La vizaĝo de Agripina , kun la konturoj moligitaj kaj milde distorditaj, rerigardis al ŝi el spegulo el batita arĝento. Ŝi ekzamenis sin pli atente ol kutime. Ŝi jam delonge akceptis la fakton, ke pro siaj larĝa vizaĝo kaj nazo kun iom bulbeca pinto ŝi neniam estos belulino, sed ŝia hararo estis orde frizita, kaj perlaj orelringoj aldonis impreson diskrete virinecan. Ŝi kapgestis al la sklavino, kiu demetis la spegulon. Dum ŝi ekstaris de sia seĝo, alia sklavino alpaŝis por rektigi la faldojn de ŝia robo.
“Vi aspektas absolute taŭge, mia sinjorino”, Pola diris. “Perfekte por la granda tago.”
“Estas pli facile por viroj”, Agripina diris. “La sola afero, kiun ili devas fari, estas surmeti togon.”
“Ĉu tio ne estus teda, se oni devus porti la saman veston la tutan tempon! Ĉiuokaze, mia sinjorino, neniu povos aserti, ke via aspekto ne konvenas al via rolo – serioza, fidinda, ĝuste la speco de homo, kiu devus sidi flanke de la imperiestro.”
La du virinoj efektive estis dediĉintaj sufiĉe da cerbumado al la taŭgaj vestoj por la okazo: la unua matena salutado de Agripina . Agripina serĉis ion diskrete dignan, la inan version de la togo portata de ŝia edzo. Ili decidis pri robo el altkvalita lano – silko estus pli luksa, sed la impreso estus tro frivola – en delikata malva nuanco super pli malhela subtuniko. La sola garnaĵo estis profunda bordero purpura, sugestanta la larĝan purpuran strion portatan de la senatanoj.
Kiel la sola ina asistanto de sia mastrino, Pola estis vestita same sobre en palflava koloro. Agripina sciis, ke ŝi estus preferinta surhavi ion pli okultrafan, sed ŝi tamen decidiĝis, ke ŝia akompanantaro donu same seriozan impreson kiel tiu de la imperiestro.
Okazis momenta agitiĝo inter la sklavinoj, kiuj staris flanken por enlasi Klaŭdion. “Kiel vi fartas, mia kara: ĉu preta por via granda okazo?”
“Preta.” Agripina kisis la vangon de sia edzo. Kun surprizo ŝi rimarkis, ke ŝi sentas sin nekutime nerva – finfine ĉi tio ja ne estos la unua akcepto, kiun ŝi iam ajn ĉeestis. Ŝi kaj Klaŭdio, kun Pola kelkajn paŝojn malantaŭe, pasis tra labirinta reto de koridoroj ĝis granda antaŭĉambro, kie la membroj de iliaj du sekvantaroj sencele kirliĝis kaj brue konversaciis. Ilia duopa eniro haltigis la babiladon same abrupte kvazaŭ oni fendis ĝin per tranĉilo.
Agripina kaj Klaŭdio estis konsentintaj, ke same kiel li ŝi havu sian sekvantaron de sekretarioj, personaj servistoj kaj sklavoj, sed ke ŝia estu malpli longa ol lia. Malgranda trupo de gardistoj devos paŝi antaŭ ili laŭ la koridoro ĝis la akceptejo.
Ili ekmarŝis laŭ digna takto malantaŭ la gardistoj, Agripina paŝante laŭ la flanko de sia edzo. Li pli evidente lamis, kiam li devis iri ioman distancon, kaj ŝi devis malrapidigi siajn paŝojn por resti ĉe lia flanko. Li senĝene babilis, dum ili iris laŭ la mallumaj koridoroj, kaj sur la ŝtuparo ne retenis furzeton. Agripina ŝajnigis ne rimarki, sed interne ŝi estis ĝenata. Por li, kompreneble, tio estas ordinara matena salutado same kiel en ĉiu ajn alia tago.
Kiam ili atingis la ĉefan akceptosalonon, la pordoj estis vaste malfermitaj. Civitanoj en blankaj togoj moviĝis jen kaj jen kiel aro da kolomboj, kies koloro venis nur de la purpuraj strioj. Kiam la gardistoj marŝis internen, la homoj respektoplene staris flanken, lasante mallarĝan vojon inter la amaso. Kaj nun venis ŝia momento. Agripina kaj Klaŭdio, la imperiestro kaj lia edzino, marŝis kune ĝis la centro de la salono, kie ili disiĝis por celi siajn apartajn podiojn, ambaŭ kun la propra sekvantaro. Sur ambaŭ podioj staris tabureto el tetraklina ligno inkrustita de eburo kaj remburita de purpuraj kusenoj. Agripina estis decidinta kontraŭ pli komforta seĝo kun alta dorso. Tion oni tro emas konsideri sidloko por virino; ŝi ne intencis doni iun ajn pretekston akuzi ŝin pri ina malforteco.
Agripina paŝis sur la podion kaj turnis sin por fronti la salonon. Ŝi estas ricevonta honoron neniam antaŭe asignitan al virino: ŝi partoprenos en la matena salutado kaj kundividos la omaĝon normale proponatan nur al la imperiestro. Ŝi esploris per siaj okuloj la vizaĝojn direktitajn ŝiadirekten. Dum almenaŭ ĉi tiu tago, ŝi eklipsas eĉ sian edzon. Solene, konscia pri la digno konvena al ĉi tiu momento, ŝi sidiĝis.
Klaŭdio jam sidis sur la kontraŭa podio. La plej altrangaj oficialuloj, la du konsuloj, apartigis sin el la homamaso kaj alproksimiĝis al li por proponi siajn formalajn matenajn salutojn. Ambaŭ ĉeestas hodiaŭ, kaj kvankam normale ili pasigus iom da tempo per konsultiĝo kun la imperiestro, hodiaŭ ili rapide konkludis sian interparoladon kaj tuj celis la podion de Agripina . Por eviti iun ajn impreson, ke ŝi atendas ilin, ŝi jam vokis Palason el sia sekvantaro por demandi de li la nomojn de iuj klientoj, sed tuj kiam ŝi vidis alpaŝi la konsulojn, ŝi silentigis lin per gesteto. Ne konvenus ignori la plej superajn oficialulojn de Romo, dum ŝi parolas kun iama sklavo.
Antistio Veto parolis unue, kiel konvenas, konsiderante lian pli eminentan familian fonon. Li estis peza viro kun elstaranta ventro, precize kiel oni atendus de konsulo. “Aŭgusta”, li diris, donante plenan valoron al ĉiu silabo de la vorto. “Nur povi diri tiun nomon plenigas min je fiero – preskaŭ tiom da fiero, se mi rajtas diri tion, kiom certe sentas vi mem. Permesu al mi esprimi miajn gratulojn, miajn plej sincerajn kaj korajn gratulojn. Se iu rajtas je la titolo Aŭgusta, tiu homo certe estas vi. Mi bone memoras vian bedaŭratan patrinon kaj ankaŭ vian patron – li estis gasto ĉe miaj gepatroj, kiam mi estis junulo. Ĉu mi aŭdacu mencii la fakton, ke mi memoras ankaŭ vin, kiam vi estis infano? Mi vidis vin dum la triumfo de via patro – mi spektis, dum oni veturigis lin tra Romo en la ceremonia ĉaro, kun lia plej juna filino en liaj brakoj.”
Agripina permesis al si varman senton de plezuro. Kompreneble la ulo flatas ŝin, sed flatado signifas agnoskon de ŝia rango. “Verŝajne tiu estis mia fratino Drusila ”, ŝi diris. “Mi estis la knabineto kiu rigardis super la rando de la ĉaro.” Ŝi preferis ne mencii la fakton, ke la triumfon ŝi tute ne memoras. Foje ŝi preskaŭ imagas, ke ŝi povas rekapti ion, apenaŭan spuron kiel la nefiksebla sento lasita de sonĝo, la saltetadon de la ĉaro sur la pavimŝtonoj, la kriojn de la homamaso...
“Ha jes, la triumfo de Ĝermaniko”, diris la alia konsulo, kiu jam faris unu-du provojn trudi sin en la konversacion. Suilio Nerulino estis pli juna kaj pli maldika viro, kiu apenaŭ povis esperi konkursi kontraŭ sia pli impona kolego. “Mi ne certas, ĉu mi povas pretendi memori vin persone, Julia Aŭgusta, sed mi ja memoras la ĝeneralan impreson, ke Ĝermaniko estas ĉirkaŭata de granda nombro de infanoj de diversaj aĝoj kaj grandecoj. Oni eĉ povus sugesti, ke Ĝermaniko rolis kiel la enkarniĝo de la familia leĝaro de Aŭgusto.”
Agripina trovis tiun bildon de sia patro ne tute heroa. Ŝi ridetis, kvazaŭ ŝi estus kontenta.
“Kaj permesu al mi aldoni miajn gratulojn al tiuj de mia estimata kolego”, Suilio aldiris. “Vi certe konscias, Julia Aŭgusta, ke kiam la senato premiis vin per la titolo, mi voĉdonis kontraŭ tiu propono. Mi opiniis, ke ĝi devus esti rezervata por pli aĝaj virinoj, kiuj jam... hm... pruvis sian meriton dum multaj jaroj. Sed ĉar la plejmulto el miaj kunsenatanoj ne konsentis kun mi, mi esperas, ke vi pardonos miajn dubojn, kiuj, mi certigas al vi, neniel estis direktataj kontraŭ vi persone.”
Agripina sciis tute bone, ke Suilio voĉdonis kontraŭ ŝi, kaj ke ĝenerale li ne favoras la rajton de malsuperaj estaĵoj kiel virinoj kaj liberigitaj sklavoj teni tro da potenco. Tamen, eĉ se la senato foje subenglitas de siaj altaj principoj, ŝi mem intencis tiujn principojn absolute respekti. “Suilio Nerulino, tio estus tre bedaŭrinda afero, se senatanoj ne sentus sin liberaj voĉdoni laŭ siaj sinceraj opinioj. Mi povas nur esperi, ke kiam la necesa nombro da jaroj jam pasis, vi agnoskos, ke viaj kolegoj ne antaŭtempe agis, kiam ili asignis al mi tiun honoron.”