Pasis fakte kvar tagoj, antaŭ ol la letero estis preta. Mi tuj prenis ĝin kaj iris rekte al la malliberejo. Tiu estis, kiel mi nun rekonis, la sama konstruaĵo, kiun mi iam vizitis kun Blandinia por rigardi la leonojn. Vidi ĝin denove revokis al mia memoro mian antaŭan viziton kaj la sovaĝegan beston, kiu premis sian vizaĝon kontraŭ la gvatotruo. Eĉ la sono de ĝia bleko teruris min. Mi imagis Filonon kuŝi senhelpe surdorse en la mezo de la areno, dum li fiksrigardas en tiun gigantan faŭkon, kiu alproksimiĝas al lia gorĝo. Tremigis min la konstato, ke li apenaŭ eskapis reale trovi sin en tiu situacio.
La malliberejo travivis la brulegon sen grandaj difektoj, malkiel la ligna amfiteatro trans la strato, kiu estis komplete detruita. Mi sukcesis retrovi la malgrandan flankan pordon, kiun Blandinia montris al mi, kaj tie mi prezentis mian leteron al la gardisto. Sekvis longa atendado, unue ekstere en la strato kaj poste en la angulo de mizeraĉa gardistejo. Mi kredas, ke mi pasigis tie preskaŭ duonan matenon, dum la gardistoj ordigis sian armilaron kaj diskutis siajn personajn aferojn, kun apenaŭa rigardeto al mia direkto.
Mi fine konvinkiĝis, ke ili forgesis min, kaj mi estis ankoraŭ hezitanta ĉu tamen aliri unu el ili, kiam la pordo malfermiĝis kaj oni enkondukis Filonon. Li aspektis ĉifite kaj taŭzite, kun plurtaga barbo. Mi ekstaris por renkonti lin, kaj ni salutis unu la alian iom embarase.
“Kie estas Elvisa ?” li demandis.
“Mi lasis ŝin en la tendaro.”
Gardisto rekondukis nin al la elirejo, kaj post kelkaj minutoj ni retrovis nin ekstere en la sunlumo. Filono tiris min al si kaj brakumis min. “Estis vi, kiu instigis Gajon iri al la juĝisto, ĉu ne?” li diris.
En la plena taglumo li aspektis eĉ pli malbone ol interne. Lia vizaĝo havis malsanan grizan koloron, kaj li konstante palpebrumis kaj ŝirmis siajn okulojn kontraŭ la lumo. Dum ni remarŝis al la tendaro, li ĉirkaŭbrakis min kvazaŭ ni estus junaj geamantoj. Malkomforte, mi iom distancigis min de li.
“Ne estis multaj eblecoj tie por lavi sin,” li diris. “Estos agrable reeniri bankuvon. Ĉu vi havas monon?”
“Nur tiom, kiom mi ricevas de Gajo. La cetero estas ankoraŭ en la domo de Baso .”
“Ni devas trovi manieron por rehavi ĝin. Eble ni devos ŝtele enrompi en lian apartamenton.”
Ni pluiris iomete, tiam li diris, “ Barbara . Estas io, kion mi devas diri al vi.” Mi haltis kaj rigardis lin. Mi jam sciis, pri kio temas. “Oresto estas tie interne.”
Eĉ antaŭ ol li parolis, mi sentis la ŝiran krion, kiu ŝvelis en mia brusto. Ĝi puŝiĝis supren tra mia korpo, ĝi perforte eksplodis el mia gorĝo, el miaj okuloj, miaj nazotruoj... Mi ĵetis min al la tero, mi ruliĝis de flanko al flanko, mi elŝiris tufojn de miaj propraj haroj, dum en la oreloj mi aŭdis la kriojn de malproksima voĉo, kiu lamentegis en duonforgesita lingvo, “Oresto, mia filo, mia filo, Oresto, mia filo!”
Kiam mi rekonsciiĝis, mi trovis min ĉirkaŭata de rondo de scivolaj vizaĝoj. Filono genuis apud mi. Leviĝu,” li siblis. “Ĉu vi ne havas ian ajn senton pri konvena konduto?” Al la surprizitaj spektantoj li pli laŭte diris, “ŝi estas en ordo nun. Moviĝu flanken kaj lasu ŝin pasi.”
La rondo malfermiĝis por ke ni eliru, kaj ni marŝis rapide ĝis la fino de la strato. Ĉirkaŭirinte la angulon, mi tuj alkroĉis min al la tuniko de Filono. Kiel frenezulo mi diris, “Gajo helpos nin! Li liberigis vin. Li povos liberigi ankaŭ Oreston. Vi devas iri al li tuj!”
“Li ne povos helpi...” li ekdiris.
“Ni devigos lin aŭskulti! Ni ne havas alian eblecon. Vi nepre devas iri.”
“ Barbara , aŭskultu min. Tio ne utilos. Mi jam parolis kun Oresto. Eĉ se Gajo konsentus helpi nin denove, necesus ke Oresto ĵuru, ke li tute ne rilatas al la nazaretanoj. Tion li ne faros.”
“Sed li devas! Tio estas la sola maniero por elirigi lin de tie!”
“Mi jam diris, ke estas senutile. Li ne forlasos la fratojn.”
“Mi parolos kun li! Mi konvinkos lin!”
“ Barbara , provu pensi racie. Li ne atentus vin. Nenio estas farebla.”
“Almenaŭ lasu min parolu kun li!”
“Kiel vi povos paroli kun li? Oni ne permesos al vi eniri la malliberejon.”
“Oni ja permesos,” mi kriis, trafite de subita ideo. “Mi konas unu el la gardistoj.”
“Vi konas unu el la gardistoj?” li ripetis, rigardante min suspekte.
Mi rapide rakontis al li pri la okazo, kiam Blandinia prenis min por vidi la leonojn. Filono aŭskultis mediteme.
“Estus interese scii, ĉu li ankoraŭ troviĝas tie. Kiel li aspektis?”
Mi provis laŭeble priskribi la homon.
“Mi ne scias. Ne ŝajnas kiel unu el la gardistoj, kiujn mi havis. Ĉu vi konas lian nomon?”
“Mi ne memoras. Ĉu Blandinio? Ne, tio ne povas esti. Fortunato? Ne, mi scias, li nomiĝis Felikso.”
“Li ne enlasos vin nur ĉar vi konas lian fratinon,” Filono diris. “Kiom da mono vi havas?”
Mi elskuis la enhavon de mia monujo, kaj ni rigardis la kelkajn mizerajn bronzajn monerojn en mia mano. La situacio ne ŝajnis promesa. Cetere, estis plia problemo.
“Mi ne povas doni al li ĉi tiujn,” mi diris. “Mi ĵuris doni oferon al Fortuno.”
“Ĉu vi estas freneza!”
“Vi diru kion vi volas! Ŝi elirigis vin el la malliberejo, ĉu ne? Mi ne rompos mian promeson al la diino! Ĉu ni ne jam havis sufiĉe da malbona ŝanco?”
“Ho bone, forĵetu vian monon, se vi volas,” li respondis senpacience. “Tio tute ne plu gravas.”
* * *
La postan matenon mi iris al la banejo. Mi lavis miajn harojn kaj zorge kombis ilin per longaj, malhastaj tiroj de la kombilo. Mia hararo ankoraŭ bone retenis sian koloron; oni ofte admiris ĝian riĉan, ruĝan nuancon, kaj kiam mi malligis ĝin, ĝi atingis la mezon de mia dorso. Pro insistado de Filono, mi neniam prenis la kutimon bukligi kaj suprentiri ĝin kiel faris la aliaj virinoj, kvankam mi jam delonge ĉesis porti ĝin en plektaĵoj; mi preferis lasi ĝin libera, plektante nur la ekstremaĵojn, kiujn mi tordis supren kaj ligis ĉe mia verto.
Ekster la enirejo de la banejo, ĉiam sidadis malgrasaĉa junulino, kiu aspektis duonmorte pro malsato. Por kelkaj asoj ŝi tondis la harojn de la plej malriĉaj klientoj. Mi hezitis kiam mi vidis ŝin, kaj ŝi rerigardis min apatie, balanciĝante iomete sur sia kaduka tabureto, kiu aspektis kvazaŭ ŝi trovis ĝin sur iu rubejo. Estos senutile iri al ŝi, mi pensis; mi devos serĉi iun, kiu povos pagi pli.
Iom pli for laŭ la sama strato estis budo posedata de tre orname vestita virino, kiu verŝajne iam estis servistino de riĉa mastrino. Mi rigardis malcerte internen. Se mi ne estus tiel senesperega, mi ne kredas, ke mi estus trovinta la kuraĝon por trairi la pordon kaj certe ne por marĉandaĉi kun ŝi kiel mi faris, puŝante ŝian oferton ĉiam pli supren, ĝis mi vidis, ke ŝi atingis sian limon. Mi vendis al ŝi miajn harojn, kaj ŝi donis al mi la monon, kiun mi bezonis por subaĉeti la gardiston. Mi decidis, ke la ofero al Fortuno devos atendi; cetere, ŝi plenumis ĝis nun nur duonon de mia preĝo.
Tamen, mi sciis, ke la diino estas kun mi, ĉar kiam mi alvenis ĉe la malliberejo kaj petis paroli kun Felikso, la gardisto kapjesis kaj malaperis internen sen plia vorto. Li eĉ ne demandis mian nomon. Kiam elvenis la frato de Blandinia , mi tuj rekonis lin. Sed mi vidis per la dubema maniero, laŭ kiu li ekzamenas min, ke li demandas sin, kiu mi estas.
“Mi estas amikino de Blandinia ,” mi komencis klarigi. “Ĉu vi ne memoras, ke iam mi venis ĉi tien kun ŝi, kaj vi montris al ni la leonojn?”