plej malnova amikino, kiu donis al mi sian infanon dum ŝi iris al la morto! Ŝi fidis, ke mi savos ŝin! Kiel mi povos vendi ŝin?”
Tia nekutima defio videble konsternis Filonon. “Nu, kaj laŭ vi, kion ni faros pri ŝi?”
“Ni adoptos ŝin!” mi kriis.
“Ĉu vi estas freneza? Vi jam atendas infanon, kaj nun vi volas adopti alian! Mi diros al vi nur unu aferon: se ni adoptos ĉi tiun, ni devos elmeti la alian. Ni ne estas sufiĉe riĉaj por teni ambaŭ. Verŝajne vi imagas, ke mi ankaŭ donos al ŝi doton.”
En tiu momento la knabineto ekploris; sendube ŝin teruris niaj koleraj voĉoj. Mi kuris preni ŝin, kriante trans mian ŝultron al Filono, “Via dio sufoku vin, vi neniam faris ion ajn por helpi alian homon en via tuta vivo!”
La knabino manĝis nenion tiun vesperon kaj la tutan postan tagon. Oresto estis kortuŝita, kiam li aŭdis ŝian historion, kaj provis regajigi ŝin, sed ŝi absolute rifuzis rideti aŭ konsoliĝi. Ni eĉ ne sukcesis malkovri ŝian nomon. Kiam ni demandis, ŝi malvolonte eligis vorton, kiu sonis kiel ' Kunda . “Ĉu Sekunda ?” ni demandis zorgoplene. “ Jukunda ?” Sed ŝi nur ekploris denove.
La postan matenon, Filono informis min, ke li havas ideon. Li prezentos ŝin al sia patrono, Gajo. Tiel ŝi kreskos ĉe la vilao, kie oni ne traktos ŝin malbone, kaj almenaŭ ŝi ricevos konvenan trejnadon. Mi konsentis je tiu propono kun ioma senŝarĝiĝo, miksita kun kulpa sento, ke mi ne faras ĉion, kion mi devus, por plenumi la lastan peton de mia amikino. Sed la vero estis, ke mi ne pretis oferi mian propran infanon kontraŭ tiu de Kintila , kvankam mi sciis, ke tio estus la vere heroa decido.
Ni portis la knabinon al la domo de Gajo, aŭ pli precize al tiu de lia onklo, kiam li la postan fojon venis al la urbo. Tiu estis la sola okazo, kiam mi akompanis Filonon dum tia vizito; li tute klare sciigis, ke li absolute ne intencas mem porti malgrandan infanon tra la urbo. Kiam ni alvenis, mi vagis ekstere kun la knabino en miaj brakoj, dum Filono eniris por atendi sian vicon. Je mia ĝojo, post nelonge Klemento venis eksteren por paroli kun mi. Ni neniam aparte interrilatis dum mi ankoraŭ loĝis ĉe la vilao, sed nun li salutis min, kiel malnovan amikinon. Ni marŝis kune tien kaj reen laŭ la strato, dum li rakontis al mi la novaĵojn.