“Miaj karaj gefratoj,” li komencis. “Mi scias, ke multaj el vi, kiam vi vidis la ŝtonojn bruli kaj la flamojn saltegi, pensis ke finfine alvenis la promesita tago, la tago kiun ni ĉiuj atendas. Kaj nun vi estas konfuzitaj en viaj mensoj kaj vi demandas vin: ‘Mi atendis, ke Dio venos, sed li ne venis.’ Eble viaj najbaroj diras same; eble ili mokas vin kaj demandas, ‘Li promesis veni, ĉu ne? Nu, kie li estas? Vi kaj viaj fratoj atendadas jam la tutan vivon, kaj kelkaj el vi mortis atendante, sed la promeso plu restas ne plenumita!’ Ili diras tion al vi, kaj eble kelkaj el vi, se vi ne estas sufiĉe konvinkitaj pri via kredo, estas tentataj lasi la vojon de la vero, kiun vi sekvas ĝis nun, por returni vin al vivo de sindorlotado kaj plezuro korpa.
“Sed, miaj gefratoj, memoru ĉi tion! Dio mem kreis ĉi tiun mondon, kaj nur Dio povos decidi, kiam ĝi atingos sian finon. Vi senpacience atendas la momenton, kiam li plenumos sian promeson, sed Dio estas pacienca. Vi scias, ke ĉi tiu urbo estas plena je homoj, kies sola penso estas, kiel plenumi siajn korpajn dezirojn. Kiam venos la tago de Dio, li juĝos ilin, kaj ili estos ĵetitaj ekster lian novan regnon. Sed Dio deziras, ke neniu estu detruita. Tial li sendis la brulegon. Ĝi estas averto, miaj gefratoj: ĝi avertas nin, ke ni devas labori plenkore kaj plenforte; ni devas porti la vorton de Dio al ĉiuj, kiuj volas aŭskulti, tiel ke, kiam la momento alvenos, li trovos ilin pretaj.
“Neniu el ni povas scii, kiam venos la Lasta Tago. Eble ĝi venos morgaŭ, eble post mil jaroj. En tiu tago la ĉielo malaperos kun tondra krako, la steloj fandiĝos pro la varmego, kaj la tero kun ĉio, kio troviĝas sur ĝi, forbrulos kaj estos detruita. Kaj tiam aperos nova, brilanta mondo; la tero kaj ĉielo denove iĝos junaj kaj freŝaj; kaj neniu loĝos tie krom tiuj, kiuj dediĉis sian vivon al Dio.
“Por tiuj elektitaj por loĝi en tiu nova mondo, Dio konstruos grandan urbon, kie la domoj estos faritaj el arĝento kaj la stratoj estos pavimitaj per kristalo. La urbo estos ĉirkaŭita de sep muroj, kaj en ĉiu muro estos sep pordegoj, ĉiuj prisemitaj per valoregaj gemoj. Sed la pordegojn oni neniam fermos, ĉar en tiu urbo neniam noktiĝos. Kaj tie la elektitoj de Dio laŭdos lin per kantoj, dum flugantaj anĝeloj akompanos ilin per la muziko de flutoj kaj liroj.”
Mi aŭskultis kun intereso tiun priskribon, kvankam mi ne estis tute konvinkita, ke la lasta parto plaĉas al mi. La urbo ŝajnis tro simila al rekonstruita kopio de Romo; la romanoj, kompreneble, absolute ne kapablas imagi, ke oni povus deziri loĝi en iu ajn alia loko. Sed ekster tiu urbo certe troviĝus kampoj kaj arbaroj kaj riveroj. Mi bedaŭris, ke la parolanto ne rakontis al ni ankaŭ pri tiuj.
Sed nun li finis, kaj ĉiuj ekstaris. Rekomenciĝis la kantado, unue mallaŭte, sed baldaŭ ĝi plifortiĝis ĝis kulmino de ekscito. Kiam la unua kanto finiĝis, mi aŭdis voĉon, kiu murmuris ĉe mia flanko. Mi turnis la kapon kaj vidis, ke la apuda virino staras kun fermitaj okuloj kaj parolas al si mem, aŭ eble al sia dio, en sia propra lingvo. Samtempe, iu en la ĉambro kriis, “Mi scias, ke venos la tago de Dio, kaj mi dediĉas mian vivon por porti lian vorton al ĉiuj, kiuj havas orelojn por aŭdi!” Li komencis preĝi, laŭte kaj fervore, kaj ĉiuj en la ĉambro kunpreĝis, levante siajn brakojn al la plafono. Antaŭ ol la preĝo finiĝis, la virino ĉe mia flanko malfermis siajn okulojn kaj kriis, “La tago de Dio alvenos, sed li estas jam inter ni! Li estas ĉi tie kun ni en ĉi tiu domo!”
La homoj kantis denove; ĉi-foje temis pri pli malrapida kanto kun longe eltirataj frazoj. Multaj el ili balanciĝis de flanko al flanko, etendante siajn brakojn al sia dio. La virino apud mi ne kantis; ŝi staris kun siaj manplatoj levitaj supren, dum larmoj elpremiĝis de sub ŝiaj duone fermitaj palpebroj, kaj laŭ la vangoj malrapide fluis. Subite, per grandaj paŝoj Baso marŝis antaŭen. Kiam li turnis sin por fronti nin, mi vidis ke liaj okuloj estas larĝe kaj fikse malfermitaj, dum el lia buŝo verŝiĝas abunda parolfluo en lingvo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis. Konsternite, mi turnis min al miaj najbaroj, sed ĉiuj rigardis lin kun ravitaj esprimoj.
“La spirito falis sur nian fraton Baso n!” iu kriis. “Ni danku Dion!” Ĉiuj ĵetis sin surgenuen kun la manoj etenditaj supren, dum la ĉefa parolanto lanĉis sin en pasian preĝadon en la greka. Mi ĵetis min al la planko kun la ceteraj; mi estis jam tiel kaptita de la ĝenerala fervoro, ke mi ne estus eĉ pensinta fari alie.
Kiam la fratoj komencis disiri el la domo sub la aŭgusta suno, mi iris eksteren por serĉi Elvisa n. Post la kunveno mi sentis min tre ekscitita, sed samtempe iom maltrankvila. Tio, kion mi ne sukcesis kompreni, estis kiel Filono enplektiĝis en tia afero. Mi apenaŭ povis imagi, ke la emociega etoso entute povus plaĉi al li. Ĉu tio estis la speco de afero, kiu okazadis en lia templo? Mi ne povis kredi tion. Mi ne sciis, kion oni faris tie, sed mi estis certa, ke temis pri io multe pli modera: eble pli simila al la solenaj ritoj, kiujn oni vidas ekster la Templo de Jupitero dum festotagoj. Tamen, mi jam komprenis, ke la juneca, entuziasma grupo, kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Domitila kaj Baso , estas tute malsimila al la kverelema rondeto, kiu kutimis reveni kun Filono al la kopiejo.
Mi malkovris tion jam la antaŭan vesperon, kiam pluraj gefratoj venis al la apartamento por festa manĝo. Mankis en la tute malgranda manĝosalono spaco por tiom da homoj, do Baso kaj Januario kun la malvolonta helpo de Filono, aranĝis provizorajn divanojn en la vestiblo. Tio estis ĝuste tia tasko, kian Filono aparte malamis. Mi estis inter la invititoj, eĉ se mi pasigis grandan parton de la tago en la kuirejo por helpi la du sklavojn pri la preparlaboroj. Iom surprizis min komence la modesteco de la manĝaĵoj, kiujn oni intencis proponi. Boligitaj kikeroj kaj hordea supo estas en ordo ĉe trankvila familia vespermanĝo, sed oni ne kutime konsideras ilin taŭga frandaĵo por prezenti al gastoj.
Tamen, kiam la gastoj ekalvenis, mi konstatis, ke ĉi tio estos tre malsimila al la festenoj, kiujn mi memoris de la vilao, kiam Marko kaj Fania invitis siajn geamikojn al vespermanĝo. La unua afero, kiun mi trovis stranga, estis tio, ke Baso kaj Domitila ne prenis lokojn sur la ĉefa divano; fakte, ŝajnis ke tute ne estas fiksita sidaranĝo, kaj la alvenantoj simple plenigis la divanojn senkonsidere pri sia socia rango. Kompreneble, estis malfacile certi pri tio, sed mi eĉ havis la impreson, ke kelkaj el la gastoj estas sklavoj, kiuj kuŝas kvazaŭ egaluloj apud homoj liberaj. La plejmulto estis iom simple vestitaj sen juveloj, kaj laŭ sia parolmaniero kaj aspekto, preskaŭ ĉiuj havis eksterlandan originon. Mi kredas, ke Baso kaj Domitila estis la solaj aŭtentikaj romanoj en la ĉambro.
Kiel ĉiu alia manĝo, kiun mi prenis en tiu domo, ankaŭ ĉi tiu komenciĝis per preĝo. Tiam, anstataŭ la kutimaj ovoj kaj olivoj, Domitila prenis ordinaran panon kaj dividis ĝin inter la gastoj. Samtempe oni cirkuligis pokalon da vino, el kiu ĉiu devis trinketi, inkluzive eĉ de la du sklavoj, kiuj alportis la manĝaĵojn.
Estis maleble ne admiri la malavarecon de Baso kaj Domitila : kvankam sufiĉe prosperaj, ili certe ne estis riĉaj, kaj tamen Modesta informis min, ke ili mem pagis la tutan vespermanĝon.
“Kaj ili donas al ĉiuj la samajn manĝaĵojn, kiujn ili mem manĝas,” ŝi diris, “kaj eĉ la saman vinon. Malkiel iuj.”
Okazis dum unu el tiuj sabataj vespermanĝoj, ke ni finfine ricevis novaĵojn pri Oresto. Unu el la fratoj loĝis en la granda tendaro sur la Kampo de Marso, kaj li diris al Filono, ke li renkontis Oreston inter la sekvantoj de Petro, kiuj iradis ĉiutage al la tendaro por diskonigi la vorton pri sia dio inter la travivintoj de la brulego. Laŭ li, Oresto jam aŭdis pri la morto de Minicia, sed li vidigis neniun eksteran signon de malĝojo.