Выбрать главу

En la komenco mi timis mem eliri sur la balkonon, do mi petis Minician akvumi por mi la plantojn. Sed mi baldaŭ konstatis, ke ŝi scias absolute neniom pri la vartado de kreskaĵoj. Tiu kompatindulino neniam en sia tuta vivo iris ekster la urbon, kaj en la hejmo de ŝiaj gepatroj ne troviĝis eĉ unu lekanteto en poto. Do mi komencis mem prizorgi la plantojn. Mi kredas, ke mi elverŝis super tiujn malmultajn mizerajn arbustetojn pli da amo kaj atento ol mi estus dediĉinta al tuta legomejo, se mi havus tion.

Duonkaŝite malantaŭ la rozoj troviĝis niĉeto en la muro, kiun supozeble elskrapis la antaŭaj okupantoj por teni la diojn de sia familio. Tie mi starigis la statueton de la diino Fortuno, kaj donis al ŝi oferaĵojn de vino aŭ floroj. Se Filono estus sciinta, sendube li kontraŭstarus, sed estis tre malverŝajne, ke li malkovros la aferon. Li apenaŭ eliris sur la balkonon, kaj eĉ se li farus, ne estus risko, ke li rimarkos la statuon. Li neniam rigardis la rozojn; efektive mi ne kredas, ke li entute konsciis pri ilia ekzisto. Lia menso estis malfekunda dezerto, kie vivis nenio krom la sekiĝintaj tigoj de vortoj kaj literoj.

La vetero dum tiu somero estis aparte prema. Dum granda parto de la unua duono de julio alblovis varmega vento el la sudo, kiu elsuĉis nian energion kaj kovris ĉion per maldensa tavolo de polvo. Dum tiuj pezaj, ŝvitaj tagoj, ni pene plenumis niajn normalajn taskojn kvazaŭ ni vadus tra mielo. En la posttagmezoj, kiam la vojoj ŝajnis vibreti sub ardanta suno, la pavimoŝtonoj estis tiel varmegaj, ke ili bruligis la piedojn.

En vespero de meza julio ni sidis por vespermanĝi en nia supra ĉambro. Eĉ interne ne eblis fuĝi de la varmego, kaj la pordo de la balkono estis vaste malfermita en vana espero enlasi vigligan trabloveton. Elvisa  jam ĝemis kaj grumblis la tutan tagon – kvankam mi devas konfesi, ke ne pli ol ĉiuj aliaj – sed finfine ŝi endormiĝis kaj nun kuŝis sur la lito kun siaj brakoj etenditaj super la kapo. Gutoj da ŝvito glimis sur ŝia supra lipo. Filono duone kuŝis apude kun bovlo da olivoj, kiujn li mordetis de tempo al tempo sen granda entuziasmo, dum Oresto kaj Minicia, ĉe la fino de la lito, silente malplenigis teleron da figoj.

Mi, aliflanke, sidis sur faldebla tabureto tuj apud la balkona pordo, fiksrigardante la hederon dum mi manĝetis pecon de pano kun fromaĝo. Vidi la hederon kutime gajigis min kaj refreŝigis mian animon, sed hodiaŭ ĝi aspektis same velka kaj polveca kiel ni ĉiuj. Mi ĝemis, pensante ke morgaŭ mi devos porti supren al ĝi kruĉon da akvo de la fontano.

Okazis, dum ni sidis tiel – mi meditante pri miaj plantoj, Filono sendube konsiderante ian internan pejzaĝon de dornoj kaj sekaj arbustetoj – ke mi ekkonsciis pri nubo kun nekutima koloro super la tegmentoj. Rigardinte ĝin senpripense dum momento, mi iris eksteren por vidi pli bone. Mi konstatis nun, ke fakte ne temas pri nubo: ĝi pli similis kolonon de malpura, flava fumo. Mi metis mian kapon internen por voki la aliajn.

“Venu rigardi ĉi tion,” mi diris. “Aspektas, kvazaŭ estas ie granda fajro.”

Oresto kaj Minicia tuj venis eksteren. Filonon hezitis, tiam, grumblante, li lasis sian duonmaĉitan kruston sur la lito kaj ekstaris.

“Certe temas pri grandega brulo,” Minicia diris. “Kie ĝi estas, laŭ vi?”

“Ĝi estas ĉe la alia flanko de Palatino * ,” Filono diris. “Ĝi venas de ie proksime al la Cirko.” Ni plurigardadis ĝis fine li diris, “Nu, ne havas sencon stari ĉi tie la tutan vesperon. Vi faru kion vi volas, sed mi eniros por fini mian vespermanĝon.” Ni sekvis lin internen, kaj sidiĝis por plumanĝi.

Oresto kaj Minicia eliris plurfoje dum la vespermanĝo, por kontroli la progreson de la brulego. Ŝajnis, ke la vento intertempe plifortiĝis, ĉar la fumo ondumis tien kaj reen tra la suda ĉielo, kaj dum la vesperiĝo stranga oranĝkolora lumo aperis ĉe la malsupra horizonto apenaŭ pli alte ol la tegmentoj. Subite eksaltis granda flamego, kiu pafiĝis super la konstruaĵoj en la ĉielon.

“Ĝi proksimiĝas,” mi diris.

Filono mienis ĝenate. “Tute ne. Tamen, se tio trankviligos vin, sendu Oreston por informiĝi, kie troviĝas la fajro.”

Oresto entuziasme ekstaris, dirante ke li tuj revenos, kaj saltegis brue malsupren laŭ la ŝtuparo. Intertempe Filono senzorge etendis sin sur la lito kun papirusa volvaĵo. “Tiu fajro estas ĉe la alia flanko de Palatino,” li ripetis. “Antaŭ ol atingi nin, ĝi devos bruligi la palacon, kaj ĉu vi supozas, ke la imperiestro permesus tion? Li malplenigus la tutan riveron antaŭ ol tio okazus.”

Liaj vortoj iom trankviligis min, kaj mi komencis forbalai la manĝorestaĵojn. Efektive estis neimageble, ke la imperiestro permesus, ke lia palaco forbrulu. Tamen mi ne estis absolute konvinkita, kaj kiam mi rigardis al la strato, mi vidis ke ankaŭ miaj najbaroj estas zorgoplenaj. Amaso da homoj ariĝis en la vojo kaj sur la balkonoj, ĉiuj streĉante siajn okulojn al la sama direkto. Mi ĵetis rigardon malantaŭen al Filono, sed li ŝajne endormiĝis. “Mi iros malsupren momenteton,” mi diris al Minicia, kaj eliris por aliĝi al miaj najbaroj en la strato.

Mi trovis, ke ĉiuj observadas la ĉielon kaj diskutas la probablecon, ke la brulego disvastiĝos ĝis nia parto de la urbo. Post tagoj da sufoka varmo, la vento nun blovis sufiĉe forte, kaj laŭ la ĝenerala impreso, la fajro estas jam tro grandega, por ke oni estingu ĝin per iu ajn normala metodo. Subite pluraj homoj eligis krion, kaj montris al alia punkto pli oriente. Dua flamego saltegis supren kvazaŭ de nenie; ĝi ŝajnis havi neniun rilaton kun la unua. Voĉoj sonis en ĉiuj flankoj: “Estas alia brulego! Ĝin blovas la vento!”

En tiu momento aŭdiĝis bruo ĉe la fino de la strato, kaj malgranda grupo da homoj aperis ĉe la angulo. Estis viro kaj virino, sekvate de junulino kiu ŝajnis esti pli aĝa filino aŭ sklavo, kondukanta plurajn malpli grandajn infanojn. Ili estis ŝvitaj kaj makulitaj de fulgo, kaj la virino vekriis kiel funebristo. Oni tuj ĉirkaŭis ilin. Ĉiuj volis demandi kio okazis, kaj ĉu ili povas informi pri la fajro. La viro senpacience puŝis sin tra la homamaso, nur kriante, ke la Cirko estas forbruligita. Lia edzino estis pli rakontema: ŝi laŭte ploris kaj diradis al ĉiuj, ke ilia vendejo estis detruita kun la tuta stoko. “Ni perdis ĉion!” ŝi daŭre kriis inter plorospasmoj. “Kiel ni nun povos manĝigi niajn infanojn? Ni perdis ĉion!”

Venis forta ekblovo de vento, kaj la unuan fojon mi rimarkis la odoron de fumo. En la sama momento aperis nova flamego, multe pli proksima ol la aliaj. “Ĝi venas al ĉi tiu direkto!” iu kriis. “Ni tuj reiru por paki!”

Kiam mi vidis la novan flamon, mia stomako kirliĝis kaj miaj kruroj perdis sian forton. Kie estas Oresto? Li devus esti jam reveninta. Ĉirkaŭ mi ĉiuj rehastis al siaj hejmoj. Nur mi staris kvazaŭ fiksite en la mezo de la strato, luktante kontraŭ kreskanta sento de paniko. Mi sciis, ke mi devos reiri internen, sed timo superis min, kaj mi ne povis klare pensi. Viro stumblis kontraŭ mi kun malbeno, kaj kontuzis min per la angulo de peza kesteto, kiun li portis sub la brako. Kun malfacilo mi devigis min moviĝi, kaj kuris en la kopiejon.

Mi trovis Minician surgenue sur la planko en sia ĉambro, kun la manoj levitaj al la plafono, kiel la nazaretanoj faris, kiam ili preĝis. “Ekpaku tuj,” mi diris. “La brulego venas en nia direkto.”

ŝi rigardis min kun hororo. “Sed kio pri Oresto? Li ankoraŭ ne revenis.”