Выбрать главу

“Ne plu. Mi alkutimiĝis estri min mem.”

* * *

Dum la sekvantaj tagoj, speco de senorda tendaro aperis ĉirkaŭ la urbo – aŭ ĉirkaŭ tio kio restis de ĝi -, kiu konsistis el kadukaj ŝirmejoj kunmetitaj el branĉoj kaj iuj ajn hazardaj kovriloj, kiujn la homoj sukcesis havigi al si. Kelkaj homoj, precipe tiuj kies familianoj pereis en la fajrego, estis tro deprimitaj por ĝeni sin per tia peno; ili pasigis siajn tagojn plorante kaj rakontante siajn spertojn al iu ajn, kiu pretis aŭskulti.

En la unua mateno ni komencis serĉi Oreston. Malgraŭ mia momento de paniko la antaŭan tagon, mi ne dubis, ke li travivis la brulegon. Se Filono kaj mi, ŝarĝitaj de Elvisa , sukcesis fuĝi de la flamoj, mi tute ne vidis kialon, kial ankaŭ li ne povis. Mi estis fakte pli maltrankvila pri Minicia. Ilia templo certe estis detruita de la brulego, kaj mi esperis, ke la nazaretanoj havis sufiĉe da normala prudento por eliri ĝustatempe.

Ni baldaŭ konstatis, ke serĉi unuopan homon inter la armeo da senhejmuloj disigitaj tra la kamparo, estus senespera tasko. Oresto povus esti ie ajn en la vasta zono de kampoj kaj ekstermuraj konstruaĵoj, kiu ĉirkaŭis la urbon. Cetere, kiel Filono atentigis, verŝajne ankaŭ li serĉas nin, kaj tiel ni certe maltrafos unu la alian. Prefere ni restu en fiksa loko.

En la posttagmezo de la unua tago, ekestis ankaŭ la demando pri manĝaĵoj. Ni estis pli bonŝancaj ol la plejmulto de la homoj kiujn ni renkontis, ĉar ni almenaŭ kunportis duonan panon; la plejmulto havis eĉ ne tion. Mi benis la inspiron pro kiu mi prenis ĝin. El ĉiuj objektoj kiujn mi haste kunmetis, ĝi estis la sola, kiu en tiu momento ŝajnis vere utila. Ni manĝis ĝin iom malsekigitan per oleo – mi ne scias kial, sed mi savis el nia loĝejo ankaŭ la oleujeton, kiun mi kutimis porti al la banejo.

Tamen duona pano ne daŭras longe, kaj jam la postan matenon ni estis malsategaj. La kamparanoj de la ĉirkaŭa regiono aperis por vendi al ni panon kaj fromaĝon kaj kolbasojn – je trioblo de la normala prezo. Ni eltenis tiom longe kiom ni povis, kaj mi serĉadis ĉe la heĝoj, esperante trovi nuksojn aŭ nutrajn herbojn. Sed estis centoj da aliaj homoj kun la sama ideo, kaj ne pasis longa tempo ĝis ĉio manĝebla estis for.

La manĝoproblemo pli-malpli solviĝis post la unuaj tagoj, kiam la provizoĉaregoj komencis reaperi. Verŝajne iliaj posedantoj ekkomprenis, ke eĉ se ne plu ekzistas la bazarplaco, tamen la homoj ankoraŭ bezonas manĝi. Sed ial, ĉio kostis pli ol kutime, kaj tio ĉiam pli maltrankviligis nin. Ni devis elspezadi la limigitan monon, kiun ni posedis, sen espero gajni pli. Multaj homoj estis en eĉ pli malbona situacio ol ni. Plurfoje mi renkontis la pendantan kadavron de iu, kiu evidente decidis mallongigi sian suferadon, konstatinte ke oni eskapis la brulegon nur por morti pro malsato.

Unu-du fojojn Filono proponis reiri por ioma tempo al la vilao, sed mi diris, ke mi ne pretas foriri ĝis ni retrovos Oreston kaj Minician. Li ne insistis; la vero estis, ke ĉiumatene ni vekiĝis kun la konvinko ke la brulego certe ne povos daŭri plian tagon, kaj ŝajnis apenaŭ havi sencon entrepreni la longetan vojaĝon al la kamparo. Eble se ni estus sciintaj, ke la fajrego brulos ses tagojn, ni estus decidintaj alie.

Intertempe ni povis fari tre malmulte krom ŝvebi ĉe la rando de la urbo atendante ĝis eblos reeniri ĝin. Filono iam iris al la domo de la onklo de Gajo sur Kvirinalo, kaj revenis kun la informo, ke la domo estas netuŝita de la flamoj, sed ke troviĝas tie neniu krom la pordisto kaj unu-du sklavoj. La cetera domanaro iris al la kamparo por la somero. Mi pasigis la tagojn serĉante herbojn kaj parolante kun la aliaj travivintoj. Ĉiuj volis rakonti precize kion ili estis farantaj en la momento kiam ili unue ekkonsciis pri la brulego, kion ili pensis pri ĝi, kaj kiel ili eskapis. Ni estis bonŝancaj pro tio, ke ni almenaŭ havis tempon por paki kelkajn aĵojn. Pluraj homoj estis trafitaj tiel komplete senaverte, ke ili apenaŭ havis tempon eĉ por kuregi malsupren al la strato antaŭ ol la fajrego atingis ilin.

Aŭdiĝis ankaŭ sufiĉe da onidiroj pri tio, kiel la brulego komenciĝis. Kelkaj homoj kredis, ke temas pri puno de la dioj kontraŭ urbo regata de imperiestro, kiu respondecis pri la neimagebla krimego, mortigi sian propran patrinon. Aliaj ridis pri tiu klarigo, komentante ke regule okazas bruloj en la urbo; ĉi tiu diferencis de la aliaj nur pro la fakto, ke ĝi disvastiĝis tiel rapide. Kelkaj homoj pli emis kredi, ke iuj intence fajrigis la urbon: eble Partaj teroristoj *  aŭ britoj – sed tiun lastan sugeston mi vigle neis. Mi parolis kun virino, kiu insistadis, ke ŝi vidis grupon de viroj, kiuj ĵetis brulantajn torĉojn en konstruaĵon. Aŭdante tion, mi horortremis. Se Oresto kaj la aliaj fratoj vere provis realigi sian frenezan planon bruligi la templojn, mi povis nur esperi, ke en la ĝenerala paniko ili ne estis kaptitaj, aŭ almenaŭ ke neniu vidis ilin, kiu povos atesti kontraŭ ili poste. Oresto certe perdis ĉian racion, kiam li konsentis fari ion tian. Pri tio mi kulpigis la nazaretanojn kaj ilian konstantan revadon pri la regno de Dio. Estos malfacile por Oresto akcepti la fakton, ke la mondo tamen ne finiĝis. Ne, la situacio estas eĉ pli malbona ol tio: ĉar nia vivo komplete detruiĝis, kaj tamen nenio ŝanĝiĝis.

Aferoj pliboniĝis kiam la imperiestro revenis; li estis ekster la urbo kiam la brulego komenciĝis. En nur malmultaj tagoj oni starigis plurajn grandegajn rifuĝejojn, kiuj konsistis el vico post vico de armeaj tendoj. Mi ricevis ŝokon, kiam mi la unuan fojon vidis unu el la tendaroj; ĝi tuj pensigis min pri tiu loko, al kiu la romanoj portis nin en la plej unua nokto post la detruo de nia vilaĝo. En la nunaj tendaroj oni disdonis senpagajn manĝaĵojn inter teruraj scenoj de puŝado kaj subtretado. La homoj estis tro malsategaj por atendi bonorde, kaj en la unua tago pluraj infanoj estis mortigitaj en la granda premo.

La tendaro, kie ni provizore loĝis, troviĝis en la ĝardeno de la imperiestro mem. Tiu ĝardeno iom pensigis min pri tiu ĉe la vilao, eĉ se ĝi kompreneble estis multe pli granda. Sed ĝi havis tiun saman zorge aranĝitan artefaritecon, kiu tiom plaĉas al la romanoj; estis vojetoj, kiuj serpentumis inter orde razitaj heĝetoj, kaj statuoj kaj fontanoj dissemitaj jen kaj jen. Tamen, ĝi ne longe plu tenis tiun bele flegitan aspekton. Kiam oni malfermis la tendaron, infanoj surtretis la plantojn kaj plukis la florojn, dum iliaj gepatroj forhakis branĉojn de la ekzotikaj arboj por brulligno, kaj la razenoj baldaŭ estis detruitaj de la vasta homamaso kiu svarmis tie.

La ĝardenoj de la imperiestro estis tute netuŝitaj de la brulego, malkiel lia palaco, kiu estis komplete detruita. Mi sentis naŭzon, kiam mi aŭdis pri la palaco. Tie troviĝis la malliberejo, kie oni tenis Paŭlon, kaj mi ne supozas, ke oni ĝenis sin elirigi la kaptitojn. Mi ne ŝatis la homon, sed oni ne dezirus al iu ajn tian mortaĉon. Eble ĝi tamen ne estis pli malbona ol tio, kio estus okazinta al li, se iam la konsilantoj de la imperiestro estus trovintaj la tempon por okupiĝi pri lia kazo.

La tagoj pasis per helika malrapideco. Mi havis nenion por fari krom babileti kun la aliaj virinoj aŭ promeni inter la vicoj de tendoj, kun la vana espero hazarde trafi Oreston. Mi estis konvinkita, ke li ankoraŭ vivas; nur nokte enŝteliĝis duboj. Tiam mi kuŝis sendorma dum horoj imagante tion, kio eventuale okazis al li, kaj kion mi farus, se mi neniam plu vidus lin. En tiuj momentoj ŝajnis al mi preferinde scii kun certeco, ke li estas morta, ol pasigi mian ceteran vivon kun la dubo, ĉu aŭ ne li eskapis de la brulego.

Restis ankaŭ la demando pri Minicia. Tuj kiam denove eblis reeniri la urbon, mi petegis Filonon iri al ilia templo, kun la espero ricevi tie informojn. Komence li rifuzis, dirante ke eĉ stultulo komprenus, ke ĝi estis komplete forbruligita, kaj kion mi atendas aŭdi krom tio? Sed post du tagoj da senĉesa ĝenado miaflanke, li konsentis iri rigardi. La fakto estis, ke sen siaj volvaĵoj kaj tabuletoj, li eĉ pli enuis ol mi, kaj tio almenaŭ estos maniero pasigi la tempon.