Kelkajn tagojn poste Filono diris al mi, “Mi vidas, ke estas malfacile por vi ĉiam atenti pri Elvisa , dum vi laboras.”
Mi konsentis, sed interne demandis min, kion li celas. Filono ne kutimis esti tiel zorga pri mi.
“Estus tro multekoste aĉeti sklavon,” li daŭrigis. “Tio nur aldonus unu plian buŝon por manĝigi.” Mi pacience atendis, ĝis li atingos la veran sencon de tio, kion li volas diri. “Oresto havas nun preskaŭ dek sep jarojn. Laŭ mi, estas tempo ke ni serĉu por li edzinon.”
Mi restis momenton silenta, konsiderante, kvankam mi sciis, ke mia reago apenaŭ influos lian decidon. Romaj viroj kutime ne multe atentas la opiniojn de siaj edzinoj. Tamen mi devis agnoski, ke tute ne temas pri malbona ideo. Bofilino povus helpi min je mia laboro kaj kontroli Elvisa n, kiam mi estus okupata.
“Ili devos dormi en la skribejo,” mi atentigis.
“Mi jam pripensis tion. Estas libera ĉambro en la tria etaĝo. Per ŝia doto, ni povus translokiĝi al la supra etaĝo, dum Oresto kaj lia edzino povus resti ĉi tie.”
Ju pli mi konsideris la planon de Filono, des pli ĝi plaĉis al mi. La supraj ĉambroj havis multe pli da spaco ol la nia, kaj ili eĉ havis malgrandan balkonon ekstere.
“Ĉu vi jam pensas pri iu knabino?” mi demandis.
“Ĉu vi konas Minicion? Lia filino iĝos dekkvarjara venontan monaton.”
Mi ja konis Minicion. Mi ofte vidis lin kiam la fratoj venis ĉe ni, kvankam li ne estis tia homo, kia lasas fortan impreson. Li estis maldikulo ne multe pli ol tridekjara, sufiĉe afabla; nenion pli mi sciis pri li, krom malklara ideo, ke eble li estas okulkuracisto aŭ simile.
Oresto tute ne estis kontenta pri la informo, ke Filono trovis por li edzinon. Li protestis, ke ne havas sencon edziĝi, kiam la mondo finiĝos en iu ajn momento. Sed Filono atentigis, ke ni ne havas ideon, kiam ekestos la regno de Dio; Oresto povus esti jam maljuna antaŭ ol tio okazos, kaj intertempe li havas la devon edziĝi kaj generi gefilojn. Do Oresto tre malvolonte konsentis, kvankam li postulis, ke antaŭe li volas renkonti la junulinon.
Minicia montriĝis silentema bonkonduta junulino, kies plej rimarkinda trajto estis la nekutime blondaj haroj, kiujn ŝi heredis de unu el siaj avinoj. Kelkaj el ŝiaj antaŭuloj estis ĝermanaj sklavoj, kvankam ambaŭ ŝiaj gepatroj estis civitanoj. Ili estis sufiĉe zorgintaj pri ŝia edukado: ŝi lerte ŝpinis kaj teksis, kaj ŝi eĉ vizitadis dum kelkaj jaroj la lernejon, do ŝi sciis legi kaj kalkuli. Surprize granda nombro da homoj en Romo sendas siajn filinojn al lernejo, se ili povas permesi al si tian elspezon.
Oresto ne multon diris post sia unua vizito al la apartamento de Minicio. Kiam mi petis lian opinion pri sia estonta edzino li ruĝiĝis ĝis la brusto kaj grumblis, “Kial vi ĝenas vin demandi? Vi kaj paĉjo jam decidis la aferon.” Sed dum la sekvaj tagoj li estis nekutime gaja, kaj mi konstatis, ke malgraŭ sia plendado li estas sekrete entuziasmega pri la planata geedziĝo kun tiel ĉarma junulino.
Minicia estis tre timema, kiam ŝi alvenis por loĝi ĉe ni, sed tion oni ja devas atendi. Estas tre malfacila sperto por iu ajn junulino ekloĝi ĉe la familio de sia edzo, sed mi faris mian eblon por trakti ŝin afable kaj helpi ŝin senti sin hejme. Fakte, mi ĝuis ŝian ĉeeston: estis iom kvazaŭ mi havus pli aĝan filinon, kaj ŝia helpo pri Elvisa multe senŝarĝigis min. Mi baldaŭ malkovris, ke ŝi ne estas tiel silentema kaj timema, kiel ŝi unuavide ŝajnis: ŝi havis la proprajn tre firmajn ideojn, precipe kiam temis pri ŝia religio. Fakte, tio estis mia sola plendo. Ŝi certe ne estis maldiligenta homo, sed ŝi absolute rifuzis fari iun ajn laboron, eĉ nur ŝpinadon, sabate. Anstataŭe ŝi akompanis Filonon kaj Oreston al la templo, kaj se ili portis hejmen kelkajn el la fratoj, ŝi sidis tuj ekster la rondo por aŭskulti ilian interparoladon. Unu-du fojojn ŝi eĉ demandis Filonon poste pri io, kion ŝi aŭdis tie.
Vidante ke ĉi tiu estas problemo ekster mia normala sperto, mi decidis paroli pri ĝi al Filono. Sed li simple respondis, ke Minicio estas tre pia homo, kiu edukis sian filinon en hejmo, kie oni montras la ĝustan respekton al Dio. Mi ja demandis min kiel la anoj de tiu hejmo, kie oni tiel respektas Dion, sukcesas manĝi sabate se ili ne rajtas kuiri, sed estis senutile atendi ke Filono sciu pri tia praktikaĵo. Do mi demandis Minician, kaj ŝi klarigis al mi ke ili preparas sian sabatan manĝon en la antaŭa tago, kaj tiam metas ĝin en skatolon da fojno por plukuiriĝi la tutan nokton per sia propra varmo. Ni provis tion la postan sabaton, kaj mi devis konfesi, ke ĝi gustas bonege, kvankam persone mi estus preferinta ĝin iom pli varma. Sed vidante ke la afero evidente multe gravas al Minicia, mi poste lasis ŝin fari ĝin regule.
Mia alia problemo rilate al Minicia estis tio, ke ŝi ŝajnis kredi, ke ŝia dio donis al ŝi la taskon gajni min por sia religio. Mi ne komprenis en la komenco ŝian celon, kiam ŝi konstante faligis flankajn menciojn pri la aferoj, kiujn Jesuo diris kaj faris, kaj rakontadis al mi historiojn pri la viro, kiu forkondukis la judojn el la sklaveco antaŭ multaj jaroj. Efektive tiuj lastaj rakontoj sufiĉe interesis min, kaj mi reciprokis per kelkaj pri mia propra popolo. Sed kiam mi ekkomprenis, al kiu celo ŝi volas konduki min per ĉio ĉi, mi estis ĝenata kaj riproĉis ŝin iom senpacience. Ŝi estis tre ĉagrenita kaj neparolema dum pluraj tagoj, sed mi ŝajnigis ne rimarki, kaj ŝi baldaŭ superis la aferon.
Oresto estis komence iom embarasata pro sia nova stato, kaj ruĝiĝis ĉiufoje kiam unu el la fratoj ŝerce demandis, ĉu li intencas baldaŭ avigi Filonon. Kiam ĉeestis aliaj homoj li afektis ne rimarki Minician, sed mi vidis, kiel lia vizaĝo gajiĝas ĉiufoje kiam ŝi eniras la ĉambron. Li iĝis tre revema de kiam ŝi venis loĝi ĉe ni: dum li estus devinta kopii tabuleton, li sidadis dum horoj kun malĉeesta vizaĝesprimo mordetante la finon de sia skribilo, kaj eksaltis laŭ kulpa maniero, se oni alparolis lin. Minicia, kontraste, neniel provis kaŝi siajn sentojn: ŝi videble adoris Oreston, kaj kondutis kvazaŭ ĉiu lia vorto falis el la buŝo de iu dio.
Nun kiam Oresto iĝis edzo, Filono per videbla fortostreĉo provis trakti lin kiel respondecan plenkreskulon, precipe antaŭ lia edzino. Oresto, siaflanke, ĉesis esti tiel kontraŭstarema kaj ribelema. Sekve, nia familia vivo iĝis pli trankvila, sen la kvereloj kiuj tiel ofte detruis niajn vesperojn en la pasinteco. Foje, dum mi akvumis la plantojn sur la balkono de nia nova ĉambro kaj rigardis Elvisa n, kiu ludis malsupre sur la strato, mi memoris kiel oni iam hastigis min tra ĉi tiuj samaj stratoj – aŭ tra stratoj ekstreme similaj – en katenoj, kaj pensis ke tamen la afero finiĝis pli bone ol mi estus povinta imagi.
* * *
La fratoj jam delonge diskutis la atendatan viziton de Petro, tiu homo kiun Paŭlo iam kontraŭstaris publike. Sed kiam li alvenis, Paŭlo ne plu troviĝis en situacio, kiu permesus novan kolizion. Lia proceso finfine estis aŭdata de la imperiestro kaj post la unua kunsido li estis translokita al malliberejo en la palaco. Kaj tiel la afero restis. Ĉiuj sciis, ke la imperiestro apenaŭ interesiĝas pri siaj oficaj devoj. Li dediĉis multe pli da tempo al muziko kaj aktorado, kaj nun li estis en la sudo, de kie raportoj atingis Romon, ke li ludis en la teatro de Neapolo * antaŭ grandega spektantaro. Ĉiujn ŝtatajn aferojn li lasis en la manoj de siaj konsilantoj, kiuj sendube havis multajn kazojn pli urĝajn ol tiu de provinca civitano, kiu preskaŭ kaŭzis tumulton kvin jarojn pli frue.