Выбрать главу

Ankaŭ Filono volas ekinstrui ŝin; li montras pri ŝi pli da intereso, nun kiam ni perdis Oreston. Antaŭ kelkaj tagoj li diris al mi, ke estas tempo ke ŝi lernu legi kaj skribi. Tio ne estas malbona ideo; ili estas utilaj scioj, eĉ por knabino. Sed mi ne kredas, ke li trovos Elvisa n tiel facile kondukebla, kiel estis Oresto.

Kiam ajn mi iras al la banejo aŭ la bazaro, mi levas miajn okulojn al la ŝtona senarba monto, kiu staras alte super la urbo, kun la grandega templo de Fortuno lokita sur ĝia flanko. Vidante ĝin, mi memoras, ke mi ankoraŭ ne donis al la diino la dankoferon, kiun mi promesis al ŝi. Sed mi ŝparas mian monon, ason post aso, kaj kion ajn Filono volas diri pri tio, mi intencas iri tien en la printempo por repagi al la diino mian ŝuldon. Mi scias, ke ŝi faris sian eblon por mi, eĉ se ŝi ne sukcesis savi Oreston. Se homo insistas forĵeti sian vivon, eĉ diino ne povas multon fari por malhelpi tion.

Tiel multe okazis post kiam oni forportis min de mia malgranda vilaĝo antaŭ tiom da jaroj! Vidante min nun, dum mi marŝas al la bazaro kun mia korbo sur la brako kaj mia filineto kiu saltetas ĉe mia flanko, malmultaj homoj divenus kian historion mi povus rakonti, se oni petus. Kaj eble, se oni efektive petus, mi tro emfazus la malbonajn tempojn, kvazaŭ tiuj pli malĝojaj momentoj sufiĉus por forviŝi ĉiujn pli feliĉajn jarojn, kiuj okazis antaŭe. Ĉar mi ja spertis ankaŭ feliĉajn tempojn, kaj se mi konsideras mian propran vivon, mi ne dirus, ke la malbonaj tempoj superpezis la bonajn.

BIBLIOGRAFIO

Verkistoj de historiaj romanoj ne kutime agnoskas siajn fontojn, eble ĉar la haveblaj faktoj ĉiam estas kungluitaj per densa tavolo da fantazio. Tamen, mi deziras agnoski mian ŝuldon al pluraj aŭtoroj, kies verkoj ludis gravan rolon en mia provo rekonstrui la vivomanierojn de la keltoj, la romianoj kaj la fruaj kristanoj. La sekvanta listo ne celas esti kompleta bibliografio de ĉiuj libroj konsultitaj dum la verkado de La ŝtona urbo, sed montras nur tiujn, kiuj plej multe influis min.

A Celtic Miscellany: Translations from the Celtic Literatures, K.H. Jackson: Penguin, 1971.

Iron Age Farm: The Butser Experiment, P.J. Reynolds: British Museum, 1979.

The Druids and their Heritage, Ward Rutherford: Gordon & Cremonesi, 1978.

The Coming of Rome, John Wacher: Paladin, 1979.

The Roman Conquest of Britain, AD 43-57, D.R. Dudley kaj G. Webster: Batsford, 1965.

The Satyricon, Petronius, tr. J.P. Sullivan: Penguin, 1977.

The Sixteen Satires, Juvenal, tr. Peter Green: Penguin, 1974.

Daily Life in Ancient Rome, Jérôme Carcopino, tr. E.O.Lorimer: Peregrine, 1978.

As the Romans Did: A Sourcebook in Roman Social History, Jo-Ann Shelton: OUP, 1988.

Women in Roman Law and Society, Jane F. Gardner: Croom Helm, 1986.

The Jews in the Roman World, Michael Grant: Weidenfeld & Nicolson, 1973.

Saint Paul, Michael Grant: Weidenfeld & Nicolson, 1976.

Tiuj verkistoj provizis min per la bazaj faktoj. Pri la maniero laŭ kiu mi utiligis tiujn faktojn, ili kompreneble ne respondecas.

Krome mi dankas Alan Heusaff  de la Kelta Ligo kaj d-ron N.J.A. Williams  de University College , Dublino, pro iliaj valoregaj konsiloj kaj helpo rilate al la trovado de taŭgaj nomoj por miaj keltaj roluloj.

Dankojn ankaŭ al Claude Piron  kaj al mia edzo, Renato Corsetti , kiuj zorge tralegis la esperantlingvan manuskripton por atentigi pri anglismoj kaj malklaraĵoj, kaj kiuj faris multajn utilajn sugestojn rilate al la stilo. Laste, mi dankas Gerrit Berveling  pro liaj konsiloj pri transskribado de latinaj nomoj, kaj Chris Declerck , kies tre atenta kontrolo kaptis plurajn nerimarkitajn malglataĵojn.

KLARIGOJ PRI LA TRADUKO

La vortprovizo

Poeto ne estas kontenta pri la jamaj vortoj malproksima, fora kaj distanca, kaj pensas, ke estus bele, se ekzistus ankaŭ la vorto lontana. Alia ne ŝatas lontana, kaj anstataŭe decidas uzi dista. Ŝajnas, ke por ili Esperanto ne estas vivanta lingvo, sed speco de duonkuirita supo, en kiun ĉiu rajtas ĵeti sian karoton. Intertempe la du novaj vortoj aldoniĝas al la esperanta vortaro, kiu riskas rapide iĝi same ampleksa kiel tiu de la angla.

Ĉiu lingvo kompreneble devas evolui kaj kreski. Novaj konceptoj nature postulas novajn vortojn. Sed se oni rigardas la naciajn lingvojn, oni rimarkas, ke la kresko okazas ĉefe en la kampo de novaj inventaĵoj, procedoj, sociaj konceptoj kaj simile. Malofte okazas, ke lingvo akiras novan vorton por tute baza koncepto kiel malproksima, kaj oni malatentus aŭ eĉ mokus homon kiu provus proponi tian vorton.

Konsiderante ĉion ĉi, mi decidis uzi en ĉi tiu libro (kiu fakte estas traduko de romano, kiun mi verkis originale en la angla), nur tiujn vortradikojn, kiuj jam havas longan tradicion en nia lingvo. Mi provis uzi laŭeble nur fundamentajn radikojn, inkluzive de tiuj aprobitaj de la Lingva Komitato kaj la Akademio en la ok Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro. Fundamentaj radikoj estas indikitaj en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) per steleto, dum la ciferoj 1 ĝis 7 signifas, ke la koncerna radiko estas registrita en unu el la unuaj sep Oficialaj Aldonoj. La oka estis eldonita nur post la apero de PIV, kaj estas trovebla en Aktoj de la Akademio II. 1968-1974. La fakto, ke difinita vorto aperas en PIV, ne en si mem montras, ke tiu vorto ricevis oficialan aprobon.

Mi uzis neoficialigitajn vortojn nur kiam tiuj ŝajnis al mi absolute necesaj, aŭ kiam ili estas tiel vaste uzataj, ke vere ne havus sencon eviti ilin. Cetere, kiu imagus, ke tiel ordinaraj, kaj ŝajne nemalhaveblaj, vortoj, kiel ekzemple mesaĝo, tribo, peniso kaj investi, neniam ricevis oficialan sankcion? Ĝenerale, uzante neoficialajn vortojn, mi preferis tiujn, kiuj aperis jam en Plena Vortaro (PV), kaj do havas historion de almenaŭ sesdek jaroj.

Sekvas listo de la neoficialaj radikoj, kiujn mi uzis en la romano, escepte de kelkaj teknikaj terminoj kiel plantonomoj, romiaj moneroj kaj similaj. (Mi volonte ricevos informojn pri iuj eventuale preteratentitaj.)

Agnoski, alianco, anheli, areo, bankedo, baŭmi, blufi, bolto, cico, cirkumcidi, ĉampiono, defio, dekori, deprimi, drasta, drivi, druido, ekspedicio, ekzotika, etoso, farĉi, fascino, feki, fekunda, fibulo, galimatio, gapi, generi, graki, grunti, gvati, hasti, heni, hororo, implici, investi, kaco, kikero, komato, komenti, koncipi, kramfo, kriĉi (birda krio), kulmino, kultivi, lanĉi, menstruo, mesaĝo, mimi, mutili, nito, orlo, ostaĝo, peniso, persvadi, perturbi, perversa, pisi, pluki, poleno, prepucio, prestiĝo, pulso, razeno, retreti, skafaldo, snufi, spekti, stagni, staplo, stiri, stoko, stufi, stumbli, sturmi, sugesto, ŝablono, ŝminko, ŝoko, ŝtormo, taŭzi, teamo, testo, torturi, trako, treti, tribo, ungvento, versio, vilao.

La solaj veraj neologismoj, kiujn mi mem kreis por ĉi tiu traduko, estas la nomoj de la du plej gravaj keltaj festoj: Belteno kaj Samono.

Kontrolante la precizan signifon de difinitaj vortoj, mi plurfoje malkovris surprizan mankon de akordo inter PIV kaj PV, laŭ kiu PIV malrekomendas aŭ eĉ subpremas difinojn, kiuj troviĝis en la pli frua vortaro. (Vidu, ekzemple, ŝati, rim. 1 kaj 2, kaj konsideri 3 laŭ PIV; agnoski 1 laŭ PV.) En tiaj kazoj mi sekvas Plenan Vortaron, kies difinoj ŝajnas al mi pli bone akordiĝi kun la komuna lingvouzo.

Restante interne de iom mallarĝa limo, foje okazas, ke oni malkovras riĉaĵon, kiun oni estus povinta preteratenti, se oni vagus tra pli vasta kampo. Uzante nur oficialajn radikojn plus tiujn listigitajn supre, mi konstatis, ke tamen neniam mankas al mi la ebleco redoni ĉiujn nuancojn de la angla originalo; aliflanke la neceso serĉi sinonimojn devigis min eluzi ĉiujn eblecojn de la vortokunmetado en Esperanto. Ioman mankon mi rimarkis nur kiam temis pri sinonimoj de la vorto krii, sed mi faris mian eblon per tiaj esprimoj kiaj kriegi, kriaĉi, voki, eligi ŝiran krion, akre krii, tondri, muĝi, bleki kaj tiel plu.