Kiam disvastiĝis la informo, ke finfine Petro alvenis en Romo, Oresto tiel senpaciencis aŭdi lin prediki, ke li decidis ne iri al sia kutima templo la postan sabaton, sed al tiu kie Petro devis paroli. Li provis instigi Filonon akompani lin, sed Filono rifuzis, dirante ke la alia templo estas tro malproksima kaj ke li atendos, ĝis Petro vizitos ilian sinagogon, kiel li certe baldaŭ faros. Oresto ne sukcesis konvinki lin, do li kaj Minicia iris solaj.
Ili revenis hejmen en stato de ega ekscito. Ŝajne okazis granda kverelo en la templo, kiam kelkaj el la pli tradiciemaj anoj de la preĝantaro protestis kontraŭ la instruoj de Petro kaj provis superkrii lin. Poste oni tamen konsentis, ke li finu sian paroladon, sed estis evidente, ke oni tute ne intencas bonvenigi lin je dua vizito. Bonŝance, aldonis Oresto, unu el la nazaretanoj proponis disponigi al Petro sian apartamenton la venontan sabaton.
Oresto kaj Minicia estis tiel entuziasmaj, ke ili eĉ sukcesis konvinki Filonon akompani ilin la postan fojon. Sed li estis malpli imponita ol ili. “Lia problemo estas, ke li permesas al siaj emocioj superi lian racion,” li diris. “Iu ajn duaranga instruisto de retoriko povus faligi liajn argumentojn. Kaj lia greka estas terura. Sed kion atendi? La homo estis fiŝkaptisto antaŭ ol li konvinkis la nazaretanojn pagi liajn elspezojn. Mi scias, ke li sukcesis iomete kleriĝi, kaj li povas citi la Sanktajn Librojn laŭnome kaj laŭverse...”
Oresto interrompis sian patron malĝentile. “Ne temas nun pri lerneja ekzerco! Jesuo estis lia plej intima amiko! Kaj li ne parolas la grekan tiel malbone! Duono de la homoj en Romo ne konas ĝin pli bone ol li!”
Verŝajne la pasia voĉo de Oresto iom konsternis Filonon, ĉar li ŝajnigis preteratenti tiun senrespektan elkrion. Li nur komentis per milda tono, ke estas senutile provi rezoni kun homo, kiu insistas konduti kiel stultulo.
Mi aŭdis sufiĉe multe pri Petro dum la sekvantaj monatoj. Entuziasmigite de lia predikado, Oresto iĝis ĉiam pli pia, kaj komencis tre rigore obei la judajn ordonojn. Tio ĝenis Filonon, kiu laŭ mia supozo vidis en tio kritikon de lia propra malpli fervora aliro. Pli serioza estis la fakto, ke nun Oresto kaj Minicia ofte devis manĝi aparte. Sed tio, kio vere konsternegis min, estis kiam Oresto anoncis, ke li decidis cirkumcidiĝi. Mi provis malkonvinki lin, per atentigoj pri la riskeco de la afero kaj la doloro, sed li nur respondis, ke li provos ĉiam obei la ordonojn de sia dio senkonsidere ĉu ili estas malfacilaj aŭ malagrablaj.
Mi esperis, ke Minicia subtenos min – ŝi ja estus la ĉefa malgajnanto, se io misfunkcius – sed kiam mi provis paroli al ŝi, ŝi respondis, ke Dio ordonis ke ni faru tiujn aferojn kaj ke estas ĝuste, ke ni obeu lin, eĉ se ni ne ĉiam komprenas lian celon. Kompreneble, ŝi estis citanta Oreston; ŝi ankoraŭ kredis je la kompleta mirindeco de ĉiu lia vorto.
Do Oresto farigis la aferon, kaj dum pluraj tagoj li rondiris laŭ tre singarda maniero, kvazaŭ li konstante atendis, ke iu venos bati lin ĉe la ventro. Nu bone, li resaniĝis senprobleme. Estis Petro mem kiu faris la operacion; li konvinkis plurajn el la nazaretanoj submetiĝi al ĝi. Eĉ kelkaj el la fratoj en la rondeto de Filono finfine decidiĝis. Petro jam venis paroli en ilia templo, kaj pluraj el ili estis komplete sorĉitaj. Eĉ Filono devis kontraŭvole konfesi lian oratoran talenton, malgraŭ lia malbona regado de la greka.
“Kia homo li estas, tiu Petro?” mi iam demandis Minician, dum ni sidis ekster la butiko por senŝeligi pizojn.
Kiam temis pri demando pri la nazaretanoj, Minicia estis ĉiam preta respondi. Ŝi tuj forgesis pri la pizoj, kaj ekparolis entuziasme.
“Ho, li estas miriga homo. Vi ne povas imagi, kiom da landoj li vizitis, eĉ se li nun iĝas tiel maljuna. Kaj li estas elstara predikanto. Li ĉiam estas tiel klara, ke eĉ ordinaruloj povas kompreni lin. Li diras, kio estas ĝusta, kaj kio malĝusta, kaj kiel vivi bonan vivon. Li diras ĉion tiel klare. Vidu, kelkaj el la predikantoj – precipe la grekoj – ili preskaŭ similas tiujn filozofojn, kiujn oni kelkfoje vidas diskuti en la strato. Mi scias, ke ili disvastigas la vorton de Dio, sed ofte estas tiel malfacile kompreni, kion ili volas diri.”
“Kial li venis al Romo?” mi demandis.
“Li vojaĝas tra la tuta imperio, vizitante ĉiujn ekleziojn. Mi supozas, ke li aŭdis, ke kelkaj el la fratoj en Romo estas iom... nu, iom malentuziasmaj, kaj li decidis veni por plifortigi ilin.” ŝi finparolis en ioma hasto, duonturnante la kapon por rigardeti maltrankvile malantaŭen. Mi sciis, pri kiu ŝi pensas, kvankam ŝi estis tro obeema por mencii tion. Mi pensis interne de mi, ke Filono jam estas, laŭ mia ideo, pli ol sufiĉe entuziasma.
“Povus ankaŭ esti, ke li decidis veni, ĉar li aŭdis ke Paŭlo estas ĉi tie,” ŝi aldonis. “Vi scias, ke Paŭlo konvinkis plurajn el la fratoj transiri al lia vidpunkto, kaj mi supozas, ke Petro volis reporti ilin al la ĝusta vojo.”
“Kial, kio estas la problemo pri Paŭlo?”
“Li tro faciligas la aferon, por konverti pli da homoj. Se oni aŭskultus lin, oni imagus, ke necesas nur kredi je Jesuo por ke ĉiuj pekoj estu pardonitaj, kiam venos la Lasta Tago. Nur tion li postulas de siaj sekvantoj – li eĉ diras, ke ili ne bezonas obei la diajn ordonojn, kiuj estas skribitaj en la Sanktaj Libroj. Kaj liaj sekvantoj ne iras al la sinagogo, kaj ili eĉ ne festas sabaton. Ili faras siajn kunvenojn en la posta tago. Li diras, ke li portas la homojn al Dio, sed Oresto diras, ke fakte li forkondukas ilin de Dio.”
“Ĉu vi scias, ke li iam venis ĉi tien por dikti leteron?” mi diris.
“Kiu, ĉu Paŭlo?” ŝi demandis, kun same konsternita esprimo kvazaŭ mi ĵus diris, ke venis ĉe ni sorĉisto. “Sed tamen mia bopatro certe ne...” ŝi haltis en konfuzo.
“Li venis nur malmultajn fojojn, ĝis Filono kaj Oresto iris al unu el liaj kunvenoj. Sed ĝi tute ne plaĉis al ili, kaj poste li ne plu venis ĉi tien.”
“Ho jes, Oresto diris al mi, ke ili iris unu fojon. Sed li diris, ke dum la tuta kunveno Paŭlo kritikadis la judajn instruojn. Li diris, ke Paŭlo naskiĝis kaj edukiĝis kiel judo – ĉu vi scias, ke li estas eĉ cirkumcidita, kvankam li provas forturni aliajn homojn de tio – sed oni ne imagus tion, aŭskultante lin. Oresto diris, ke estas bonŝance, ke neniu atentas lin, ĉar en tiu kazo, la judoj estus en vera danĝero. Li diris, ke eĉ niaj malamikoj ne sukcesas ataki nin kun tiom da galo.”
* * *
Pasis longa tempo antaŭ ol mi alkutimiĝis iri eksteren sur nian novan balkonon. Mi sentis min premata de la proksimeco de la apudaj tegmentoj, kaj kiam mi la unuan fojon trovis sufiĉan kuraĝon por rigardeti malsupren al la strato, mi tuj resaltis, kvazaŭ mi tro proksimiĝis senaverte al la rando de abismo. Krome, mi ne povis superi mian timon, ke iam la tuta malfortika elstaraĵo simple malfiksiĝos de la muro kaj falegos la tri etaĝojn por frakasiĝi kontraŭ la grundon. Tiuj altaj konstruaĵoj ne ĉiam estas tiel solidaj, kiel ili ŝajnas.
La antaŭaj okupantoj estis postlasintaj potojn de rosmareno kaj mento, kaj hederon enradikigitan en malnova arbostumpo. La hedero estis plektinta sin tra la ligna barilo, kiu formis la flankon de la balkono, tiel ke nun la tuta rando estis kaŝita malantaŭ densa kurteno de glimaj folioj. Estis ankaŭ roz-arbusto, kiu kreskis laŭ ligna lataro apud la pordo. Kiam ni transloĝiĝis al nia nova ĉambro en la malfrua printempo, bonvenigis nin rava ekspozicio de grimpantaj rozoj.