“Nu, ĉu la akuzanta advokato ne devas paroli unue? Mi volas diri, ke vi ankoraŭ ne estus aŭdinta la onidirojn. Ili venos poste.”
Ŝia frato alrigardis ŝin, mallarĝigante siajn okulojn kontraŭ la suno. Estis plena somero – ilia dua somero en la domo de Livia – kaj Boteto kaj liaj fratinoj sidis ekstere por fari siajn lecionojn sub la kolonaro, kiu ĉirkaŭis la ĝardenon. “Timoteo diris, ke mi verku respondon al la parolado de Cicerono. Se temas pri respondo, ĝi venas poste, ĉu ne!”
Pina sentis, ke ŝi staras sur malfirma grundo. Ŝi estis preskaŭ certa, ke ŝi pravas, sed ŝi ne estis sufiĉe informita por subteni sian flankon de la diskuto.
“Mi rekomencos de la komenco”, diris Boteto. “Kaj ĉi-foje bonvolu subpremi viajn duonbakitajn kontraŭstarojn.” Li ĵetis rigardon al sia skribtabuleto, enspiris, kaj alparolis siajn tri fratinojn. “Sinjoroj de la Senato: ne permesu al vi devojiĝi pro kalumnioj kaj fisugestoj, pro inventitaj misdiroj. Se mia klera kolego serioze kredas, ke Klodia kulpas pri incesto, li diru tion malkaŝe, li montru al ni la pruvojn. Ĉi tiu proceso neniel temas pri marbordaj ferioj aŭ renkontiĝoj en la banejo. Sinjoroj de la Senato: ĉi tiu proceso temas pri murdo kaj veneno.
“Antaŭ ni estas du ĉefaj akuzoj. Unu estas, ke Celio ricevis de Klodia monon, kiun li uzis por aranĝi la murdon de ambasadisto. La alia estas, ke preninte ŝian monon, li tiam provis veneni ŝin. Estas ankaŭ tuta serio da malpli seriozaj akuzoj: insidoj kaj atencoj, instigado al popolribelo, kaj aliaj fiaj kondutoj.”
Boteto parolis bone: malrapide kaj klare, kiel lia instruisto ĉiam konsilis. Pina sciis, ke lia parolado verŝajne ne sonos same flue kiam li prezentos ĝin la postan tagon al iliaj avinoj Livia kaj Antonia . Paroli antaŭ spektantaro nervigos lin. Li lasos la zorge preparitan tekston forkuri de li, parolante pli kaj pli rapide, ĝis lia voĉo fariĝos akuta kaj streĉita, kaj lia lango stumblos sur la vortoj.
“Sinjoroj de la Senato, vi jam aŭdis la akuzojn kontraŭ Klodia – aŭ, pli ĝuste, mi ne diru akuzoj , sed fisugestoj . Mia klera kolego sugestas, ke Klodia transdonis la monon, sciante ke ĝi estos uzata por mendi la mortigon de la ambasadisto...”
Pina konis la originalan pledon de Cicerono, kies plej memorinda paragrafo konsistis el atako kontraŭ la moraloj de Klodia , kaj sekve kontraŭ ŝia fidindeco kiel atestanto. “Ĉu vi ne diros, ke ŝi donis al li la monon por prezenti spektaklon? Estis io pri tio en la parolado.”
“Li ne menciu tion”, Sinjo diris. “Tiel ŝi impresus eĉ pli malbone.”
“Kial ne? Sen tio ŝajnos, kvazaŭ ŝi donis al li la oron, ĉar... nu, vi scias, nur ĉar ŝi ŝatis lin.”
“Vi parolas pri virino, kiu financis spektaklon”, Boteto diris. “Ŝi enmiksiĝis en la politikan karieron de Celio... Aŭ tio, aŭ li estis ŝia amanto.”
“Kial ŝi ne rajtus helpi Celion gajni pli da voĉoj?” Pina diris. “Tio ne signifas, ke li estis ŝia amanto. Mi certas, ke panjo volus helpi kandidaton, se ŝi dezirus, ke tiu homo gajnu.”
“Kaj vidu, kio sekvis el tio por panjo”, Boteto diris. “Ĉu vi aŭskultos min, aŭ ĉu vi preferus verki la paroladon mem?”
“Ne, mi aŭskultas”, Pina diris.
“Kial vi ne verkas la paroladon, Pina ?” Livila levis sian kapon el sia volvaĵo, kiu estis etendita antaŭ ŝi sur la kahelita pavimo de la kolonaro. Ŝi kuŝis surventre en pozo, kiu estus ege malmodesta, se ŝi aĝus pliajn du-tri jarojn, svingante siajn krurojn supre.
Pina imagis sin mem vestita en peza blanka robo kiel pastrino de Vesta , staranta antaŭ la senato. Onklo Klaŭdio iam permesis al ŝi rigardi tra la malfermita pordo, en okazo kiam la senato ne kunvenis, kaj ŝi vidis du aŭ tri vicojn da lignaj sidlokoj kun altaj dorsoj frontantaj unu la aliajn trans mallarĝa spaco, sub la lumo el kelkaj altaj fenestretoj. Verdire, ŝi estis iom seniluziigita. Ŝi jam aŭdis tiom pri la senato, kaj ĝi ludis tiel gravan rolon en la vivo de ŝia familio, ke ŝi ĉiam imagis, ke ĝi estas multe pli impona.
“Kiun sencon tio havus?” ŝi diris. “Virinoj ne rajtas fari paroladon.”
“ Hortensia faris”, Livila atentigis. “Mi estas certa, ke vi povus fari paroladon same bonan kiel la ŝia.”
Sinjo kaj Boteto ekridegis. Pina estis ĝenata; la fido de Livila pri ŝiaj kapabloj estas flata, sed ĉu la knabino neniam lernos, kiam teni siajn pensojn interne de sia kapo? “Ne diru stultaĵojn”, ŝi respondis.
La pordo de la domo malfermiĝis, kaj en la ĝardenon venis Tercia . La kvar gefratoj eĉ ne memoris tempon, kiam tiu grizhara virino ne estis servistino de Livia . Ŝi alproksimiĝis al ili kun la certeco de homo, kiu scias, ke ŝi havas la apogon de pli alta aŭtoritato. “Pardonu min, fraŭlino”, ŝi diris al Pina . “Via praavino petas vian ĉeeston.”
La tuja penso de Pina estis, ke Livia devas havi por ili ian novaĵon pri ilia patrino. Estis kvazaŭ ŝi sentus basan knaradon, kiel la tamburo en komika teatraĵo, avertantan pri ia venonta ŝoko. Sed kompreneble, se Livia havus gravan informon por transdoni al siaj genepoj, ŝi alvokus Boteton, ne ŝin.
Ĉu ŝi iel malplaĉis al sia avino? Laŭ sia scio, ŝi ne kulpis pri iu ajn nekonvena konduto... tamen tio ne plene forigas la eblecon, ke ŝi aŭ unu el ŝiaj fratinoj preterpaŝis iun nesuspektatan limon. Pina konstatis, ke Sinjo kaj Livila rigardas ŝin kun esprimoj de ioma antaŭtimo.
“Diru al avinjo, ke mi tuj venos. Ĉu ŝi estas en la studoĉambro?” Tie, laŭ la scio de Pina , ŝia praavino pasigas grandan parton de sia tempo, diktante leterojn, ricevante raportojn pri la administrado de siaj bienoj, aŭ konsultante unu el dekoj da skribovolvaĵoj senorname binditaj en samkoloraj linaj kovriloj.
“Pri kio temas, laŭ via supozo, Pina ?” Sinjo demandis, tuj kiam la maljuna ekssklavino malaperis internen.
“Nenio aparte grava”, Boteto diris, kun sia akuta rido. “Ŝi nur enskribis vin ĉiujn tri kiel pastrinojn de Vesta . Nu, tio detruas vian planon esti la unua virino, kiu faros paroladon antaŭ la senato.”
“Se tio estus mia plano.” Pina turniĝis por eniri la domon. Puŝante flanken la glitpordojn, ŝi aŭdis Livila n diri: “Plaĉus al mi esti pastrino de Vesta . Ili rajtas pasigi sian tutan tempon legante, kaj farante kion ajn ili deziras.”
Eklogo ne estis en la ĉambro de la fratinoj, sed Pina preferis ne malŝpari tempon vokante ŝin. Estis ankoraŭ iomete da akvo en la kruĉo sur la apudlita tableto, do ŝi rapide ĵetis al si iom en la vizaĝon, kiu certe devas esti ŝvita kaj ruĝa, kaj faris sian eblon glatigi sian hararon helpe de la arĝenta spegulo, kiun oĉjo Klaŭdio donacis al ŝi okaze de la lasta Saturna festo. Ĉu ŝi ankaŭ ŝanĝu sian robon? – tamen ne, tio postulos tro da tempo, kaj ŝi ne devas atendigi avinjon. Ŝia jupo estis iom ĉifita. Ŝi rektigis la faldojn, religis la zonon, kaj nur kelkajn minutojn poste ŝi estis preta por paŝi kun esprimo de ŝajna trankvileco en la studejon de sia praavino.
Ambaŭ avinoj estis tie. Livia sidis en seĝo kun sia mentono apogita sur la mano, dum ŝi aŭskultis sklavon legi el manuskripto en la greka. Avinjo Antonia kuŝis sur divano apud malalta tablo kaj ronĝetis karameligitajn fruktojn. Profundiĝis en Pina la sento de antaŭtimo. Kio estus povinta okazi, postulanta ĉeeston de ambaŭ avinoj?