Выбрать главу

La du viroj ridetis kaj pluiris. “Nun venas la juĝistoj”, Palaso murmuris en ŝian orelon. “Publio Trebonio. Vera diligentulo – mi povas imagi lin kiel konsulon post kelkaj jaroj. Li voĉdonis favore al tio, ke vi ricevu la titolon Aŭgusta.”

Kaj tiel daŭris la salutado, dum unu togulo post alia alvenis por proponi gratulojn. En la plejmulto da okazoj tiuj estis nur formalaj vortoj, sed foje Agripina  flaris sinceran entuziasmon kiam ili aludis al ŝia patro aŭ ŝia patrino, al ŝia Julia  deveno, al ŝia parenceco kun Aŭgusto, aŭ al la stabileco, kiun ŝia edziniĝo kun Klaŭdio finfine alportis al la imperio. Ŝi ŝanĝis sian pozicion iomete sur la sendorsa tabureto. Ŝi sciis, kompreneble, ke la matena salutado ne normale daŭras tiel longe; alie la imperiestro neniam sukcesus entute plenumi ian ajn laboron. Li jam forlasis la podion, kaj nun promenis tra la ĉambro en profunda diskutado kun Antistio kaj kelkaj aliaj senatanoj.

“Mi ne konas ĉi tiujn homojn, mia sinjorino”, Palaso murmuris, kiam alproksimiĝis grupo de tri junaj viroj. “Ili devas esti provincanoj, laŭ la aspekto.” Ili surhavis togojn, du simplajn kaj unu kun la mallarĝa purpura strio montranta ke la portanto devas esti ano de la terposeda klaso. Li havis razitan vizaĝon, dum la aliaj du havis same densajn barbojn kiel paro da filozofoj. Sed iliaj togoj ne povis maski iliajn originojn; ĉiuj tri havis la blondajn harojn, kiuj sugestis, ke ili plej verŝajne estas Ĝermanoj.

Ili staris antaŭ ŝia podio, kiu estis sufiĉe alta por kutime permesi al ŝi alrigardi siajn klientojn desupre, eĉ dum ŝi restas sidanta. Kaj tamen, rilate al ĉi tiu triopo tio ne funkciis. Ili ĉiuj estis altaj, tiel altaj ke iliaj vizaĝoj estis samnivelaj kun ŝia. Post dudek aŭ tridek salutoj ŝia dorso doloris, sed ŝi ne intencis permesi al tio distri ŝin. Ŝi turnis sian atenton al siaj petvizitantoj, kaj tiu kun la strio ĉe sia togo paŝis antaŭen. “Mia sinjorino, mi estas Marko Vipsanio Arpo el la Ubia tribo, nevo de la tribestro Anshelmo, kaj ĉi tiuj estas miaj kuncivitanoj Ĝermundo kaj Seĝimero.”

“Ĉu Vipsanio?” Agripina  demandis, surprizite. Tio estis la nomo de la familio de ŝia avo.

“Jes, al mia avo aljuĝis Roman civitanecon Vipsanio Agripo.” Li parolis flue kaj ĝuste, sed kun la tranĉitaj tonoj kiuj estis tipaj de multaj Ĝermanoj. “Ĉi tiu delegitaro estis sendita de la civitanoj de la Ubia ĉefurbo por esprimi nian ĝojon pro la informo, ke vi ricevos la titolon Aŭgusta. Nia popolo ŝuldas grandegan dankon al via avo, la generalo Agripo, dum via patro Ĝermaniko estas admirata eĉ de siaj malamikoj. Kaj vi mem, mia sinjorino, estas la plej fama virino iam ajn naskita en nia urbo.”

“Mi ĝojas ricevi viajn gratulojn”, Agripina  diris. Ŝi jam aŭdis plurajn menciojn pri sia patro dum la mateno, kaj ne malmultajn pri sia avo, sed jen la unua fojo, ke iu aludas rekte al ŝi persone. Ŝi scivolis, kial la tribo ŝuldas dankon al ŝia avo Agripo, sed preferis ne konfesi sian nescion – kaj cetere estus pli saĝe ne tro multe paroli pri sia patro. Ĉu ĉi tiuj viroj apartenas al tiuj malamikoj, kiujn li venkis dum siaj Ĝermanaj aventuroj? Prefere ŝi ne demandu.

“Ni, la reprezentantoj de la Ubioj, estis petitaj de niaj samprovincanoj inviti vin reveni al nia lando kaj honori nian urbon per via ĉeesto. Ara Ubiorum  havas ĉion bezonatan por komforta vivado: domojn kaj banejojn kaj teatron. Ni sopiras vidi vian vizaĝon, vidi vin denove direkti viajn okulojn al niaj montoj, niaj arbaregoj.”

Agripina  povis imagi kiajn domojn kaj banejojn ili havas en sia ĉefurbo, kiu laŭ ŝia supozo estus simila al tiu, kiun ŝi vizitis en sia kaduka portolito, kiam ŝi loĝis en Pontio. Krome ŝi absolute ne intencis forlasi Romon, kiam ŝi havis tiom por fari. “Miaj gepatroj ofte rakontis al mi pri la beleco de la montoj kaj arbaroj en via teritorio, kaj mi antaŭĝuas vidi ilin propraokule – kiel vi certe scias, mi estis tre juna kiam miaj gepatroj reportis min al Romo. Mi dankas vin pro via tre malavara propono. Mi certe faros mian eblon viziti vian landon, tuj kiam miaj ĉi-tieaj devoj permesos al mi vojaĝi eksterlanden.”

“Kaj estas alia afero, mia sinjorino. Ni, la civitanoj de Ara Ubiorum , volas peti la honoron de via patroneco por nia urbo.”

Agripina  ridetis, varme, sed ne tiom varmege por malkaŝi kiom ilia propono aktive entuziasmigas ŝin. La patroneco de ilia urbo! Certe neniu virino iam ajn antaŭe ricevis tian peton. Ŝi demandis sin, ĉu eĉ Livia  ricevis tiel grandan honoron. “Tio estas tre interesa propono. Mi certe konsideros ĝin atente.”

Agripina  jam delonge estis sperta pri sendado de tiuj subtilaj signaloj, kiuj devus sugesti al tro postulemaj petvizitantoj, ke nun venis la momento por stari flanken kaj cedi sian lokon al la posta homo en la vico. Sed la viro hezitis; evidente tiuj Ĝermanoj ne havas sentemon pri tiuj tononuancoj, kiujn Romano certe komprenus kiel forsendon. “Estas ankoraŭ unu afero, mia sinjorino.” Liaj du kunuloj paŝis malantaŭen, kvazaŭ ili dezirus distancigi sin de lia maloportuna insistado.

Palaso alpaŝis. “Multaj aliaj homoj atendas sian vicon paroli kun la Aŭgusta. Mi bedaŭras, ke nun mi devas peti vin formoviĝi.”

“Sed temas pri afero tre grava – persona afero.” La okuloj de la junulo estis fiksitaj al Agripina  kun la plej sincera esprimo, kiun Agripina  vidis dum la daŭro de tiu longa mateno. Ŝi indikis per kapgesto al Palaso, ke li lasu la homon paroli.

“Mia sinjorino, kiel mi jam klarigis al vi, mia onklo estis tribestro de la Ubioj, kaj mi mem estas alte taksata inter nia popolo.” Li parolis rapide, kvazaŭ li timus esti interrompita antaŭ ol li findiros. “Mi ricevis Roman edukadon: historion, juron, retorikon... Sed miaj kapabloj estas malŝparataj en Ara Ubiorum . Mi volas veni al Romo.”

Trafis Agripina n la penso, ke Ara Ubiorum  devas esti malpli entuziasmiga urbo ol la junulo volis konfesi dum sia fiera prezentado de sia hejmloko. “Sed kio malhelpas vin loĝi en Romo?” ŝi demandis. “Troviĝas ĉi tie multaj el viaj samlandanoj.”

“Mia patro estas riĉa. Mi estas Roma civitano, mi plenumas ĉiujn necesajn kondiĉojn por teni ian oficon en la urbo, krom unu: mi ne apartenas al iu el la malnovaj Romaj familioj. Mi petas nur tion: ke oni permesu al mi la samajn ŝancojn, kiujn iu ajn homo de miaj aĝo kaj deveno rajtus atendi. Ĉu estas juste, ke mi estu forŝlosita pro nura hazardo de la naskiĝo?”

“Mi komprenas vin tre bone, Marko Vipsanio”, Agripina  diris. “Sed mi ne scias, kion mi povas fari por helpi vin. Bedaŭrinde pro hazardo de la naskiĝo, ankaŭ mi ĝuas neniun influon ĉe la senato.”

“Mia sinjorino, malgraŭ viaj propraj vortoj mi ne povas kredi, ke vi ĝuas neniun influon ĉe la senato. La laboro de la senato, eble la plej grava parto, ne okazas nur interne de la senatejo.”

La viro silentiĝis, kaj ŝi konstatis, ke ŝi rigardas rekte en liajn okulojn. Ili estis eksterordinare bluaj, samkoloraj kiel sennuba somera ĉielo. Iuj homoj, kiel Agripina  sciis, trovas bluajn okulojn kaj blondajn harojn belaj, sed al ŝi la koloroj ĉiam ŝajnis malnaturaj, kvazaŭ blankigitaj. Nun la unuan fojon ŝi rimarkis, ke ĉe iuj homoj tiuj trajtoj povus esti konsiderataj allogaj. Ŝi atendis, ĝis li aldiros la finan peton, kiun ŝi tiel ofte aŭdis kiel edzino kaj de Krispo kaj de Klaŭdio: ĉu ŝi uzos sian influon ĉe sia edzo...? “Mia sinjorino, via patro estis fama pro siaj diplomatiaj lertoj. Mi aŭdis, ke vi heredis lian talenton.”