Ankoraŭ li rigardis min malcerte. Mi sciis, ke necesas tuj veni al mia celo, sed havante nun mian ŝancon mi hezitis. Anstataŭ klarigi kial mi venis, mi preskaŭ preterintence demandis, “Ĉu vi aŭdis ion de Blandinia ? Mi ne vidis ŝin de antaŭ la brulego.”
Li iom revigliĝis, kiam mi diris tion, kaj komencis klarigi, ke ŝi iris al la kamparo. Ŝajne ŝia edzo havas kuzon en vilao apud Tiburo * . Mi aŭskultis ĝentile, dum mi la tutan tempon demandis min, kiel enkonduki la veran kialon de mia vizito. Li apenaŭ ĉesis paroli, kiam mi abrupte diris, “Ĉu vi permesos, ke mi vidu mian filon? Li estas ĉi tie en la malliberejo.”
Li aspektis iom konsternite. “Mi ne scias pri tio,” li finfine diris. “Neniu rajtas paroli al la malliberuloj sen permesilo de juĝisto.”
Mi elprenis mian monujon kaj metis ĝin en lian manon. Li nombris la monerojn, tiam kapneis kaj remetis ilin en la monujon. “Iru havigi al vi permesilon,” li ripetis.
“Tio estas ĉiom, kiom mi havas. Mi devis vendi mian hararon por havi ĝin.”
Sen plia vorto, li puŝis la monon sub sian zonon kaj kondukis min internen. “Atendu ĉi tie,” li diris. “Mi prenos torĉon.”
La senlumaj subteraj pasejoj vekis en mi maltrankviligajn repensojn de mia pli frua vizito. Mi memoris, kiel avide mi tiam ĉirkaŭrigardis, kaj kiom fascinis min tiuj strangaj sugestaj odoroj kaj krioj. Sed nun, sciante ke Oresto troviĝas ĉi tie, mi tute ne deziris vidi aŭ aŭdi ion ajn. Mi tenis miajn okulojn fiksitaj al la torĉo de Felikso, kiu moviĝis malrapide antaŭ mi laŭ la koridoro, kaj mi faris mian eblon por elŝlosi ĉion alian.
Unu fojon ni devis premi nin kontraŭ la muro por lasi du gardistojn preterpasi. Ili duone tiris, duone marŝigis, la preskaŭ falantan figuron de viro, nuda krom parte malvindiĝinta lumbotuko, kiu pendis inter liaj kruroj. Lia dorso aspektis kiel sanga maso da kruda viando. Post lia preteriro, restis malhelaj spuroj sur la planko.
“Vi ne aspektas kiel tia virino, kia devus veni al ĉi tia loko,” Felikso diris per konversacia tono, dum ni zorge paŝis ĉirkaŭ la glitaj makuloj. “Kion via filo faris, por finiĝi en malliberejo?”
“Li ne faris ion ajn,” mi diris. “Sed iu akuzis lin, ke li estas kristano.”
“Ho, li estas unu el tiuj, ĉu? Jen la plej stranga grupo de malliberuloj, kiun mi iam ajn vidis. Ili ne ŝajnas havi eĉ minimuman ideon pri tio, kio atendas ilin. Ili ridas, kantas... Nun ili eĉ sukcesis infekti la aliajn malliberulojn. Se ili havus vinon tie interne, mi dirus, ke ili estas ĉiuj ebriaj.”
Ni atingis peze riglitan pordon, kaj li komencis flankentiri la ferajn stangojn. “Mi atendos vin ekstere,” li diris. “Voku, se vi bezonos min. Kelkaj el ili povus esti danĝeraj.”
Verŝajne mi ne estus devinta surpriziĝi, konsiderante kion li ĵus diris, kiam mi aŭdis voĉojn kiuj dolĉe kantis dum la pordo malfermiĝis. Sed aŭdite en tia loko, tio ŝajnis la plej stranga sono imagebla. La alia afero, kiu trafis min, estis la odoraĉo de malpurego kaj urino. Mi staris tuj interne de la pordo, retenante mian spiron dum mi streĉis miajn okulojn por orientiĝi en la duonlumo.
La sola lumo venis de paro de oleolampetoj, lokitaj en altaj niĉoj ĉe la muro. Per iliaj tute malgrandaj flametoj mi distingis grupon de homoj ĉe la alia fino de la ĉambro. La kanto finiĝis per subita ekscitata rideksplodo. Kaj tiam iu apartigis sin de la grupo kaj proksimiĝis al mi. Estis Oresto.
Mi ĵetis miajn brakojn ĉirkaŭ lin, kaj ni staris momenton sen paroli. Mi povis senti lian maldikan korpon tra lia tuniko. Li ŝajnis konsisti nur el ostoj.
“Mi portis por vi manĝaĵojn,” mi diris. “Mi havas fromaĝon kaj iom da sekigitaj figoj.”
Li ridis. “Dankon, panjo. La leonoj estos kontentaj.”
Mi tiris lin al la plej proksima lampo. La lumo falis desupre sur lian vizaĝon; ĝi ĵetis longajn ombrojn, tiel ke mi ne povis bone vidi lian esprimon.
“Aŭskultu,” mi diris, “mi devas paroli kun vi. Vi scias, ke Gajo sukcesis aranĝi la liberigon de via patro...”
Li gestis abrupte kaj forturnis sin. “Kiu estas mia patro? Nun mi havas nur unu patron.”
Mi haltis en konfuzo. Mi havis neniun ideon, pri kio li parolas. Mi decidis rekomenci. “Vi scias, ke Gajo sukcesis elirigi vian patron de ĉi tie. Li iris al la juĝisto, kaj la juĝisto venis paroli kun li en la malliberejo...”
“Mi scias, kion faris tiu homo. Por savi sian propran korpon, li neis la veron kaj perfidis tiujn fratojn, kiuj estis ankoraŭ liberaj. Efektive ili ne bedaŭras la okazintaĵon, sed tio ne signifas, ke ĝi ne estis mallaŭdinda, malkuraĝa ago.”
La malliberuloj komencis novan kanton. Temis pri kanto, kiun mi rekonis de la komuna preĝado en la domo de Baso kaj Domitila . Apenaŭ sciante kiel daŭrigi, mi trovis, ke mi atente aŭskultas, kvazaŭ mi havus neniun alian kialon por esti tie. Ankaŭ Oresto aŭskultis, duone turnante sin en la direkto de la kantantoj. Mi havis la impreson, ke li senpaciencas reiri al ili.
Mi sciis, ke la afero estas senutila. Tamen, mi devis provi. “Atentu: mi esperas, ke se ni denove parolos kun Gajo, eble ni povos konvinki lin reiri al la juĝisto. Eble li sukcesos elirigi ankaŭ vin.”
Li turnis sin kaj rigardis min, precize kiel pastro rigardus infanon, kiu ĵus paŝis sur lia robo dum grava oferfaro. “Mia ĉiela patro atendas min. Mi devas obei lian vokon.”
Mi ne scias, ĉu estis pro la mencio pri lia ĉiela patro, sed subite miaj amo kaj timo ŝanĝiĝis al kolero. Apenaŭ sciante kion mi diras, mi eksplodis: “Kaj kio pri mi kaj via fratineto? Ĉiutage ŝi demandas min, kiam revenos Oresto. Kio pri via devo al viaj gepatroj? Vi estas nia sola filo. Kiu prizorgos nin, kiam ni maljuniĝos, se ni eĉ ne povos fidi je nia propra filo? Ĉu via dio ne diras, ke vi obeu viajn patron kaj patrinon?”
Li gestis al la aliaj malliberuloj. Ili jam perdiĝis en sia kanto; ili balanciĝis malrapide sur la piedoj kun la okuloj fermitaj kaj la manplatoj levitaj al sia dio. “Tie estas miaj fratoj, miaj fratinoj, mia patrino.”
Mi vidis, ke li forglitas de mi. Li senpacience atendas por reiri al siaj geamikoj; li jam pensas nur pri la kanto. Li faris paŝon malantaŭen, kaj la malforta lumo falis rekte sur lian vizaĝon. Estis io en lia mieno, kio vekis memoron; ĝi pensigis min pri io, kio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj. Subite mi sciis, kie mi jam vidis tiun esprimon. Ĝi estis en la okuloj de la freneza Dumna , kiam oni kondukis ŝin al la Malbona Loko por la oferado. Li estis jam ĉe la rando de la Alia Mondo. Estis senutile provi revoki lin.
Larmoj plenigis miajn okulojn, kaj mi forturnis min. Li jam iris por re-aliĝi al siaj geamikoj. Li eĉ ne adiaŭis min.
La gardisto elirigis min, kaj mi stumblis laŭ la strato, ŝanceliĝante de flanko al flanko kaj vekriante, kvazaŭ mi irus al funebra ceremonio. La preterpasantoj verŝajne supozis, ke mia filo jam mortis.
* * *
Post kelkaj tagoj mia filo, mia sola filo, estos donita al la sovaĝaj bestoj por distri la publikon. Li ne pretas fari ion ajn por eviti tiun sorton; efektive, ŝajnas ke li ne deziras eviti ĝin. Li elektis transpasi al la Alia Mondo antaŭtempe.
Pri tio mi kulpigas la nazaretanojn kun iliaj falsaj promesoj kaj iliaj vantaj revoj. Ili perversigis lian menson kaj delogis lin de lia devo al sia familio. Ili ne nur turnas la homojn kontraŭ la dioj, sed eĉ gefilojn kontraŭ la gepatroj. Iam la dioj punos ilin.
Mi scias, ke la nazaretanoj ne ekbruligis la fajregon, kiel multaj homoj asertas – ili tute ne kapablus fari ion tian – kaj ili ne respondecas pri la forbruligo de mia hejmo. Sed por mi, tio estas sensignifa. Hejmoj estas rekonstrueblaj. Mi povos rekomenci, kiel mi jam dufoje rekomencis en mia vivo. Tio, pri kio mi neniam pardonos ilin, estas la perdo de mia filo, forprenita de mi je la zenito de siaj juneco kaj sano. Tiu estas perdo, kiun mi neniam superos. Iliaj sekvantoj estu disigitaj, iliaj temploj estu detruitaj, kaj ili kaj ilia kruela dio estu malbenataj kaj malamataj por ĉiam.