Выбрать главу

Britaniko bedaŭrinde suferis pro epilepsio kaj aliaj problemoj, kaj la kuracistoj informis la imperiestron, ke lia filo neniam povos postsekvi lin. Klaŭdio anstataŭe dediĉis ĉiujn siajn esperojn al sia filino Oktavia . Ŝi estis la pli aĝa el liaj du infanoj kun Mesalina , heredinta la tutan sagacon de sia praavino Livia . Klaŭdio fianĉinigis ŝin al Junio Silano dum ŝi estis nura infano, sed la nomo de Junio estis forigita el la senata registro pro suspektata incesto kun lia fratino Junia Kalvina .

Mi vidis iliajn vizaĝojn ŝanĝiĝi. En unu momento ŝi knabinece ridaĉis, dum li murmuris al ŝi per mallaŭta, deloga voĉo, neniam antaŭe aŭdita de mi – kaj tiam subite ŝi klinis honte sian kapon, ŝiaj vangoj ruĝiĝis, dum li firme levis sian mentonon kun vizaĝo kiu esprimis: Ne ĝenas min via opinio – tio tute ne gravas al mi.

Gajo kaj Drusila !” diris la voĉo de avinjo. Mi estis staranta kun mia dorso al la pordo, tiel ke mi ne aŭdis ĝin malfermiĝi. Mi tuj turniĝis kun naŭza sento esti kaptita en kiel eble plej honta situacio. Mi dankis la gediojn, ke mi insistis reteni miajn vestaĵojn – pli precize mi estis drapirita en ŝalo kiel statuo de Venuso. Tiel mi vidis min mem, sed mi estis embarase konscia kiam mi alfrontis avinjon Antonia , ke mi ne estas diino, sed malgracia knabino kun dika vizaĝo kaj certe ne sufiĉe da vestoj.

Ni aktoras scenon, avinjo”, Boteto diris. “Mi estas Pariso, Sinjo estas Venuso...” Avinjo ne donis al li tempon por finklarigi. Ŝi paŝegis al li kaj frapegis lin tiel forte ĉe la tempio, ke li stumblis malantaŭen. “Surmetu viajn vestojn!” ŝi kriis al ni ceteraj. “Tuj! Gajo, iru al via ĉambro. Vi estos punataj pro tio ĉi, ĉiuj kvar.”

Mi ankoraŭ ruĝiĝas pro la memoro – eĉ nun, post tiom da jaroj.

Sinjo estis Venuso, Livila  Minervo, kaj mi Junono. Ĉiu el ni jam elektis por si mem la taŭgan rolon.

... la nomo de Junio estis forigita el la senata registro pro suspektata incesto kun lia fratino Junia Kalvina .

Ne, necesas pli forta frazo.

... la nomo de Junio estis forigita el la senata registro pro lia incesto kun la fratino Junia Kalvina . Ne sciante, kiel elteni la honton de tiu akuzo, Junio mortigis sin.

Kaj mi traktas lin kompleze dirante tion. La lasta afero, kiun oni aŭdis pri li, estis ke li vagis tra la bordeloj kun siaj amikoj, kaj oni trovis lian kadavron kvar tagojn poste flosante ĉirkaŭ la elirejo de la Granda Kloako. Eble li kaptiĝis en kverelo, eble oni priŝtelis lin, eble li tutsimple ebriiĝis kaj falis en la riveron. Cirkulis rakonto, ke li mortigis sin en la sama tago de nia geedziĝo – tion sciigis al mi Pola . Kiajn stultaĵojn la homoj pretas kredi.

Emilia  – se ŝi ne estus provinta mortigi mian filon, mi povus kompati ŝin. La filo mortinta, tiel granda kontrasto kun la altaj esperoj, kiujn ŝi havis por li; la filino en ekzilo... Ŝi akompanis sian filinon, por ke tiu ne sentu sin tute sola en... Kapreo, ĉu ne? kaj tiam ni aŭdis, ke ŝi mortis. Ne longe poste – nur kelkajn monatojn. Ŝi verŝajne jam estis meze de siaj kvindekaj jaroj.

Ĉu ĉi tie mi menciu Senekon? Seneko – ho, mi volas kraĉi, kiam mi pensas pri li! Mi volus skribaĉi lian nomon sur tabuleton, trastreki la vakson, ponardi ĝin per la grifelo, ĵetegi ĝin, surtreti ĝin... Tiel solena kaj memkontenta kaj hipokrita, elbuŝante siajn banalaĵojn, glatigante sian togon dum li kliniĝas antaŭen por flustri en la orelon de Lucio. Kaj tiam Lucio venis renkonti min, ridetante iom nerveme, sed tiel dezirema plaĉi al sia instruisto. Li kisis min kiel obeema filo, tiam prenis mian brakon por direkti min al la pordo. Mi estis momente konfuzata, sed mi komprenis la neceson teni mian kapon alta, ludi la scenon kvazaŭ mi envenis nur kun la celo deziri al li bonan matenon. Mi estis ĉirkaŭata de vizaĝoj, kiuj spektis mian humiliĝon. Kelkaj konsternataj, eble eĉ maltrankvilaj miaflanke. Kaj tiu fiulo kun sia kontenta rideto, rigardanta dum sukcesa virino estas faligita de la pinto... ne, mi ne permesos al mi pensi pri tio.

Ne longe post la imperiestriĝo de Klaŭdio, oni procesis kontraŭ Aneo Seneko pro falsaj akuzoj

Prefere mi ne menciu la nomon de Livila  ĉi tie – mi ne volas memorigi la homojn. Adulto! Nur pri tio ili pensas – ili ne kapablas imagi, ke viro kaj virino povus havi iun ajn alian kialon por resti en la sama ĉambro. Mi hastegis al la haveno por adiaŭi ŝin. Ankoraŭ ne leviĝis la suno, la lastaj steloj perdis sian brilon en la griza krepusko, sed mi apenaŭ atingis ŝin antaŭ ol la ŝipo ekvelis. Tiel senforma kaj pala, ne per la alloga paleco de helhaŭta juna virino, sed la malsana blankeco de malliberulo en subtera ĉelo – kaj tio estas mia lasta memoro pri ŝi. Ŝi kunhavis plenan kofron da skribovolvaĵoj. “Vi tenos min ĝisdata, se aperos interesaĵo, ĉu ne?” Mi faris mian eblon, sendis al ŝi verkojn pri poezio, retoriko, tedaj filozofiaj meditaĵoj. Ŝi ne ŝajnis malfeliĉa reiri al Pandaterio.

Ne longe post la imperiestriĝo de Klaŭdio, oni procesis kontraŭ Aneo Seneko pro falsaj akuzoj prezentitaj kontraŭ li de Mesalina . La senato kondamnis lin je morto, sed Klaŭdio persone pledis favore al indulgo, tiel ke la kondamno estis mildigita al ekzilo. Li estis sendita al Korsiko, kie li restis dum la postaj ok jaroj.

Ok jaroj – ne estas mirige, ke li senespere deziregis reveni al Romo. Li sendadis al Klaŭdio embarase humilaĉajn leterojn, petegante revokon – mi bedaŭras, ke mi ne serĉis ilin en la arĥivoj, dum mi havis la ŝancon. Estas bedaŭrinde, ke Livila  neniam vidis ilin. Kien malaperis tiu spirito de filozofia rezignacio, kiun li ĉiam predikis?

Post kiam mi edziniĝis kun la imperiestro, mi aranĝis revokon de Seneko. Mi nomumis lin instruisto de mia filo, dezirante ke Nerono ricevu kiel eble plej bonan prepariĝon por la elstara kariero, kiu atendas lin.

Seneko estis fama ne nur pro sia eleganta stilo, sed ankaŭ pro siaj konsolaĵoj

Kvazaŭ eblus konsoli iun ajn pro la morto de amata homo per la argumento, ke tiu estis liberigita de suferado kaj zorgado. Mi scias, ke Livila  lasis sin konvinkiĝi de tiaj stultaĵoj, kaj dum iom da tempo mi supozis, ke tiu ideo devus iel konsoli ankaŭ min, sed tutsimple mi ne povas kredi tion: ke panjo kaj Druso kaj Nerono ĝuas nun pli da paco ol tiuj, kiuj havas la ŝancon pluvivi sian plenan vivon... Ŝlosita en nigra ĉelo, palpante laŭ la planko en la mallumo, serĉante panerojn kiel rato, la sekan remburaĵon de sia matraco... Ne, ne, prefere mi ne pensu pri tio.

Seneko estis fama ne nur pro sia eleganta stilo, sed ankaŭ pro siaj konsolaĵoj kaj eseoj. Oni prave admiras lian eseon “Pri pardonemo”. Ĝi estas vaste legata, kaj trovebla ĉe ĉiu librovendejo. La sola lia verko, kiun neniu iam ajn legis – efektive ĝi estas tiel malfacile trovebla, ke neniu iam ajn vidis ĝin – estas tiu kun la titolo “Pri dankemo”.

Ha!

4

En Romo

Printempe, 50 pK