Выбрать главу

* * *

Ni gastis ĉe Baso  kaj Domitila  ĝis la fino de la somero. Rekonstruaj laboroj jam komenciĝis en la urbo, kaj la domo konstante vibradis pro la peza bruo de ĉaregoj ekstere, kiuj alvenis ŝarĝitaj per ŝtono aŭ marmoro, aŭ reiris kun montoj da karbiĝintaj ruboj. Kiam la riĉuloj revenis de siaj kamparaj vilaoj en septembro, kio estas la signo ke la somero finiĝis kaj ke la vivo nun denove normaliĝas, Filono ofte eliris, por esplori la eblecojn pri luado de nova ejo. Mi sciis, ke li senpacience serĉas manieron forlasi la hejmon de Baso  kaj Domitila ; li estis ĝenata de ilia senbrida pieco, kaj la pasia fervoro de la komuna preĝado igis lin ĉiam pli malkomforta.

Mi konstatis, aliflanke, ke mi mem bedaŭros foriri. Mi ĝuis esti membro de pli granda domanaro kaj dividi mian laboron kun alia virino. Krome, la apartamento estis tre komforta: certe multe pli ol estus tiu, kiun Filono povus lui per siaj limigitaj rimedoj. Kaj mi devas aldoni, ke ju pli Filono kontraŭstaris la nerezisteblan etoson de la komuna preĝado, des pli ĝi logis min. Ĝi ŝajnis liberigi min de mi mem kaj doni al mi senton, ke mi estas parto de pli vasta tutaĵo: senton, kiun mi ne plu konis de kiam mi estis infano. Kaj en la lasta sabato, kiun ni pasigis en tiu domo, mi havis eksterordinaran sperton, kian mi neniam plu havis post la foriro el mia propra lando.

La predikanto parolis pri la ĝardeno, kiun ilia dio plantis, kiam li estigis la mondon. En ĝi kreskis ĉiuj specoj de arboj kaj plantoj, kiuj ekzistas sur la tero, dum ĉiuspeca besto migradis tra la kampoj kaj arbaroj. Multe trafis min tiu priskribo, kaj dum li pluparolis, mia menso forvagis de liaj vortoj por esplori tiun magian ĝardenon. Mi pensis pri ĉiuj arboj, kiuj certe troviĝus tie: ne nur tiuj, kiujn mi vidis en la kamparo ekster Romo, sed ankaŭ tiuj kiuj floradis en mia propra lando – frakseno kaj taksuso, alizujo kaj tilio. Mi vidis arbarajn densejojn cedantajn al pli malfermitaj lokoj, kie la longa herbo estas abunde prisemita de floroj, kaj abeloj zumas en la sunlumo.

La kantado komenciĝis kaj ankaŭ mi kunkantis, sed mia menso jam forlasis la kunvenon. Mi rigardis internen de mi, kie mi vidis min denove kiel infanon, kiu vagas tra la maldensejoj rande de la arbaro. Miaj okuloj fermiĝis kaj mi cedis komplete al la muziko. Mia voĉo kunfandiĝis kun la aliaj kaj mi sentis min ensorbata en densan amason da sono. Ne plu mi estis aparta kaj sola: mi iĝis parto de la kanto, kaj la kanto estis parto de mi. Ĝi estis preskaŭ kiel solida objekto: mi trovis, ke mi povas agrable balanciĝi sur ĝi, kvazaŭ mi lulus min sur lito. Kaj dum mi balanciĝis, mi duone vidis ian brilan aĵon, apenaŭ super mia kapo. Komence ĝi daŭre glitis en kaj ekster mian vidokampon, kaj mi timis, ke mi perdos ĝin, sed mi sukcesis firme fiksi ĝin per mia menso kaj tiri ĝin malsupren kaj pli proksimen. Ĝi estis glima blanka vojeto, kaj la ŝtupoj de la vojeto estis la notoj de la kanto.

Dolĉe, tute trankvile, mi ŝvebis supren. Mi sciis, kion mi trovos ĉe la pinto, kaj kiam mi alvenis, jen ĝi: fekunda kaj floranta ebenaĵo, kun kampoj de tritiko kaj riĉaj herbejoj. La herbo estis pli verda ol mi iam ajn vidis, kaj la aero estis freŝa kaj malseketa kvazaŭ ĵus ĉesis pluvi.

Sed ne por tio mi venis. Malrapide, mi turnis min. Jen mi vidis ĝin, precize kiel mi atendis, kun la pintoj de ĝiaj pajlaj tegmentoj apenaŭ videblaj super la tera remparo: mian vilaĝon, perfektan en ĉiu detalo, pli perfektan ol mi iam ajn sukcesis revoki ĝin al mia memoro, krom, eble, en sonĝoj. Sub ĝi troviĝis la monteto kun la du blankaj vojetoj: la pli mallarĝa, kiu kondukis rekte supren, kaj la pli larĝa kaj malkruta, kiun uzis la ĉaregoj.

Mi sciis, ke mi ne havas multan tempon. Mi rapidis antaŭen, esperante ke mi sukcesos almenaŭ parte supreniri, antaŭ ol la kantado finiĝos. Mi atingis la bazon de la monteto kaj ekgrimpis, iom glitante pro hasto, kaj kaptante manplenojn de la raspa herbo por helpi min supren. Mi hazarde rimarkis miajn piedojn, kaj konstatis, ke la piedvestoj estas makulitaj de kreto. Mia robo havis kvadratan desegnon.

La kantantoj jam alproksimiĝis al la finaj notoj de la kanto. Mi levis mian kapon por vidi, kiom ankoraŭ restas ĝis la pinto, kaj vidis etajn figurojn moviĝi sur la ekstera remparo. Subite mi sciis, ke tie troviĝas mia familio. Mi devas atingi ilin antaŭ ol la kanto finiĝos. Sed estis tro malfrue: la kantantoj jam atingis la lastajn frazojn, kiujn ili longe eltiris por porti la kanton al taŭga fino. Mi ĵetis min antaŭen per lasta fortostreĉo. “Atendu min!” mi vokis. “Mi ne povas veni ĉi-foje. Ne foriru antaŭ ol mi revenos.”

Kaj tiam mi retrovis min en la kunveno. Ĉiuj rigardis min. “Ni danku Dion pro la favoro, kiun li ĵus montris al nia fratino Barbara ,” iu kriis. Kaj ili ĉiuj ĵetis sin surgenuen.

Tuj kiam mi povis, mi puŝis min tra la tro plena halo kaj rapidis al la senluma ĉambreto, kiun oni disponigis al mi kaj Filono. Ne ĝeninte min malfermi la fenestroklapojn, mi sidiĝis sur la lito kaj rigardis fikse en la mallumon, provante revoki ĉiun detalon de mia ĵusa sperto. Mi memoris la senton de la herbo sub miaj fingroj, la manieron laŭ kiu la kretaj ŝtonetoj ruliĝis de sub miaj piedoj, la kornusarbuston sur la montetoflanko, kies eĉan ekziston mi forgesis ĝis nun, la malebenan konturon de la interna remparo...

La pordo brue malfermiĝis. Filono staris en la enirejo, kaj rigardis blinde en la mallumon. Mi timis, ke li forpelos la vizion el mia menso, antaŭ ol mi havos tempon por komplete esplori ĝin. Mi sidis absolute senmove, esperante, ke li ne vidos min.

“Mi serĉis vin ĉie,” li kriis per kolera tono. “Kion vi faraĉas ĉi tie en la mallumo?” Li marŝis internen kaj tiris flanken la fenestroklapojn. “Nun, aŭskultu min. Mi ne intencas, ke mia edzino altiru publikan atenton. Ĉu vi supozas, ke respektinda virino kondutas tiel?”

Mi mallevis la okulojn, esperante ke li finos rapide kaj foriros. Sed li daŭrigis: “Mi scias, ke kelkaj el la aliaj fratoj lasas siajn edzinojn konduti kiel idiotoj: ke ili sidu inter la viroj, kaj preĝu per plena voĉo, tiel ke ĉiuj aŭdu. Sed sciu de nun, ke tion mi ne aprobas kaj ne permesos.”

Li tiris min per la ŝultro, por ke mi frontu la lumon, kaj rigardis en mian vizaĝon. Mi ne scias, kion li vidis tie, sed lia esprimo ŝanĝiĝis kaj li daŭrigis pli malcerte: “Foje mi forgesas, ke vi estas ankoraŭ barbaro en la koro. Verŝajne mi ne rajtas atendi, ke vi agu pli saĝe ol tiuj aliaj idiotoj. Mi ne fiparolos pri Baso  post ĉio kion li faris por ni, sed diskuti kun li pri religio estas senutile. Li tute ne komprenas racian argumenton; li estas sklavo de siaj emocioj. Ju pli baldaŭ ni sukcesos eliri el ĉi tiu domo, des pli mi estos kontenta.”

* * *

En proksimume tiu sama periodo, ekcirkulis nova onidiro pri la origino de la fajrego. Multaj homoj raportis, ke ili vidis grupojn de viroj, kiuj ĵetis brulantajn torĉojn en konstruaĵojn; efektive, nur tio povus klarigi, kial la fajrego komenciĝis en tiom da lokoj samtempe. Sendube kelkaj el la fajrigistoj volis nur profiti de la konfuzo por ŝteli valoraĵojn, sed, kiel mi devis malvolonte konfesi al mi mem, ne ĉiuj.

La plej bona loko por aŭdi tiajn onidirojn estis la vinbutiko. Estis granda tia loko ĉe la angulo de la dombloko, kie oni povis aĉeti la plej diversajn manĝaĵetojn krom vino. La estro estis babilema ulo, kiu neniam lasis klienton eskapi, sen ke tiu aŭdu la lastajn klaĉojn. Okazis, ke mi vizitis lian vendejon la matenon post tiu signifoplena sabata kunveno, kaj ĝuste en tiu tago li informis min, ke laŭdire la fajregon ekbruligis iuj homoj, kiuj nomiĝas kristanoj.

“Kristanoj?” mi demandis. “Kiuj ili estas?”

“Ia eksterlanda kulto,” li respondis. “Bedaŭrinde, Romo ŝajnas altiri tiajn. Kelkaj el la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, estas kompletaj feĉuloj.” Tiu informo ne aparte lumigis por mi la aferon, kaj mi iris hejmen sen dediĉi al ĝi plian penson. Tamen, post kelkaj tagoj, ĉiuj paroladis pri la kristanoj. Nur tiam mi komprenis, kun terura ŝoko, ke la kristanoj estas la nazaretanoj.