Rufo aspektis iom embarasite pro tiu priskribo de la situacio, sed la fratoj bonvenigis lin entuziasme kaj sidiĝis en rondo ĉirkaŭ li kaj Paŭlo. Filono sendis min por alporti vinon, kaj kiam mi revenis iom poste, mi trovis ilin enprofundiĝintaj en diskuto, se tian interparoladon oni povas nomi diskuto, kie superregas la potencaj voĉo kaj opinioj de nur unu homo.
“Do, klarigu al mi,” Paŭlo estis diranta, “ĉu tiu amaso da ordonoj kaj reguloj pri la plej malkonsiderindaj detaletoj efektive portis vin pli proksimen al Dio? Ne manĝu tion, ne tuŝu ĉi tion, ne faru la alian. Kiel tiaj ordonoj helpos vin, kiam venos la Lasta Tago? Ilia sola atingo estas fakte tio, ke ili forprenas vian atenton de la vera mesaĝo de Dio: ili donas al vi la impreson, ke vi povas plaĉi al li per ĉikanado pri malesencaj detaloj, anstataŭ per pensado pri la aferoj, kiuj vere gravas.”
“Nu, estas vere ke ne ĉiuj el la diaj ordonoj povas konduki nin al pli virta vivo,” konsentis unu el la fratoj, ledaĵisto kiu nomiĝis Sabino. “Sed ne pro tiuj ni iĝis kredantoj. Kio pri la aliaj ordonoj: ne ŝteli, ne adori idolojn, obei siajn gepatrojn...”
Paŭlo interrompis lin malĝentile: “Jes, kaj kion vi farus, se via patro komercus per sklavoj kaj via patrino estus prostituitino? Ĉu ankaŭ tiajn gepatrojn necesas obei? Tiaj ordonoj estis en ordo antaŭ ol Kristo estis krucumita, sed nun ĉio komplete ŝanĝiĝis. Kiam li reekvivis, li forviŝis ĉion diritan pli frue. Estas nun nur unu afero, kiu helpos nin, kiam venos la fino, kaj tio estas ke ni kredu je lia kapablo savi nin.”
“Nu kompreneble, ni ĉiuj kredas je li,” Sabino respondis. “Sed laŭ mi, Dio ne postulas de ni nur tion. Kiun sencon havas kredi, se oni ne ankaŭ obeas la ordonojn de Dio?”
“Kredu je Kristo,” Paŭlo rebatis, “kaj ĉio alia sekvos nature. Ĉu laŭ via opinio sekvanto de Kristo povus mensogi kaj ŝteli? Al kio servas blinde obei regulojn, se oni ne kredas?”
Mi devis nun porti Elvisa n eksteren por purigi ŝin ĉe la fontano. Kiam mi revenis, Paŭlo ankoraŭ deklamadis.
“Jen, eĉ vi ne estas cirkumciditaj!” li kriis. “Kaj se vi ne pretas iri laŭ tiu vojo, vi ĉiam restos fremduloj en la sinagogoj! Sed kial? Ĉu vi ne povas same adori Dion, sen mutili viajn korpojn? Cetere, kial halti ĉe cirkumcido? Kial ili ne petas vin ankaŭ kastri vin, same kiel la pastroj de Cibelo * ? Tio estus vera testo de lojaleco!”
La frataro ĥore ekprotestis, sed post momento denove aŭdiĝis la voĉo de Paŭlo, kiu forbalais ĉian malkonsenton. “Ĉu Dio estas la dio de ĉiuj,” li daŭrigis malpli laŭte, “aŭ ĉu nur de la cirkumciditaj judoj? Kio devos okazi al ĉiuj vi ceteraj? La Lasta Tago alvenos en iu ajn momento, kaj ni nepre devas certigi ke ĉiuj ricevu sian ŝancon – judoj, nejudoj, viroj, virinoj, liberaj civitanoj, sklavoj – antaŭ ol estos tro malfrue!”
Eĉ de ekstere en la strato, kie mi sidis sur la rando de la trotuaro por tranĉi pastinakojn, mi povis aŭdadi la tondran voĉon de Paŭlo kaj sekvi ĉiun vorton de ilia diskuto. Sed nun li eksilentis kaj finfine donis al la aliaj la eblecon esprimi siajn opiniojn. Eble pro deziro turni la diskuton al malpli disputiga temo, unu el la fratoj demandis, iom timeme, ĉu Paŭlo konas Petron. Ŝajne tiu Petro, homo pri kiu mi neniam aŭdis ĝis tiu momento, planis viziti Romon.
“Jes, mi konas lin,” Paŭlo diris, “sed ni laste vidiĝis antaŭ jaroj. Do li venas ĉi tien, ĉu? Mi ne sciis tion.”
Li eksilentis dum la aliaj pludiskutis la atendatan viziton de Petro. Sed tiam li subite ekparolis, interrompante unu el la fratoj meze de frazo por diri, “La fakto estas, ke pri multaj demandoj Petro kaj mi ne plene akordas. Eĉ foje okazis, ke mi devis kontraŭstari lin publike. Ne estas, ke plaĉas al mi fari tian aferon, sed kiam oni vidas homon, kiu kondutas kiel malkuraĝulo kaj hipokritulo, venas momento kiam oni simple ne plu povas eviti tute klare esprimi sian opinion.
“Tio okazis, kiam mi alvenis en Antioĥio, kaj mi aŭdis, ke li sidadis ĉe la sama tablo kun la necirkumciditaj fratoj kaj manĝis la samajn manĝaĵojn kiel ili. Mi tute ne kontraŭas tion en si mem; efektive, tio estas la afero por kio mi mem konstante batalas. Sed tio, kio tiom kolerigis min, estis la fakto, ke Petro ĉiam insistadas, ke ĉiuj konvertiĝintoj al la nazaretanoj devas nepre obei ĉiujn ordonojn. Kiam mi malkovris, kion li faris, mi diris al li: ‘Kiel vi povas postuli, ke aliaj homoj sekvu la diajn ordonojn, kiam eĉ vi mem ne obeas ilin!’ Eble mi ne estus devinta paroli al li tiel antaŭ la tuta preĝantaro, sed mi ne eltenas homojn, kiuj ne kuraĝas agi laŭ la propraj konvinkoj.”
Aŭdiĝis tinto de la ĉeno, kaj mi konstatis, ke Paŭlo eksaltis de sia tabureto kaj nun laŭeble paŝegas tien kaj reen, iom malhelpate de siaj katenitaj piedoj. “Sendube liaj intencoj estas bonaj, sed bonaj intencoj ne sufiĉas, kiam ni devas porti al nia flanko la tutan mondon antaŭ ol alvenos la Lasta Tago! La vero estas, ke li estas senkuraĝulo, kaj same pri Jakobo, kvankam li estas la frato de Jesuo. Ili ne ŝajnas kompreni la urĝecon de la situacio. Ili pensigas min pri du sklavoj en brulanta domo, kiuj disputas pri tio, kiujn posedaĵojn de sia mastro ili kunportu kaj kiujn ili lasu! Kiel povas gravi al Dio, ĉu aŭ ne oni manĝas kuniklon * ?”
Paŭlo paroladis pli kaj pli laŭtege, kaj preterpasantoj rigardis kun scivolo en la direkto de la kopiejo, dum lia potenca voĉo eĥis tra la mallarĝa strato. “La mesaĝistoj de Dio!” li tondris. “Ili nomas sin mesaĝistoj de Dio! Ili pensas, ke ĉar ili konis Jesuon dum li ankoraŭ vivis, la tuta komunumo estas en iliaj manoj! Ĉu ankaŭ mi ne estas unu el liaj mesaĝistoj? Ĉu ankaŭ mi ne vidis lin, kaj pli lastatempe ol ili, cetere! Se dependus nur de ili, la frataro ampleksus eĉ ne la duonon de sia nuna nombro. Ili ne permesas, ke iu ajn aliĝu, kiu ne konsentas mutili sian korpon kaj martirigi sin je ĉiu manĝo! Kristo estas por ĉiuj, ne nur por ili kaj ilia eta rondo!”
Estis sono de frakaso kaj konfuza murmurado de la malgranda grupo en la skribejo. Mi iris internen por vidi kio okazis, kaj malkovris, ke Paŭlo per larĝa gesto ĵus sendis sian tason en la aeron.
“Ĝi estas de la vinbutiko, ĉu ne?” li diris al mi, dum mi kolektis la pecojn. “Jen, donu al ili ĉi tion. Kaj portu al mi alian tason, bonvole.” Danke mi akceptis la moneron, kiun li faligis en mian manon, samtempe notante, ke malkiel la aliaj fratoj li evidente havas neniun skrupulon pri tuŝado de mono dum la sabato. Filono provis per ne tre konvinka tono malakcepti, sed Paŭlo gestis senpacience kaj tuj rekomencis sian pasian oratoradon.
“Kio pri tiu kunveno, kiun ni faris en Jerusalemo? Oni interkonsentis tiam, ke ili okupiĝos pri la judaj fratoj, kaj mi pri la ceteraj. Sed kien ajn mi iras, mi trovas ilin, kiuj enmiksiĝas en mia laboro kaj provas influi la homojn, kiujn mi konvertis. Mi povas dediĉi monatojn da laboro al nova urbo, kaj kiam mi revenas kelkajn jarojn poste, mi trovas, ke intertempe duono de la komunumo cedis al la premo cirkumcidiĝi! Ĉu por tio mi portis ilin al Kristo?”
La voĉo de Paŭlo sekvis min laŭ la vojo al la vinbutiko, kaj li estis ankoraŭ parolanta, kiam mi revenis iom poste kun nova taso da vino. Sed nun li estis sidanta kaj parolis per pli trankvila tono.